# HG changeset patch # User Kenichi Handa # Date 1171590112 0 # Node ID 63a468de65be136e0693243fe7bcf8087d88abce # Parent b32ceebb6e788655f838672b340faeb8d50a97b6 New file. diff -r b32ceebb6e78 -r 63a468de65be etc/TUTORIAL.eo --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 +++ b/etc/TUTORIAL.eo Fri Feb 16 01:41:52 2007 +0000 @@ -0,0 +1,1134 @@ +Lernilo pri Emacs +Mallonga lernilo pri Emakso (Emacs). -- La uzokondiĉojn vd ĉe la fino. +Copyright (C) 1985, 2001, 2002 Free Software Foundation, Inc. + +Emaksaj ordonoj ĝenerale uzas aŭ la STIR-klavon (ofte markitan "Ctrl" +aŭ "CTL"), aŭ la META-klavon (ofte markitan "EDIT" aŭ "Alt"). Prefere +ol plene skribi tion ĉiufoje, ni uzos la sekvajn mallongigojn: + + C- signifas "premante la STIR-klavon tajpu la signon ". + Do, C-f estus: premtenu la STIR-klavon kaj tajpu f. + + M- signifas "premante la META-klavon (aŭ EDIT- aŭ Alt-klavon) + tajpu n. Se vi havas nek META- nek EDIT- nek + Alt-klavon, anstataŭe premu kaj malpremu la Esc-klavon kaj + poste tajpu n. Ni skribas por la Esc-klavo. + +GRAVA NOTO: por fini la Emaksan seancon, tajpu C-x C-c. (Du signoj.) +En ĉi tiu lernilo, la signoj ">>" ĉe la maldekstra marĝeno rekomendas +al vi tuj provi uzi ordonon. Ekzemple: +<> +[Mezo de paĝo malplenas pro instruaj kialoj. La teksto pluas sube.] +>> Nun tajpu C-v (Vidu sekvantan ekranplenon) por vidigi la sekvan + ekranplenon. (Procedu: tenante premita la STIR-klavon tajpu v). + De nun, ripetu ĉi tion ĉiun fojon kiam vi finlegos la ekranon. + +Notu ke estas dulinia komunaĵo inter la tujsekvaj ekranplenoj; tio +donas kontinuecon por faciligi la legadon. + +Antaŭ ĉio vi bezonas scii kiel moviĝi de loko al loko en la teksto. +Vi jam povas moviĝi je unu ekrano antaŭen per C-v. Por moviĝi +malantaŭen je unu ekrano, tajpu M-v (premu la META-klavon kaj tajpu v, +aŭ tajpu c se vi ne havas META-, EDIT- aŭ Alt-klavon). + +>> Provu tajpi M-v kaj sekve C-v kelkfoje. + + +* RESUMO +-------- + +La sekvaj ordonoj servas por foliumi ekranplenojn: + + C-v Moviĝu antaŭen je unu ekranpleno + M-v Moviĝu malantaŭen je unu ekranpleno + C-l Viŝu la ekranon kaj reeligu la tutan tekston, + aranĝante ĝin ĉirkaŭ la kursoro lokita centre de la + ekrano. (Tiu estas C-L, la stira lo; ne C-1, la stira + unu.) + +>> Trovu la kursoron, kaj notu ĝian kuntekston. Tajpu C-l. Retrovu + la kursoron kaj notu ke ĝi restas en la sama kunteksto. + + +* BAZAJ RIMEDOJ POR REGI KURSORON +--------------------------------- + +Foliumi per ekranplenoj estas utila afero, sed kiel oni moviĝu al +preciza loko en la teksto sur la ekrano? + +Estas kelkaj metodoj por fari tion. Oni povas uzi la sagoklavojn, sed +pli produktive estas teni la manojn en la normala pozicio kaj uzi la +ordonojn C-p, C-b, C-f, kaj C-n. Ĉiu de tiuj ordonoj movas la +kursoron je unu vertikalo aŭ horizontalo en la koncerna direkto sur la +ekrano. Ĉi tiu tabelo montras tiujn kvar ordonojn kaj kien ili movas +la kursoron: + + Al la antaŭa linio, C-p + (angle: Previous line) + : + : + Antaŭen, C-b .... Nuna loko de la kursoro .... Sekven, C-f + (ang. Backward) : (ang. Forward) + : + Al la sekva linio, C-n + (angle: Next line) + +>> Movu la kursoron al la centra linio de la diagramo per C-n aŭ C-p. + Tajpu C-l por vidi la tutan diagramon vertikale centrigita sur la + ekrano. + +La literoj estas elektitaj laŭ la koncernaj anglaj vortoj: P el +"previous", N el "next", B el "backward" kaj F el "forward". Tiuj +estas la bazaj ordonoj por movi la kursoron, kaj vi uzos ilin ĉiam, do +utilas al vi lerni ilin nune. + +>> Uzu C-n kelkfoje por mallevi la kursoron al ĉi tiu linio. + +>> Uzu C-f por avanci en la linion kaj sekve C-p por movi supren. + Atentu kion C-p faras kiam la kursoro estas meze de la linio. + +Ĉiu teksta linio finiĝas per novlinia signo, kiu disigas ĝin disde la +sekva linio. La lasta linio en via dosiero devus havi novlinion ĉe la +fino (sed Emacs ne postulas ĝin). + +>> Provu uzi C-b ĉe linikomenco. Ĝi devas movi al la fino de la + antaŭa linio. Tio okazas ĉar ĝi movas reen trans la novlinian + signon. + +C-f povas movi trans novlinion analogie kiel C-b + +>> Uzu C-b por vidi kie estas la kursoro. + Poste uzu C-f kelkfoje por reveni ĉe la linifinon. + Poste faru unu C-f pli por transiri en la sekvantan linion. + +Kiam vi pasas trans la supron aŭ malsupron de la ekrano, la teksto +transranda ŝoviĝas sur la ekranon. Tio estas nomata "rulumado". Ĝi +ebligas movi la kursoron al specifita loko en la teksto sen perdi ĝin +(la kursoron) de sur la ekrano. + +>> Provu uzi C-n por movi la kursoron de sur la malsupro de la ekrano, + kaj vidu kio okazas. + +Se movado per signoj estas tro malrapida, moviĝu per vortoj. M-f +(Meta-f) movas je unu vorto posten kaj M-b movas je unu vorto reen. + +>> Tajpu kelkfoje M-f kaj M-b. + +Kiam vi estas meze de vorto, M-f movas al la fino de la vorto. Kiam +vi estas en intervorta spaco, M-f movas al la fino de la sekva vorto. +M-b faras analogie en la mala direkto. + +>> Tajpu M-f kaj M-b kelkfoje, intermiksante kun C-f kaj C-b, por vidi + la efikon de M-f kaj M-b el diversaj lokoj ene kaj inter vortoj. + +Rimarku la analogion inter C-f kaj C-b unuflanke, kaj M-f kaj M-b +aliflanke. Tre ofte Meta-signoj servas por funkcioj rilataj al unuoj +difinitaj lingve (vortoj, frazoj, alineoj), dum la stiraj C-signoj +funkcias sur elementaj unuoj sendependaj de la enhavo (signopozicioj, +linioj, ktp.). + +Tiu analogio validas ankaŭ por linioj kaj frazoj: C-a kaj C-e movas al +la komenco aŭ fino de linio, kaj M-a kaj M-e movas al la komenco aŭ +fino de frazo. + +>> Provu kelkajn C-a, poste kelkajn C-e. + Provu kelkajn M-a, poste kelkajn M-e. + +Observu kiel ripetaj C-a faras nenion pli ol unufoje, dum ripetaj M-a +plu movas je unu frazo pluen. Kvankam la analogio ne estas plena, ĉiu +ordono kondutas nature. + +La loko de la kursoro en la teksto estas nomata "punkto" (angle +"point"). Alidire, la kursoro montras sur la ekrano kie "punkto" +estas en la teksto. + +Jen resumo de simplaj ordono por movi la kursoron, inklude la ordonojn +por moviĝi per vortoj kaj frazoj: + + C-f Moviĝu sekven je unu signopozicio + C-b Moviĝu reen je unu signopozicio + + M-f Moviĝu sekven je unu vorto + M-b Moviĝu antaŭen je unu vorto + + C-n Moviĝu en la malsuran linion + C-p Moviĝu en la suran linion + + C-a Moviĝu al la linikomenco + C-e Moviĝu al la linifino + + M-a Moviĝu al la komenco de la frazo + M-e Moviĝu al la fino de la frazo + +>> Provu ĉiujn ĉi ordonojn, nun po kelkfoje por praktiki. Ili estas + la plej ofte uzataj ordonoj. + +Du aliaj kursormovaj ordonoj estas M-< (Meta Malpli-ol), kiu movas al +la komenco de la tuta teksto, kaj M-> (Meta Pli-ol), kiu movas al la +fino de la tuta teksto. + +Ĉe la plejmulto de terminaloj, la "<" estas super la komo, do vi devas +uzi la majuskligan klavon por tajpi ĝin. Ĉe tiuj terminaloj vi ankaŭ +devas uzi la majuskligan klavon por tajpi M-<; sen la majuskliga klavo +rezultus "M-," (Meta-komo). + +>> Provu tajpi M-< nune, por moviĝi al la komenco de la lernilo. + Poste uzu C-v multfoje por reveni ĉi tien. + +>> Provu tajpi M-> nune, por moviĝi al la fino de la lernilo. + Poste uzu M-v multfoje por reveni ĉi tien. + +Vi ankaŭ povas movi la kursoron per la sagoklavoj, se via terminalo +havas ilin. Ni tamen rekomendas ke vi lernu C-b, C-f, C-n kaj C-p pro +tri kialoj. Unue, ili funkcias ĉe ĉia terminalo. Due, kiam vi +kutimiĝos al Emakso, vi trovos ke tajpi tiujn stirsignojn estas pli +rapida ol tajpi la sagoklavojn (ĉar vi ne devas formovi viajn manojn +de la normala tajpada pozicio). Trie, kiam vi kutimiĝos uzi tiujn +stirajn ordonojn, vi facile lernos uzi ankaŭ aliajn kursormovajn +ordonojn. + +La plejparto da Emaksaj ordonoj akceptas nombran argumenton; por la +plejparto da ordonoj, ĝi funkcias kiel ripetilo. Por indiki al ordono +la nombron de ripetoj, tajpu C-u kaj sekve la ciferojn antaŭ ol tajpi +la ordonon. Se vi havas META-klavon (aŭ EDIT-, aŭ Alt-klavon), eblas +ankaŭ alia metodo por doni nombran argumenton: tajpu la ciferojn +premtenante la META-klavon. Ni rekomendas lerni la metodon de C-u ĉar +ĝi funkcias ĉe ĉia terminalo. La nombra argumento ankaŭ estas nomata +"prefiksa argumento", ĉar la argumenton oni tajpas antaŭ la koncerna +ordono. + +Ekzemple, C-u 8 C-f movas vin al la oka signo sekvanta. + +>> Uzu C-n aŭ C-p kun nombra argumento por movi la kursoron en apudan + linion per sola ordono. + +La plejparto da ordonoj uzas la nombran argumenton kiel ripetilon, sed +iuj ordonoj ĝin uzas alicele. Kelkaj ordonoj (tamen neniu el la +lernitaj) uzas ĝin kiel indikilon -- la ekzisto de prefiksa argumento, +sendepende de ĝia valoro, igas la ordonon agi alimaniere. + +C-v kaj M-v estas alispeca escepto. Kiam vi donas al ili argumenton, +ili rulumas la ekranon supren aŭ suben je tiom da linioj, anstataŭ je +ekranplenoj. Ekzemple, C-u 8 C-v rulumas la ekranon je 8 linioj. + +>> Tajpu C-u 8 C-v nun. + +Ĉi tio devis rulumi la ekranon je 8 linioj supren. Se vi deziras +retrorulumi ĝin suben, vi povas doni argumenton al M-v. + +Se vi uzas Emakson sub grafika fenestrosistemo, ekz-e X11 aŭ +MS-Windows, ĝi devas havi altan ortograman regionon nomatan rulumskalo +ĉe la (mal)dekstra flanko de la Emaksa fenestro. Vi povas rulumi la +tekston klakante per la muso en la rulumskalo. + +>> Provu premi la mezan butonon (de la muso) ĉe la supro de la + emfazata regiono interne de la rulumskalo. Tio devus rulumi la + tekston ĝis pozicio determinita per tio, kiom alte aŭ malalte vi + alklakis. + +>> Provu movi la muson supren kaj suben, tenante premita la mezan + musbutonon. Vi vidos ke la teksto rulumas supren kaj suben laŭ + tio, kiel vi movas la muson. + + +* SE EMAKSO SVENIS +------------------ + +Se Emakso ĉesis respondi al viaj ordonoj, vi povas sendanĝere ĝin +malbloki tajpante C-g. Vi povas uzi C-g por haltigi ordonon kiu +plenumiĝas tro longe. + +Vi ankaŭ povas uzi C-g por forigi nombran argumenton aŭ la komencon de +ordono kiun vi ne deziras fini. + +>> Tajpu C-u 100 por fari nombran argumenton 100, sekve tajpu C-g. + Nun tajpu C-f. Ĝi devas movi je nur unu signo, ĉar vi forigis la + argumenton per C-g. + +Se vi erare tajpis (la eskapklavon), vi povas vin malembarasi de +ĝi per C-g. + + +* MALŜALTITAJ ORDONOJ +--------------------- + +Iuj Emaksaj ordonoj estas malŝaltitaj por ke komencantoj ne uzu ilin +akcidente. + +Se vi tajpas iun el la malŝaltitaj ordonoj, Emakso eligas mesaĝon +indikantan la tajpitan ordonon, kaj demandas ĉu vere vi volas uzi ĝin. + +Se vi intencas uzi la ordonon, tajpu spaceton responde al la demando. +Normale, se vi ne deziras plenumi la malŝaltitan ordonon, respondu per +"n". + +>> Tajpu C-x C-l (kiu estas malŝaltita ordono), kaj tajpu "n" responde + al la demando. + + +* FENESTROJ +----------- + +En Emakso vi povas havi plurajn fenestrojn montrantajn sian propran +tekston. Ni klarigos poste kiel uzi plurajn fenestrojn. Sed nun ni +klarigu kiel forigi nebezonatajn fenestrojn kaj reveni al la simpla +unufenestra redaktado. Tio estas facila: + + C-x 1 Unu fenestro (t.e., forigu ĉiujn aliajn fenestrojn) + +Tio estas STIR-x kaj poste la cifero 1. "C-x 1" pligrandigas la +fenestron enhavantan la kursoron, tiel ke ĝi okupu la tutan ekranon. +Ĝi malaperigas ĉiujn aliajn fenestrojn. + +>> Movu la kursoron en ĉi tiun linion kaj tajpu C-u 0 C-l. +>> Tajpu C-h k C-f. + Vidu kiel ĉi tiu fenestro malkreskas, dum nova fenestro aperas por + montri instrukcion pri la C-f ordono. + +>> Tajpu C-x 1 kaj vidu la instrukcian fenestron malaperi. + +Tiu ordono malsimilas la aliajn ordonojn kiujn vi lernis antaŭe ĉar ĝi +konsistas el du signoj. Ĝin komencas la signo STIR-x. Ekzistas tuta +serio da ordonoj kiuj komenciĝas per STIR-x; multaj el ili koncernas +fenestrojn, dosierojn, bufrojn, kaj rilatajn aferojn. Tiuj ordonoj +estas du, tri aŭ kvar signojn longaj. + + +* ENŜOVO KAJ FORVIŜO +-------------------- + +Se vi deziras enŝovi tekston, simple ĝin tajpu. Signojn kiujn oni +povas vidi, ekzemple A, 7, *, ktp, Emakso traktas kiel tekston kaj +enmetas tuj. Tajpu (la enigan klavon) por enigi linifinilon. + +Por forviŝi la ĵus tajpitan signon tajpu . +estas tiu klavo de la klavaro, kiun oni ankaŭ ekster Emakso normale +uzas por forigi la ĵus tajpitan signon. Kutime ĝi estas granda klavo +unu aŭ du vicojn super Return-klavo, kaj eble estas markita per +"Delete", "Del" aŭ "Backspace". + +Se tiu klavo estas markita per "Backspace" (retropaŝo), tiam ĝuste ĝin +oni uzu por . Se krome estas alia klavo, markita , +ĝi ne estas . + +Ĝenerale, estas tiu klavo kiu forviŝas la signon tuj antaŭ +la nuna kursorloko. + +>> Faru ĉi tion nun -- tajpu kelkajn signojn, poste forviŝu ilin + tajpante kelkajn . Ne timu difekti ĉi tiun dosieron; vi + ne ŝanĝos la originalan lernilon. Ĉi tio estas nur ties labora + kopio por vi. + +Kiam linio da teksto iĝas pli longa ol la ekrana linio, la teksta +linio transiras sur la sekvan ekranan linion. Retroklino ("\") -- aŭ, +en grafika fenestrosistemo, kurba sageto -- en la dekstra marĝeno +indikas tian transiron. + +>> Enigu tekston ĝis ĝi atingos la dekstran marĝenon, kaj plu enigu. + Vi vidos transiron en la sekvan linion. + +>> Ripete por remallongigi la tekstan linion ĝis la longo + de unu ekrana linio denove. La transiro malaperas. + +Vi povas forviŝi linifinan signon tiel same kiel iun ajn signon. +Forviŝo de linifinilo inter du linioj kunigas ilin en unu linion. Se +la rezulta kunigita linio estas pli longa ol la ekrana larĝo, ĝi +aperos kun transiro. + +>> Movu la kursoron al la komenco de linio kaj tajpu . La + linio kuniĝos kun la ĵusa linio. + +>> Tajpu por reenigi la linifinilon kiun vi ĵus forviŝis. + +Memoru ke vi povas doni ripetilon al plejparto da Emaksaj ordonoj; tio +koncernas ankaŭ tekstajn signojn. Ripetilo ĉe teksta signo enigas ĝin +plurfoje. + +>> Provu tion nun -- tajpu "C-u 8 *" por enigi "********". + +Vi lernis la plej fundamentan metodon por tajpi en Emakso kaj por +korekti erarojn. Vi povas forviŝi per vortoj aŭ per linioj. Jen +resumo de forviŝaj ordonoj: + + forviŝu la signon ĵus antaŭ la kursoro + C-d forviŝu la signon tuj post la kursoro + + M- forĵetu la vorton ĵus antaŭ la kursoro + M-d forĵetu la vorton tuj post la kursoro + + C-k forĵetu de la kursorloko ĝis la linifino + M-k forĵetu de la kursorloko ĝis la frazfino + +Rimarku ke kaj C-d rilate al M- kaj M-d etendas +la analogion komencitan de C-f kaj M-f (nu, ne vere estas +stirsigno, sed ni ne estu tro pedantaj). C-k kaj M-k iom similas al +C-e kaj M-e, sed rilate al linioj anstataŭ frazoj. + +Vi ankaŭ povas forĵeti iun ajn parton de la bufro per unu senvaria +metodo. Moviĝu al unu ekstremaĵo de tiu parto, kaj tajpu "C-@" (aŭ +"C-SPC", "SPC" simbolas spaceton). Moviĝu al la alia ekstremaĵo, kaj +tajpu C-w. Tio forĵetas la tutan tekston inter la du lokoj. + +>> Movu la kursoron al la V ĉe la komenco de la antaŭa alineo. +>> Tajpu C-SPC. Emakso devas montri mesaĝon: "Mark set" ("Markite") + ĉe la fundo de la ekrano. +>> Movu la kursoron al la o en "ekstremaĵo", en la dua linio de la + alineo. +>> Tajpu C-w. Tio forĵetos la tekston komenciĝantan ĉe la V, kaj + finiĝantan ĵus antaŭ la o. + +La diferenco inter "forĴETI" kaj "forVIŜI" ion konsistas en tio, ke vi +povas re-enŝovi "forĵetitajn" aĵojn, sed ne "forviŝitajn" aĵojn. +Re-enŝovo de forĵetita teksto nomiĝas "enĵeto" (angle "yanking"). +Ĝenerale, la ordonoj por forigi multe da teksto ĝin "forĵetas" (do, +ili ankaŭ ebligas ĝin "enĵeti"); male, la ordonoj por forviŝi nur unu +signon, aŭ nur blankajn liniojn kaj spacetojn, ne konservas la +forigitan tekston (kaj oni ne povas ĝin enĵeti). + +>> Movu la kursoron al la komenco de nemalplena linio. Poste tajpu + C-k por forĵeti la tekston de tiu linio. +>> Tajpu C-k duafoje. Vi vidos ke ĝi forĵetas la linifinilon + sekvantan tiun linion. + +Rimarku ke unuopa C-k forĵetas la enhavon de la linio, kaj dua C-k +forĵetas la linion mem kaj igas la postajn liniojn ŝoviĝi supren. C-k +traktas nombran argumenton speciale: ĝi forĵetas tiom da linioj KAJ +ilian enhavaĵon. Ĉi tio ne estas simpla ripetado. C-u 2 C-k forĵetas +du liniojn kaj iliajn linifinojn; tajpi C-k dufoje ne farus tion. + +Reenigi forĵetitan tekston nomiĝas "enĵetado". Vi povas enĵeti la +forĵetitan tekston aŭ en la saman lokon de kie ĝi estis forĵetita, aŭ +en alian lokon de la redaktata teksto, aŭ eĉ en alian dosieron. Vi +povas enĵeti la tekston kelkfoje por fari plurajn kopiojn de ĝi. + +Por repreni la laste forĵetitan tekston kaj enigi ĝin tien kie la +kursoro nune estas, tajpu "C-y" (de la angla vorto "yank"). + +>> Provu ĝin: tajpu C-y por enĵeti la tekston. + +Atentu ke se vi tujsekve faras plurajn C-k, ĉiuj forĵetataĵoj +konserviĝas kune, por ke oni povu enĵeti ĉiujn ĉi liniojn per unu C-y. + +>> Faru ĉi tion nun, tajpu C-k kelkfoje. + +Nun, por repreni tiun forĵetitan tekston: + +>> Tajpu C-y. Poste movu la kursoron je kelkaj linioj suben kaj tajpu + C-y denove. Nun vi scias kiel kopii iom da teksto. + +Kion fari se vi, havante iom da teksto enĵetota, forĵetas ion alian? +C-y enĵetus la pli ĵusan forĵetaĵon. Sed la antaŭa teksto ne estas +perdita. Vi povas re-enĵeti ĝin per la ordono M-y. Farinte C-y por +enĵeti la plej ĵusan forĵetaĵon, tajpu M-y por anstataŭigi la +enĵetitan tekston per pli frua forĵetaĵo. Tajpadu M-y denove, kaj unu +post la alia enĵetiĝos pli fruaj forĵetaĵoj. Trovinte la serĉatan +pecon, vi ne bezonas fari ion por konservi ĝin. Simple daŭrigu vian +redaktadon, kaj lasu la enĵetitan tekston tie kie ĝi estas. + +Se vi uzos M-y sufiĉe da fojoj, vi revenos al la komenca loko (la plej +ĵusa forĵetaĵo). + +>> Forĵetu linion, moviĝu ien, forĵetu alian linion. + Poste uzu C-y por enĵeti reen la duan forĵetitan linion. + Poste uzu M-y kaj la unua forĵetita linio anstataŭigos ĝin. + Uzu M-y plue kaj rigardu kion vi akiras. Daŭrigu ĝis la reapero de + la dua forĵetita linio, kaj poste de kelkaj pli. Se vi deziras, vi + povas doni al M-y pozitivajn kaj negativajn argumentojn. + + +* MALFARADO +----------- + +Se vi ŝanĝis la tekston, kaj sekve decidas ke tio estis eraro, vi +povas malfari la ŝanĝon per la "malfaru"-ordono, C-x u (de la angla +"undo"). + +Normale, C-x u malfaras la ŝanĝojn faritajn per unu ordono; se vi +tujsekve ripetas la ordonon C-x u kelkfoje, ĉiu ripeto malfaras unu +plian ordonon. + +Sed estas du esceptoj: ordonoj kiuj ne ŝanĝas la tekston ne estas +atentataj (tiuj inkludas kursormovajn kaj rulumadajn ordonojn), kaj +memenigaj signoj kutime ariĝas en grupojn po ĝis 20. (Tio malpliigas +la tajpadojn de C-x u necesajn por malfari tekstenigon.) + +>> Forĵetu ĉi-linion per C-k, sekve tajpu C-x u kaj ĝi devas reaperi. + +C-_ estas alternativa malfara ordono; ĝi funkcias same kiel C-x u, sed +ĝi estas pli facila por plurfoja tajpado sinsekva. La malavantaĝo de +C-_ estas ke iuj klavaroj malhavas evidentan metodon por tajpi ĝin. +Tial ni provizas ankaŭ C-x u. Ĉe iu klavaroj vi povas ricevi C-_ +tajpante / dum vi premtenas STIR-klavon. + +Nombra argumento ĉe C-_ aŭ C-x u agas kiel ripetilo. + +Vi povas malfari forviŝon de teksto egale bone kiel vi povas malfari +forĵeton de teksto. La diferenco inter forviŝo kaj forĵeto koncernas +la eblon enĵeti per C-y; ĝi ne ekzistas por malfaro. + + +* DOSIEROJ +----------- + +Por persistigi la redaktatan tekston, necesas meti ĝin en dosieron. +Alie, ĝi pereos kiam via Emaksa procezo finiĝos. Por meti vian +tekston en dosieron, necesas "trovi" la dosieron antaŭ ol enigi la +tekston. (Tio ankaŭ estas nomata "viziti" la dosieron; angle "find, +visit a file".) + +Trovi dosieron signifas ke vi igas la enhavon de la dosiero atingebla +per Emakso. Plurrilate, ĝi estas kvazaŭ vi redaktus la dosieron mem. +Tamen, la ŝanĝoj kiujn vi faras per Emakso ne persistiĝas ĝis kiam vi +"konservos" (angle "save") la dosieron. Vi povas konservi la dosieron +por ne lasi duonŝanĝitan dosieron ĉe la sistemo kiam vi ne deziras +tion. Eĉ kiam vi konservas, Emakso lasas la originalan dosieron sub +ŝanĝita nomo por la eventualo ke vi poste decidos ke viaj ŝanĝoj estis +eraraj. + +Se vi rigardos apud la fundon de la ekrano vi vidos linion kiun +komencas kaj finas strekoj; komence "--:-- TUTORIAL.eo" aŭ io simila. +Tiu parto de la ekrano normale montras la nomon de la vizitata +dosiero. Ĝuste nun, vi vizitas dosieron nomatan "TUTORIAL.eo" kiu +estas via propra kopio de la Emaksa lernilo. Kiam vi trovas dosieron +per Emakso, la nomo de tiu dosiero aperas ĉe tiu sama loko. + +Unu apartaĵo de la dosiertrova ordono estas, ke vi devas indiki kiun +dosiernomon vi deziras. Ni diras ke la ordono "legas argumenton de la +terminalo" (ĉi-okaze la argumento estas la dosiernomo). Post kiam vi +tajpis la ordonon + + C-x C-f Trovu dosieron + +Emakso petas ke vi tajpu la dosiernomon. La dosiernomo kiun vi tajpas +aperas sur la plej malsupra linio de la ekrano. Tiu linio estas +nomata "la bufreto" (angle "minibuffer") kiam ĝi estas uzata por tia +speco de enigado. Vi povas uzi ordinarajn Emaksajn redaktajn ordonojn +por redakti la dosiernomon. + +Dum vi enigas la dosiernomon (aŭ iun ajn bufretan enigon), vi povas +aboli la ordonon per C-g. + +>> Tajpu C-x C-f, kaj sekve C-g. Ĉi tio abolas la bufreton, kaj ankaŭ + abolas la ordonon "C-x C-f" kiu uzis la bufreton. Do vi ne trovis + dosieron. + +Fininte enigi la dosiernomon, tajpu . Tiam eklaboros la +ordono C-x C-f, kaj trovos la dosieron kiun vi elektis. La bufreto +malaperos kiam la C-x C-f ordono finiĝos. + +Post eta tempo la enhavo de la dosiero aperas sur la ekrano, kaj vi +povas redakti la enhavon. Kiam vi deziras persistigi viajn ŝanĝojn, +tajpu la ordonon + + C-x C-s konServu (angle "save") la dosieron + +Tio kopias la tekston el interne de Emakso en la dosieron. Ĉe la unua +konservado, Emakso renomas la originalan dosieron per nova nomo por ke +ĝi ne perdiĝu. La nova nomo estas farata per aldono de "~" al la fino +de la originala dosiernomo. + +Fininte la konservadon, Emakso montras la nomon de la dosiero +skribita. Konservu sufiĉe ofte, por ne perdi multe da laboro se la +sistemo paneos. + +>> Tajpu C-x C-s, por konservi vian kopion de la lernilo. + Emakso devas montri la mesaĝon "Wrote ...TUTORIAL.eo" (Skribis + ...TUTORIAL.eo) ĉe la fundo de la ekrano. + +NOTO: Sur iuj sistemoj, C-x C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos +nenian pluan eligon de Emakso. Tio indikas ke operaciuma "trajto" +nomata "fluregulado" (angle "flow control") interkaptis la ordonon C-s +kaj ne lasas ĝin trapasi al Emakso. Por revivigi la ekranon, tajpu +C-q. Poste rigardu la sekcion nomatan "Spontaneous Entry to +Incremental Search" en la Emaksa manlibro por konsilo kion fari pri ĉi +tiu "trajto". + +Vi povas trovi ekzistantan dosieron, por vidigi aŭ redakti ĝin. Vi +ankaŭ povas trovi dosieron kiu ankoraŭ ne ekzistas. Ĉi tio estas la +maniero por krei dosieron per Emakso: trovu la dosieron, komence +malplenan, kaj sekve ekenigu la tekston por la dosiero. Kiam vi petos +"konservi" la dosieron, Emakso vere kreos la dosieron kun la teksto +kiun vi enigis. De tiam vi povos opinii ke vi redaktas jam +ekzistantan dosieron. + + +* BUFROJ +-------- + +Se vi trovas duan dosieron per C-x C-f, la unua dosiero restas interne +de Emakso. Vi povas reiri al ĝi retrovante ĝin denove per C-x C-f. +Tio ebligas al vi meti plurajn dosierojn en Emakson. + +>> Kreu dosieron nomatan "umo" tajpante "C-x C-f umo ". + Poste enigu iom da teksto, redaktu ĝin, kaj konservu "umo"n + tajpante "C-x C-s". + Fine, tajpu "C-x C-f TUTORIAL.eo " por reveni al la + lernilo. + +Emakso tenas la tekston de ĉiu dosiero en objekto nomata "bufro". +Trovo de dosiero kreas novan bufron interne de Emakso. Por vidi +liston de la bufroj kiuj nune ekzistas en via Emakso-procezo, tajpu + + C-x C-b Listigu bufrojn + +>> Provu C-x C-b nun. + +Vi vidas, ke ĉiu bufro havas nomon, kaj ke ĝi ankaŭ eble havas +dosiernomon por la dosiero kies enhavon ĝi tenas. ĈIU teksto kiun vi +vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu bufro. + +>> Tajpu C-x 1 por forigi la liston de bufroj. + +Se vi havas plurajn bufrojn, je ĉiu momento nur nur unu el ili estas +"la kuranta": tiu, kiun vi redaktas. Se vi volas redakti alian +bufron, vi bezonas "transiri" en ĝin. Se la celata bufro respondas al +dosiero, vi povas transiri per vizito al ĝi: C-x C-f ... Sed estas +pli facila metodo: uzi la ordonon "C-x b", donante al ĝi la nomon de +la celata bufro. + +>> Tajpu "C-x b umo " por transiri en la bufron "umo", + entenantan la tekston de la dosiero "umo". + Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo " por reveni en la lernilon. + +Plej ofte, la bufronomo estas egala al la nomo de ĝia dosiero (sen la +dosiera parto). Tamen, ne ĉiam tio estas vera. La listo de bufroj +farita per "C-x C-b" ĉiam vidigas al vi la nomojn de ĉiuj bufroj. + +ĈIU teksto kiun vi vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu +bufro. Tamen iuj bufroj ne respondas al dosieroj. Ekzemple, la bufro +nomata "*Buffer List*" (Listo de Bufroj) ne havas dosieron. Ĝi estas +la bufro enhavanta la liston de bufroj faritaj per la ordono C-x C-b. +Ankaŭ la bufro "*Messages*" respondas al neniu dosiero; ĝi entenas la +mesaĝojn aperintajn en la funda linio dum la Emaksa seanco. + +>> Tajpu "C-x b *Messages* " por vidigi la bufron de mesaĝoj. + Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo " por reveni en la lernilon. + +Se vi ŝanĝas la tekston de unu dosiero, kaj sekve trovas alian +dosieron, ĉi tio ne konservas la unuan dosieron. Ĝiaj ŝanĝoj restas +interne de Emakso, en la bufro de tiu dosiero. La kreado aŭ redaktado +de la bufro de la dua dosiero ne efikas la bufron de la unua dosiero. +Ĉi tio estas utilega, sed ĝi ankaŭ signifas ke vi bezonas oportunan +metodon por konservi la bufron de la unua dosiero. Estas ĝena devi +revenadi en ĝin per C-x C-f nur por konservi ĝin per C-x C-s. Tial ni +havas + + C-x s Konservu iom da bufroj. + +C-x s demandas vin pri ĉiu ŝanĝita bufro kiun vi ne konservis. Ĝi +demandas vin, pri ĉiu tia bufro, ĉu konservi la bufron. + +>> Enigu linion da teksto, kaj sekve tajpu C-x s. + Emakso devas demandi vin ĉu ĝi konservu la bufron "TUTORIAL.eo". + Jesu tajpante "y" (de la angla "yes"). + + +* ETENDI LA ORDONARON +--------------------- + +Ekzistas multege pli da Emaksaj ordonoj ol eblas meti sur ĉiuj el la +stiraj kaj meta-aj signoj. Emakso solvas tiun problemon per la +X-ordonoj (de la angla eXtend, "etendo"). Estas du specoj da ili: + + C-x Signa etendo. Sekvata de unu signo. + M-x Nomhava ordona etendo. Sekvata de plena nomo. + +Ĉi tiuj estas la ordonoj ja utilaj, sed malpli oftaj ol la ordonoj +kiujn vi jam lernis. Vi jam vidis du el ili: la dosierajn ordonojn +C-x C-f por "trovi" kaj C-x C-s por "konservi". Alia ekzemplo estas +la ordono por fini Emaksan seancon -- la ordono C-x C-c. (Ne timu +perdi faritajn ŝanĝojn; C-x C-c proponas konservi ĉiun ŝanĝitan +dosieron antaŭ ol ĉesigi Emakson.) + +C-z estas la ordono por eliri Emakso *provizore* -- tiel ke vi povas +reveni en la saman Emaksan seancon poste. + +Sur sistemoj kiuj permesas ĝin, C-z "provizore ĉesigas" Emakson; t.e. +ĝi revenas en la ŝelon sed ne detruas Emakson. Je la plej komunaj +ŝeloj, vi povas reaktivigi Emakson per la ordono "fg" (de la angla +"foreground") aŭ per "%emacs". + +Sur sistemoj kiuj ne permesas provizoran ĉesigon, C-z kreas sub-ŝelon +sub Emakso por doni al vi ŝancon lanĉi aliajn programojn kaj reiri al +Emakso poste; ĝi ne vere "eliras" el Emakso. Ĉi-okaze, la ŝela ordono +"exit" (eliru) estas la kutima maniero reiri al Emakso de la sub-ŝelo. + +La ordonon C-x C-c uzu por adiaŭi. Ĝi estas ankaŭ la ordono uzenda +por eliri Emakson lanĉitan per retpoŝta programo aŭ alia simila +utilaĵo, ĉar tiuj eble ne scias kiel trakti provizoran ĉesigon de +Emakso. Tamen, ordinare, se vi ne estas tuj adiaŭonta, preferindas +provizore ĉesigi Emakson per C-z anstataŭ eliri Emakson. + +Ekzistas multe da ordonoj C-x. Jen listo de tiuj kiujn vi jam konas: + + C-x C-f Trovu dosieron. + C-x C-s Konservu dosieron. + C-x C-b Listigu bufrojn. + C-x C-c Ĉesigu Emakson. + C-x 1 Forigu ĉiujn fenestrojn krom unu. + C-x u Malfaru. + +Nomhavajn etenditajn ordonojn oni uzas eĉ malpli ofte, aŭ uzas ilin +nur en kelkaj reĝimoj. Ekzemplo estas la ordono "replace-string" +(anstataŭigu-ĉenon), kiu anstataŭigas unu ĉenon je alia tutbufre. +Kiam vi tajpas M-x, Emakso demandas de vi ĉe la fundo de la ekrano la +nomon de la ordono; ĉi-okaze, "replace-string". Simple tajpu "repl +s" kaj Emakso kompletigos la nomon. Finu la ordonnomon per +. + +La ordono replace-string postulas du argumentojn -- la anstataŭigOTan +kaj la anstataŭigONTan ĉenojn. Ĉiun argumenton finu per . + +>> Movu la kursoron al la blanka linio du liniojn sub ĉi tiu. + Poste tajpu "M-x repl sliniopeco". + + Rimarku kiel tiu ĉi linio ŝanĝiĝis: vi anstataŭigis la vorton + l-i-n-i-o per "peco" kie ajn ĝi aperis, de post la komenca loko de + la kursoro. + + +* AŬTOMATA KONSERVADO +--------------------- + +Kiam vi faris ŝanĝojn en dosiero, sed ankoraŭ ne konservis ilin, ili +povus perdiĝi se via komputilo paneos. Por protekti vin de tio, +Emakso periode "aŭtokonservas" ĉiujn dosierojn kiun vi redaktas. La +nomo de aŭtokonservita dosiero havas la signon "#" komence kaj fine; +ekzemple, se via dosiero estas nomata "hello.c", ĝia aŭtokonservita +dosiero nomiĝos "#hello.c#". Kiam vi konservos la dosieron +normalmaniere, Emakso malkreos ĝian aŭtokonservitan dosieron. + +Por reakiri vian aŭtokonservitajn redaktaĵojn post paneo, +normalmaniere "trovu" la dosieron (per la nomo de la dosiero kiun vi +redaktis, ne per la nomo de la aŭtokonservita dosiero) kaj poste tajpu +"yes" por konfirmi ke vi volas uzi la aŭtomate konservitan +datumon. + + +* EĤA AREO +---------- + +Se vi tajpas plursignan ordonon malrapide, Emakso montras ĝin al vi ĉe +la fundo de la ekrano en areo nomata la "eĥa areo". La eĥa areo +enhavas la plej malsupran linion de la ekrano. + + +* REĜIMLINIO +------------- + +La linio tuj super la eĥa areo estas nomata la "reĝimlinio". La +reĝimlinio montras ion similan al ĉi tio: + +--:** TUTORIAL.eo 63% L749 (Fundamental)----------------------- + +Tiu linio donas al vi utilan informon pri la stato de Emakso kaj la +redaktata teksto. + +Vi jam scias kion signifas la dosiernomo -- ĝi estas la dosiero kiun +vi trovis. -NN%-- montras vian nunan lokon en la teksto; ĝi signifas +ke NN elcentoj de la teksto estas supren de la supro de la ekrano. Se +la supro de la dosiero estas sur la ekrano, ĝi montras --Top-- +anstataŭ -- 0%--. Se la malsupro de la teksto estas sur la ekrano, ĝi +montras --Bot--. Se vi rigardas tekston tiom malgrandan ke ĉiom da ĝi +aperas en la ekrano, la reĝimlinio montras --All--. + +La L kun ciferoj indikas la pozicion alimaniere: ili indikas la +kurantan lininumeron de "punkto". + +La steloj ĉe la komenco signifas ke vi ŝanĝis la tekston. Antaŭ la +ŝanĝoj, kiam vi ekvizitas aŭ konservis dosieron, en tiu parto de la +reĝimlinio estas neniaj steloj, nur strekoj. + +La enkrampa parto de la reĝimlinio montras al vi kiujn redaktadajn +reĝimojn vi uzas. La defaŭlta reĝimo estas "Fundamental" (fundamenta) +kiun vi uzas nun. Ĝi estas ekzemplo pri "ĉefreĝimo". + +Emakso havas multajn diversajn reĝimojn. Iuj el ili estas por redakti +diversajn lingvojn kajaŭ specojn de teksto, ekzemple Lisp-reĝimo, +Teksta-reĝimo, ktp. Ĉiam unu kaj nur unu ĉefreĝimo estas aktiva, kaj +ĝia nomo ĉiam aperas en la reĝimlinio ĝuste kie "Fundamental" estas +nun. + +Ĉiu ĉefreĝimo igas iujn ordonojn agi malsame. Ekzemple, estas ordonoj +por krei komentojn en programo, kaj ĉar ĉiu programlingvo havas +malsaman ideon pri tio, kiel komento aspektu, ĉiu ĉefreĝimo devas +enigi komentojn malsame. Ĉiu ĉefreĝimo estas la nomo de etenda +ordono, per kiu vi povas ŝalti tiun reĝimon. Ekzemple, "M-x +fundamental-mode" estas ordono por ŝalti la Fundamentan reĝimon. + +Se vi redaktos tekston (esperantan, anglan ktp), ekzemple ĉi tiun +dosieron, al vi eble konvenos Teksta-reĝimo. + +>> Tajpu M-x text-mode. + +Ne maltrankviliĝu, la Emaksaj ordonoj kiujn vi jam lernis malmulte +ŝanĝiĝas. Sed vi povas observi ke M-f kaj M-b nun traktas apostrofojn +kial parton de vortoj. Antaŭe, en Fundamenta reĝimo, M-f kaj M-b +traktis apostrofojn kiel vortajn disigilojn. + +Ĉefreĝimoj kutime faras tiajn subtilajn ŝanĝojn: la plejmulto da +ordonoj faras "la saman taskon" en ĉiu ĉefreĝimo, sed ili funkcias +iomete malsame. + +Por vidi dokumentaron pri via nuna ĉefreĝimo, tajpu C-h m. + +>> Per kelkaj C-u C-v loku ĉi tiun linion ĉe la supro de la ekrano. +>> Tajpu C-h m, por vidi kiel la Teksta reĝimo diferencas disde la + Fundamenta reĝimo. +>> Tajpu C-x 1 por forigi la dokumentaron for de la ekrano. + +Ĉefreĝimojn oni nomas ĉefaj ĉar ekzistas ankaŭ "kromreĝimoj". +Kromreĝimoj ne estas alternativoj kontraŭ la ĉefreĝimoj, nur negravaj +modifoj al ili. Ĉiun kromreĝimon oni povas ŝalti aŭ malŝalti, +sendepende de ĉiuj aliaj kromreĝimoj, kaj sendepende de la ĉefreĝimo. +Do vi povas uzi neniom da kromreĝimoj, aŭ unu kromreĝimon, aŭ ian ajn +kombinaĵon de kelkaj kromreĝimoj. + +Unu utilega kromreĝimo, precipe por redakti homlingvan tekston +(esperantan, anglan ktp), estas la reĝimo de Aŭtomata Linifaldo (Auto +Fill mode). Kiam ĝi estas ŝaltita, Emakso aŭtomate rompas la linion +inter vortoj ĉiufoje kiam la enigata tekstolinio iĝas tro larĝa. + +Por ŝalti la reĝimon de Aŭtomata Linifaldo tajpu "M-x auto fill +mode". Kiam la reĝimo estas ŝaltita, vi povas malŝalti ĝin +denove tajpante "M-x auto fill mode". Se la reĝimo estas +malŝaltita, tiu ordono ŝaltas ĝin, kaj se ĝi estas ŝaltita, tiu ordono +malŝaltas ĝin. Ni diras ke la ordono "transŝaltas la reĝimon". + +>> Tajpu "M-x auto file mode". Poste enigi linion el "asdf ", + ripete, ĝis vi vidos ĝin dividita en du liniojn. Vi devas enigi + spacetojn inter "asdf", ĉar la Aŭtomata Linifaldo rompas liniojn + nur ĉe spacetoj. + +Normale la marĝeno estas post 70 signoj, sed vi povas ŝanĝi tion per +la ordono C-x f. Vi devus doni la marĝenon kiu vi deziras por nombra +argumento. + +>> Tajpu C-x f kun la argumento 20. (C-u 2 0 C-x f). + Tajpu ia tekston kaj rigardu kiel Emakso faldas liniojn po 20 + signoj. Refiksu la marĝenon al 70 per C-x f. + +Se vi faras ŝanĝojn meze de alineo, la Aŭtomata Linifalda reĝimo ne +refaldas ĝin por vi. +Por rearanĝi la alineon, tajpu M-q (Meta-q) dum la kursoro estas interne +de la alineo. + +>> Movu la kursoron en la antaŭan alineon kaj tajpu M-q. + + +* SERĈADO +--------- + +Emakso povas serĉi aperojn de ĉenoj (tiuj estas aroj da apudaj signoj +aŭ vortoj), aŭ antaŭen tra la teksto, aŭ malantaŭen. Serĉi ĉenon +estas kursormova ordono; ĝi movas la kursoron al la sekvanta loko kie +la ĉeno aperas. + +La Emaksa serĉa ordono diferencas de la serĉaj ordonoj de la plimulto +da redaktiloj per tio, ke ĝi estas "dumtajpa". Tio signifas ke la +serĉo okazas dum vi tajpas la ĉenon por priserĉi. + +La ordono por komenci serĉon estas C-s por la serĉo antaŭen, kaj C-r por +la serĉo malantaŭen. SED ATENDU! Ankoraŭ ne provu ilin nun. + +Kiam vi tajpos C-s, vi vidos la ĉenon "I-search" aperi invite en la +eĥa areo. Ĉi tio informas vin, ke Emakso estas en la dumtajpa serĉo, +atendante ke vi tajpu la ĉenon kies aperon vi deziras trovi. +finas serĉon. + +>> Nun tajpu C-s por komenci serĉon. MALRAPIDE, unuliterope, tajpu la + vorton "kursoro", paŭzante post ĉiu tajpita signo por vidi, kio + okazas al la kursoro. + Nun vi estas serĉinta por "kursoro", unufoje. +>> Tajpu C-s denove, por serĉi la sekvan aperon de "kursoro". +>> Nun tajpu kvarfoje kaj rigardu kiamaniere la kursoro + moviĝas. +>> Tajpu por fini la serĉon. + +Ĉu vi vidis, kio okazis? Emakso, en dumtajpa serĉo, penas iri al la +apero de la ĉeno kiun vi jam tajpis. Por iri al la sekvanta apero de +"kursoro" nur tajpu C-s denove. Se nenia ajn apero ekzistas, Emakso +pepas kaj informas vin ke la serĉo ĉi-foje "malsukcesis". Ankaŭ C-g +finus la serĉon. + +RIMARKU: Ĉe iuj sistemoj, C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos ne +plu da eligo de Emakso. Ĉi tio indikas ke operaciuma "trajto" nomata +"fluregulado" interkaptis la C-s kaj ne permesas al ĝi trapasi al +Emakso. Por removebligi la ekranon, tajpu C-q. Konsultu la sekcion +"Spontaneous Entry to Incremental Search" en la Emaksa manlibro por +konsilo pri tio, kiel trakti ĉi tiun "trajton". + +Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos , vi rimarkos ke la +lasta signo en la serĉata ĉeno forviŝiĝas, kaj la serĉo retroiras al +la ĵusa loko de la serĉo. Ekzemple, supozu ke vi tajpis "k", por +serĉi la unuan aperon de "k". Nun se vi tajpus "u, la kursoro moviĝus +al la unua apero de "ku". Nun tajpu . Ĉi tio forigos la +"u" de el la serĉata ĉeno, kaj la kursoro moviĝos reen al la unua +apero de "k". + +Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos STIRan aŭ META-signon +(esceptante kelkajn signojn, specialajn en la serĉo, ekzemple C-s kaj +C-r), la serĉo iĝos finita. + +La C-s komencas serĉon kiu celas iun ajn aperon de la serĉata ĉeno +POST la nuna kursorloko. Se vi deziras serĉi ion supre en la teksto, +tajpu C-r anstataŭe. Ĉio dirita pri C-s validas pri C-r, krom ke la +direkto de la serĉo estas inversa. + + +* MULTAJ FENESTROJ +------------------ + +Unu el la agrablaj trajtoj de Emakso estas ke vi povas havi plurajn +fenestrojn sur la ekrano samtempe. + +>> Movu la kursoron al tiu ĉi linio kaj tajpu "C-u 0 C-l" (kun Stira + lo, ne Stira unu). + +>> Nun tajpu "C-x 2", kio fendos la ekranon en du fenestrojn. + Ambaŭ fenestroj vidigas ĉi tiun lernilon. La kursoro restas en la + supra fenestro. + +>> Tajpu C-M-v por rulumi la malsupran fenestron + (Se vi ne havas veran Meta-klavon, tajpu Esc C-v.) + +>> Tajpu "C-x o" ("o" de la angla vorto "other", "alia") por movi la + kursoron en la malsupran fenestron. +>> Uzu C-v kaj M-v en la malsupra fenestro por rulumi ĝin. + Daŭrigu legi ĉi tiun instrukcion en la supra fenestro. + +>> Tajpu C-x o denove por movi la kursoron reen en la supran fenestron. + La kursoro en la supra fenestro estas ĝuste kie ĝi estis antaŭe. + +Vi povas plu uzi C-x o por moviĝi inter fenestroj. Ĉiu fenestro havas +sian propran kursorlokon, sed nur unu fenestro ja montras la kursoron. +Ĉiuj el la ordinaraj redaktaj ordonoj apartenas al la fenestro kiu +enhavas la kursoron. Ni nomas tiun la "elektita fenestro". + +La ordono C-M-v estas utilega kiam vi redaktas tekston en unu fenestro +kaj uzas la alian fenestron nur por konsulti. Tiel vi ĉiam povas havi +la kursoron en la fenestro kie vi redaktas, kaj laŭbezone rulumi tra +la alia fenestro per C-M-v. + +C-M-v estas ekzemplo de STIR-META-signo. Se vi havas veran +META-klavon, vi povas tajpi C-M-v premante ambaŭ STIR kaj META, kaj +tajpante v. Ne gravas, ĉu STIR aŭ META "venas unue," ĉar ili ambaŭ +funkcias kiel modifiloj de la signo kiun vi tajpas. + +Se vi ne havas veran META-klavon, kaj uzas anstataŭe, la ordo +gravas: vi devas tajpi kaj poste C-v, ĉar "C-ESC v" ne funkcias. +Tiel estas ĉar estas ne modifilo, sed memstara signo. + +>> Tajpu "C-x 1" (en la supra fenestro) por forigi la malsupran + fenestron. + +(Se vi tajpus C-x 1 en la malsupra fenestro, tio forigus la supran. +Pensu pri tiu ordono kiel "restigu nur unu fenestron -- la fenestron +en kiu mi jam estas.") + +Ne estas nepraĵo havi la saman bufron en ambaŭ fenestroj. Se vi uzas +"C-x C-f" por trovi dosieron en unu fenestro, la alia fenestro ne +ŝanĝiĝas. Vi povas trovi dosieron sendepende en ĉiu fenestro. + +Jen alia maniero uzi du fenestrojn por montri du malsamajn aferojn: + +>> Tajpu "C-x 4 C-f", kaj sekve la nomon de unu el viaj dosieroj. + Finu per . Rimarku ke la elektita dosiero aperas en la + malsupra fenestro. Ankaŭ la kursoro iras tien. + +>> Tajpu "C-x o" por retroiri en la supran fenestron, kaj "C-x 1" por + forigi la malsupran fenestron. + + +* REKURSIAJ REDAKTAJ NIVELOJ +---------------------------- + +Iam vi eniros ion nomatan "rekursia redakta nivelo". Tio estas +indikata per ortaj krampoj en la reĝimlinio, ĉirkaŭ la rondaj krampoj +de la nomo de la ĉefreĝimo. Ekzemple, vi eble vidos [(Fundamental)] +anstataŭ (Fundamental). + +Por eliri el la rekursia redakta nivelo, tajpu Esc Esc Esc. Tio estas +universala "elira" ordono. Vi ankaŭ povas uzi ĝin por forigi kromajn +fenestrojn, aŭ por eliri el la bufreto. + +>> Tajpu "M-x" por eniri la bufreton; kaj poste tajpu "Esc Esc Esc" + por eliri. + +Oni ne povas uzi C-g por eliri el rekursia redakta nivelo. Tiel estas +ĉar C-g estas uzata por aboli ordonojn kaj argumentojn INTERNE DE la +rekursia redakta nivelo. + + +* KIEL AKIRI PLUAN HELPON +------------------------- + +En ĉi tiu lernilo ni penis provizi nur tiom da informo, kiom necesas +por ebligi al vi ekuzi Emakson. Emakso disponigas tiom da ebloj, ke +oni ne povas prezenti ĉiom da ili ĉi tie. Tamen, vi eble dezirus +lerni plu pri Emakso, ĉar ĝi havas multajn aliajn utilajn trajtojn. +Emakso provizas ordonojn por legi dokumentaĵon pri Emaksaj ordonoj. +Ĉiuj el tiuj ĉi "helpaj" ordonoj komenciĝas per la signo C-h, kiu +estas nomata "la Help-signo". + +Por uzi la Helpajn ordonojn, tajpu la signon C-h, kaj sekve signon +indikantan kian helpon vi deziras. Se vi estas vere perdita, tajpu +C-h ? kaj Emakso montros al vi la specojn de helpo kiujn ĝi povas +provizi. Se vi tajpis C-h kaj decidas ke vi ne deziras helpon, simple +tajpu C-g por aboli ĝin. + +(En iuj lokoj oni ŝanĝas la signifon de la signo C-h. Oni prefere ne +faru tion por ĉiuj uzantoj, do vi rajtas plendi al la sistemestro. +Dume, se C-h ne montras mesaĝon pri helpo ĉe la fundo de la ekrano, +provu tajpi la F1-klavon aŭ "M-x help " anstataŭe.) + +La plej baza HELPA rimedo estas "C-h c". Tajpu C-h, la signon c, kaj +ordonan signon aŭ sekvencon; sekve de tio Emakso montras koncizegan +priskribon pri la ordono. + +>> Tajpu C-h c C-p. + En la eĥa areo devas aperi proksimume tia mesaĝo: + + C-p runs the command previous-line + +Ĉi tio diras al vi la "nomon de la funkcio". Funkciaj nomoj servas +ĉefe por agordi kaj etendi Emakson. Sed ĉar funkciaj nomoj estas +elektitaj por indiki kion la ordono faras, ili ankaŭ servas kiel +koncizega priskribo -- sufiĉa por rememorigi vin pri ordonoj kiujn vi +jam lernis. + +Ankaŭ la plursignaj ordonoj, ekzemple "C-x C-s" kaj "v", estas +egale eblaj post C-h c. + +Por akiri pli da informo pri ordono, uzu C-h k anstataŭ C-h c. + +>> Tajpu C-h k C-p. + +Ĉi tio montras la plenan priskribon de la funkcio, aldone al ĝia nomo, +en Emaksa fenestro. Fininte legi la eligaĵon, tajpu "C-x 1" por +forigi la helptekston. Ne nepras fari tion tuj. Vi povas redakti +konsultante la helptekston, kaj poste tajpi C-x 1. + +Jen iom da aliaj utilaj elektoj por C-h: + + C-h f Priskribu funkcion. Vi tajpas la nomon de la funkcio. + +>> Provu tajpi C-h f previous-line. + Ĉi tio vidigas ĉiom da la informo kiun Emakso havas pri la funkcio + efektiviganta la C-p ordonon. + + C-h a Rilate al Ordono ("à propos"). Tajpu ŝlosilvorton kaj + Emakso listigos ĉiujn el la ordonoj kies nomoj enhavas + tiun ŝlosilvorton. Vi povas alvoki tiajn ordonoj per + META-x. Por iom da ordonoj, Rilate al Ordono ankaŭ + listigos unu- aŭ dusignan sekvencon alvokantan la + saman ordonon. + +>> Tajpu C-h a file. + +Sekve de ĉi tio vi vidos en aparta fenestro liston da ĉiuj M-x ordonoj +enhavantaj "file" en sia nomo. Vi vidos signajn ordonojn listigitaj +apud la respondaj ordonnomoj, ekzemple "C-x C-f" kaj "C-x C-w" apud +"find-file" kaj "write-file". + +>> Tajpu C-M-v por rulumi la helpfenestron. Faru ĉi tion kelkfoje. +>> Tajpu C-x 1 por forigi la helpfenestron. + + C-h i Vidigu dialogan manlibron (t.n. "Info"). Ĉi tiu + ordono transportos vin en specialan bufron, nomatan + "*info*", kie vi povos legi instrukciojn pri la + pakaĵoj instalitaj en via sistemo. Ekzemple, tajpu + "m emacs " por legi la manlibron pri Emakso. + Se vi neniam antaŭe uzis Info, tajpu "?", kaj Emakso + gvidos vin tra la prezento de la ebloj de la informa + reĝimo. Finleginte ĉi tiun lernilon, uzu la + Info-manlibron kiel vian ĉefan dokumentaĵon. + + +* KROMAJ FUNKCIOJ +----------------- + +Pluajn informojn pri Emakso vi povas trovi foliumante ties manlibron, +ĉu paperan (libroforman) aŭ dialogan (en Info -- uzu la Help-menuon aŭ +tajpu "F10 h r"). Du funkcioj kiujn vi probable aparte aprezos estas +la kompletigo, ŝparanta tajpadon, kaj dired, faciliganta manipuladojn +dosierajn. + +Kompletigo estas rimedo por eviti redundan tajpadon. Ekzemple, se vi +volas transiri en la bufron *Messages*, sufiĉas tajpi "C-x b *M" +kaj Emakso kompletigos la bufronomon per tiom da signoj, kiom ĝi povos +determini surbaze de tio, kion vi jam tajpis. La kompletigo estas +priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Completion". + +Dired ebligas al vi listigi dosierujon (kaj eventuale, ties +subdosierujojn), kaj moviĝi en tiu listo vizitante, alinomante, +forigante kaj alimaniere manipulante la dosierojn. Dired estas +priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Dired". + +La manlibro priskribas ankaŭ multajn aliajn apartaĵojn de Emakso. + + +* FINO +------ + +Memoru, por definitive eliri el Emakso uzu C-x C-c. Por eliri en la +ŝelon provizore, tiel ke vi povu reveni en Emakson poste, uzu C-z. + +Ĉi tiu lernilo estas farita kun la intenco esti komprenebla por ĉiu +nova uzanto, do se vi trovis ion ajn malklara, ne restu kulpigante vin +mem -- plendu! La adreso por la Esperanta Traduka Teamo estas +. + + +* KOPIADO +--------- + +Ĉi tiu lernilo devenas el longa vico da Emaksaj instruaj dosieroj ekde +la dosiero verkita de Stuart Cracraft por la originala Emakso. + +Ĉi tiu versio de la lernilo, same kiel GNU Emakso, estas metita sub +kopirajton, kaj venas kun permeso por disdoni kopiojn se certaj +kondiĉoj estas observataj: + +Tradukita (C) 1999 de D. Dale Gulledge +Reviziita kaj kompletigita (C) 2005 de Sergio Pokrovskij + + Permeso estas donita al iu ajn fari aŭ disdoni laŭvortajn kopiojn + de ĉi tiu dokumento same kiel ricevite, en ia ajn komunikilo, + kondiĉe ke la kopirajta avizo kaj la permesa avizo estas + konservitaj, kaj la disdonanto donas al la ricevanto permeson por + plua redistribuado same kiel estas permesate per ĉi tiu avizo. + + Permeso estas donita por distribui modifitajn versiojn de ĉi tiu + dokumento, aŭ de ties partoj, sub la supraj kondiĉoj, kondiĉe ankaŭ + ke ili portas elstarajn avizojn deklarantajn kiu plej laste modifis + ilin. + +La kondiĉoj por kopii Emakson mem estas pli malsimplaj, sed +samspiritaj. Bonvole legu la dosieron COPYING kaj sekve donu kopiojn +de GNU Emakso al viaj amikoj. Helpu ekstermi programaran +obstrukcismon ("proprietigon") per uzado, verkado kaj kunhavigo de +libera programaro! + +--- end of TUTORIAL.eo --- + +;;; Local Variables: +;;; coding: latin-3 +;;; End: + + + LocalWords: Dale Gulledge Ctrl CTL EDIT Alt Esc Blank lines inserted by + LocalWords: here startup of help with tutorial lo ang + LocalWords: previous next backward forward point sekven MS mal + LocalWords: fenestrosistemo Return Retroviŝu Delete Del Backspace SPC Mark re + LocalWords: remallongigi set forĴETI forVIŜI yanking enhavaĵon yank undo find + LocalWords: forĵetataĵoj memenigaj tekstenigon visit persistiĝas dosiertrova + LocalWords: minibuffer konServu Wrote fluregulado flow control interkaptis to + LocalWords: Spontaneous Entry Incremental Search ekenigu bufronomo Buffer yes + LocalWords: List Messages eXtend fg foreground emacs exit replace string repl + LocalWords: TAB ordonnomon anstataŭigOTan anstataŭigONTan aŭtokonservas hello + LocalWords: aŭtokonservita aŭtokonservitan aŭtokonservitajn Fundamental NN ku + LocalWords: Top Bot All ekvizitas fundamental text auto fill asdf + LocalWords: search unuliterope STIRan other runs the command helptekston Info + LocalWords: propos ordonnomoj write helpfenestron info dired Tab bufronomon + LocalWords: Completion Stuart Cracraft COPYING obstrukcismon