view etc/TUTORIAL.eo @ 76023:70e00d4c1216

(list-buffers-noselect): Use explicit unicode code rather than the corresponding unicode char, to make the code more readable.
author Stefan Monnier <monnier@iro.umontreal.ca>
date Mon, 19 Feb 2007 15:46:25 +0000
parents 3ae8a8a6d484
children 98dd7851762a
line wrap: on
line source

Lernilo pri Emacs.  Vidu finon por kondiĉoj pri kopii.
Mallonga lernilo pri Emakso (Emacs). -- La uzokondiĉojn vd ĉe la fino.

Emaksaj ordonoj  ĝenerale uzas aŭ la STIR-klavon (ofte markitan "Ctrl"
aŭ "CTL"), aŭ la META-klavon (ofte markitan "EDIT" aŭ "Alt").  Prefere
ol plene skribi tion ĉiufoje, ni uzos la sekvajn mallongigojn:

 C-<signo> signifas "premante la STIR-klavon tajpu la signon <signo>".
           Do, C-f estus: premtenu la STIR-klavon kaj tajpu f.

 M-<signo> signifas "premante la  META-klavon (aŭ EDIT- aŭ Alt-klavon)
	   tajpu  <signo>n.   Se vi  havas  nek  META-  nek EDIT-  nek
	   Alt-klavon, anstataŭe premu  kaj malpremu la Esc-klavon kaj
	   poste tajpu <signo>n.  Ni skribas <ESC> por la Esc-klavo.

GRAVA NOTO: por fini la  Emaksan seancon, tajpu C-x C-c.  (Du signoj.)
En ĉi tiu lernilo, la  signoj ">>" ĉe la maldekstra marĝeno rekomendas
al vi tuj provi uzi ordonon.  Ekzemple:
<<Blank lines inserted here by startup of help-with-tutorial>>
[Mezo de paĝo malplenas pro instruaj kialoj.  La teksto pluas sube.]
>> Nun  tajpu C-v (Vidu  sekvantan ekranplenon)  por vidigi  la sekvan
   ekranplenon.   (Procedu: tenante premita  la STIR-klavon  tajpu v).
   De nun, ripetu ĉi tion ĉiun fojon kiam vi finlegos la ekranon.

Notu  ke estas dulinia  komunaĵo inter  la tujsekvaj  ekranplenoj; tio
donas kontinuecon por faciligi la legadon.

Antaŭ ĉio  vi bezonas scii kiel moviĝi  de loko al loko  en la teksto.
Vi  jam  povas moviĝi  je  unu ekrano  antaŭen  per  C-v.  Por  moviĝi
malantaŭen je unu ekrano, tajpu M-v (premu la META-klavon kaj tajpu v,
aŭ tajpu <ESC>c se vi ne havas META-, EDIT- aŭ Alt-klavon).

>> Provu tajpi M-v kaj sekve C-v kelkfoje.


* RESUMO
--------

La sekvaj ordonoj servas por foliumi ekranplenojn:

	C-v	Moviĝu antaŭen je unu ekranpleno
	M-v	Moviĝu malantaŭen je unu ekranpleno
	C-l	Viŝu  la   ekranon  kaj  reeligu   la  tutan  tekston,
		aranĝante ĝin  ĉirkaŭ la  kursoro lokita centre  de la
		ekrano.  (Tiu estas C-L, la stira lo; ne C-1, la stira
		unu.)

>> Trovu la  kursoron, kaj notu ĝian kuntekston.   Tajpu C-l.  Retrovu
   la kursoron kaj notu ke ĝi restas en la sama kunteksto.


* BAZAJ RIMEDOJ POR REGI KURSORON
---------------------------------

Foliumi  per ekranplenoj  estas utila  afero, sed  kiel oni  moviĝu al
preciza loko en la teksto sur la ekrano?

Estas kelkaj metodoj por fari tion.  Oni povas uzi la sagoklavojn, sed
pli produktive estas  teni la manojn en la normala  pozicio kaj uzi la
ordonojn  C-p,  C-b, C-f,  kaj  C-n.  Ĉiu  de  tiuj  ordonoj movas  la
kursoron je unu vertikalo aŭ horizontalo en la koncerna direkto sur la
ekrano.  Ĉi tiu tabelo montras  tiujn kvar ordonojn kaj kien ili movas
la kursoron:

			   Al la antaŭa linio, C-p
			   (angle: Previous line)
				   :
				   :
      Antaŭen, C-b .... Nuna loko de la kursoro .... Sekven, C-f
   (ang. Backward)		   :		     (ang. Forward)
				   :
			Al la sekva linio, C-n
			  (angle: Next line)

>> Movu la kursoron al la centra  linio de la diagramo per C-n aŭ C-p.
   Tajpu C-l por  vidi la tutan diagramon vertikale  centrigita sur la
   ekrano.

La  literoj estas  elektitaj  laŭ  la koncernaj  anglaj  vortoj: P  el
"previous", N  el "next",  B el "backward"  kaj F el  "forward".  Tiuj
estas la bazaj ordonoj por movi la kursoron, kaj vi uzos ilin ĉiam, do
utilas al vi lerni ilin  nune.

>> Uzu C-n kelkfoje por mallevi la kursoron al ĉi tiu linio.

>> Uzu C-f por avanci en la linion kaj sekve C-p por movi supren.
   Atentu kion C-p faras kiam la kursoro estas meze de la linio.

Ĉiu teksta linio finiĝas per  novlinia signo, kiu disigas ĝin disde la
sekva linio.  La lasta linio en via dosiero devus havi novlinion ĉe la
fino (sed Emacs ne postulas ĝin).

>> Provu  uzi C-b  ĉe linikomenco.   Ĝi devas  movi al  la fino  de la
   antaŭa  linio.  Tio  okazas ĉar  ĝi movas  reen trans  la novlinian
   signon.

C-f povas movi trans novlinion analogie kiel C-b

>> Uzu C-b por vidi kie estas la kursoro.
   Poste uzu C-f kelkfoje por reveni ĉe la linifinon.
   Poste faru unu C-f pli por transiri en la sekvantan linion.

Kiam vi  pasas trans la  supron aŭ malsupron  de la ekrano,  la teksto
transranda ŝoviĝas sur la ekranon.  Tio  estas nomata  "rulumado".  Ĝi
ebligas movi la kursoron al specifita  loko en la teksto sen perdi ĝin
(la kursoron) de sur la ekrano.

>> Provu uzi C-n por movi la kursoron de sur la malsupro de la ekrano,
   kaj vidu kio okazas.

Se  movado per  signoj estas  tro malrapida,  moviĝu per  vortoj.  M-f
(Meta-f) movas je unu vorto posten kaj M-b movas je unu vorto reen.

>> Tajpu kelkfoje M-f kaj M-b.

Kiam vi estas meze  de vorto, M-f movas al la fino  de la vorto.  Kiam
vi estas en intervorta spaco, M-f  movas al la fino de la sekva vorto.
M-b faras analogie en la mala direkto.

>> Tajpu M-f kaj M-b kelkfoje, intermiksante kun C-f kaj C-b, por vidi
   la efikon de M-f kaj M-b el diversaj lokoj ene kaj inter vortoj.

Rimarku  la analogion inter  C-f kaj  C-b unuflanke,  kaj M-f  kaj M-b
aliflanke.  Tre ofte Meta-signoj  servas por funkcioj rilataj al unuoj
difinitaj  lingve (vortoj,  frazoj, alineoj),  dum la  stiraj C-signoj
funkcias sur elementaj unuoj  sendependaj de la enhavo (signopozicioj,
linioj, ktp.).

Tiu analogio validas ankaŭ por linioj kaj frazoj: C-a kaj C-e movas al
la komenco aŭ  fino de linio, kaj  M-a kaj M-e movas al  la komenco aŭ
fino de frazo.

>> Provu kelkajn C-a, poste kelkajn C-e.
   Provu kelkajn M-a, poste kelkajn M-e.

Observu kiel ripetaj C-a faras  nenion pli ol unufoje, dum ripetaj M-a
plu movas je unu frazo pluen.  Kvankam la analogio ne estas plena, ĉiu
ordono kondutas nature.

La  loko de  la  kursoro en  la  teksto estas  nomata "punkto"  (angle
"point").   Alidire, la  kursoro montras  sur la  ekrano  kie "punkto"
estas en la teksto.

Jen resumo de simplaj ordono por movi la kursoron, inklude la ordonojn
por moviĝi per vortoj kaj frazoj:

	C-f	Moviĝu sekven je unu signopozicio
	C-b	Moviĝu reen je unu signopozicio

	M-f	Moviĝu sekven je unu vorto
	M-b	Moviĝu antaŭen je unu vorto

	C-n	Moviĝu en la malsuran linion
	C-p	Moviĝu en la suran linion

	C-a	Moviĝu al la linikomenco
	C-e	Moviĝu al la linifino

	M-a	Moviĝu al la komenco de la frazo
	M-e	Moviĝu al la fino de la frazo

>> Provu ĉiujn ĉi ordonojn, nun po kelkfoje por praktiki.  Ili estas
   la plej ofte uzataj ordonoj.

Du aliaj kursormovaj ordonoj estas  M-< (Meta Malpli-ol), kiu movas al
la komenco de  la tuta teksto, kaj M-> (Meta Pli-ol),  kiu movas al la
fino de la tuta teksto.

Ĉe la plejmulto de terminaloj, la "<" estas super la komo, do vi devas
uzi la majuskligan klavon por  tajpi ĝin.  Ĉe tiuj terminaloj vi ankaŭ
devas uzi la majuskligan klavon por tajpi M-<; sen la majuskliga klavo
rezultus "M-," (Meta-komo).

>> Provu tajpi M-< nune, por moviĝi al la komenco de la lernilo.
   Poste uzu C-v multfoje por reveni ĉi tien.

>> Provu tajpi M-> nune, por moviĝi al la fino de la lernilo.
   Poste uzu M-v multfoje por reveni ĉi tien.

Vi ankaŭ  povas movi la kursoron  per la sagoklavoj,  se via terminalo
havas ilin.  Ni tamen rekomendas ke vi lernu C-b, C-f, C-n kaj C-p pro
tri  kialoj.  Unue,  ili  funkcias  ĉe ĉia  terminalo.   Due, kiam  vi
kutimiĝos al  Emakso, vi trovos  ke tajpi tiujn stirsignojn  estas pli
rapida ol tajpi  la sagoklavojn (ĉar vi ne  devas formovi viajn manojn
de la  normala tajpada  pozicio).  Trie, kiam  vi kutimiĝos  uzi tiujn
stirajn  ordonojn,  vi facile  lernos  uzi  ankaŭ aliajn  kursormovajn
ordonojn.

La plejparto  da Emaksaj ordonoj  akceptas nombran argumenton;  por la
plejparto da ordonoj, ĝi funkcias kiel ripetilo.  Por indiki al ordono
la nombron de ripetoj, tajpu C-u  kaj sekve la ciferojn antaŭ ol tajpi
la ordonon.  Se vi havas  META-klavon (aŭ EDIT-, aŭ Alt-klavon), eblas
ankaŭ  alia metodo  por  doni nombran  argumenton:  tajpu la  ciferojn
premtenante la META-klavon.  Ni rekomendas lerni la metodon de C-u ĉar
ĝi funkcias ĉe ĉia terminalo.   La nombra argumento ankaŭ estas nomata
"prefiksa argumento",  ĉar la argumenton oni tajpas  antaŭ la koncerna
ordono.

Ekzemple, C-u 8 C-f movas vin al la oka signo sekvanta.

>> Uzu C-n aŭ C-p  kun nombra argumento por movi la kursoron en apudan
   linion per sola ordono.

La plejparto da ordonoj uzas la nombran argumenton kiel ripetilon, sed
iuj  ordonoj ĝin  uzas alicele.   Kelkaj  ordonoj (tamen  neniu el  la
lernitaj) uzas ĝin kiel indikilon -- la ekzisto de prefiksa argumento,
sendepende de ĝia valoro, igas la ordonon agi alimaniere.

C-v kaj M-v estas alispeca  escepto.  Kiam vi donas al ili argumenton,
ili rulumas la ekranon supren aŭ  suben je tiom da linioj, anstataŭ je
ekranplenoj.  Ekzemple, C-u 8 C-v rulumas la ekranon je 8 linioj.

>> Tajpu C-u 8 C-v nun.

Ĉi tio  devis rulumi  la ekranon  je 8 linioj  supren.  Se  vi deziras
retrorulumi ĝin suben, vi povas doni argumenton al M-v.

Se  vi  uzas  Emakson   sub  grafika  fenestrosistemo,  ekz-e  X11  aŭ
MS-Windows, ĝi devas havi altan ortograman regionon nomatan rulumskalo
ĉe la (mal)dekstra  flanko de la Emaksa fenestro.   Vi povas rulumi la
tekston klakante per la muso en la rulumskalo.

>> Provu  premi la  mezan  butonon (de  la  muso) ĉe  la  supro de  la
   emfazata  regiono interne de  la rulumskalo.   Tio devus  rulumi la
   tekston ĝis  pozicio determinita per  tio, kiom alte aŭ  malalte vi
   alklakis.

>> Provu  movi la  muson supren  kaj suben,  tenante premita  la mezan
   musbutonon.  Vi  vidos ke  la teksto rulumas  supren kaj  suben laŭ
   tio, kiel vi movas la muson.


* SE EMAKSO SVENIS
------------------

Se  Emakso ĉesis  respondi al  viaj ordonoj,  vi povas  sendanĝere ĝin
malbloki  tajpante C-g.   Vi povas  uzi  C-g por  haltigi ordonon  kiu
plenumiĝas tro longe.

Vi ankaŭ povas uzi C-g por forigi nombran argumenton aŭ la komencon de
ordono kiun vi ne deziras fini.

>> Tajpu C-u 100 por fari nombran argumenton 100, sekve tajpu C-g.
   Nun tajpu C-f.   Ĝi devas movi je nur unu signo,  ĉar vi forigis la
   argumenton per C-g.

Se vi erare tajpis <ESC> (la eskapklavon), vi povas vin malembarasi de
ĝi per C-g.


* MALŜALTITAJ ORDONOJ
---------------------

Iuj Emaksaj ordonoj  estas malŝaltitaj por ke komencantoj  ne uzu ilin
akcidente.

Se  vi tajpas  iun el  la malŝaltitaj  ordonoj, Emakso  eligas mesaĝon
indikantan la tajpitan ordonon, kaj demandas ĉu vere vi volas uzi ĝin.

Se vi intencas uzi la  ordonon, tajpu spaceton responde al la demando.
Normale, se vi ne deziras plenumi la malŝaltitan ordonon, respondu per
"n".

>> Tajpu C-x C-l (kiu estas malŝaltita ordono), kaj tajpu "n" responde
   al la demando.


* FENESTROJ
-----------

En Emakso  vi povas havi  plurajn fenestrojn montrantajn  sian propran
tekston.  Ni klarigos  poste kiel uzi plurajn fenestrojn.   Sed nun ni
klarigu kiel  forigi nebezonatajn fenestrojn  kaj reveni al  la simpla
unufenestra redaktado.  Tio estas facila:

	C-x 1	Unu fenestro (t.e., forigu ĉiujn aliajn fenestrojn)

Tio  estas STIR-x  kaj poste  la cifero  1.  "C-x  1"  pligrandigas la
fenestron enhavantan la  kursoron, tiel ke ĝi okupu  la tutan ekranon.
Ĝi malaperigas ĉiujn aliajn fenestrojn.

>> Movu la kursoron en ĉi tiun linion kaj tajpu C-u 0 C-l.
>> Tajpu C-h k C-f.
   Vidu kiel ĉi tiu fenestro  malkreskas, dum nova fenestro aperas por
   montri instrukcion pri la C-f ordono.

>> Tajpu C-x 1 kaj vidu la instrukcian fenestron malaperi.

Tiu ordono malsimilas la aliajn ordonojn kiujn vi lernis antaŭe ĉar ĝi
konsistas el du signoj.  Ĝin  komencas la signo STIR-x.  Ekzistas tuta
serio da ordonoj  kiuj komenciĝas per STIR-x; multaj  el ili koncernas
fenestrojn,  dosierojn, bufrojn, kaj  rilatajn aferojn.   Tiuj ordonoj
estas du, tri aŭ kvar signojn longaj.


* ENŜOVO KAJ FORVIŜO
--------------------

Se  vi deziras  enŝovi tekston,  simple ĝin  tajpu.  Signojn kiujn oni
povas vidi,  ekzemple A,  7, *, ktp,  Emakso traktas kiel  tekston kaj
enmetas tuj.  Tajpu <Return> (la enigan klavon) por enigi linifinilon.

Por  forviŝi la  ĵus tajpitan  signon tajpu  <Retroviŝu>.  <Retroviŝu>
estas tiu  klavo de la klavaro,  kiun oni ankaŭ  ekster Emakso normale
uzas por forigi la ĵus  tajpitan signon.  Kutime ĝi estas granda klavo
unu  aŭ du  vicojn  super  Return-klavo, kaj  eble  estas markita  per
"Delete", "Del" aŭ "Backspace".

Se tiu klavo estas markita per "Backspace" (retropaŝo), tiam ĝuste ĝin
oni uzu por <Retroviŝu>.  Se krome estas alia klavo, markita <Delete>,
ĝi ne estas <Retroviŝu>.

Ĝenerale, <Retroviŝu> estas tiu klavo kiu forviŝas la signon tuj antaŭ
la nuna kursorloko.

>> Faru  ĉi tion  nun --  tajpu  kelkajn signojn,  poste forviŝu  ilin
   tajpante kelkajn <Retroviŝu>.  Ne timu difekti ĉi tiun dosieron; vi
   ne ŝanĝos  la originalan  lernilon.  Ĉi tio  estas nur  ties labora
   kopio por vi.

Kiam linio  da teksto  iĝas pli  longa ol la  ekrana linio,  la teksta
linio transiras sur la sekvan ekranan linion.  Retroklino ("\") -- aŭ,
en  grafika fenestrosistemo,  kurba sageto  -- en  la  dekstra marĝeno
indikas tian transiron.

>> Enigu tekston ĝis  ĝi atingos la dekstran marĝenon,  kaj plu enigu.
   Vi vidos transiron en la sekvan linion.

>> Ripete <Retroviŝu> por remallongigi  la tekstan linion ĝis la longo
   de unu ekrana linio denove.  La transiro malaperas.

Vi  povas forviŝi  linifinan signon  tiel  same kiel  iun ajn  signon.
Forviŝo de linifinilo inter du  linioj kunigas ilin en unu linion.  Se
la  rezulta kunigita  linio estas  pli longa  ol la  ekrana  larĝo, ĝi
aperos kun transiro.

>> Movu la kursoron al la  komenco de linio kaj tajpu <Retroviŝu>.  La
   linio kuniĝos kun la ĵusa linio.

>> Tajpu <Return> por reenigi la linifinilon kiun vi ĵus forviŝis.

Memoru ke vi povas doni ripetilon al plejparto da Emaksaj ordonoj; tio
koncernas ankaŭ tekstajn signojn.  Ripetilo ĉe teksta signo enigas ĝin
plurfoje.

>> Provu tion nun -- tajpu "C-u 8 *" por enigi "********".

Vi  lernis la plej  fundamentan metodon  por tajpi  en Emakso  kaj por
korekti  erarojn.  Vi  povas forviŝi  per vortoj  aŭ per  linioj.  Jen
resumo de forviŝaj ordonoj:

	<Retroviŝu>     forviŝu la signon ĵus antaŭ la kursoro
	C-d		forviŝu la signon tuj post la kursoro

	M-<Retroviŝu>   forĵetu la vorton ĵus antaŭ la kursoro
	M-d		forĵetu la vorton tuj post la kursoro

	C-k		forĵetu de la kursorloko ĝis la linifino
	M-k		forĵetu de la kursorloko ĝis la frazfino

Rimarku ke <Retroviŝu> kaj C-d rilate al M-<Retroviŝu> kaj M-d etendas
la analogion komencitan de C-f  kaj M-f (nu, <Retroviŝu> ne vere estas
stirsigno, sed ni  ne estu tro pedantaj).  C-k kaj  M-k iom similas al
C-e kaj M-e, sed rilate al linioj anstataŭ frazoj.

Vi ankaŭ  povas forĵeti iun  ajn parton de  la bufro per  unu senvaria
metodo.  Moviĝu  al unu ekstremaĵo de  tiu parto, kaj  tajpu "C-@" (aŭ
"C-SPC", "SPC" simbolas spaceton).  Moviĝu  al la alia ekstremaĵo, kaj
tajpu C-w.  Tio forĵetas la tutan tekston inter la du lokoj.

>> Movu la kursoron al la V ĉe la komenco de la antaŭa alineo.
>> Tajpu C-SPC.   Emakso devas montri mesaĝon:  "Mark set" ("Markite")
   ĉe la fundo de la ekrano.
>> Movu la  kursoron al la  o en "ekstremaĵo",  en la dua linio  de la
   alineo.
>> Tajpu  C-w.  Tio  forĵetos la  tekston komenciĝantan  ĉe la  V, kaj
   finiĝantan ĵus antaŭ la o.

La diferenco inter "forĴETI" kaj "forVIŜI" ion konsistas en tio, ke vi
povas  re-enŝovi  "forĵetitajn"  aĵojn,  sed ne  "forviŝitajn"  aĵojn.
Re-enŝovo  de  forĵetita teksto  nomiĝas  "enĵeto" (angle  "yanking").
Ĝenerale, la  ordonoj por forigi  multe da teksto ĝin  "forĵetas" (do,
ili ankaŭ ebligas ĝin "enĵeti");  male, la ordonoj por forviŝi nur unu
signon,  aŭ  nur  blankajn  liniojn  kaj spacetojn,  ne  konservas  la
forigitan tekston (kaj oni ne povas ĝin enĵeti).

>> Movu la  kursoron al la  komenco de nemalplena linio.   Poste tajpu
   C-k por forĵeti la tekston de tiu linio.
>> Tajpu  C-k  duafoje.   Vi  vidos  ke  ĝi  forĵetas  la  linifinilon
   sekvantan tiun linion.

Rimarku ke  unuopa C-k forĵetas  la enhavon de  la linio, kaj  dua C-k
forĵetas la linion mem kaj igas la postajn liniojn ŝoviĝi supren.  C-k
traktas nombran  argumenton speciale: ĝi  forĵetas tiom da  linioj KAJ
ilian enhavaĵon.  Ĉi tio ne estas simpla ripetado.  C-u 2 C-k forĵetas
du liniojn kaj iliajn linifinojn; tajpi C-k dufoje ne farus tion.

Reenigi  forĵetitan tekston  nomiĝas "enĵetado".   Vi povas  enĵeti la
forĵetitan tekston aŭ en la saman  lokon de kie ĝi estis forĵetita, aŭ
en alian  lokon de la redaktata  teksto, aŭ eĉ en  alian dosieron.  Vi
povas enĵeti la tekston kelkfoje por fari plurajn kopiojn de ĝi.

Por  repreni la laste  forĵetitan tekston  kaj enigi  ĝin tien  kie la
kursoro nune estas, tajpu "C-y" (de la angla vorto "yank").

>> Provu ĝin: tajpu C-y por enĵeti la tekston.

Atentu  ke  se  vi  tujsekve  faras  plurajn  C-k,  ĉiuj  forĵetataĵoj
konserviĝas kune, por ke oni povu enĵeti ĉiujn ĉi liniojn per unu C-y.

>> Faru ĉi tion nun, tajpu C-k kelkfoje.

Nun, por repreni tiun forĵetitan tekston:

>> Tajpu C-y.  Poste movu la kursoron je kelkaj linioj suben kaj tajpu
   C-y denove.  Nun vi scias kiel kopii iom da teksto.

Kion fari se  vi, havante iom da teksto  enĵetota, forĵetas ion alian?
C-y enĵetus  la pli ĵusan forĵetaĵon.   Sed la antaŭa  teksto ne estas
perdita.  Vi  povas re-enĵeti ĝin per  la ordono M-y.   Farinte C-y por
enĵeti  la  plej  ĵusan  forĵetaĵon,  tajpu  M-y  por  anstataŭigi  la
enĵetitan tekston per pli frua forĵetaĵo.  Tajpadu M-y denove, kaj unu
post  la alia enĵetiĝos  pli fruaj  forĵetaĵoj.  Trovinte  la serĉatan
pecon, vi ne  bezonas fari ion por konservi  ĝin.  Simple daŭrigu vian
redaktadon, kaj lasu la enĵetitan tekston tie kie ĝi estas.

Se vi uzos M-y sufiĉe da fojoj, vi revenos al la komenca loko (la plej
ĵusa forĵetaĵo).

>> Forĵetu linion, moviĝu ien, forĵetu alian linion.
   Poste uzu C-y por enĵeti reen la duan forĵetitan linion.
   Poste uzu M-y kaj la unua forĵetita linio anstataŭigos ĝin.
   Uzu M-y plue kaj rigardu kion vi akiras.  Daŭrigu ĝis la reapero de
   la dua forĵetita linio, kaj poste de kelkaj pli.  Se vi deziras, vi
   povas doni al M-y pozitivajn kaj negativajn argumentojn.


* MALFARADO
-----------

Se vi  ŝanĝis la  tekston, kaj  sekve decidas ke  tio estis  eraro, vi
povas malfari  la ŝanĝon per la  "malfaru"-ordono, C-x u  (de la angla
"undo").

Normale,  C-x u malfaras  la ŝanĝojn  faritajn per  unu ordono;  se vi
tujsekve ripetas  la ordonon C-x  u kelkfoje, ĉiu ripeto  malfaras unu
plian ordonon.

Sed  estas du esceptoj:  ordonoj kiuj  ne ŝanĝas  la tekston  ne estas
atentataj  (tiuj inkludas kursormovajn  kaj rulumadajn  ordonojn), kaj
memenigaj signoj kutime ariĝas en  grupojn po ĝis 20.  (Tio malpliigas
la tajpadojn de C-x u necesajn por malfari tekstenigon.)

>> Forĵetu ĉi-linion per C-k, sekve tajpu C-x u kaj ĝi devas reaperi.

C-_ estas alternativa malfara ordono; ĝi funkcias same kiel C-x u, sed
ĝi estas pli facila por  plurfoja tajpado sinsekva.  La malavantaĝo de
C-_ estas  ke iuj klavaroj  malhavas evidentan metodon por  tajpi ĝin.
Tial ni  provizas ankaŭ  C-x u.   Ĉe iu klavaroj  vi povas  ricevi C-_
tajpante / dum vi premtenas STIR-klavon.

Nombra argumento ĉe C-_ aŭ C-x u agas kiel ripetilo.

Vi povas  malfari forviŝon de teksto  egale bone kiel  vi povas malfari
forĵeton de teksto.  La  diferenco inter forviŝo kaj forĵeto koncernas
la eblon enĵeti per C-y; ĝi ne ekzistas por malfaro.


*  DOSIEROJ
-----------

Por persistigi  la redaktatan tekston,  necesas meti ĝin  en dosieron.
Alie,  ĝi pereos  kiam  via  Emaksa procezo  finiĝos.   Por meti  vian
tekston en  dosieron, necesas  "trovi" la dosieron  antaŭ ol  enigi la
tekston.  (Tio  ankaŭ estas nomata "viziti" la  dosieron; angle "find,
visit a file".)

Trovi dosieron signifas ke vi  igas la enhavon de la dosiero atingebla
per Emakso.  Plurrilate, ĝi estas  kvazaŭ vi redaktus la dosieron mem.
Tamen, la ŝanĝoj kiujn vi faras  per Emakso ne persistiĝas ĝis kiam vi
"konservos" (angle "save") la dosieron.  Vi povas konservi la dosieron
por ne  lasi duonŝanĝitan  dosieron ĉe la  sistemo kiam vi  ne deziras
tion.  Eĉ kiam  vi konservas, Emakso lasas la  originalan dosieron sub
ŝanĝita nomo por la eventualo ke vi poste decidos ke viaj ŝanĝoj estis
eraraj.

Se  vi rigardos  apud la  fundon  de la  ekrano vi  vidos linion  kiun
komencas kaj finas strekoj;  komence "--:-- TUTORIAL.eo" aŭ io simila.
Tiu  parto  de la  ekrano  normale montras  la  nomon  de la  vizitata
dosiero.   Ĝuste nun,  vi vizitas  dosieron nomatan  "TUTORIAL.eo" kiu
estas via propra kopio de  la Emaksa lernilo.  Kiam vi trovas dosieron
per Emakso, la nomo de tiu dosiero aperas ĉe tiu sama loko.

Unu apartaĵo de  la dosiertrova ordono estas, ke  vi devas indiki kiun
dosiernomon vi deziras.  Ni diras ke la ordono "legas argumenton de la
terminalo" (ĉi-okaze la argumento  estas la dosiernomo).  Post kiam vi
tajpis la ordonon

	C-x C-f   Trovu dosieron

Emakso petas ke vi tajpu la dosiernomon.  La dosiernomo kiun vi tajpas
aperas  sur la  plej malsupra  linio de  la ekrano.   Tiu  linio estas
nomata "la bufreto"  (angle "minibuffer") kiam ĝi estas  uzata por tia
speco de enigado.  Vi povas uzi ordinarajn Emaksajn redaktajn ordonojn
por redakti la dosiernomon.

Dum vi  enigas la dosiernomon (aŭ  iun ajn bufretan  enigon), vi povas
aboli la ordonon per C-g.

>> Tajpu C-x C-f, kaj sekve C-g.  Ĉi tio abolas la bufreton, kaj ankaŭ
   abolas la ordonon "C-x C-f" kiu  uzis la bufreton.  Do vi ne trovis
   dosieron.

Fininte  enigi  la dosiernomon,  tajpu  <Return>.   Tiam eklaboros  la
ordono C-x  C-f, kaj trovos la  dosieron kiun vi  elektis.  La bufreto
malaperos kiam la C-x C-f ordono finiĝos.

Post eta  tempo la enhavo de la  dosiero aperas sur la  ekrano, kaj vi
povas redakti  la enhavon.  Kiam vi deziras  persistigi viajn ŝanĝojn,
tajpu la ordonon

	C-x C-s   konServu (angle "save") la dosieron

Tio kopias la tekston el interne de Emakso en la dosieron.  Ĉe la unua
konservado, Emakso renomas la originalan dosieron per nova nomo por ke
ĝi ne perdiĝu.  La nova nomo estas farata per aldono de "~" al la fino
de la originala dosiernomo.

Fininte  la  konservadon,  Emakso  montras  la  nomon  de  la  dosiero
skribita.  Konservu  sufiĉe ofte, por ne  perdi multe da  laboro se la
sistemo paneos.

>> Tajpu C-x C-s, por konservi vian kopion de la lernilo.
   Emakso  devas  montri la  mesaĝon  "Wrote ...TUTORIAL.eo"  (Skribis
   ...TUTORIAL.eo) ĉe la fundo de la ekrano.

NOTO:  Sur iuj sistemoj,  C-x C-s senmovigas  la ekranon kaj  vi vidos
nenian  pluan eligon de  Emakso.  Tio  indikas ke  operaciuma "trajto"
nomata "fluregulado" (angle "flow control") interkaptis la ordonon C-s
kaj ne  lasas ĝin trapasi al  Emakso.  Por revivigi  la ekranon, tajpu
C-q.   Poste   rigardu  la  sekcion  nomatan   "Spontaneous  Entry  to
Incremental Search" en la Emaksa manlibro por konsilo kion fari pri ĉi
tiu "trajto".

Vi povas  trovi ekzistantan dosieron,  por vidigi aŭ redakti  ĝin.  Vi
ankaŭ povas trovi  dosieron kiu ankoraŭ ne ekzistas.   Ĉi tio estas la
maniero  por krei  dosieron  per Emakso:  trovu  la dosieron,  komence
malplenan, kaj sekve ekenigu la tekston por la dosiero.  Kiam vi petos
"konservi" la  dosieron, Emakso vere  kreos la dosieron kun  la teksto
kiun  vi  enigis.   De  tiam  vi  povos  opinii  ke  vi  redaktas  jam
ekzistantan dosieron.


* BUFROJ
--------

Se vi trovas duan dosieron per C-x C-f, la unua dosiero restas interne
de Emakso.   Vi povas reiri al  ĝi retrovante ĝin denove  per C-x C-f.
Tio ebligas al vi meti plurajn dosierojn en Emakson.

>> Kreu dosieron nomatan "umo" tajpante "C-x C-f umo <Return>".
   Poste  enigu  iom  da  teksto,  redaktu ĝin,  kaj  konservu  "umo"n
   tajpante "C-x C-s".
   Fine,  tajpu  "C-x  C-f  TUTORIAL.eo  <Return>" por  reveni  al  la
   lernilo.

Emakso  tenas la  tekston de  ĉiu dosiero  en objekto  nomata "bufro".
Trovo  de dosiero  kreas novan  bufron  interne de  Emakso.  Por  vidi
liston de la bufroj kiuj nune ekzistas en via Emakso-procezo, tajpu

	C-x C-b   Listigu bufrojn

>> Provu C-x C-b nun.

Vi  vidas, ke  ĉiu  bufro havas  nomon,  kaj ke  ĝi  ankaŭ eble  havas
dosiernomon por la dosiero kies  enhavon ĝi tenas.  ĈIU teksto kiun vi
vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu bufro.

>> Tajpu C-x 1 por forigi la liston de bufroj.

Se vi havas  plurajn bufrojn, je ĉiu momento nur nur  unu el ili estas
"la  kuranta": tiu,  kiun  vi  redaktas.  Se  vi  volas redakti  alian
bufron, vi bezonas "transiri" en ĝin.  Se la celata bufro respondas al
dosiero, vi  povas transiri per vizito  al ĝi: C-x C-f  ...  Sed estas
pli facila metodo:  uzi la ordonon "C-x b", donante al  ĝi la nomon de
la celata bufro.

>> Tajpu  "C-x  b umo <Return>"  por  transiri  en  la  bufron  "umo",
   entenantan la tekston de la dosiero "umo".
   Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon.

Plej ofte, la bufronomo estas egala  al la nomo de ĝia dosiero (sen la
dosiera  parto).  Tamen, ne ĉiam tio estas vera.  La listo de bufroj
farita per "C-x C-b" ĉiam vidigas al vi la nomojn de ĉiuj bufroj.

ĈIU teksto  kiun vi vidas  en Emaksa fenestro  estas ĉiam parto  de iu
bufro.  Tamen iuj bufroj ne respondas al dosieroj.  Ekzemple, la bufro
nomata "*Buffer List*" (Listo de  Bufroj) ne havas dosieron.  Ĝi estas
la bufro enhavanta la liston de bufroj faritaj per la  ordono C-x C-b.
Ankaŭ la bufro "*Messages*" respondas  al neniu dosiero; ĝi entenas la
mesaĝojn aperintajn en la funda linio dum la Emaksa seanco.

>> Tajpu "C-x b *Messages* <Return>"  por vidigi la bufron de mesaĝoj.
   Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon.

Se  vi  ŝanĝas la  tekston  de unu  dosiero,  kaj  sekve trovas  alian
dosieron, ĉi tio  ne konservas la unuan dosieron.   Ĝiaj ŝanĝoj restas
interne de Emakso, en la bufro de tiu dosiero.  La kreado aŭ redaktado
de la bufro de la dua dosiero  ne efikas la bufron de la unua dosiero.
Ĉi tio  estas utilega, sed ĝi  ankaŭ signifas ke  vi bezonas oportunan
metodon por  konservi la bufron de  la unua dosiero.   Estas ĝena devi
revenadi en ĝin per C-x C-f nur por konservi ĝin per C-x C-s.  Tial ni
havas

	C-x s     Konservu iom da bufroj.

C-x s  demandas vin pri  ĉiu ŝanĝita bufro  kiun vi ne  konservis.  Ĝi
demandas vin, pri ĉiu tia bufro, ĉu konservi la bufron.

>> Enigu linion da teksto, kaj sekve tajpu C-x s.
   Emakso devas demandi vin ĉu ĝi konservu la bufron "TUTORIAL.eo".
   Jesu tajpante "y" (de la angla "yes").


* ETENDI LA ORDONARON
---------------------

Ekzistas multege pli  da Emaksaj ordonoj ol eblas meti  sur ĉiuj el la
stiraj  kaj  meta-aj signoj.   Emakso  solvas  tiun  problemon per  la
X-ordonoj (de la angla eXtend, "etendo").  Estas du specoj da ili:

	C-x     Signa etendo.  Sekvata de unu signo.
	M-x	Nomhava ordona etendo.  Sekvata de plena nomo.

Ĉi tiuj  estas la ordonoj  ja utilaj, sed  malpli oftaj ol  la ordonoj
kiujn vi  jam lernis.  Vi jam  vidis du el ili:  la dosierajn ordonojn
C-x C-f por  "trovi" kaj C-x C-s por  "konservi".  Alia ekzemplo estas
la ordono  por fini Emaksan  seancon -- la  ordono C-x C-c.   (Ne timu
perdi  faritajn  ŝanĝojn;  C-x  C-c proponas  konservi  ĉiun  ŝanĝitan
dosieron antaŭ ol ĉesigi Emakson.)

C-z estas la  ordono por eliri Emakso *provizore* --  tiel ke vi povas
reveni en la saman Emaksan seancon poste.

Sur sistemoj kiuj permesas  ĝin, C-z "provizore ĉesigas" Emakson; t.e.
ĝi revenas  en la ŝelon  sed ne detruas  Emakson.  Je la  plej komunaj
ŝeloj, vi  povas reaktivigi  Emakson per la  ordono "fg" (de  la angla
"foreground") aŭ per "%emacs".

Sur sistemoj kiuj ne  permesas provizoran ĉesigon, C-z kreas sub-ŝelon
sub Emakso por doni al vi  ŝancon lanĉi aliajn programojn kaj reiri al
Emakso poste; ĝi ne vere "eliras" el Emakso.  Ĉi-okaze, la ŝela ordono
"exit" (eliru) estas la kutima maniero reiri al Emakso de la sub-ŝelo.

La ordonon  C-x C-c uzu por  adiaŭi.  Ĝi estas ankaŭ  la ordono uzenda
por  eliri  Emakson lanĉitan  per  retpoŝta  programo  aŭ alia  simila
utilaĵo,  ĉar tiuj  eble ne  scias kiel  trakti provizoran  ĉesigon de
Emakso.  Tamen,  ordinare, se vi  ne estas tuj  adiaŭonta, preferindas
provizore ĉesigi Emakson per C-z anstataŭ eliri Emakson.

Ekzistas multe da ordonoj C-x.  Jen listo de tiuj kiujn vi jam konas:

	C-x C-f		Trovu dosieron.
	C-x C-s		Konservu dosieron.
	C-x C-b		Listigu bufrojn.
	C-x C-c		Ĉesigu Emakson.
	C-x 1		Forigu ĉiujn fenestrojn krom unu.
	C-x u		Malfaru.

Nomhavajn etenditajn  ordonojn oni uzas  eĉ malpli ofte, aŭ  uzas ilin
nur  en kelkaj  reĝimoj.   Ekzemplo estas  la ordono  "replace-string"
(anstataŭigu-ĉenon),  kiu  anstataŭigas unu  ĉenon  je alia  tutbufre.
Kiam vi tajpas M-x, Emakso demandas de  vi ĉe la fundo de la ekrano la
nomon de  la ordono;  ĉi-okaze, "replace-string".  Simple  tajpu "repl
s<TAB>"  kaj Emakso  kompletigos  la nomon.   Finu  la ordonnomon  per
<Return>.

La ordono replace-string postulas  du argumentojn -- la anstataŭigOTan
kaj la anstataŭigONTan ĉenojn.  Ĉiun argumenton finu per <Return>.

>> Movu la kursoron al la blanka linio du liniojn sub ĉi tiu.
   Poste tajpu "M-x repl s<Return>linio<Return>peco<Return>".

   Rimarku  kiel tiu  ĉi  linio ŝanĝiĝis:  vi  anstataŭigis la  vorton
   l-i-n-i-o per "peco" kie ajn ĝi  aperis, de post la komenca loko de
   la kursoro.


* AŬTOMATA KONSERVADO
---------------------

Kiam vi faris  ŝanĝojn en dosiero, sed ankoraŭ  ne konservis ilin, ili
povus  perdiĝi se  via komputilo  paneos.   Por protekti  vin de  tio,
Emakso periode  "aŭtokonservas" ĉiujn dosierojn kiun  vi redaktas.  La
nomo de aŭtokonservita  dosiero havas la signon "#"  komence kaj fine;
ekzemple, se  via dosiero  estas nomata "hello.c",  ĝia aŭtokonservita
dosiero   nomiĝos  "#hello.c#".    Kiam  vi   konservos   la  dosieron
normalmaniere, Emakso malkreos ĝian aŭtokonservitan dosieron.

Por   reakiri   vian    aŭtokonservitajn   redaktaĵojn   post   paneo,
normalmaniere "trovu" la  dosieron (per la nomo de  la dosiero kiun vi
redaktis, ne per la nomo de la aŭtokonservita dosiero) kaj poste tajpu
"yes<Return>"  por konfirmi ke  vi volas  uzi la  aŭtomate konservitan
datumon.


* EĤA AREO
----------

Se vi tajpas plursignan ordonon malrapide, Emakso montras ĝin al vi ĉe
la  fundo de la  ekrano en  areo nomata  la "eĥa  areo".  La  eĥa areo
enhavas la plej malsupran linion de la ekrano.


* REĜIMLINIO
-------------

La  linio tuj  super la  eĥa areo  estas nomata  la  "reĝimlinio".  La
reĝimlinio montras ion similan al ĉi tio:

--:**  TUTORIAL.eo    63% L749    (Fundamental)-----------------------

Tiu linio  donas al vi utilan informon  pri la stato de  Emakso kaj la
redaktata teksto.

Vi jam scias  kion signifas la dosiernomo -- ĝi  estas la dosiero kiun
vi trovis.  -NN%-- montras vian  nunan lokon en la teksto; ĝi signifas
ke NN elcentoj de la teksto estas supren de la supro de la ekrano.  Se
la  supro  de la  dosiero  estas sur  la  ekrano,  ĝi montras  --Top--
anstataŭ -- 0%--.  Se la malsupro de la teksto estas sur la ekrano, ĝi
montras --Bot--.  Se vi rigardas tekston tiom malgrandan ke ĉiom da ĝi
aperas en la ekrano, la reĝimlinio montras --All--.

La  L kun  ciferoj  indikas  la pozicion  alimaniere:  ili indikas  la
kurantan lininumeron de "punkto".

La steloj  ĉe la komenco signifas  ke vi ŝanĝis la  tekston.  Antaŭ la
ŝanĝoj, kiam  vi ekvizitas aŭ konservis  dosieron, en tiu  parto de la
reĝimlinio estas neniaj steloj, nur strekoj.

La enkrampa  parto de  la reĝimlinio montras  al vi  kiujn redaktadajn
reĝimojn vi uzas.  La defaŭlta reĝimo estas "Fundamental" (fundamenta)
kiun vi uzas nun.  Ĝi estas ekzemplo pri "ĉefreĝimo".

Emakso havas multajn diversajn reĝimojn.  Iuj el ili estas por redakti
diversajn  lingvojn  kajaŭ specojn  de  teksto, ekzemple  Lisp-reĝimo,
Teksta-reĝimo, ktp.  Ĉiam unu kaj  nur unu ĉefreĝimo estas aktiva, kaj
ĝia nomo  ĉiam aperas en  la reĝimlinio ĝuste kie  "Fundamental" estas
nun.

Ĉiu ĉefreĝimo igas iujn ordonojn agi malsame.  Ekzemple, estas ordonoj
por  krei  komentojn en  programo,  kaj  ĉar  ĉiu programlingvo  havas
malsaman  ideon pri  tio, kiel  komento aspektu,  ĉiu  ĉefreĝimo devas
enigi  komentojn  malsame.  Ĉiu  ĉefreĝimo  estas  la  nomo de  etenda
ordono,  per  kiu  vi   povas  ŝalti  tiun  reĝimon.   Ekzemple,  "M-x
fundamental-mode" estas ordono por ŝalti la Fundamentan reĝimon.

Se  vi redaktos  tekston (esperantan,  anglan ktp),  ekzemple  ĉi tiun
dosieron, al vi eble konvenos Teksta-reĝimo.

>> Tajpu M-x text-mode<Return>.

Ne  maltrankviliĝu, la Emaksaj  ordonoj kiujn  vi jam  lernis malmulte
ŝanĝiĝas.  Sed vi povas observi ke M-f kaj M-b nun traktas apostrofojn
kial  parton de  vortoj.  Antaŭe,  en Fundamenta  reĝimo, M-f  kaj M-b
traktis apostrofojn kiel vortajn disigilojn.

Ĉefreĝimoj  kutime  faras tiajn  subtilajn  ŝanĝojn:  la plejmulto  da
ordonoj faras  "la saman taskon"  en ĉiu  ĉefreĝimo, sed  ili funkcias
iomete malsame.

Por vidi dokumentaron pri via nuna ĉefreĝimo, tajpu C-h m.

>> Per kelkaj C-u C-v loku ĉi tiun linion ĉe la supro de la ekrano.
>> Tajpu C-h  m, por  vidi kiel la  Teksta reĝimo diferencas  disde la
   Fundamenta reĝimo.
>> Tajpu C-x 1 por forigi la dokumentaron for de la ekrano.

Ĉefreĝimojn  oni   nomas  ĉefaj  ĉar   ekzistas  ankaŭ  "kromreĝimoj".
Kromreĝimoj ne estas alternativoj  kontraŭ la ĉefreĝimoj, nur negravaj
modifoj  al  ili.   Ĉiun  kromreĝimon  oni povas  ŝalti  aŭ  malŝalti,
sendepende de ĉiuj aliaj  kromreĝimoj, kaj sendepende de la ĉefreĝimo.
Do vi povas uzi neniom da  kromreĝimoj, aŭ unu kromreĝimon, aŭ ian ajn
kombinaĵon de kelkaj kromreĝimoj.

Unu  utilega  kromreĝimo,   precipe  por  redakti  homlingvan  tekston
(esperantan, anglan ktp), estas  la reĝimo de Aŭtomata Linifaldo (Auto
Fill mode).  Kiam  ĝi estas ŝaltita, Emakso aŭtomate  rompas la linion
inter vortoj ĉiufoje kiam la enigata tekstolinio iĝas tro larĝa.

Por  ŝalti la  reĝimon  de  Aŭtomata Linifaldo  tajpu  "M-x auto  fill
mode<Return>".  Kiam  la reĝimo estas  ŝaltita, vi povas  malŝalti ĝin
denove  tajpante "M-x  auto fill  mode<Return>".  Se  la  reĝimo estas
malŝaltita, tiu ordono ŝaltas ĝin, kaj se ĝi estas ŝaltita, tiu ordono
malŝaltas ĝin.  Ni diras ke la ordono "transŝaltas la reĝimon".

>> Tajpu "M-x auto file mode<Return>".  Poste enigi linion el "asdf ",
   ripete, ĝis  vi vidos ĝin dividita  en du liniojn.   Vi devas enigi
   spacetojn inter  "asdf", ĉar  la Aŭtomata Linifaldo  rompas liniojn
   nur ĉe spacetoj.

Normale la marĝeno estas post 70 signoj, sed vi povas ŝanĝi tion per
la ordono C-x f.  Vi devus doni la marĝenon kiu vi deziras por nombra
argumento.

>> Tajpu C-x f kun la argumento 20.  (C-u 2 0 C-x f).
   Tajpu  ia tekston  kaj rigardu  kiel  Emakso faldas  liniojn po  20
   signoj.  Refiksu la marĝenon al 70 per C-x f.

Se vi faras ŝanĝojn meze de alineo, la Aŭtomata Linifalda reĝimo ne
refaldas ĝin por vi.
Por rearanĝi la alineon, tajpu M-q (Meta-q) dum la kursoro estas interne
de la alineo.

>> Movu la kursoron en la antaŭan alineon kaj tajpu M-q.


* SERĈADO
---------

Emakso povas serĉi aperojn de  ĉenoj (tiuj estas aroj da apudaj signoj
aŭ  vortoj), aŭ  antaŭen tra  la teksto,  aŭ malantaŭen.   Serĉi ĉenon
estas kursormova ordono; ĝi movas  la kursoron al la sekvanta loko kie
la ĉeno aperas.

La Emaksa serĉa ordono diferencas  de la serĉaj ordonoj de la plimulto
da redaktiloj  per tio,  ke ĝi estas  "dumtajpa".  Tio signifas  ke la
serĉo okazas dum vi tajpas la ĉenon por priserĉi.

La ordono por komenci serĉon estas C-s por la serĉo antaŭen, kaj C-r por
la serĉo malantaŭen.  SED ATENDU!  Ankoraŭ ne provu ilin nun.

Kiam vi  tajpos C-s, vi vidos  la ĉenon "I-search" aperi  invite en la
eĥa areo.  Ĉi tio informas vin,  ke Emakso estas en la dumtajpa serĉo,
atendante ke vi tajpu la ĉenon kies aperon vi deziras trovi.  <Return>
finas serĉon.

>> Nun tajpu C-s por komenci serĉon.  MALRAPIDE, unuliterope, tajpu la
   vorton  "kursoro", paŭzante post  ĉiu tajpita  signo por  vidi, kio
   okazas al la kursoro.
   Nun vi estas serĉinta por "kursoro", unufoje.
>> Tajpu C-s denove, por serĉi la sekvan aperon de "kursoro".
>> Nun tajpu  <Backspace> kvarfoje  kaj rigardu kiamaniere  la kursoro
   moviĝas.
>> Tajpu <Return> por fini la serĉon.

Ĉu vi vidis,  kio okazis?  Emakso, en dumtajpa serĉo,  penas iri al la
apero de la ĉeno kiun vi jam  tajpis.  Por iri al la sekvanta apero de
"kursoro" nur tajpu  C-s denove.  Se nenia ajn  apero ekzistas, Emakso
pepas kaj informas  vin ke la serĉo ĉi-foje  "malsukcesis".  Ankaŭ C-g
finus la serĉon.

RIMARKU: Ĉe  iuj sistemoj, C-s senmovigas  la ekranon kaj  vi vidos ne
plu da eligo de Emakso.   Ĉi tio indikas ke operaciuma "trajto" nomata
"fluregulado"  interkaptis la  C-s kaj  ne permesas  al ĝi  trapasi al
Emakso.  Por  removebligi la ekranon, tajpu C-q.   Konsultu la sekcion
"Spontaneous Entry  to Incremental Search"  en la Emaksa  manlibro por
konsilo pri tio, kiel trakti ĉi tiun "trajton".

Se, meze de  dumtajpa serĉo, vi tajpos <Retroviŝu>,  vi rimarkos ke la
lasta signo en  la serĉata ĉeno forviŝiĝas, kaj  la serĉo retroiras al
la ĵusa  loko de  la serĉo.   Ekzemple, supozu ke  vi tajpis  "k", por
serĉi la unuan aperon de "k".  Nun se vi tajpus "u, la kursoro moviĝus
al la unua  apero de "ku".  Nun tajpu <Retroviŝu>.   Ĉi tio forigos la
"u" de  el la  serĉata ĉeno, kaj  la kursoro  moviĝos reen al  la unua
apero de "k".

Se,  meze   de  dumtajpa  serĉo,  vi  tajpos   STIRan  aŭ  META-signon
(esceptante kelkajn signojn, specialajn  en la serĉo, ekzemple C-s kaj
C-r), la serĉo iĝos finita.

La C-s  komencas serĉon kiu  celas iun ajn  aperon de la  serĉata ĉeno
POST la nuna kursorloko.  Se vi  deziras serĉi ion supre en la teksto,
tajpu C-r anstataŭe.   Ĉio dirita pri C-s validas pri  C-r, krom ke la
direkto de la serĉo estas inversa.


* MULTAJ FENESTROJ
------------------

Unu el  la agrablaj trajtoj de  Emakso estas ke vi  povas havi plurajn
fenestrojn sur la ekrano samtempe.

>> Movu la kursoron  al tiu ĉi linio kaj tajpu  "C-u 0 C-l" (kun Stira
   lo, ne Stira unu).

>> Nun tajpu "C-x 2", kio fendos la ekranon en du fenestrojn.
   Ambaŭ fenestroj vidigas ĉi tiun  lernilon.  La kursoro restas en la
   supra fenestro.

>> Tajpu C-M-v por rulumi la malsupran fenestron
   (Se vi ne havas veran Meta-klavon, tajpu Esc C-v.)

>> Tajpu "C-x o"  ("o" de  la angla vorto "other", "alia") por movi la
   kursoron en la malsupran fenestron.
>> Uzu C-v kaj M-v en la malsupra fenestro por rulumi ĝin.
   Daŭrigu legi ĉi tiun instrukcion en la supra fenestro.

>> Tajpu C-x o denove por movi la kursoron reen en la supran fenestron.
   La kursoro en la supra fenestro estas ĝuste kie ĝi estis antaŭe.

Vi povas plu uzi C-x o por moviĝi inter fenestroj.  Ĉiu fenestro havas
sian propran kursorlokon, sed nur unu fenestro ja montras la kursoron.
Ĉiuj el  la ordinaraj  redaktaj ordonoj apartenas  al la  fenestro kiu
enhavas la kursoron.  Ni nomas tiun la "elektita fenestro".

La ordono C-M-v estas utilega kiam vi redaktas tekston en unu fenestro
kaj uzas la alian fenestron nur por konsulti.  Tiel vi ĉiam povas havi
la kursoron en  la fenestro kie vi redaktas,  kaj laŭbezone rulumi tra
la alia fenestro per C-M-v.

C-M-v  estas   ekzemplo  de   STIR-META-signo.   Se  vi   havas  veran
META-klavon, vi  povas tajpi C-M-v  premante ambaŭ STIR kaj  META, kaj
tajpante v.   Ne gravas, ĉu STIR  aŭ META "venas unue,"  ĉar ili ambaŭ
funkcias kiel modifiloj de la signo kiun vi tajpas.

Se vi  ne havas veran META-klavon,  kaj uzas <ESC>  anstataŭe, la ordo
gravas: vi devas tajpi <ESC> kaj poste C-v, ĉar "C-ESC v" ne funkcias.
Tiel estas ĉar <ESC> estas ne modifilo, sed memstara signo.

>> Tajpu  "C-x 1"  (en  la  supra fenestro)  por  forigi la  malsupran
   fenestron.

(Se vi  tajpus C-x 1 en  la malsupra fenestro, tio  forigus la supran.
Pensu pri tiu  ordono kiel "restigu nur unu  fenestron -- la fenestron
en kiu mi jam estas.")

Ne estas nepraĵo havi la saman  bufron en ambaŭ fenestroj.  Se vi uzas
"C-x C-f"  por trovi dosieron en  unu  fenestro, la  alia fenestro  ne
ŝanĝiĝas.  Vi povas trovi dosieron sendepende en ĉiu fenestro.

Jen alia maniero uzi du fenestrojn por montri du malsamajn aferojn:

>> Tajpu "C-x 4 C-f",  kaj sekve  la nomon de  unu  el  viaj dosieroj.
   Finu per  <Return>.  Rimarku  ke la elektita  dosiero aperas  en la
   malsupra fenestro.  Ankaŭ la kursoro iras tien.

>> Tajpu "C-x o" por retroiri en  la supran fenestron, kaj "C-x 1" por
   forigi la malsupran fenestron.


* REKURSIAJ REDAKTAJ NIVELOJ
----------------------------

Iam  vi  eniros ion  nomatan  "rekursia  redakta  nivelo".  Tio  estas
indikata per ortaj krampoj en  la reĝimlinio, ĉirkaŭ la rondaj krampoj
de la nomo  de la ĉefreĝimo.  Ekzemple, vi  eble vidos [(Fundamental)]
anstataŭ (Fundamental).

Por eliri el la rekursia redakta nivelo, tajpu Esc Esc Esc.  Tio estas
universala "elira" ordono.  Vi ankaŭ  povas uzi ĝin por forigi kromajn
fenestrojn, aŭ por eliri el la bufreto.

>> Tajpu "M-x"  por eniri la bufreton;  kaj poste tajpu  "Esc Esc Esc"
   por eliri.

Oni ne povas uzi C-g por eliri el rekursia redakta nivelo.  Tiel estas
ĉar C-g estas  uzata por aboli ordonojn kaj  argumentojn INTERNE DE la
rekursia redakta nivelo.


* KIEL AKIRI PLUAN HELPON
-------------------------

En ĉi tiu  lernilo ni penis provizi nur tiom  da informo, kiom necesas
por ebligi al  vi ekuzi Emakson.  Emakso disponigas  tiom da ebloj, ke
oni ne  povas prezenti  ĉiom da  ili ĉi tie.   Tamen, vi  eble dezirus
lerni plu  pri Emakso, ĉar  ĝi havas multajn aliajn  utilajn trajtojn.
Emakso provizas  ordonojn por  legi dokumentaĵon pri  Emaksaj ordonoj.
Ĉiuj  el tiuj ĉi  "helpaj" ordonoj  komenciĝas per  la signo  C-h, kiu
estas nomata "la Help-signo".

Por uzi  la Helpajn  ordonojn, tajpu la  signon C-h, kaj  sekve signon
indikantan kian  helpon vi deziras.   Se vi estas vere  perdita, tajpu
C-h ?  kaj Emakso  montros al vi  la specojn  de helpo kiujn  ĝi povas
provizi.  Se vi tajpis C-h kaj decidas ke vi ne deziras helpon, simple
tajpu C-g por aboli ĝin.

(En iuj lokoj oni ŝanĝas la  signifon de la signo C-h.  Oni prefere ne
faru tion  por ĉiuj  uzantoj, do vi  rajtas plendi al  la sistemestro.
Dume, se  C-h ne montras mesaĝon pri  helpo ĉe la fundo  de la ekrano,
provu tajpi la F1-klavon aŭ "M-x help <Return>" anstataŭe.)

La plej baza HELPA rimedo estas "C-h c".  Tajpu C-h, la  signon c, kaj
ordonan signon  aŭ sekvencon; sekve  de tio Emakso  montras koncizegan
priskribon pri la ordono.

>> Tajpu C-h c C-p.
   En la eĥa areo devas aperi proksimume tia mesaĝo:

	C-p runs the command previous-line

Ĉi tio  diras al vi la  "nomon de la funkcio".   Funkciaj nomoj servas
ĉefe  por agordi  kaj etendi  Emakson.  Sed  ĉar funkciaj  nomoj estas
elektitaj  por indiki  kion la  ordono  faras, ili  ankaŭ servas  kiel
koncizega priskribo -- sufiĉa por  rememorigi vin pri ordonoj kiujn vi
jam lernis.

Ankaŭ la  plursignaj ordonoj, ekzemple  "C-x C-s" kaj  "<ESC>v", estas
egale eblaj post C-h c.

Por akiri pli da informo pri ordono, uzu C-h k anstataŭ C-h c.

>> Tajpu C-h k C-p.

Ĉi tio montras la plenan priskribon de la funkcio, aldone al ĝia nomo,
en  Emaksa fenestro.   Fininte legi  la  eligaĵon, tajpu  "C-x 1"  por
forigi la  helptekston.  Ne  nepras fari tion  tuj.  Vi  povas redakti
konsultante la helptekston, kaj poste tajpi C-x 1.

Jen iom da aliaj utilaj elektoj por C-h:

   C-h f	Priskribu funkcion.  Vi tajpas la nomon de la funkcio.

>> Provu tajpi C-h f previous-line<Return>.
   Ĉi tio vidigas  ĉiom da la informo kiun Emakso havas pri la funkcio
   efektiviganta la C-p ordonon.

   C-h a        Rilate al Ordono ("à propos").  Tajpu ŝlosilvorton kaj
		Emakso listigos ĉiujn el la ordonoj kies nomoj enhavas
		tiun ŝlosilvorton.  Vi  povas alvoki tiajn ordonoj per
		META-x.  Por  iom da  ordonoj, Rilate al  Ordono ankaŭ
		listigos  unu-  aŭ  dusignan sekvencon  alvokantan  la
		saman ordonon.

>> Tajpu C-h a file<Return>.

Sekve de ĉi tio vi vidos en aparta fenestro liston da ĉiuj M-x ordonoj
enhavantaj "file"  en sia nomo.  Vi vidos  signajn ordonojn listigitaj
apud la  respondaj ordonnomoj, ekzemple  "C-x C-f" kaj "C-x  C-w" apud
"find-file" kaj "write-file".

>> Tajpu C-M-v por rulumi la helpfenestron.  Faru ĉi tion kelkfoje.
>> Tajpu C-x 1 por forigi la helpfenestron.

   C-h i	Vidigu  dialogan  manlibron  (t.n.  "Info").   Ĉi  tiu
		ordono  transportos vin  en specialan  bufron, nomatan
		"*info*",  kie  vi  povos  legi  instrukciojn  pri  la
		pakaĵoj  instalitaj en  via sistemo.   Ekzemple, tajpu
		"m emacs  <Return>" por legi la  manlibron pri Emakso.
		Se vi  neniam antaŭe uzis Info, tajpu  "?", kaj Emakso
		gvidos vin tra  la prezento de la ebloj  de la informa
		reĝimo.    Finleginte  ĉi   tiun   lernilon,  uzu   la
		Info-manlibron kiel vian ĉefan dokumentaĵon.


* KROMAJ FUNKCIOJ
-----------------

Pluajn informojn pri Emakso  vi povas trovi foliumante ties manlibron,
ĉu paperan (libroforman) aŭ dialogan (en Info -- uzu la Help-menuon aŭ
tajpu "F10 h r").  Du  funkcioj kiujn vi probable aparte aprezos estas
la kompletigo, ŝparanta  tajpadon, kaj dired, faciliganta manipuladojn
dosierajn.

Kompletigo estas rimedo por  eviti redundan tajpadon.  Ekzemple, se vi
volas transiri en la bufron  *Messages*, sufiĉas tajpi "C-x b *M<Tab>"
kaj Emakso kompletigos la bufronomon per tiom da signoj, kiom ĝi povos
determini surbaze  de tio,  kion vi jam  tajpis.  La  kompletigo estas
priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Completion".

Dired  ebligas   al  vi   listigi  dosierujon  (kaj   eventuale,  ties
subdosierujojn),  kaj  moviĝi  en  tiu  listo  vizitante,  alinomante,
forigante  kaj  alimaniere  manipulante  la  dosierojn.   Dired  estas
priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Dired".

La manlibro priskribas ankaŭ multajn aliajn apartaĵojn de Emakso.


* FINO
------

Memoru, por definitive  eliri el Emakso uzu C-x C-c.   Por eliri en la
ŝelon provizore, tiel ke vi povu reveni en Emakson poste, uzu C-z.

Ĉi tiu  lernilo estas farita kun  la intenco esti  komprenebla por ĉiu
nova uzanto, do se vi trovis ion ajn malklara, ne restu kulpigante vin
mem  --  plendu!   La  adreso  por la Esperanta  Traduka  Teamo  estas
<translation-team-eo@lists.sourceforge.net>.


* KOPIADO
---------

Ĉi tiu lernilo devenas el longa vico da Emaksaj instruaj dosieroj ekde
la dosiero verkita de Stuart Cracraft por la originala Emakso.

Ĉi tiu  versio de la lernilo,  same kiel GNU Emakso,  estas metita sub
kopirajton,  kaj  venas kun  permeso  por  disdoni  kopiojn se  certaj
kondiĉoj estas observataj:

Copyright (C) 1985, 1999, 2001, 2002, 2005,
   2007 Free Software Foundation, Inc.

   Permeso estas donita  al iu ajn fari aŭ  disdoni laŭvortajn kopiojn
   de  ĉi tiu  dokumento same  kiel  ricevite, en  ia ajn  komunikilo,
   kondiĉe  ke   la  kopirajta  avizo  kaj  la   permesa  avizo  estas
   konservitaj, kaj  la disdonanto donas al la  ricevanto permeson por
   plua redistribuado same kiel estas permesate per ĉi tiu avizo.

   Permeso estas  donita por distribui  modifitajn versiojn de  ĉi tiu
   dokumento, aŭ de ties partoj, sub la supraj kondiĉoj, kondiĉe ankaŭ
   ke ili portas elstarajn avizojn deklarantajn kiu plej laste modifis
   ilin.

La  kondiĉoj   por  kopii  Emakson  mem  estas   pli  malsimplaj,  sed
samspiritaj.  Bonvole legu la  dosieron COPYING kaj sekve donu kopiojn
de   GNU  Emakso   al   viaj  amikoj.    Helpu  ekstermi   programaran
obstrukcismon  ("proprietigon") per  uzado, verkado  kaj  kunhavigo de
libera programaro!

--- end of TUTORIAL.eo ---

;;; Local Variables:
;;;   coding: latin-3
;;; End:

;; arch-tag: ee436ebb-58b6-4102-9402-1e92c33966e9