changeset 82688:23fba6a68a3f

Move tutorials from etc/ to etc/tutorials/
author Glenn Morris <rgm@gnu.org>
date Wed, 22 Aug 2007 07:36:29 +0000
parents 080e4ac7e10a
children 08584ea27599
files etc/TUTORIAL.eo
diffstat 1 files changed, 0 insertions(+), 1126 deletions(-) [+]
line wrap: on
line diff
--- a/etc/TUTORIAL.eo	Wed Aug 22 07:36:23 2007 +0000
+++ /dev/null	Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000
@@ -1,1126 +0,0 @@
-Lernilo pri Emacs.  Vidu finon por kondiĉoj pri kopii.
-Mallonga lernilo pri Emakso (Emacs). -- La uzokondiĉojn vd ĉe la fino.
-
-Emaksaj ordonoj ĝenerale uzas aŭ la STIR-klavon (ofte markitan "Ctrl"
-aŭ "CTL"), aŭ la META-klavon (ofte markitan "EDIT" aŭ "Alt").  Prefere
-ol plene skribi tion ĉiufoje, ni uzos la sekvajn mallongigojn:
-
- C-<signo> signifas "premante la STIR-klavon tajpu la signon <signo>".
-           Do, C-f estus: premtenu la STIR-klavon kaj tajpu f.
-
- M-<signo> signifas "premante la META-klavon (aŭ EDIT- aŭ Alt-klavon)
-	   tajpu <signo>n.  Se vi havas nek META- nek EDIT- nek
-	   Alt-klavon, anstataŭe premu kaj malpremu la Esc-klavon kaj
-	   poste tajpu <signo>n.  Ni skribas <ESC> por la Esc-klavo.
-
-GRAVA NOTO: por fini la Emaksan seancon, tajpu C-x C-c.  (Du signoj.)
-En ĉi tiu lernilo, la signoj ">>" ĉe la maldekstra marĝeno rekomendas
-al vi tuj provi uzi ordonon.  Ekzemple:
-<<Blank lines inserted here by startup of help-with-tutorial>>
-[Mezo de paĝo malplenas pro instruaj kialoj.  La teksto pluas sube.]
->> Nun tajpu C-v (Vidu sekvantan ekranplenon) por vidigi la sekvan
-   ekranplenon.  (Procedu: tenante premita la STIR-klavon tajpu v).
-   De nun, ripetu ĉi tion ĉiun fojon kiam vi finlegos la ekranon.
-
-Notu ke estas dulinia komunaĵo inter la tujsekvaj ekranplenoj; tio
-donas kontinuecon por faciligi la legadon.
-
-Antaŭ ĉio vi bezonas scii kiel moviĝi de loko al loko en la teksto.
-Vi jam povas moviĝi je unu ekrano antaŭen per C-v.  Por moviĝi
-malantaŭen je unu ekrano, tajpu M-v (premu la META-klavon kaj tajpu v,
-aŭ tajpu <ESC>c se vi ne havas META-, EDIT- aŭ Alt-klavon).
-
->> Provu tajpi M-v kaj sekve C-v kelkfoje.
-
-
-* RESUMO
---------
-
-La sekvaj ordonoj servas por foliumi ekranplenojn:
-
-	C-v	Moviĝu antaŭen je unu ekranpleno
-	M-v	Moviĝu malantaŭen je unu ekranpleno
-	C-l     Viŝu la ekranon kaj reeligu la tutan tekston, aranĝante
-		ĝin ĉirkaŭ la kursoro lokita centre de la ekrano.
-		(Tiu estas C-L, la stira lo; ne C-1, la stira unu.)
-
->> Trovu la kursoron, kaj notu ĝian kuntekston.  Tajpu C-l.  Retrovu
-   la kursoron kaj notu ke ĝi restas en la sama kunteksto.
-
-
-* BAZAJ RIMEDOJ POR REGI KURSORON
----------------------------------
-
-Foliumi per ekranplenoj estas utila afero, sed kiel oni moviĝu al
-preciza loko en la teksto sur la ekrano?
-
-Estas kelkaj metodoj por fari tion.  Oni povas uzi la sagoklavojn, sed
-pli produktive estas teni la manojn en la normala pozicio kaj uzi la
-ordonojn C-p, C-b, C-f, kaj C-n.  Ĉiu de tiuj ordonoj movas la
-kursoron je unu vertikalo aŭ horizontalo en la koncerna direkto sur la
-ekrano.  Ĉi tiu tabelo montras tiujn kvar ordonojn kaj kien ili movas
-la kursoron:
-
-			   Al la antaŭa linio, C-p
-			   (angle: Previous line)
-				   :
-				   :
-      Antaŭen, C-b .... Nuna loko de la kursoro .... Sekven, C-f
-   (ang. Backward)		   :		     (ang. Forward)
-				   :
-			Al la sekva linio, C-n
-			  (angle: Next line)
-
->> Movu la kursoron al la centra linio de la diagramo per C-n aŭ C-p.
-   Tajpu C-l por vidi la tutan diagramon vertikale centrigita sur la
-   ekrano.
-
-La literoj estas elektitaj laŭ la koncernaj anglaj vortoj: P el
-"previous", N el "next", B el "backward" kaj F el "forward".  Tiuj
-estas la bazaj ordonoj por movi la kursoron, kaj vi uzos ilin ĉiam, do
-utilas al vi lerni ilin nune.
-
->> Uzu C-n kelkfoje por mallevi la kursoron al ĉi tiu linio.
-
->> Uzu C-f por avanci en la linion kaj sekve C-p por movi supren.
-   Atentu kion C-p faras kiam la kursoro estas meze de la linio.
-
-Ĉiu teksta linio finiĝas per novlinia signo, kiu disigas ĝin disde la
-sekva linio.  La lasta linio en via dosiero devus havi novlinion ĉe la
-fino (sed Emacs ne postulas ĝin).
-
->> Provu uzi C-b ĉe linikomenco.  Ĝi devas movi al la fino de la
-   antaŭa linio.  Tio okazas ĉar ĝi movas reen trans la novlinian
-   signon.
-
-C-f povas movi trans novlinion analogie kiel C-b
-
->> Uzu C-b por vidi kie estas la kursoro.
-   Poste uzu C-f kelkfoje por reveni ĉe la linifinon.
-   Poste faru unu C-f pli por transiri en la sekvantan linion.
-
-Kiam vi pasas trans la supron aŭ malsupron de la ekrano, la teksto
-transranda ŝoviĝas sur la ekranon.  Tio estas nomata "rulumado".  Ĝi
-ebligas movi la kursoron al specifita loko en la teksto sen perdi ĝin
-(la kursoron) de sur la ekrano.
-
->> Provu uzi C-n por movi la kursoron de sur la malsupro de la ekrano,
-   kaj vidu kio okazas.
-
-Se movado per signoj estas tro malrapida, moviĝu per vortoj.  M-f
-(Meta-f) movas je unu vorto posten kaj M-b movas je unu vorto reen.
-
->> Tajpu kelkfoje M-f kaj M-b.
-
-Kiam vi estas meze de vorto, M-f movas al la fino de la vorto.  Kiam
-vi estas en intervorta spaco, M-f movas al la fino de la sekva vorto.
-M-b faras analogie en la mala direkto.
-
->> Tajpu M-f kaj M-b kelkfoje, intermiksante kun C-f kaj C-b, por vidi
-   la efikon de M-f kaj M-b el diversaj lokoj ene kaj inter vortoj.
-
-Rimarku la analogion inter C-f kaj C-b unuflanke, kaj M-f kaj M-b
-aliflanke.  Tre ofte Meta-signoj servas por funkcioj rilataj al unuoj
-difinitaj lingve (vortoj, frazoj, alineoj), dum la stiraj C-signoj
-funkcias sur elementaj unuoj sendependaj de la enhavo (signopozicioj,
-linioj, ktp.).
-
-Tiu analogio validas ankaŭ por linioj kaj frazoj: C-a kaj C-e movas al
-la komenco aŭ fino de linio, kaj M-a kaj M-e movas al la komenco aŭ
-fino de frazo.
-
->> Provu kelkajn C-a, poste kelkajn C-e.
-   Provu kelkajn M-a, poste kelkajn M-e.
-
-Observu kiel ripetaj C-a faras nenion pli ol unufoje, dum ripetaj M-a
-plu movas je unu frazo pluen.  Kvankam la analogio ne estas plena, ĉiu
-ordono kondutas nature.
-
-La loko de la kursoro en la teksto estas nomata "punkto" (angle
-"point").  Alidire, la kursoro montras sur la ekrano kie "punkto"
-estas en la teksto.
-
-Jen resumo de simplaj ordono por movi la kursoron, inklude la ordonojn
-por moviĝi per vortoj kaj frazoj:
-
-	C-f	Moviĝu sekven je unu signopozicio
-	C-b	Moviĝu reen je unu signopozicio
-
-	M-f	Moviĝu sekven je unu vorto
-	M-b	Moviĝu antaŭen je unu vorto
-
-	C-n	Moviĝu en la malsuran linion
-	C-p	Moviĝu en la suran linion
-
-	C-a	Moviĝu al la linikomenco
-	C-e	Moviĝu al la linifino
-
-	M-a	Moviĝu al la komenco de la frazo
-	M-e	Moviĝu al la fino de la frazo
-
->> Provu ĉiujn ĉi ordonojn, nun po kelkfoje por praktiki.  Ili estas
-   la plej ofte uzataj ordonoj.
-
-Du aliaj kursormovaj ordonoj estas M-< (Meta Malpli-ol), kiu movas al
-la komenco de la tuta teksto, kaj M-> (Meta Pli-ol), kiu movas al la
-fino de la tuta teksto.
-
-Ĉe la plejmulto de terminaloj, la "<" estas super la komo, do vi devas
-uzi la majuskligan klavon por tajpi ĝin.  Ĉe tiuj terminaloj vi ankaŭ
-devas uzi la majuskligan klavon por tajpi M-<; sen la majuskliga klavo
-rezultus "M-," (Meta-komo).
-
->> Provu tajpi M-< nune, por moviĝi al la komenco de la lernilo.
-   Poste uzu C-v multfoje por reveni ĉi tien.
-
->> Provu tajpi M-> nune, por moviĝi al la fino de la lernilo.
-   Poste uzu M-v multfoje por reveni ĉi tien.
-
-Vi ankaŭ povas movi la kursoron per la sagoklavoj, se via terminalo
-havas ilin.  Ni tamen rekomendas ke vi lernu C-b, C-f, C-n kaj C-p pro
-tri kialoj.  Unue, ili funkcias ĉe ĉia terminalo.  Due, kiam vi
-kutimiĝos al Emakso, vi trovos ke tajpi tiujn stirsignojn estas pli
-rapida ol tajpi la sagoklavojn (ĉar vi ne devas formovi viajn manojn
-de la normala tajpada pozicio).  Trie, kiam vi kutimiĝos uzi tiujn
-stirajn ordonojn, vi facile lernos uzi ankaŭ aliajn kursormovajn
-ordonojn.
-
-La plejparto da Emaksaj ordonoj akceptas nombran argumenton; por la
-plejparto da ordonoj, ĝi funkcias kiel ripetilo.  Por indiki al ordono
-la nombron de ripetoj, tajpu C-u kaj sekve la ciferojn antaŭ ol tajpi
-la ordonon.  Se vi havas META-klavon (aŭ EDIT-, aŭ Alt-klavon), eblas
-ankaŭ alia metodo por doni nombran argumenton: tajpu la ciferojn
-premtenante la META-klavon.  Ni rekomendas lerni la metodon de C-u ĉar
-ĝi funkcias ĉe ĉia terminalo.  La nombra argumento ankaŭ estas nomata
-"prefiksa argumento", ĉar la argumenton oni tajpas antaŭ la koncerna
-ordono.
-
-Ekzemple, C-u 8 C-f movas vin al la oka signo sekvanta.
-
->> Uzu C-n aŭ C-p kun nombra argumento por movi la kursoron en apudan
-   linion per sola ordono.
-
-La plejparto da ordonoj uzas la nombran argumenton kiel ripetilon, sed
-iuj ordonoj ĝin uzas alicele.  Kelkaj ordonoj (tamen neniu el la
-lernitaj) uzas ĝin kiel indikilon -- la ekzisto de prefiksa argumento,
-sendepende de ĝia valoro, igas la ordonon agi alimaniere.
-
-C-v kaj M-v estas alispeca escepto.  Kiam vi donas al ili argumenton,
-ili rulumas la ekranon supren aŭ suben je tiom da linioj, anstataŭ je
-ekranplenoj.  Ekzemple, C-u 8 C-v rulumas la ekranon je 8 linioj.
-
->> Tajpu C-u 8 C-v nun.
-
-Ĉi tio devis rulumi la ekranon je 8 linioj supren.  Se vi deziras
-retrorulumi ĝin suben, vi povas doni argumenton al M-v.
-
-Se vi uzas Emakson sub grafika fenestrosistemo, ekz-e X11 aŭ
-MS-Windows, ĝi devas havi altan ortograman regionon nomatan rulumskalo
-ĉe la (mal)dekstra flanko de la Emaksa fenestro.  Vi povas rulumi la
-tekston klakante per la muso en la rulumskalo.
-
->> Provu premi la mezan butonon (de la muso) ĉe la supro de la
-   emfazata regiono interne de la rulumskalo.  Tio devus rulumi la
-   tekston ĝis pozicio determinita per tio, kiom alte aŭ malalte vi
-   alklakis.
-
->> Provu movi la muson supren kaj suben, tenante premita la mezan
-   musbutonon.  Vi vidos ke la teksto rulumas supren kaj suben laŭ
-   tio, kiel vi movas la muson.
-
-
-* SE EMAKSO SVENIS
-------------------
-
-Se Emakso ĉesis respondi al viaj ordonoj, vi povas sendanĝere ĝin
-malbloki tajpante C-g.  Vi povas uzi C-g por haltigi ordonon kiu
-plenumiĝas tro longe.
-
-Vi ankaŭ povas uzi C-g por forigi nombran argumenton aŭ la komencon de
-ordono kiun vi ne deziras fini.
-
->> Tajpu C-u 100 por fari nombran argumenton 100, sekve tajpu C-g.
-   Nun tajpu C-f.  Ĝi devas movi je nur unu signo, ĉar vi forigis la
-   argumenton per C-g.
-
-Se vi erare tajpis <ESC> (la eskapklavon), vi povas vin malembarasi de
-ĝi per C-g.
-
-
-* MALŜALTITAJ ORDONOJ
----------------------
-
-Iuj Emaksaj ordonoj estas malŝaltitaj por ke komencantoj ne uzu ilin
-akcidente.
-
-Se vi tajpas iun el la malŝaltitaj ordonoj, Emakso eligas mesaĝon
-indikantan la tajpitan ordonon, kaj demandas ĉu vere vi volas uzi ĝin.
-
-Se vi intencas uzi la ordonon, tajpu spaceton responde al la demando.
-Normale, se vi ne deziras plenumi la malŝaltitan ordonon, respondu per
-"n".
-
->> Tajpu C-x C-l (kiu estas malŝaltita ordono), kaj tajpu "n" responde
-   al la demando.
-
-
-* FENESTROJ
------------
-
-En Emakso vi povas havi plurajn fenestrojn montrantajn sian propran
-tekston.  Ni klarigos poste kiel uzi plurajn fenestrojn.  Sed nun ni
-klarigu kiel forigi nebezonatajn fenestrojn kaj reveni al la simpla
-unufenestra redaktado.  Tio estas facila:
-
-	C-x 1	Unu fenestro (t.e., forigu ĉiujn aliajn fenestrojn)
-
-Tio estas STIR-x kaj poste la cifero 1.  "C-x 1" pligrandigas la
-fenestron enhavantan la kursoron, tiel ke ĝi okupu la tutan ekranon.
-Ĝi malaperigas ĉiujn aliajn fenestrojn.
-
->> Movu la kursoron en ĉi tiun linion kaj tajpu C-u 0 C-l.
->> Tajpu C-h k C-f.
-   Vidu kiel ĉi tiu fenestro malkreskas, dum nova fenestro aperas por
-   montri instrukcion pri la C-f ordono.
-
->> Tajpu C-x 1 kaj vidu la instrukcian fenestron malaperi.
-
-Tiu ordono malsimilas la aliajn ordonojn kiujn vi lernis antaŭe ĉar ĝi
-konsistas el du signoj.  Ĝin komencas la signo STIR-x.  Ekzistas tuta
-serio da ordonoj kiuj komenciĝas per STIR-x; multaj el ili koncernas
-fenestrojn, dosierojn, bufrojn, kaj rilatajn aferojn.  Tiuj ordonoj
-estas du, tri aŭ kvar signojn longaj.
-
-
-* ENŜOVO KAJ FORVIŜO
---------------------
-
-Se vi deziras enŝovi tekston, simple ĝin tajpu.  Signojn kiujn oni
-povas vidi, ekzemple A, 7, *, ktp, Emakso traktas kiel tekston kaj
-enmetas tuj.  Tajpu <Return> (la enigan klavon) por enigi linifinilon.
-
-Por forviŝi la ĵus tajpitan signon tajpu <Retroviŝu>.  <Retroviŝu>
-estas tiu klavo de la klavaro, kiun oni ankaŭ ekster Emakso normale
-uzas por forigi la ĵus tajpitan signon.  Kutime ĝi estas granda klavo
-unu aŭ du vicojn super Return-klavo, kaj eble estas markita per
-"Delete", "Del" aŭ "Backspace".
-
-Se tiu klavo estas markita per "Backspace" (retropaŝo), tiam ĝuste ĝin
-oni uzu por <Retroviŝu>.  Se krome estas alia klavo, markita <Delete>,
-ĝi ne estas <Retroviŝu>.
-
-Ĝenerale, <Retroviŝu> estas tiu klavo kiu forviŝas la signon tuj antaŭ
-la nuna kursorloko.
-
->> Faru ĉi tion nun -- tajpu kelkajn signojn, poste forviŝu ilin
-   tajpante kelkajn <Retroviŝu>.  Ne timu difekti ĉi tiun dosieron; vi
-   ne ŝanĝos la originalan lernilon.  Ĉi tio estas nur ties labora
-   kopio por vi.
-
-Kiam linio da teksto iĝas pli longa ol la ekrana linio, la teksta
-linio transiras sur la sekvan ekranan linion.  Retroklino ("\") -- aŭ,
-en grafika fenestrosistemo, kurba sageto -- en la dekstra marĝeno
-indikas tian transiron.
-
->> Enigu tekston ĝis ĝi atingos la dekstran marĝenon, kaj plu enigu.
-   Vi vidos transiron en la sekvan linion.
-
->> Ripete <Retroviŝu> por remallongigi la tekstan linion ĝis la longo
-   de unu ekrana linio denove.  La transiro malaperas.
-
-Vi povas forviŝi linifinan signon tiel same kiel iun ajn signon.
-Forviŝo de linifinilo inter du linioj kunigas ilin en unu linion.  Se
-la rezulta kunigita linio estas pli longa ol la ekrana larĝo, ĝi
-aperos kun transiro.
-
->> Movu la kursoron al la komenco de linio kaj tajpu <Retroviŝu>.  La
-   linio kuniĝos kun la ĵusa linio.
-
->> Tajpu <Return> por reenigi la linifinilon kiun vi ĵus forviŝis.
-
-Memoru ke vi povas doni ripetilon al plejparto da Emaksaj ordonoj; tio
-koncernas ankaŭ tekstajn signojn.  Ripetilo ĉe teksta signo enigas ĝin
-plurfoje.
-
->> Provu tion nun -- tajpu "C-u 8 *" por enigi "********".
-
-Vi lernis la plej fundamentan metodon por tajpi en Emakso kaj por
-korekti erarojn.  Vi povas forviŝi per vortoj aŭ per linioj.  Jen
-resumo de forviŝaj ordonoj:
-
-	<Retroviŝu>     forviŝu la signon ĵus antaŭ la kursoro
-	C-d		forviŝu la signon tuj post la kursoro
-
-	M-<Retroviŝu>   forĵetu la vorton ĵus antaŭ la kursoro
-	M-d		forĵetu la vorton tuj post la kursoro
-
-	C-k		forĵetu de la kursorloko ĝis la linifino
-	M-k		forĵetu de la kursorloko ĝis la frazfino
-
-Rimarku ke <Retroviŝu> kaj C-d rilate al M-<Retroviŝu> kaj M-d etendas
-la analogion komencitan de C-f kaj M-f (nu, <Retroviŝu> ne vere estas
-stirsigno, sed ni ne estu tro pedantaj).  C-k kaj M-k iom similas al
-C-e kaj M-e, sed rilate al linioj anstataŭ frazoj.
-
-Vi ankaŭ povas forĵeti iun ajn parton de la bufro per unu senvaria
-metodo.  Moviĝu al unu ekstremaĵo de tiu parto, kaj tajpu "C-@" (aŭ
-"C-SPC", "SPC" simbolas spaceton).  Moviĝu al la alia ekstremaĵo, kaj
-tajpu C-w.  Tio forĵetas la tutan tekston inter la du lokoj.
-
->> Movu la kursoron al la V ĉe la komenco de la antaŭa alineo.
->> Tajpu C-SPC.  Emakso devas montri mesaĝon: "Mark set" ("Markite")
-   ĉe la fundo de la ekrano.
->> Movu la kursoron al la o en "ekstremaĵo", en la dua linio de la
-   alineo.
->> Tajpu C-w.  Tio forĵetos la tekston komenciĝantan ĉe la V, kaj
-   finiĝantan ĵus antaŭ la o.
-
-La diferenco inter "forĴETI" kaj "forVIŜI" ion konsistas en tio, ke vi
-povas re-enŝovi "forĵetitajn" aĵojn, sed ne "forviŝitajn" aĵojn.
-Re-enŝovo de forĵetita teksto nomiĝas "enĵeto" (angle "yanking").
-Ĝenerale, la ordonoj por forigi multe da teksto ĝin "forĵetas" (do,
-ili ankaŭ ebligas ĝin "enĵeti"); male, la ordonoj por forviŝi nur unu
-signon, aŭ nur blankajn liniojn kaj spacetojn, ne konservas la
-forigitan tekston (kaj oni ne povas ĝin enĵeti).
-
->> Movu la kursoron al la komenco de nemalplena linio.  Poste tajpu
-   C-k por forĵeti la tekston de tiu linio.
->> Tajpu C-k duafoje.  Vi vidos ke ĝi forĵetas la linifinilon
-   sekvantan tiun linion.
-
-Rimarku ke unuopa C-k forĵetas la enhavon de la linio, kaj dua C-k
-forĵetas la linion mem kaj igas la postajn liniojn ŝoviĝi supren.  C-k
-traktas nombran argumenton speciale: ĝi forĵetas tiom da linioj KAJ
-ilian enhavaĵon.  Ĉi tio ne estas simpla ripetado.  C-u 2 C-k forĵetas
-du liniojn kaj iliajn linifinojn; tajpi C-k dufoje ne farus tion.
-
-Reenigi forĵetitan tekston nomiĝas "enĵetado".  Vi povas enĵeti la
-forĵetitan tekston aŭ en la saman lokon de kie ĝi estis forĵetita, aŭ
-en alian lokon de la redaktata teksto, aŭ eĉ en alian dosieron.  Vi
-povas enĵeti la tekston kelkfoje por fari plurajn kopiojn de ĝi.
-
-Por repreni la laste forĵetitan tekston kaj enigi ĝin tien kie la
-kursoro nune estas, tajpu "C-y" (de la angla vorto "yank").
-
->> Provu ĝin: tajpu C-y por enĵeti la tekston.
-
-Atentu ke se vi tujsekve faras plurajn C-k, ĉiuj forĵetataĵoj
-konserviĝas kune, por ke oni povu enĵeti ĉiujn ĉi liniojn per unu C-y.
-
->> Faru ĉi tion nun, tajpu C-k kelkfoje.
-
-Nun, por repreni tiun forĵetitan tekston:
-
->> Tajpu C-y.  Poste movu la kursoron je kelkaj linioj suben kaj tajpu
-   C-y denove.  Nun vi scias kiel kopii iom da teksto.
-
-Kion fari se vi, havante iom da teksto enĵetota, forĵetas ion alian?
-C-y enĵetus la pli ĵusan forĵetaĵon.  Sed la antaŭa teksto ne estas
-perdita.  Vi povas re-enĵeti ĝin per la ordono M-y.  Farinte C-y por
-enĵeti la plej ĵusan forĵetaĵon, tajpu M-y por anstataŭigi la
-enĵetitan tekston per pli frua forĵetaĵo.  Tajpadu M-y denove, kaj unu
-post la alia enĵetiĝos pli fruaj forĵetaĵoj.  Trovinte la serĉatan
-pecon, vi ne bezonas fari ion por konservi ĝin.  Simple daŭrigu vian
-redaktadon, kaj lasu la enĵetitan tekston tie kie ĝi estas.
-
-Se vi uzos M-y sufiĉe da fojoj, vi revenos al la komenca loko (la plej
-ĵusa forĵetaĵo).
-
->> Forĵetu linion, moviĝu ien, forĵetu alian linion.
-   Poste uzu C-y por enĵeti reen la duan forĵetitan linion.
-   Poste uzu M-y kaj la unua forĵetita linio anstataŭigos ĝin.
-   Uzu M-y plue kaj rigardu kion vi akiras.  Daŭrigu ĝis la reapero de
-   la dua forĵetita linio, kaj poste de kelkaj pli.  Se vi deziras, vi
-   povas doni al M-y pozitivajn kaj negativajn argumentojn.
-
-
-* MALFARADO
------------
-
-Se vi ŝanĝis la tekston, kaj sekve decidas ke tio estis eraro, vi
-povas malfari la ŝanĝon per la "malfaru"-ordono, C-x u (de la angla
-"undo").
-
-Normale, C-x u malfaras la ŝanĝojn faritajn per unu ordono; se vi
-tujsekve ripetas la ordonon C-x u kelkfoje, ĉiu ripeto malfaras unu
-plian ordonon.
-
-Sed estas du esceptoj: ordonoj kiuj ne ŝanĝas la tekston ne estas
-atentataj (tiuj inkludas kursormovajn kaj rulumadajn ordonojn), kaj
-memenigaj signoj kutime ariĝas en grupojn po ĝis 20.  (Tio malpliigas
-la tajpadojn de C-x u necesajn por malfari tekstenigon.)
-
->> Forĵetu ĉi-linion per C-k, sekve tajpu C-x u kaj ĝi devas reaperi.
-
-C-_ estas alternativa malfara ordono; ĝi funkcias same kiel C-x u, sed
-ĝi estas pli facila por plurfoja tajpado sinsekva.  La malavantaĝo de
-C-_ estas ke iuj klavaroj malhavas evidentan metodon por tajpi ĝin.
-Tial ni provizas ankaŭ C-x u.  Ĉe iu klavaroj vi povas ricevi C-_
-tajpante / dum vi premtenas STIR-klavon.
-
-Nombra argumento ĉe C-_ aŭ C-x u agas kiel ripetilo.
-
-Vi povas malfari forviŝon de teksto egale bone kiel vi povas malfari
-forĵeton de teksto.  La diferenco inter forviŝo kaj forĵeto koncernas
-la eblon enĵeti per C-y; ĝi ne ekzistas por malfaro.
-
-
-*  DOSIEROJ
------------
-
-Por persistigi la redaktatan tekston, necesas meti ĝin en dosieron.
-Alie, ĝi pereos kiam via Emaksa procezo finiĝos.  Por meti vian
-tekston en dosieron, necesas "trovi" la dosieron antaŭ ol enigi la
-tekston.  (Tio ankaŭ estas nomata "viziti" la dosieron; angle "find,
-visit a file".)
-
-Trovi dosieron signifas ke vi igas la enhavon de la dosiero atingebla
-per Emakso.  Plurrilate, ĝi estas kvazaŭ vi redaktus la dosieron mem.
-Tamen, la ŝanĝoj kiujn vi faras per Emakso ne persistiĝas ĝis kiam vi
-"konservos" (angle "save") la dosieron.  Vi povas konservi la dosieron
-por ne lasi duonŝanĝitan dosieron ĉe la sistemo kiam vi ne deziras
-tion.  Eĉ kiam vi konservas, Emakso lasas la originalan dosieron sub
-ŝanĝita nomo por la eventualo ke vi poste decidos ke viaj ŝanĝoj estis
-eraraj.
-
-Se vi rigardos apud la fundon de la ekrano vi vidos linion kiun
-komencas kaj finas strekoj; komence "--:-- TUTORIAL.eo" aŭ io simila.
-Tiu parto de la ekrano normale montras la nomon de la vizitata
-dosiero.  Ĝuste nun, vi vizitas dosieron nomatan "TUTORIAL.eo" kiu
-estas via propra kopio de la Emaksa lernilo.  Kiam vi trovas dosieron
-per Emakso, la nomo de tiu dosiero aperas ĉe tiu sama loko.
-
-Unu apartaĵo de la dosiertrova ordono estas, ke vi devas indiki kiun
-dosiernomon vi deziras.  Ni diras ke la ordono "legas argumenton de la
-terminalo" (ĉi-okaze la argumento estas la dosiernomo).  Post kiam vi
-tajpis la ordonon
-
-	C-x C-f   Trovu dosieron
-
-Emakso petas ke vi tajpu la dosiernomon.  La dosiernomo kiun vi tajpas
-aperas sur la plej malsupra linio de la ekrano.  Tiu linio estas
-nomata "la bufreto" (angle "minibuffer") kiam ĝi estas uzata por tia
-speco de enigado.  Vi povas uzi ordinarajn Emaksajn redaktajn ordonojn
-por redakti la dosiernomon.
-
-Dum vi enigas la dosiernomon (aŭ iun ajn bufretan enigon), vi povas
-aboli la ordonon per C-g.
-
->> Tajpu C-x C-f, kaj sekve C-g.  Ĉi tio abolas la bufreton, kaj ankaŭ
-   abolas la ordonon "C-x C-f" kiu uzis la bufreton.  Do vi ne trovis
-   dosieron.
-
-Fininte enigi la dosiernomon, tajpu <Return>.  Tiam eklaboros la
-ordono C-x C-f, kaj trovos la dosieron kiun vi elektis.  La bufreto
-malaperos kiam la C-x C-f ordono finiĝos.
-
-Post eta tempo la enhavo de la dosiero aperas sur la ekrano, kaj vi
-povas redakti la enhavon.  Kiam vi deziras persistigi viajn ŝanĝojn,
-tajpu la ordonon
-
-	C-x C-s   konServu (angle "save") la dosieron
-
-Tio kopias la tekston el interne de Emakso en la dosieron.  Ĉe la unua
-konservado, Emakso renomas la originalan dosieron per nova nomo por ke
-ĝi ne perdiĝu.  La nova nomo estas farata per aldono de "~" al la fino
-de la originala dosiernomo.
-
-Fininte la konservadon, Emakso montras la nomon de la dosiero
-skribita.  Konservu sufiĉe ofte, por ne perdi multe da laboro se la
-sistemo paneos.
-
->> Tajpu C-x C-s, por konservi vian kopion de la lernilo.
-   Emakso devas montri la mesaĝon "Wrote ...TUTORIAL.eo" (Skribis
-   ...TUTORIAL.eo) ĉe la fundo de la ekrano.
-
-NOTO: Sur iuj sistemoj, C-x C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos
-nenian pluan eligon de Emakso.  Tio indikas ke operaciuma "trajto"
-nomata "fluregulado" (angle "flow control") interkaptis la ordonon C-s
-kaj ne lasas ĝin trapasi al Emakso.  Por revivigi la ekranon, tajpu
-C-q.  Poste rigardu la sekcion nomatan "Spontaneous Entry to
-Incremental Search" en la Emaksa manlibro por konsilo kion fari pri ĉi
-tiu "trajto".
-
-Vi povas trovi ekzistantan dosieron, por vidigi aŭ redakti ĝin.  Vi
-ankaŭ povas trovi dosieron kiu ankoraŭ ne ekzistas.  Ĉi tio estas la
-maniero por krei dosieron per Emakso: trovu la dosieron, komence
-malplenan, kaj sekve ekenigu la tekston por la dosiero.  Kiam vi petos
-"konservi" la dosieron, Emakso vere kreos la dosieron kun la teksto
-kiun vi enigis.  De tiam vi povos opinii ke vi redaktas jam
-ekzistantan dosieron.
-
-
-* BUFROJ
---------
-
-Se vi trovas duan dosieron per C-x C-f, la unua dosiero restas interne
-de Emakso.  Vi povas reiri al ĝi retrovante ĝin denove per C-x C-f.
-Tio ebligas al vi meti plurajn dosierojn en Emakson.
-
->> Kreu dosieron nomatan "umo" tajpante "C-x C-f umo <Return>".
-   Poste enigu iom da teksto, redaktu ĝin, kaj konservu "umo"n
-   tajpante "C-x C-s".
-   Fine, tajpu "C-x C-f TUTORIAL.eo <Return>" por reveni al la
-   lernilo.
-
-Emakso tenas la tekston de ĉiu dosiero en objekto nomata "bufro".
-Trovo de dosiero kreas novan bufron interne de Emakso.  Por vidi
-liston de la bufroj kiuj nune ekzistas en via Emakso-procezo, tajpu
-
-	C-x C-b   Listigu bufrojn
-
->> Provu C-x C-b nun.
-
-Vi vidas, ke ĉiu bufro havas nomon, kaj ke ĝi ankaŭ eble havas
-dosiernomon por la dosiero kies enhavon ĝi tenas.  ĈIU teksto kiun vi
-vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu bufro.
-
->> Tajpu C-x 1 por forigi la liston de bufroj.
-
-Se vi havas plurajn bufrojn, je ĉiu momento nur nur unu el ili estas
-"la kuranta": tiu, kiun vi redaktas.  Se vi volas redakti alian
-bufron, vi bezonas "transiri" en ĝin.  Se la celata bufro respondas al
-dosiero, vi povas transiri per vizito al ĝi: C-x C-f ...  Sed estas
-pli facila metodo: uzi la ordonon "C-x b", donante al ĝi la nomon de
-la celata bufro.
-
->> Tajpu "C-x b umo <Return>" por transiri en la bufron "umo",
-   entenantan la tekston de la dosiero "umo".
-   Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon.
-
-Plej ofte, la bufronomo estas egala al la nomo de ĝia dosiero (sen la
-dosiera parto).  Tamen, ne ĉiam tio estas vera.  La listo de bufroj
-farita per "C-x C-b" ĉiam vidigas al vi la nomojn de ĉiuj bufroj.
-
-ĈIU teksto kiun vi vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu
-bufro.  Tamen iuj bufroj ne respondas al dosieroj.  Ekzemple, la bufro
-nomata "*Buffer List*" (Listo de Bufroj) ne havas dosieron.  Ĝi estas
-la bufro enhavanta la liston de bufroj faritaj per la ordono C-x C-b.
-Ankaŭ la bufro "*Messages*" respondas al neniu dosiero; ĝi entenas la
-mesaĝojn aperintajn en la funda linio dum la Emaksa seanco.
-
->> Tajpu "C-x b *Messages* <Return>" por vidigi la bufron de mesaĝoj.
-   Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon.
-
-Se vi ŝanĝas la tekston de unu dosiero, kaj sekve trovas alian
-dosieron, ĉi tio ne konservas la unuan dosieron.  Ĝiaj ŝanĝoj restas
-interne de Emakso, en la bufro de tiu dosiero.  La kreado aŭ redaktado
-de la bufro de la dua dosiero ne efikas la bufron de la unua dosiero.
-Ĉi tio estas utilega, sed ĝi ankaŭ signifas ke vi bezonas oportunan
-metodon por konservi la bufron de la unua dosiero.  Estas ĝena devi
-revenadi en ĝin per C-x C-f nur por konservi ĝin per C-x C-s.  Tial ni
-havas
-
-	C-x s     Konservu iom da bufroj.
-
-C-x s demandas vin pri ĉiu ŝanĝita bufro kiun vi ne konservis.  Ĝi
-demandas vin, pri ĉiu tia bufro, ĉu konservi la bufron.
-
->> Enigu linion da teksto, kaj sekve tajpu C-x s.
-   Emakso devas demandi vin ĉu ĝi konservu la bufron "TUTORIAL.eo".
-   Jesu tajpante "y" (de la angla "yes").
-
-
-* ETENDI LA ORDONARON
----------------------
-
-Ekzistas multege pli da Emaksaj ordonoj ol eblas meti sur ĉiuj el la
-stiraj kaj meta-aj signoj.  Emakso solvas tiun problemon per la
-X-ordonoj (de la angla eXtend, "etendo").  Estas du specoj da ili:
-
-	C-x     Signa etendo.  Sekvata de unu signo.
-	M-x	Nomhava ordona etendo.  Sekvata de plena nomo.
-
-Ĉi tiuj estas la ordonoj ja utilaj, sed malpli oftaj ol la ordonoj
-kiujn vi jam lernis.  Vi jam vidis du el ili: la dosierajn ordonojn
-C-x C-f por "trovi" kaj C-x C-s por "konservi".  Alia ekzemplo estas
-la ordono por fini Emaksan seancon -- la ordono C-x C-c.  (Ne timu
-perdi faritajn ŝanĝojn; C-x C-c proponas konservi ĉiun ŝanĝitan
-dosieron antaŭ ol ĉesigi Emakson.)
-
-C-z estas la ordono por eliri Emakso *provizore* -- tiel ke vi povas
-reveni en la saman Emaksan seancon poste.
-
-Sur sistemoj kiuj permesas ĝin, C-z "provizore ĉesigas" Emakson; t.e.
-ĝi revenas en la ŝelon sed ne detruas Emakson.  Je la plej komunaj
-ŝeloj, vi povas reaktivigi Emakson per la ordono "fg" (de la angla
-"foreground") aŭ per "%emacs".
-
-Sur sistemoj kiuj ne permesas provizoran ĉesigon, C-z kreas sub-ŝelon
-sub Emakso por doni al vi ŝancon lanĉi aliajn programojn kaj reiri al
-Emakso poste; ĝi ne vere "eliras" el Emakso.  Ĉi-okaze, la ŝela ordono
-"exit" (eliru) estas la kutima maniero reiri al Emakso de la sub-ŝelo.
-
-La ordonon C-x C-c uzu por adiaŭi.  Ĝi estas ankaŭ la ordono uzenda
-por eliri Emakson lanĉitan per retpoŝta programo aŭ alia simila
-utilaĵo, ĉar tiuj eble ne scias kiel trakti provizoran ĉesigon de
-Emakso.  Tamen, ordinare, se vi ne estas tuj adiaŭonta, preferindas
-provizore ĉesigi Emakson per C-z anstataŭ eliri Emakson.
-
-Ekzistas multe da ordonoj C-x.  Jen listo de tiuj kiujn vi jam konas:
-
-	C-x C-f		Trovu dosieron.
-	C-x C-s		Konservu dosieron.
-	C-x C-b		Listigu bufrojn.
-	C-x C-c		Ĉesigu Emakson.
-	C-x 1		Forigu ĉiujn fenestrojn krom unu.
-	C-x u		Malfaru.
-
-Nomhavajn etenditajn ordonojn oni uzas eĉ malpli ofte, aŭ uzas ilin
-nur en kelkaj reĝimoj.  Ekzemplo estas la ordono "replace-string"
-(anstataŭigu-ĉenon), kiu anstataŭigas unu ĉenon je alia tutbufre.
-Kiam vi tajpas M-x, Emakso demandas de vi ĉe la fundo de la ekrano la
-nomon de la ordono; ĉi-okaze, "replace-string".  Simple tajpu
-"repl s<TAB>" kaj Emakso kompletigos la nomon.  Finu la ordonnomon
-per <Return>.
-
-La ordono replace-string postulas du argumentojn -- la anstataŭigOTan
-kaj la anstataŭigONTan ĉenojn.  Ĉiun argumenton finu per <Return>.
-
->> Movu la kursoron al la blanka linio du liniojn sub ĉi tiu.
-   Poste tajpu "M-x repl s<Return>linio<Return>peco<Return>".
-
-   Rimarku kiel tiu ĉi linio ŝanĝiĝis: vi anstataŭigis la vorton
-   l-i-n-i-o per "peco" kie ajn ĝi aperis, de post la komenca loko de
-   la kursoro.
-
-
-* AŬTOMATA KONSERVADO
----------------------
-
-Kiam vi faris ŝanĝojn en dosiero, sed ankoraŭ ne konservis ilin, ili
-povus perdiĝi se via komputilo paneos.  Por protekti vin de tio,
-Emakso periode "aŭtokonservas" ĉiujn dosierojn kiun vi redaktas.  La
-nomo de aŭtokonservita dosiero havas la signon "#" komence kaj fine;
-ekzemple, se via dosiero estas nomata "hello.c", ĝia aŭtokonservita
-dosiero nomiĝos "#hello.c#".  Kiam vi konservos la dosieron
-normalmaniere, Emakso malkreos ĝian aŭtokonservitan dosieron.
-
-Por reakiri vian aŭtokonservitajn redaktaĵojn post paneo,
-normalmaniere "trovu" la dosieron (per la nomo de la dosiero kiun vi
-redaktis, ne per la nomo de la aŭtokonservita dosiero) kaj poste tajpu
-"yes<Return>" por konfirmi ke vi volas uzi la aŭtomate konservitan
-datumon.
-
-
-* EĤA AREO
-----------
-
-Se vi tajpas plursignan ordonon malrapide, Emakso montras ĝin al vi ĉe
-la fundo de la ekrano en areo nomata la "eĥa areo".  La eĥa areo
-enhavas la plej malsupran linion de la ekrano.
-
-
-* REĜIMLINIO
--------------
-
-La linio tuj super la eĥa areo estas nomata la "reĝimlinio".  La
-reĝimlinio montras ion similan al ĉi tio:
-
---:**  TUTORIAL.eo    63% L749    (Fundamental)-----------------------
-
-Tiu linio donas al vi utilan informon pri la stato de Emakso kaj la
-redaktata teksto.
-
-Vi jam scias kion signifas la dosiernomo -- ĝi estas la dosiero kiun
-vi trovis.  -NN%-- montras vian nunan lokon en la teksto; ĝi signifas
-ke NN elcentoj de la teksto estas supren de la supro de la ekrano.  Se
-la supro de la dosiero estas sur la ekrano, ĝi montras --Top--
-anstataŭ -- 0%--.  Se la malsupro de la teksto estas sur la ekrano, ĝi
-montras --Bot--.  Se vi rigardas tekston tiom malgrandan ke ĉiom da ĝi
-aperas en la ekrano, la reĝimlinio montras --All--.
-
-La L kun ciferoj indikas la pozicion alimaniere: ili indikas la
-kurantan lininumeron de "punkto".
-
-La steloj ĉe la komenco signifas ke vi ŝanĝis la tekston.  Antaŭ la
-ŝanĝoj, kiam vi ekvizitas aŭ konservis dosieron, en tiu parto de la
-reĝimlinio estas neniaj steloj, nur strekoj.
-
-La enkrampa parto de la reĝimlinio montras al vi kiujn redaktadajn
-reĝimojn vi uzas.  La defaŭlta reĝimo estas "Fundamental" (fundamenta)
-kiun vi uzas nun.  Ĝi estas ekzemplo pri "ĉefreĝimo".
-
-Emakso havas multajn diversajn reĝimojn.  Iuj el ili estas por redakti
-diversajn lingvojn kajaŭ specojn de teksto, ekzemple Lisp-reĝimo,
-Teksta-reĝimo, ktp.  Ĉiam unu kaj nur unu ĉefreĝimo estas aktiva, kaj
-ĝia nomo ĉiam aperas en la reĝimlinio ĝuste kie "Fundamental" estas
-nun.
-
-Ĉiu ĉefreĝimo igas iujn ordonojn agi malsame.  Ekzemple, estas ordonoj
-por krei komentojn en programo, kaj ĉar ĉiu programlingvo havas
-malsaman ideon pri tio, kiel komento aspektu, ĉiu ĉefreĝimo devas
-enigi komentojn malsame.  Ĉiu ĉefreĝimo estas la nomo de etenda
-ordono, per kiu vi povas ŝalti tiun reĝimon.  Ekzemple,
-"M-x fundamental-mode" estas ordono por ŝalti la Fundamentan reĝimon.
-
-Se vi redaktos tekston (esperantan, anglan ktp), ekzemple ĉi tiun
-dosieron, al vi eble konvenos Teksta-reĝimo.
-
->> Tajpu M-x text-mode<Return>.
-
-Ne maltrankviliĝu, la Emaksaj ordonoj kiujn vi jam lernis malmulte
-ŝanĝiĝas.  Sed vi povas observi ke M-f kaj M-b nun traktas apostrofojn
-kial parton de vortoj.  Antaŭe, en Fundamenta reĝimo, M-f kaj M-b
-traktis apostrofojn kiel vortajn disigilojn.
-
-Ĉefreĝimoj kutime faras tiajn subtilajn ŝanĝojn: la plejmulto da
-ordonoj faras "la saman taskon" en ĉiu ĉefreĝimo, sed ili funkcias
-iomete malsame.
-
-Por vidi dokumentaron pri via nuna ĉefreĝimo, tajpu C-h m.
-
->> Per kelkaj C-u C-v loku ĉi tiun linion ĉe la supro de la ekrano.
->> Tajpu C-h m, por vidi kiel la Teksta reĝimo diferencas disde la
-   Fundamenta reĝimo.
->> Tajpu C-x 1 por forigi la dokumentaron for de la ekrano.
-
-Ĉefreĝimojn oni nomas ĉefaj ĉar ekzistas ankaŭ "kromreĝimoj".
-Kromreĝimoj ne estas alternativoj kontraŭ la ĉefreĝimoj, nur negravaj
-modifoj al ili.  Ĉiun kromreĝimon oni povas ŝalti aŭ malŝalti,
-sendepende de ĉiuj aliaj kromreĝimoj, kaj sendepende de la ĉefreĝimo.
-Do vi povas uzi neniom da kromreĝimoj, aŭ unu kromreĝimon, aŭ ian ajn
-kombinaĵon de kelkaj kromreĝimoj.
-
-Unu utilega kromreĝimo, precipe por redakti homlingvan tekston
-(esperantan, anglan ktp), estas la reĝimo de Aŭtomata Linifaldo (Auto
-Fill mode).  Kiam ĝi estas ŝaltita, Emakso aŭtomate rompas la linion
-inter vortoj ĉiufoje kiam la enigata tekstolinio iĝas tro larĝa.
-
-Por ŝalti la reĝimon de Aŭtomata Linifaldo tajpu
-"M-x auto fill mode<Return>".  Kiam la reĝimo estas ŝaltita, vi povas
-malŝalti ĝin denove tajpante "M-x auto fill mode<Return>".  Se la
-reĝimo estas malŝaltita, tiu ordono ŝaltas ĝin, kaj se ĝi estas
-ŝaltita, tiu ordono malŝaltas ĝin.  Ni diras ke la ordono "transŝaltas
-la reĝimon".
-
->> Tajpu "M-x auto file mode<Return>".  Poste enigi linion el "asdf ",
-   ripete, ĝis vi vidos ĝin dividita en du liniojn.  Vi devas enigi
-   spacetojn inter "asdf", ĉar la Aŭtomata Linifaldo rompas liniojn
-   nur ĉe spacetoj.
-
-Normale la marĝeno estas post 70 signoj, sed vi povas ŝanĝi tion per
-la ordono C-x f.  Vi devus doni la marĝenon kiu vi deziras por nombra
-argumento.
-
->> Tajpu C-x f kun la argumento 20.  (C-u 2 0 C-x f).
-   Tajpu ia tekston kaj rigardu kiel Emakso faldas liniojn po 20
-   signoj.  Refiksu la marĝenon al 70 per C-x f.
-
-Se vi faras ŝanĝojn meze de alineo, la Aŭtomata Linifalda reĝimo ne
-refaldas ĝin por vi.
-Por rearanĝi la alineon, tajpu M-q (Meta-q) dum la kursoro estas
-interne de la alineo.
-
->> Movu la kursoron en la antaŭan alineon kaj tajpu M-q.
-
-
-* SERĈADO
----------
-
-Emakso povas serĉi aperojn de ĉenoj (tiuj estas aroj da apudaj signoj
-aŭ vortoj), aŭ antaŭen tra la teksto, aŭ malantaŭen.  Serĉi ĉenon
-estas kursormova ordono; ĝi movas la kursoron al la sekvanta loko kie
-la ĉeno aperas.
-
-La Emaksa serĉa ordono diferencas de la serĉaj ordonoj de la plimulto
-da redaktiloj per tio, ke ĝi estas "dumtajpa".  Tio signifas ke la
-serĉo okazas dum vi tajpas la ĉenon por priserĉi.
-
-La ordono por komenci serĉon estas C-s por la serĉo antaŭen, kaj C-r
-por la serĉo malantaŭen.  SED ATENDU!  Ankoraŭ ne provu ilin nun.
-
-Kiam vi tajpos C-s, vi vidos la ĉenon "I-search" aperi invite en la
-eĥa areo.  Ĉi tio informas vin, ke Emakso estas en la dumtajpa serĉo,
-atendante ke vi tajpu la ĉenon kies aperon vi deziras trovi.  <Return>
-finas serĉon.
-
->> Nun tajpu C-s por komenci serĉon.  MALRAPIDE, unuliterope, tajpu la
-   vorton "kursoro", paŭzante post ĉiu tajpita signo por vidi, kio
-   okazas al la kursoro.
-   Nun vi estas serĉinta por "kursoro", unufoje.
->> Tajpu C-s denove, por serĉi la sekvan aperon de "kursoro".
->> Nun tajpu <Backspace> kvarfoje kaj rigardu kiamaniere la kursoro
-   moviĝas.
->> Tajpu <Return> por fini la serĉon.
-
-Ĉu vi vidis, kio okazis?  Emakso, en dumtajpa serĉo, penas iri al la
-apero de la ĉeno kiun vi jam tajpis.  Por iri al la sekvanta apero de
-"kursoro" nur tajpu C-s denove.  Se nenia ajn apero ekzistas, Emakso
-pepas kaj informas vin ke la serĉo ĉi-foje "malsukcesis".  Ankaŭ C-g
-finus la serĉon.
-
-RIMARKU: Ĉe iuj sistemoj, C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos ne
-plu da eligo de Emakso.  Ĉi tio indikas ke operaciuma "trajto" nomata
-"fluregulado" interkaptis la C-s kaj ne permesas al ĝi trapasi al
-Emakso.  Por removebligi la ekranon, tajpu C-q.  Konsultu la sekcion
-"Spontaneous Entry to Incremental Search" en la Emaksa manlibro por
-konsilo pri tio, kiel trakti ĉi tiun "trajton".
-
-Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos <Retroviŝu>, vi rimarkos ke la
-lasta signo en la serĉata ĉeno forviŝiĝas, kaj la serĉo retroiras al
-la ĵusa loko de la serĉo.  Ekzemple, supozu ke vi tajpis "k", por
-serĉi la unuan aperon de "k".  Nun se vi tajpus "u, la kursoro moviĝus
-al la unua apero de "ku".  Nun tajpu <Retroviŝu>.  Ĉi tio forigos la
-"u" de el la serĉata ĉeno, kaj la kursoro moviĝos reen al la unua
-apero de "k".
-
-Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos STIRan aŭ META-signon
-(esceptante kelkajn signojn, specialajn en la serĉo, ekzemple C-s kaj
-C-r), la serĉo iĝos finita.
-
-La C-s komencas serĉon kiu celas iun ajn aperon de la serĉata ĉeno
-POST la nuna kursorloko.  Se vi deziras serĉi ion supre en la teksto,
-tajpu C-r anstataŭe.  Ĉio dirita pri C-s validas pri C-r, krom ke la
-direkto de la serĉo estas inversa.
-
-
-* MULTAJ FENESTROJ
-------------------
-
-Unu el la agrablaj trajtoj de Emakso estas ke vi povas havi plurajn
-fenestrojn sur la ekrano samtempe.
-
->> Movu la kursoron al tiu ĉi linio kaj tajpu "C-u 0 C-l" (kun Stira
-   lo, ne Stira unu).
-
->> Nun tajpu "C-x 2", kio fendos la ekranon en du fenestrojn.
-   Ambaŭ fenestroj vidigas ĉi tiun lernilon.  La kursoro restas en la
-   supra fenestro.
-
->> Tajpu C-M-v por rulumi la malsupran fenestron
-   (Se vi ne havas veran Meta-klavon, tajpu Esc C-v.)
-
->> Tajpu "C-x o" ("o" de la angla vorto "other", "alia") por movi la
-   kursoron en la malsupran fenestron.
->> Uzu C-v kaj M-v en la malsupra fenestro por rulumi ĝin.
-   Daŭrigu legi ĉi tiun instrukcion en la supra fenestro.
-
->> Tajpu C-x o denove por movi la kursoron reen en la supran fenestron.
-   La kursoro en la supra fenestro estas ĝuste kie ĝi estis antaŭe.
-
-Vi povas plu uzi C-x o por moviĝi inter fenestroj.  Ĉiu fenestro havas
-sian propran kursorlokon, sed nur unu fenestro ja montras la kursoron.
-Ĉiuj el la ordinaraj redaktaj ordonoj apartenas al la fenestro kiu
-enhavas la kursoron.  Ni nomas tiun la "elektita fenestro".
-
-La ordono C-M-v estas utilega kiam vi redaktas tekston en unu fenestro
-kaj uzas la alian fenestron nur por konsulti.  Tiel vi ĉiam povas havi
-la kursoron en la fenestro kie vi redaktas, kaj laŭbezone rulumi tra
-la alia fenestro per C-M-v.
-
-C-M-v estas ekzemplo de STIR-META-signo.  Se vi havas veran
-META-klavon, vi povas tajpi C-M-v premante ambaŭ STIR kaj META, kaj
-tajpante v.  Ne gravas, ĉu STIR aŭ META "venas unue," ĉar ili ambaŭ
-funkcias kiel modifiloj de la signo kiun vi tajpas.
-
-Se vi ne havas veran META-klavon, kaj uzas <ESC> anstataŭe, la ordo
-gravas: vi devas tajpi <ESC> kaj poste C-v, ĉar "C-ESC v" ne funkcias.
-Tiel estas ĉar <ESC> estas ne modifilo, sed memstara signo.
-
->> Tajpu "C-x 1" (en la supra fenestro) por forigi la malsupran
-   fenestron.
-
-(Se vi tajpus C-x 1 en la malsupra fenestro, tio forigus la supran.
-Pensu pri tiu ordono kiel "restigu nur unu fenestron -- la fenestron
-en kiu mi jam estas.")
-
-Ne estas nepraĵo havi la saman bufron en ambaŭ fenestroj.  Se vi uzas
-"C-x C-f" por trovi dosieron en unu fenestro, la alia fenestro ne
-ŝanĝiĝas.  Vi povas trovi dosieron sendepende en ĉiu fenestro.
-
-Jen alia maniero uzi du fenestrojn por montri du malsamajn aferojn:
-
->> Tajpu "C-x 4 C-f", kaj sekve la nomon de unu el viaj dosieroj.
-   Finu per <Return>.  Rimarku ke la elektita dosiero aperas en la
-   malsupra fenestro.  Ankaŭ la kursoro iras tien.
-
->> Tajpu "C-x o" por retroiri en la supran fenestron, kaj "C-x 1" por
-   forigi la malsupran fenestron.
-
-
-* REKURSIAJ REDAKTAJ NIVELOJ
-----------------------------
-
-Iam vi eniros ion nomatan "rekursia redakta nivelo".  Tio estas
-indikata per ortaj krampoj en la reĝimlinio, ĉirkaŭ la rondaj krampoj
-de la nomo de la ĉefreĝimo.  Ekzemple, vi eble vidos [(Fundamental)]
-anstataŭ (Fundamental).
-
-Por eliri el la rekursia redakta nivelo, tajpu Esc Esc Esc.  Tio estas
-universala "elira" ordono.  Vi ankaŭ povas uzi ĝin por forigi kromajn
-fenestrojn, aŭ por eliri el la bufreto.
-
->> Tajpu "M-x" por eniri la bufreton; kaj poste tajpu "Esc Esc Esc"
-   por eliri.
-
-Oni ne povas uzi C-g por eliri el rekursia redakta nivelo.  Tiel estas
-ĉar C-g estas uzata por aboli ordonojn kaj argumentojn INTERNE DE la
-rekursia redakta nivelo.
-
-
-* KIEL AKIRI PLUAN HELPON
--------------------------
-
-En ĉi tiu lernilo ni penis provizi nur tiom da informo, kiom necesas
-por ebligi al vi ekuzi Emakson.  Emakso disponigas tiom da ebloj, ke
-oni ne povas prezenti ĉiom da ili ĉi tie.  Tamen, vi eble dezirus
-lerni plu pri Emakso, ĉar ĝi havas multajn aliajn utilajn trajtojn.
-Emakso provizas ordonojn por legi dokumentaĵon pri Emaksaj ordonoj.
-Ĉiuj el tiuj ĉi "helpaj" ordonoj komenciĝas per la signo C-h, kiu
-estas nomata "la Help-signo".
-
-Por uzi la Helpajn ordonojn, tajpu la signon C-h, kaj sekve signon
-indikantan kian helpon vi deziras.  Se vi estas vere perdita, tajpu
-C-h ?  kaj Emakso montros al vi la specojn de helpo kiujn ĝi povas
-provizi.  Se vi tajpis C-h kaj decidas ke vi ne deziras helpon, simple
-tajpu C-g por aboli ĝin.
-
-(En iuj lokoj oni ŝanĝas la signifon de la signo C-h.  Oni prefere ne
-faru tion por ĉiuj uzantoj, do vi rajtas plendi al la sistemestro.
-Dume, se C-h ne montras mesaĝon pri helpo ĉe la fundo de la ekrano,
-provu tajpi la F1-klavon aŭ "M-x help <Return>" anstataŭe.)
-
-La plej baza HELPA rimedo estas "C-h c".  Tajpu C-h, la signon c, kaj
-ordonan signon aŭ sekvencon; sekve de tio Emakso montras koncizegan
-priskribon pri la ordono.
-
->> Tajpu C-h c C-p.
-   En la eĥa areo devas aperi proksimume tia mesaĝo:
-
-	C-p runs the command previous-line
-
-Ĉi tio diras al vi la "nomon de la funkcio".  Funkciaj nomoj servas
-ĉefe por agordi kaj etendi Emakson.  Sed ĉar funkciaj nomoj estas
-elektitaj por indiki kion la ordono faras, ili ankaŭ servas kiel
-koncizega priskribo -- sufiĉa por rememorigi vin pri ordonoj kiujn vi
-jam lernis.
-
-Ankaŭ la plursignaj ordonoj, ekzemple "C-x C-s" kaj "<ESC>v", estas
-egale eblaj post C-h c.
-
-Por akiri pli da informo pri ordono, uzu C-h k anstataŭ C-h c.
-
->> Tajpu C-h k C-p.
-
-Ĉi tio montras la plenan priskribon de la funkcio, aldone al ĝia nomo,
-en Emaksa fenestro.  Fininte legi la eligaĵon, tajpu "C-x 1" por
-forigi la helptekston.  Ne nepras fari tion tuj.  Vi povas redakti
-konsultante la helptekston, kaj poste tajpi C-x 1.
-
-Jen iom da aliaj utilaj elektoj por C-h:
-
-   C-h f	Priskribu funkcion.  Vi tajpas la nomon de la funkcio.
-
->> Provu tajpi C-h f previous-line<Return>.
-   Ĉi tio vidigas ĉiom da la informo kiun Emakso havas pri la funkcio
-   efektiviganta la C-p ordonon.
-
-   C-h a        Rilate al Ordono ("à propos").  Tajpu ŝlosilvorton kaj
-		Emakso listigos ĉiujn el la ordonoj kies nomoj enhavas
-		tiun ŝlosilvorton.  Vi povas alvoki tiajn ordonoj per
-		META-x.  Por iom da ordonoj, Rilate al Ordono ankaŭ
-		listigos unu- aŭ dusignan sekvencon alvokantan la
-		saman ordonon.
-
->> Tajpu C-h a file<Return>.
-
-Sekve de ĉi tio vi vidos en aparta fenestro liston da ĉiuj M-x ordonoj
-enhavantaj "file" en sia nomo.  Vi vidos signajn ordonojn listigitaj
-apud la respondaj ordonnomoj, ekzemple "C-x C-f" kaj "C-x C-w" apud
-"find-file" kaj "write-file".
-
->> Tajpu C-M-v por rulumi la helpfenestron.  Faru ĉi tion kelkfoje.
->> Tajpu C-x 1 por forigi la helpfenestron.
-
-   C-h i	Vidigu dialogan manlibron (t.n. "Info").  Ĉi tiu
-		ordono transportos vin en specialan bufron, nomatan
-		"*info*", kie vi povos legi instrukciojn pri la
-		pakaĵoj instalitaj en via sistemo.  Ekzemple, tajpu
-		"m emacs <Return>" por legi la manlibron pri Emakso.
-		Se vi neniam antaŭe uzis Info, tajpu "?", kaj Emakso
-		gvidos vin tra la prezento de la ebloj de la informa
-		reĝimo.  Finleginte ĉi tiun lernilon, uzu la
-		Info-manlibron kiel vian ĉefan dokumentaĵon.
-
-
-* KROMAJ FUNKCIOJ
------------------
-
-Pluajn informojn pri Emakso vi povas trovi foliumante ties manlibron,
-ĉu paperan (libroforman) aŭ dialogan (en Info -- uzu la Help-menuon aŭ
-tajpu "F10 h r").  Du funkcioj kiujn vi probable aparte aprezos estas
-la kompletigo, ŝparanta tajpadon, kaj dired, faciliganta manipuladojn
-dosierajn.
-
-Kompletigo estas rimedo por eviti redundan tajpadon.  Ekzemple, se vi
-volas transiri en la bufron *Messages*, sufiĉas tajpi "C-x b *M<Tab>"
-kaj Emakso kompletigos la bufronomon per tiom da signoj, kiom ĝi povos
-determini surbaze de tio, kion vi jam tajpis.  La kompletigo estas
-priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Completion".
-
-Dired ebligas al vi listigi dosierujon (kaj eventuale, ties
-subdosierujojn), kaj moviĝi en tiu listo vizitante, alinomante,
-forigante kaj alimaniere manipulante la dosierojn.  Dired estas
-priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Dired".
-
-La manlibro priskribas ankaŭ multajn aliajn apartaĵojn de Emakso.
-
-
-* FINO
-------
-
-Memoru, por definitive eliri el Emakso uzu C-x C-c.  Por eliri en la
-ŝelon provizore, tiel ke vi povu reveni en Emakson poste, uzu C-z.
-
-Ĉi tiu lernilo estas farita kun la intenco esti komprenebla por ĉiu
-nova uzanto, do se vi trovis ion ajn malklara, ne restu kulpigante vin
-mem -- plendu!  La adreso por la Esperanta Traduka Teamo estas
-<translation-team-eo@lists.sourceforge.net>.
-
-
-* KOPIADO
----------
-
-Ĉi tiu lernilo devenas el longa vico da Emaksaj instruaj dosieroj ekde
-la dosiero verkita de Stuart Cracraft por la originala Emakso.
-
-Ĉi tiu versio de la lernilo, same kiel GNU Emakso, estas metita sub
-kopirajton, kaj venas kun permeso por disdoni kopiojn se certaj
-kondiĉoj estas observataj:
-
-   Copyright (C) 1985, 1999, 2001, 2002, 2005,
-   2007 Free Software Foundation, Inc.
-
-   Ĉi tiu dosiero estas parto de "GNU Emacs".
- 
-   "GNU Emacs" estas libera programverko; vi povas ĝin pludistribui
-   kaj/aŭ modifi je la kondiĉoj de la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo,
-   eldonita de "Free Software Foundation", laŭ la versio 3 de tiu
-   Permesilo aŭ, se vi preferas, ajna posta versio.
- 
-   Ni distribuas ĉi tiun programon esperante ke ĝi estos utila, tamen
-   SEN IA AJN GARANTIO, i.a. sen la implica garantio pri
-   SURMERKATIGEBLO aŭ TAŬGECO POR IU KONKRETA CELO.  Pliajn detalojn
-   vidu en la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo.
- 
-   Ekzemplero de la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo devas esti
-   liverita al vi kun ĉi tiu programo; se vi ĝin ne ricevis, turnu vin
-   al: Free Software Foundation, Inc., 51 Franklin Street, Fifth
-   Floor, Boston, MA 02110-1301, USA.
-
-Bonvole legu la dosieron COPYING kaj sekve donu kopiojn de GNU Emakso
-al viaj amikoj.  Helpu ekstermi programaran obstrukcismon
-("proprietigon") per uzado, verkado kaj kunhavigo de libera
-programaro!
-  
-Ĉi tiun lernilon esperantigis D. Dale Gulledge; la tradukon reviziis
-kaj kompletigis Sergio B. Pokrovskij.
-
---- end of TUTORIAL.eo ---
-
-;;; Local Variables:
-;;;   coding: latin-3
-;;; End:
-
-;; arch-tag: ee436ebb-58b6-4102-9402-1e92c33966e9