Mercurial > emacs
changeset 82688:23fba6a68a3f
Move tutorials from etc/ to etc/tutorials/
author | Glenn Morris <rgm@gnu.org> |
---|---|
date | Wed, 22 Aug 2007 07:36:29 +0000 |
parents | 080e4ac7e10a |
children | 08584ea27599 |
files | etc/TUTORIAL.eo |
diffstat | 1 files changed, 0 insertions(+), 1126 deletions(-) [+] |
line wrap: on
line diff
--- a/etc/TUTORIAL.eo Wed Aug 22 07:36:23 2007 +0000 +++ /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 @@ -1,1126 +0,0 @@ -Lernilo pri Emacs. Vidu finon por kondiĉoj pri kopii. -Mallonga lernilo pri Emakso (Emacs). -- La uzokondiĉojn vd ĉe la fino. - -Emaksaj ordonoj ĝenerale uzas aŭ la STIR-klavon (ofte markitan "Ctrl" -aŭ "CTL"), aŭ la META-klavon (ofte markitan "EDIT" aŭ "Alt"). Prefere -ol plene skribi tion ĉiufoje, ni uzos la sekvajn mallongigojn: - - C-<signo> signifas "premante la STIR-klavon tajpu la signon <signo>". - Do, C-f estus: premtenu la STIR-klavon kaj tajpu f. - - M-<signo> signifas "premante la META-klavon (aŭ EDIT- aŭ Alt-klavon) - tajpu <signo>n. Se vi havas nek META- nek EDIT- nek - Alt-klavon, anstataŭe premu kaj malpremu la Esc-klavon kaj - poste tajpu <signo>n. Ni skribas <ESC> por la Esc-klavo. - -GRAVA NOTO: por fini la Emaksan seancon, tajpu C-x C-c. (Du signoj.) -En ĉi tiu lernilo, la signoj ">>" ĉe la maldekstra marĝeno rekomendas -al vi tuj provi uzi ordonon. Ekzemple: -<<Blank lines inserted here by startup of help-with-tutorial>> -[Mezo de paĝo malplenas pro instruaj kialoj. La teksto pluas sube.] ->> Nun tajpu C-v (Vidu sekvantan ekranplenon) por vidigi la sekvan - ekranplenon. (Procedu: tenante premita la STIR-klavon tajpu v). - De nun, ripetu ĉi tion ĉiun fojon kiam vi finlegos la ekranon. - -Notu ke estas dulinia komunaĵo inter la tujsekvaj ekranplenoj; tio -donas kontinuecon por faciligi la legadon. - -Antaŭ ĉio vi bezonas scii kiel moviĝi de loko al loko en la teksto. -Vi jam povas moviĝi je unu ekrano antaŭen per C-v. Por moviĝi -malantaŭen je unu ekrano, tajpu M-v (premu la META-klavon kaj tajpu v, -aŭ tajpu <ESC>c se vi ne havas META-, EDIT- aŭ Alt-klavon). - ->> Provu tajpi M-v kaj sekve C-v kelkfoje. - - -* RESUMO --------- - -La sekvaj ordonoj servas por foliumi ekranplenojn: - - C-v Moviĝu antaŭen je unu ekranpleno - M-v Moviĝu malantaŭen je unu ekranpleno - C-l Viŝu la ekranon kaj reeligu la tutan tekston, aranĝante - ĝin ĉirkaŭ la kursoro lokita centre de la ekrano. - (Tiu estas C-L, la stira lo; ne C-1, la stira unu.) - ->> Trovu la kursoron, kaj notu ĝian kuntekston. Tajpu C-l. Retrovu - la kursoron kaj notu ke ĝi restas en la sama kunteksto. - - -* BAZAJ RIMEDOJ POR REGI KURSORON ---------------------------------- - -Foliumi per ekranplenoj estas utila afero, sed kiel oni moviĝu al -preciza loko en la teksto sur la ekrano? - -Estas kelkaj metodoj por fari tion. Oni povas uzi la sagoklavojn, sed -pli produktive estas teni la manojn en la normala pozicio kaj uzi la -ordonojn C-p, C-b, C-f, kaj C-n. Ĉiu de tiuj ordonoj movas la -kursoron je unu vertikalo aŭ horizontalo en la koncerna direkto sur la -ekrano. Ĉi tiu tabelo montras tiujn kvar ordonojn kaj kien ili movas -la kursoron: - - Al la antaŭa linio, C-p - (angle: Previous line) - : - : - Antaŭen, C-b .... Nuna loko de la kursoro .... Sekven, C-f - (ang. Backward) : (ang. Forward) - : - Al la sekva linio, C-n - (angle: Next line) - ->> Movu la kursoron al la centra linio de la diagramo per C-n aŭ C-p. - Tajpu C-l por vidi la tutan diagramon vertikale centrigita sur la - ekrano. - -La literoj estas elektitaj laŭ la koncernaj anglaj vortoj: P el -"previous", N el "next", B el "backward" kaj F el "forward". Tiuj -estas la bazaj ordonoj por movi la kursoron, kaj vi uzos ilin ĉiam, do -utilas al vi lerni ilin nune. - ->> Uzu C-n kelkfoje por mallevi la kursoron al ĉi tiu linio. - ->> Uzu C-f por avanci en la linion kaj sekve C-p por movi supren. - Atentu kion C-p faras kiam la kursoro estas meze de la linio. - -Ĉiu teksta linio finiĝas per novlinia signo, kiu disigas ĝin disde la -sekva linio. La lasta linio en via dosiero devus havi novlinion ĉe la -fino (sed Emacs ne postulas ĝin). - ->> Provu uzi C-b ĉe linikomenco. Ĝi devas movi al la fino de la - antaŭa linio. Tio okazas ĉar ĝi movas reen trans la novlinian - signon. - -C-f povas movi trans novlinion analogie kiel C-b - ->> Uzu C-b por vidi kie estas la kursoro. - Poste uzu C-f kelkfoje por reveni ĉe la linifinon. - Poste faru unu C-f pli por transiri en la sekvantan linion. - -Kiam vi pasas trans la supron aŭ malsupron de la ekrano, la teksto -transranda ŝoviĝas sur la ekranon. Tio estas nomata "rulumado". Ĝi -ebligas movi la kursoron al specifita loko en la teksto sen perdi ĝin -(la kursoron) de sur la ekrano. - ->> Provu uzi C-n por movi la kursoron de sur la malsupro de la ekrano, - kaj vidu kio okazas. - -Se movado per signoj estas tro malrapida, moviĝu per vortoj. M-f -(Meta-f) movas je unu vorto posten kaj M-b movas je unu vorto reen. - ->> Tajpu kelkfoje M-f kaj M-b. - -Kiam vi estas meze de vorto, M-f movas al la fino de la vorto. Kiam -vi estas en intervorta spaco, M-f movas al la fino de la sekva vorto. -M-b faras analogie en la mala direkto. - ->> Tajpu M-f kaj M-b kelkfoje, intermiksante kun C-f kaj C-b, por vidi - la efikon de M-f kaj M-b el diversaj lokoj ene kaj inter vortoj. - -Rimarku la analogion inter C-f kaj C-b unuflanke, kaj M-f kaj M-b -aliflanke. Tre ofte Meta-signoj servas por funkcioj rilataj al unuoj -difinitaj lingve (vortoj, frazoj, alineoj), dum la stiraj C-signoj -funkcias sur elementaj unuoj sendependaj de la enhavo (signopozicioj, -linioj, ktp.). - -Tiu analogio validas ankaŭ por linioj kaj frazoj: C-a kaj C-e movas al -la komenco aŭ fino de linio, kaj M-a kaj M-e movas al la komenco aŭ -fino de frazo. - ->> Provu kelkajn C-a, poste kelkajn C-e. - Provu kelkajn M-a, poste kelkajn M-e. - -Observu kiel ripetaj C-a faras nenion pli ol unufoje, dum ripetaj M-a -plu movas je unu frazo pluen. Kvankam la analogio ne estas plena, ĉiu -ordono kondutas nature. - -La loko de la kursoro en la teksto estas nomata "punkto" (angle -"point"). Alidire, la kursoro montras sur la ekrano kie "punkto" -estas en la teksto. - -Jen resumo de simplaj ordono por movi la kursoron, inklude la ordonojn -por moviĝi per vortoj kaj frazoj: - - C-f Moviĝu sekven je unu signopozicio - C-b Moviĝu reen je unu signopozicio - - M-f Moviĝu sekven je unu vorto - M-b Moviĝu antaŭen je unu vorto - - C-n Moviĝu en la malsuran linion - C-p Moviĝu en la suran linion - - C-a Moviĝu al la linikomenco - C-e Moviĝu al la linifino - - M-a Moviĝu al la komenco de la frazo - M-e Moviĝu al la fino de la frazo - ->> Provu ĉiujn ĉi ordonojn, nun po kelkfoje por praktiki. Ili estas - la plej ofte uzataj ordonoj. - -Du aliaj kursormovaj ordonoj estas M-< (Meta Malpli-ol), kiu movas al -la komenco de la tuta teksto, kaj M-> (Meta Pli-ol), kiu movas al la -fino de la tuta teksto. - -Ĉe la plejmulto de terminaloj, la "<" estas super la komo, do vi devas -uzi la majuskligan klavon por tajpi ĝin. Ĉe tiuj terminaloj vi ankaŭ -devas uzi la majuskligan klavon por tajpi M-<; sen la majuskliga klavo -rezultus "M-," (Meta-komo). - ->> Provu tajpi M-< nune, por moviĝi al la komenco de la lernilo. - Poste uzu C-v multfoje por reveni ĉi tien. - ->> Provu tajpi M-> nune, por moviĝi al la fino de la lernilo. - Poste uzu M-v multfoje por reveni ĉi tien. - -Vi ankaŭ povas movi la kursoron per la sagoklavoj, se via terminalo -havas ilin. Ni tamen rekomendas ke vi lernu C-b, C-f, C-n kaj C-p pro -tri kialoj. Unue, ili funkcias ĉe ĉia terminalo. Due, kiam vi -kutimiĝos al Emakso, vi trovos ke tajpi tiujn stirsignojn estas pli -rapida ol tajpi la sagoklavojn (ĉar vi ne devas formovi viajn manojn -de la normala tajpada pozicio). Trie, kiam vi kutimiĝos uzi tiujn -stirajn ordonojn, vi facile lernos uzi ankaŭ aliajn kursormovajn -ordonojn. - -La plejparto da Emaksaj ordonoj akceptas nombran argumenton; por la -plejparto da ordonoj, ĝi funkcias kiel ripetilo. Por indiki al ordono -la nombron de ripetoj, tajpu C-u kaj sekve la ciferojn antaŭ ol tajpi -la ordonon. Se vi havas META-klavon (aŭ EDIT-, aŭ Alt-klavon), eblas -ankaŭ alia metodo por doni nombran argumenton: tajpu la ciferojn -premtenante la META-klavon. Ni rekomendas lerni la metodon de C-u ĉar -ĝi funkcias ĉe ĉia terminalo. La nombra argumento ankaŭ estas nomata -"prefiksa argumento", ĉar la argumenton oni tajpas antaŭ la koncerna -ordono. - -Ekzemple, C-u 8 C-f movas vin al la oka signo sekvanta. - ->> Uzu C-n aŭ C-p kun nombra argumento por movi la kursoron en apudan - linion per sola ordono. - -La plejparto da ordonoj uzas la nombran argumenton kiel ripetilon, sed -iuj ordonoj ĝin uzas alicele. Kelkaj ordonoj (tamen neniu el la -lernitaj) uzas ĝin kiel indikilon -- la ekzisto de prefiksa argumento, -sendepende de ĝia valoro, igas la ordonon agi alimaniere. - -C-v kaj M-v estas alispeca escepto. Kiam vi donas al ili argumenton, -ili rulumas la ekranon supren aŭ suben je tiom da linioj, anstataŭ je -ekranplenoj. Ekzemple, C-u 8 C-v rulumas la ekranon je 8 linioj. - ->> Tajpu C-u 8 C-v nun. - -Ĉi tio devis rulumi la ekranon je 8 linioj supren. Se vi deziras -retrorulumi ĝin suben, vi povas doni argumenton al M-v. - -Se vi uzas Emakson sub grafika fenestrosistemo, ekz-e X11 aŭ -MS-Windows, ĝi devas havi altan ortograman regionon nomatan rulumskalo -ĉe la (mal)dekstra flanko de la Emaksa fenestro. Vi povas rulumi la -tekston klakante per la muso en la rulumskalo. - ->> Provu premi la mezan butonon (de la muso) ĉe la supro de la - emfazata regiono interne de la rulumskalo. Tio devus rulumi la - tekston ĝis pozicio determinita per tio, kiom alte aŭ malalte vi - alklakis. - ->> Provu movi la muson supren kaj suben, tenante premita la mezan - musbutonon. Vi vidos ke la teksto rulumas supren kaj suben laŭ - tio, kiel vi movas la muson. - - -* SE EMAKSO SVENIS ------------------- - -Se Emakso ĉesis respondi al viaj ordonoj, vi povas sendanĝere ĝin -malbloki tajpante C-g. Vi povas uzi C-g por haltigi ordonon kiu -plenumiĝas tro longe. - -Vi ankaŭ povas uzi C-g por forigi nombran argumenton aŭ la komencon de -ordono kiun vi ne deziras fini. - ->> Tajpu C-u 100 por fari nombran argumenton 100, sekve tajpu C-g. - Nun tajpu C-f. Ĝi devas movi je nur unu signo, ĉar vi forigis la - argumenton per C-g. - -Se vi erare tajpis <ESC> (la eskapklavon), vi povas vin malembarasi de -ĝi per C-g. - - -* MALŜALTITAJ ORDONOJ ---------------------- - -Iuj Emaksaj ordonoj estas malŝaltitaj por ke komencantoj ne uzu ilin -akcidente. - -Se vi tajpas iun el la malŝaltitaj ordonoj, Emakso eligas mesaĝon -indikantan la tajpitan ordonon, kaj demandas ĉu vere vi volas uzi ĝin. - -Se vi intencas uzi la ordonon, tajpu spaceton responde al la demando. -Normale, se vi ne deziras plenumi la malŝaltitan ordonon, respondu per -"n". - ->> Tajpu C-x C-l (kiu estas malŝaltita ordono), kaj tajpu "n" responde - al la demando. - - -* FENESTROJ ------------ - -En Emakso vi povas havi plurajn fenestrojn montrantajn sian propran -tekston. Ni klarigos poste kiel uzi plurajn fenestrojn. Sed nun ni -klarigu kiel forigi nebezonatajn fenestrojn kaj reveni al la simpla -unufenestra redaktado. Tio estas facila: - - C-x 1 Unu fenestro (t.e., forigu ĉiujn aliajn fenestrojn) - -Tio estas STIR-x kaj poste la cifero 1. "C-x 1" pligrandigas la -fenestron enhavantan la kursoron, tiel ke ĝi okupu la tutan ekranon. -Ĝi malaperigas ĉiujn aliajn fenestrojn. - ->> Movu la kursoron en ĉi tiun linion kaj tajpu C-u 0 C-l. ->> Tajpu C-h k C-f. - Vidu kiel ĉi tiu fenestro malkreskas, dum nova fenestro aperas por - montri instrukcion pri la C-f ordono. - ->> Tajpu C-x 1 kaj vidu la instrukcian fenestron malaperi. - -Tiu ordono malsimilas la aliajn ordonojn kiujn vi lernis antaŭe ĉar ĝi -konsistas el du signoj. Ĝin komencas la signo STIR-x. Ekzistas tuta -serio da ordonoj kiuj komenciĝas per STIR-x; multaj el ili koncernas -fenestrojn, dosierojn, bufrojn, kaj rilatajn aferojn. Tiuj ordonoj -estas du, tri aŭ kvar signojn longaj. - - -* ENŜOVO KAJ FORVIŜO --------------------- - -Se vi deziras enŝovi tekston, simple ĝin tajpu. Signojn kiujn oni -povas vidi, ekzemple A, 7, *, ktp, Emakso traktas kiel tekston kaj -enmetas tuj. Tajpu <Return> (la enigan klavon) por enigi linifinilon. - -Por forviŝi la ĵus tajpitan signon tajpu <Retroviŝu>. <Retroviŝu> -estas tiu klavo de la klavaro, kiun oni ankaŭ ekster Emakso normale -uzas por forigi la ĵus tajpitan signon. Kutime ĝi estas granda klavo -unu aŭ du vicojn super Return-klavo, kaj eble estas markita per -"Delete", "Del" aŭ "Backspace". - -Se tiu klavo estas markita per "Backspace" (retropaŝo), tiam ĝuste ĝin -oni uzu por <Retroviŝu>. Se krome estas alia klavo, markita <Delete>, -ĝi ne estas <Retroviŝu>. - -Ĝenerale, <Retroviŝu> estas tiu klavo kiu forviŝas la signon tuj antaŭ -la nuna kursorloko. - ->> Faru ĉi tion nun -- tajpu kelkajn signojn, poste forviŝu ilin - tajpante kelkajn <Retroviŝu>. Ne timu difekti ĉi tiun dosieron; vi - ne ŝanĝos la originalan lernilon. Ĉi tio estas nur ties labora - kopio por vi. - -Kiam linio da teksto iĝas pli longa ol la ekrana linio, la teksta -linio transiras sur la sekvan ekranan linion. Retroklino ("\") -- aŭ, -en grafika fenestrosistemo, kurba sageto -- en la dekstra marĝeno -indikas tian transiron. - ->> Enigu tekston ĝis ĝi atingos la dekstran marĝenon, kaj plu enigu. - Vi vidos transiron en la sekvan linion. - ->> Ripete <Retroviŝu> por remallongigi la tekstan linion ĝis la longo - de unu ekrana linio denove. La transiro malaperas. - -Vi povas forviŝi linifinan signon tiel same kiel iun ajn signon. -Forviŝo de linifinilo inter du linioj kunigas ilin en unu linion. Se -la rezulta kunigita linio estas pli longa ol la ekrana larĝo, ĝi -aperos kun transiro. - ->> Movu la kursoron al la komenco de linio kaj tajpu <Retroviŝu>. La - linio kuniĝos kun la ĵusa linio. - ->> Tajpu <Return> por reenigi la linifinilon kiun vi ĵus forviŝis. - -Memoru ke vi povas doni ripetilon al plejparto da Emaksaj ordonoj; tio -koncernas ankaŭ tekstajn signojn. Ripetilo ĉe teksta signo enigas ĝin -plurfoje. - ->> Provu tion nun -- tajpu "C-u 8 *" por enigi "********". - -Vi lernis la plej fundamentan metodon por tajpi en Emakso kaj por -korekti erarojn. Vi povas forviŝi per vortoj aŭ per linioj. Jen -resumo de forviŝaj ordonoj: - - <Retroviŝu> forviŝu la signon ĵus antaŭ la kursoro - C-d forviŝu la signon tuj post la kursoro - - M-<Retroviŝu> forĵetu la vorton ĵus antaŭ la kursoro - M-d forĵetu la vorton tuj post la kursoro - - C-k forĵetu de la kursorloko ĝis la linifino - M-k forĵetu de la kursorloko ĝis la frazfino - -Rimarku ke <Retroviŝu> kaj C-d rilate al M-<Retroviŝu> kaj M-d etendas -la analogion komencitan de C-f kaj M-f (nu, <Retroviŝu> ne vere estas -stirsigno, sed ni ne estu tro pedantaj). C-k kaj M-k iom similas al -C-e kaj M-e, sed rilate al linioj anstataŭ frazoj. - -Vi ankaŭ povas forĵeti iun ajn parton de la bufro per unu senvaria -metodo. Moviĝu al unu ekstremaĵo de tiu parto, kaj tajpu "C-@" (aŭ -"C-SPC", "SPC" simbolas spaceton). Moviĝu al la alia ekstremaĵo, kaj -tajpu C-w. Tio forĵetas la tutan tekston inter la du lokoj. - ->> Movu la kursoron al la V ĉe la komenco de la antaŭa alineo. ->> Tajpu C-SPC. Emakso devas montri mesaĝon: "Mark set" ("Markite") - ĉe la fundo de la ekrano. ->> Movu la kursoron al la o en "ekstremaĵo", en la dua linio de la - alineo. ->> Tajpu C-w. Tio forĵetos la tekston komenciĝantan ĉe la V, kaj - finiĝantan ĵus antaŭ la o. - -La diferenco inter "forĴETI" kaj "forVIŜI" ion konsistas en tio, ke vi -povas re-enŝovi "forĵetitajn" aĵojn, sed ne "forviŝitajn" aĵojn. -Re-enŝovo de forĵetita teksto nomiĝas "enĵeto" (angle "yanking"). -Ĝenerale, la ordonoj por forigi multe da teksto ĝin "forĵetas" (do, -ili ankaŭ ebligas ĝin "enĵeti"); male, la ordonoj por forviŝi nur unu -signon, aŭ nur blankajn liniojn kaj spacetojn, ne konservas la -forigitan tekston (kaj oni ne povas ĝin enĵeti). - ->> Movu la kursoron al la komenco de nemalplena linio. Poste tajpu - C-k por forĵeti la tekston de tiu linio. ->> Tajpu C-k duafoje. Vi vidos ke ĝi forĵetas la linifinilon - sekvantan tiun linion. - -Rimarku ke unuopa C-k forĵetas la enhavon de la linio, kaj dua C-k -forĵetas la linion mem kaj igas la postajn liniojn ŝoviĝi supren. C-k -traktas nombran argumenton speciale: ĝi forĵetas tiom da linioj KAJ -ilian enhavaĵon. Ĉi tio ne estas simpla ripetado. C-u 2 C-k forĵetas -du liniojn kaj iliajn linifinojn; tajpi C-k dufoje ne farus tion. - -Reenigi forĵetitan tekston nomiĝas "enĵetado". Vi povas enĵeti la -forĵetitan tekston aŭ en la saman lokon de kie ĝi estis forĵetita, aŭ -en alian lokon de la redaktata teksto, aŭ eĉ en alian dosieron. Vi -povas enĵeti la tekston kelkfoje por fari plurajn kopiojn de ĝi. - -Por repreni la laste forĵetitan tekston kaj enigi ĝin tien kie la -kursoro nune estas, tajpu "C-y" (de la angla vorto "yank"). - ->> Provu ĝin: tajpu C-y por enĵeti la tekston. - -Atentu ke se vi tujsekve faras plurajn C-k, ĉiuj forĵetataĵoj -konserviĝas kune, por ke oni povu enĵeti ĉiujn ĉi liniojn per unu C-y. - ->> Faru ĉi tion nun, tajpu C-k kelkfoje. - -Nun, por repreni tiun forĵetitan tekston: - ->> Tajpu C-y. Poste movu la kursoron je kelkaj linioj suben kaj tajpu - C-y denove. Nun vi scias kiel kopii iom da teksto. - -Kion fari se vi, havante iom da teksto enĵetota, forĵetas ion alian? -C-y enĵetus la pli ĵusan forĵetaĵon. Sed la antaŭa teksto ne estas -perdita. Vi povas re-enĵeti ĝin per la ordono M-y. Farinte C-y por -enĵeti la plej ĵusan forĵetaĵon, tajpu M-y por anstataŭigi la -enĵetitan tekston per pli frua forĵetaĵo. Tajpadu M-y denove, kaj unu -post la alia enĵetiĝos pli fruaj forĵetaĵoj. Trovinte la serĉatan -pecon, vi ne bezonas fari ion por konservi ĝin. Simple daŭrigu vian -redaktadon, kaj lasu la enĵetitan tekston tie kie ĝi estas. - -Se vi uzos M-y sufiĉe da fojoj, vi revenos al la komenca loko (la plej -ĵusa forĵetaĵo). - ->> Forĵetu linion, moviĝu ien, forĵetu alian linion. - Poste uzu C-y por enĵeti reen la duan forĵetitan linion. - Poste uzu M-y kaj la unua forĵetita linio anstataŭigos ĝin. - Uzu M-y plue kaj rigardu kion vi akiras. Daŭrigu ĝis la reapero de - la dua forĵetita linio, kaj poste de kelkaj pli. Se vi deziras, vi - povas doni al M-y pozitivajn kaj negativajn argumentojn. - - -* MALFARADO ------------ - -Se vi ŝanĝis la tekston, kaj sekve decidas ke tio estis eraro, vi -povas malfari la ŝanĝon per la "malfaru"-ordono, C-x u (de la angla -"undo"). - -Normale, C-x u malfaras la ŝanĝojn faritajn per unu ordono; se vi -tujsekve ripetas la ordonon C-x u kelkfoje, ĉiu ripeto malfaras unu -plian ordonon. - -Sed estas du esceptoj: ordonoj kiuj ne ŝanĝas la tekston ne estas -atentataj (tiuj inkludas kursormovajn kaj rulumadajn ordonojn), kaj -memenigaj signoj kutime ariĝas en grupojn po ĝis 20. (Tio malpliigas -la tajpadojn de C-x u necesajn por malfari tekstenigon.) - ->> Forĵetu ĉi-linion per C-k, sekve tajpu C-x u kaj ĝi devas reaperi. - -C-_ estas alternativa malfara ordono; ĝi funkcias same kiel C-x u, sed -ĝi estas pli facila por plurfoja tajpado sinsekva. La malavantaĝo de -C-_ estas ke iuj klavaroj malhavas evidentan metodon por tajpi ĝin. -Tial ni provizas ankaŭ C-x u. Ĉe iu klavaroj vi povas ricevi C-_ -tajpante / dum vi premtenas STIR-klavon. - -Nombra argumento ĉe C-_ aŭ C-x u agas kiel ripetilo. - -Vi povas malfari forviŝon de teksto egale bone kiel vi povas malfari -forĵeton de teksto. La diferenco inter forviŝo kaj forĵeto koncernas -la eblon enĵeti per C-y; ĝi ne ekzistas por malfaro. - - -* DOSIEROJ ------------ - -Por persistigi la redaktatan tekston, necesas meti ĝin en dosieron. -Alie, ĝi pereos kiam via Emaksa procezo finiĝos. Por meti vian -tekston en dosieron, necesas "trovi" la dosieron antaŭ ol enigi la -tekston. (Tio ankaŭ estas nomata "viziti" la dosieron; angle "find, -visit a file".) - -Trovi dosieron signifas ke vi igas la enhavon de la dosiero atingebla -per Emakso. Plurrilate, ĝi estas kvazaŭ vi redaktus la dosieron mem. -Tamen, la ŝanĝoj kiujn vi faras per Emakso ne persistiĝas ĝis kiam vi -"konservos" (angle "save") la dosieron. Vi povas konservi la dosieron -por ne lasi duonŝanĝitan dosieron ĉe la sistemo kiam vi ne deziras -tion. Eĉ kiam vi konservas, Emakso lasas la originalan dosieron sub -ŝanĝita nomo por la eventualo ke vi poste decidos ke viaj ŝanĝoj estis -eraraj. - -Se vi rigardos apud la fundon de la ekrano vi vidos linion kiun -komencas kaj finas strekoj; komence "--:-- TUTORIAL.eo" aŭ io simila. -Tiu parto de la ekrano normale montras la nomon de la vizitata -dosiero. Ĝuste nun, vi vizitas dosieron nomatan "TUTORIAL.eo" kiu -estas via propra kopio de la Emaksa lernilo. Kiam vi trovas dosieron -per Emakso, la nomo de tiu dosiero aperas ĉe tiu sama loko. - -Unu apartaĵo de la dosiertrova ordono estas, ke vi devas indiki kiun -dosiernomon vi deziras. Ni diras ke la ordono "legas argumenton de la -terminalo" (ĉi-okaze la argumento estas la dosiernomo). Post kiam vi -tajpis la ordonon - - C-x C-f Trovu dosieron - -Emakso petas ke vi tajpu la dosiernomon. La dosiernomo kiun vi tajpas -aperas sur la plej malsupra linio de la ekrano. Tiu linio estas -nomata "la bufreto" (angle "minibuffer") kiam ĝi estas uzata por tia -speco de enigado. Vi povas uzi ordinarajn Emaksajn redaktajn ordonojn -por redakti la dosiernomon. - -Dum vi enigas la dosiernomon (aŭ iun ajn bufretan enigon), vi povas -aboli la ordonon per C-g. - ->> Tajpu C-x C-f, kaj sekve C-g. Ĉi tio abolas la bufreton, kaj ankaŭ - abolas la ordonon "C-x C-f" kiu uzis la bufreton. Do vi ne trovis - dosieron. - -Fininte enigi la dosiernomon, tajpu <Return>. Tiam eklaboros la -ordono C-x C-f, kaj trovos la dosieron kiun vi elektis. La bufreto -malaperos kiam la C-x C-f ordono finiĝos. - -Post eta tempo la enhavo de la dosiero aperas sur la ekrano, kaj vi -povas redakti la enhavon. Kiam vi deziras persistigi viajn ŝanĝojn, -tajpu la ordonon - - C-x C-s konServu (angle "save") la dosieron - -Tio kopias la tekston el interne de Emakso en la dosieron. Ĉe la unua -konservado, Emakso renomas la originalan dosieron per nova nomo por ke -ĝi ne perdiĝu. La nova nomo estas farata per aldono de "~" al la fino -de la originala dosiernomo. - -Fininte la konservadon, Emakso montras la nomon de la dosiero -skribita. Konservu sufiĉe ofte, por ne perdi multe da laboro se la -sistemo paneos. - ->> Tajpu C-x C-s, por konservi vian kopion de la lernilo. - Emakso devas montri la mesaĝon "Wrote ...TUTORIAL.eo" (Skribis - ...TUTORIAL.eo) ĉe la fundo de la ekrano. - -NOTO: Sur iuj sistemoj, C-x C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos -nenian pluan eligon de Emakso. Tio indikas ke operaciuma "trajto" -nomata "fluregulado" (angle "flow control") interkaptis la ordonon C-s -kaj ne lasas ĝin trapasi al Emakso. Por revivigi la ekranon, tajpu -C-q. Poste rigardu la sekcion nomatan "Spontaneous Entry to -Incremental Search" en la Emaksa manlibro por konsilo kion fari pri ĉi -tiu "trajto". - -Vi povas trovi ekzistantan dosieron, por vidigi aŭ redakti ĝin. Vi -ankaŭ povas trovi dosieron kiu ankoraŭ ne ekzistas. Ĉi tio estas la -maniero por krei dosieron per Emakso: trovu la dosieron, komence -malplenan, kaj sekve ekenigu la tekston por la dosiero. Kiam vi petos -"konservi" la dosieron, Emakso vere kreos la dosieron kun la teksto -kiun vi enigis. De tiam vi povos opinii ke vi redaktas jam -ekzistantan dosieron. - - -* BUFROJ --------- - -Se vi trovas duan dosieron per C-x C-f, la unua dosiero restas interne -de Emakso. Vi povas reiri al ĝi retrovante ĝin denove per C-x C-f. -Tio ebligas al vi meti plurajn dosierojn en Emakson. - ->> Kreu dosieron nomatan "umo" tajpante "C-x C-f umo <Return>". - Poste enigu iom da teksto, redaktu ĝin, kaj konservu "umo"n - tajpante "C-x C-s". - Fine, tajpu "C-x C-f TUTORIAL.eo <Return>" por reveni al la - lernilo. - -Emakso tenas la tekston de ĉiu dosiero en objekto nomata "bufro". -Trovo de dosiero kreas novan bufron interne de Emakso. Por vidi -liston de la bufroj kiuj nune ekzistas en via Emakso-procezo, tajpu - - C-x C-b Listigu bufrojn - ->> Provu C-x C-b nun. - -Vi vidas, ke ĉiu bufro havas nomon, kaj ke ĝi ankaŭ eble havas -dosiernomon por la dosiero kies enhavon ĝi tenas. ĈIU teksto kiun vi -vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu bufro. - ->> Tajpu C-x 1 por forigi la liston de bufroj. - -Se vi havas plurajn bufrojn, je ĉiu momento nur nur unu el ili estas -"la kuranta": tiu, kiun vi redaktas. Se vi volas redakti alian -bufron, vi bezonas "transiri" en ĝin. Se la celata bufro respondas al -dosiero, vi povas transiri per vizito al ĝi: C-x C-f ... Sed estas -pli facila metodo: uzi la ordonon "C-x b", donante al ĝi la nomon de -la celata bufro. - ->> Tajpu "C-x b umo <Return>" por transiri en la bufron "umo", - entenantan la tekston de la dosiero "umo". - Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon. - -Plej ofte, la bufronomo estas egala al la nomo de ĝia dosiero (sen la -dosiera parto). Tamen, ne ĉiam tio estas vera. La listo de bufroj -farita per "C-x C-b" ĉiam vidigas al vi la nomojn de ĉiuj bufroj. - -ĈIU teksto kiun vi vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu -bufro. Tamen iuj bufroj ne respondas al dosieroj. Ekzemple, la bufro -nomata "*Buffer List*" (Listo de Bufroj) ne havas dosieron. Ĝi estas -la bufro enhavanta la liston de bufroj faritaj per la ordono C-x C-b. -Ankaŭ la bufro "*Messages*" respondas al neniu dosiero; ĝi entenas la -mesaĝojn aperintajn en la funda linio dum la Emaksa seanco. - ->> Tajpu "C-x b *Messages* <Return>" por vidigi la bufron de mesaĝoj. - Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon. - -Se vi ŝanĝas la tekston de unu dosiero, kaj sekve trovas alian -dosieron, ĉi tio ne konservas la unuan dosieron. Ĝiaj ŝanĝoj restas -interne de Emakso, en la bufro de tiu dosiero. La kreado aŭ redaktado -de la bufro de la dua dosiero ne efikas la bufron de la unua dosiero. -Ĉi tio estas utilega, sed ĝi ankaŭ signifas ke vi bezonas oportunan -metodon por konservi la bufron de la unua dosiero. Estas ĝena devi -revenadi en ĝin per C-x C-f nur por konservi ĝin per C-x C-s. Tial ni -havas - - C-x s Konservu iom da bufroj. - -C-x s demandas vin pri ĉiu ŝanĝita bufro kiun vi ne konservis. Ĝi -demandas vin, pri ĉiu tia bufro, ĉu konservi la bufron. - ->> Enigu linion da teksto, kaj sekve tajpu C-x s. - Emakso devas demandi vin ĉu ĝi konservu la bufron "TUTORIAL.eo". - Jesu tajpante "y" (de la angla "yes"). - - -* ETENDI LA ORDONARON ---------------------- - -Ekzistas multege pli da Emaksaj ordonoj ol eblas meti sur ĉiuj el la -stiraj kaj meta-aj signoj. Emakso solvas tiun problemon per la -X-ordonoj (de la angla eXtend, "etendo"). Estas du specoj da ili: - - C-x Signa etendo. Sekvata de unu signo. - M-x Nomhava ordona etendo. Sekvata de plena nomo. - -Ĉi tiuj estas la ordonoj ja utilaj, sed malpli oftaj ol la ordonoj -kiujn vi jam lernis. Vi jam vidis du el ili: la dosierajn ordonojn -C-x C-f por "trovi" kaj C-x C-s por "konservi". Alia ekzemplo estas -la ordono por fini Emaksan seancon -- la ordono C-x C-c. (Ne timu -perdi faritajn ŝanĝojn; C-x C-c proponas konservi ĉiun ŝanĝitan -dosieron antaŭ ol ĉesigi Emakson.) - -C-z estas la ordono por eliri Emakso *provizore* -- tiel ke vi povas -reveni en la saman Emaksan seancon poste. - -Sur sistemoj kiuj permesas ĝin, C-z "provizore ĉesigas" Emakson; t.e. -ĝi revenas en la ŝelon sed ne detruas Emakson. Je la plej komunaj -ŝeloj, vi povas reaktivigi Emakson per la ordono "fg" (de la angla -"foreground") aŭ per "%emacs". - -Sur sistemoj kiuj ne permesas provizoran ĉesigon, C-z kreas sub-ŝelon -sub Emakso por doni al vi ŝancon lanĉi aliajn programojn kaj reiri al -Emakso poste; ĝi ne vere "eliras" el Emakso. Ĉi-okaze, la ŝela ordono -"exit" (eliru) estas la kutima maniero reiri al Emakso de la sub-ŝelo. - -La ordonon C-x C-c uzu por adiaŭi. Ĝi estas ankaŭ la ordono uzenda -por eliri Emakson lanĉitan per retpoŝta programo aŭ alia simila -utilaĵo, ĉar tiuj eble ne scias kiel trakti provizoran ĉesigon de -Emakso. Tamen, ordinare, se vi ne estas tuj adiaŭonta, preferindas -provizore ĉesigi Emakson per C-z anstataŭ eliri Emakson. - -Ekzistas multe da ordonoj C-x. Jen listo de tiuj kiujn vi jam konas: - - C-x C-f Trovu dosieron. - C-x C-s Konservu dosieron. - C-x C-b Listigu bufrojn. - C-x C-c Ĉesigu Emakson. - C-x 1 Forigu ĉiujn fenestrojn krom unu. - C-x u Malfaru. - -Nomhavajn etenditajn ordonojn oni uzas eĉ malpli ofte, aŭ uzas ilin -nur en kelkaj reĝimoj. Ekzemplo estas la ordono "replace-string" -(anstataŭigu-ĉenon), kiu anstataŭigas unu ĉenon je alia tutbufre. -Kiam vi tajpas M-x, Emakso demandas de vi ĉe la fundo de la ekrano la -nomon de la ordono; ĉi-okaze, "replace-string". Simple tajpu -"repl s<TAB>" kaj Emakso kompletigos la nomon. Finu la ordonnomon -per <Return>. - -La ordono replace-string postulas du argumentojn -- la anstataŭigOTan -kaj la anstataŭigONTan ĉenojn. Ĉiun argumenton finu per <Return>. - ->> Movu la kursoron al la blanka linio du liniojn sub ĉi tiu. - Poste tajpu "M-x repl s<Return>linio<Return>peco<Return>". - - Rimarku kiel tiu ĉi linio ŝanĝiĝis: vi anstataŭigis la vorton - l-i-n-i-o per "peco" kie ajn ĝi aperis, de post la komenca loko de - la kursoro. - - -* AŬTOMATA KONSERVADO ---------------------- - -Kiam vi faris ŝanĝojn en dosiero, sed ankoraŭ ne konservis ilin, ili -povus perdiĝi se via komputilo paneos. Por protekti vin de tio, -Emakso periode "aŭtokonservas" ĉiujn dosierojn kiun vi redaktas. La -nomo de aŭtokonservita dosiero havas la signon "#" komence kaj fine; -ekzemple, se via dosiero estas nomata "hello.c", ĝia aŭtokonservita -dosiero nomiĝos "#hello.c#". Kiam vi konservos la dosieron -normalmaniere, Emakso malkreos ĝian aŭtokonservitan dosieron. - -Por reakiri vian aŭtokonservitajn redaktaĵojn post paneo, -normalmaniere "trovu" la dosieron (per la nomo de la dosiero kiun vi -redaktis, ne per la nomo de la aŭtokonservita dosiero) kaj poste tajpu -"yes<Return>" por konfirmi ke vi volas uzi la aŭtomate konservitan -datumon. - - -* EĤA AREO ----------- - -Se vi tajpas plursignan ordonon malrapide, Emakso montras ĝin al vi ĉe -la fundo de la ekrano en areo nomata la "eĥa areo". La eĥa areo -enhavas la plej malsupran linion de la ekrano. - - -* REĜIMLINIO -------------- - -La linio tuj super la eĥa areo estas nomata la "reĝimlinio". La -reĝimlinio montras ion similan al ĉi tio: - ---:** TUTORIAL.eo 63% L749 (Fundamental)----------------------- - -Tiu linio donas al vi utilan informon pri la stato de Emakso kaj la -redaktata teksto. - -Vi jam scias kion signifas la dosiernomo -- ĝi estas la dosiero kiun -vi trovis. -NN%-- montras vian nunan lokon en la teksto; ĝi signifas -ke NN elcentoj de la teksto estas supren de la supro de la ekrano. Se -la supro de la dosiero estas sur la ekrano, ĝi montras --Top-- -anstataŭ -- 0%--. Se la malsupro de la teksto estas sur la ekrano, ĝi -montras --Bot--. Se vi rigardas tekston tiom malgrandan ke ĉiom da ĝi -aperas en la ekrano, la reĝimlinio montras --All--. - -La L kun ciferoj indikas la pozicion alimaniere: ili indikas la -kurantan lininumeron de "punkto". - -La steloj ĉe la komenco signifas ke vi ŝanĝis la tekston. Antaŭ la -ŝanĝoj, kiam vi ekvizitas aŭ konservis dosieron, en tiu parto de la -reĝimlinio estas neniaj steloj, nur strekoj. - -La enkrampa parto de la reĝimlinio montras al vi kiujn redaktadajn -reĝimojn vi uzas. La defaŭlta reĝimo estas "Fundamental" (fundamenta) -kiun vi uzas nun. Ĝi estas ekzemplo pri "ĉefreĝimo". - -Emakso havas multajn diversajn reĝimojn. Iuj el ili estas por redakti -diversajn lingvojn kajaŭ specojn de teksto, ekzemple Lisp-reĝimo, -Teksta-reĝimo, ktp. Ĉiam unu kaj nur unu ĉefreĝimo estas aktiva, kaj -ĝia nomo ĉiam aperas en la reĝimlinio ĝuste kie "Fundamental" estas -nun. - -Ĉiu ĉefreĝimo igas iujn ordonojn agi malsame. Ekzemple, estas ordonoj -por krei komentojn en programo, kaj ĉar ĉiu programlingvo havas -malsaman ideon pri tio, kiel komento aspektu, ĉiu ĉefreĝimo devas -enigi komentojn malsame. Ĉiu ĉefreĝimo estas la nomo de etenda -ordono, per kiu vi povas ŝalti tiun reĝimon. Ekzemple, -"M-x fundamental-mode" estas ordono por ŝalti la Fundamentan reĝimon. - -Se vi redaktos tekston (esperantan, anglan ktp), ekzemple ĉi tiun -dosieron, al vi eble konvenos Teksta-reĝimo. - ->> Tajpu M-x text-mode<Return>. - -Ne maltrankviliĝu, la Emaksaj ordonoj kiujn vi jam lernis malmulte -ŝanĝiĝas. Sed vi povas observi ke M-f kaj M-b nun traktas apostrofojn -kial parton de vortoj. Antaŭe, en Fundamenta reĝimo, M-f kaj M-b -traktis apostrofojn kiel vortajn disigilojn. - -Ĉefreĝimoj kutime faras tiajn subtilajn ŝanĝojn: la plejmulto da -ordonoj faras "la saman taskon" en ĉiu ĉefreĝimo, sed ili funkcias -iomete malsame. - -Por vidi dokumentaron pri via nuna ĉefreĝimo, tajpu C-h m. - ->> Per kelkaj C-u C-v loku ĉi tiun linion ĉe la supro de la ekrano. ->> Tajpu C-h m, por vidi kiel la Teksta reĝimo diferencas disde la - Fundamenta reĝimo. ->> Tajpu C-x 1 por forigi la dokumentaron for de la ekrano. - -Ĉefreĝimojn oni nomas ĉefaj ĉar ekzistas ankaŭ "kromreĝimoj". -Kromreĝimoj ne estas alternativoj kontraŭ la ĉefreĝimoj, nur negravaj -modifoj al ili. Ĉiun kromreĝimon oni povas ŝalti aŭ malŝalti, -sendepende de ĉiuj aliaj kromreĝimoj, kaj sendepende de la ĉefreĝimo. -Do vi povas uzi neniom da kromreĝimoj, aŭ unu kromreĝimon, aŭ ian ajn -kombinaĵon de kelkaj kromreĝimoj. - -Unu utilega kromreĝimo, precipe por redakti homlingvan tekston -(esperantan, anglan ktp), estas la reĝimo de Aŭtomata Linifaldo (Auto -Fill mode). Kiam ĝi estas ŝaltita, Emakso aŭtomate rompas la linion -inter vortoj ĉiufoje kiam la enigata tekstolinio iĝas tro larĝa. - -Por ŝalti la reĝimon de Aŭtomata Linifaldo tajpu -"M-x auto fill mode<Return>". Kiam la reĝimo estas ŝaltita, vi povas -malŝalti ĝin denove tajpante "M-x auto fill mode<Return>". Se la -reĝimo estas malŝaltita, tiu ordono ŝaltas ĝin, kaj se ĝi estas -ŝaltita, tiu ordono malŝaltas ĝin. Ni diras ke la ordono "transŝaltas -la reĝimon". - ->> Tajpu "M-x auto file mode<Return>". Poste enigi linion el "asdf ", - ripete, ĝis vi vidos ĝin dividita en du liniojn. Vi devas enigi - spacetojn inter "asdf", ĉar la Aŭtomata Linifaldo rompas liniojn - nur ĉe spacetoj. - -Normale la marĝeno estas post 70 signoj, sed vi povas ŝanĝi tion per -la ordono C-x f. Vi devus doni la marĝenon kiu vi deziras por nombra -argumento. - ->> Tajpu C-x f kun la argumento 20. (C-u 2 0 C-x f). - Tajpu ia tekston kaj rigardu kiel Emakso faldas liniojn po 20 - signoj. Refiksu la marĝenon al 70 per C-x f. - -Se vi faras ŝanĝojn meze de alineo, la Aŭtomata Linifalda reĝimo ne -refaldas ĝin por vi. -Por rearanĝi la alineon, tajpu M-q (Meta-q) dum la kursoro estas -interne de la alineo. - ->> Movu la kursoron en la antaŭan alineon kaj tajpu M-q. - - -* SERĈADO ---------- - -Emakso povas serĉi aperojn de ĉenoj (tiuj estas aroj da apudaj signoj -aŭ vortoj), aŭ antaŭen tra la teksto, aŭ malantaŭen. Serĉi ĉenon -estas kursormova ordono; ĝi movas la kursoron al la sekvanta loko kie -la ĉeno aperas. - -La Emaksa serĉa ordono diferencas de la serĉaj ordonoj de la plimulto -da redaktiloj per tio, ke ĝi estas "dumtajpa". Tio signifas ke la -serĉo okazas dum vi tajpas la ĉenon por priserĉi. - -La ordono por komenci serĉon estas C-s por la serĉo antaŭen, kaj C-r -por la serĉo malantaŭen. SED ATENDU! Ankoraŭ ne provu ilin nun. - -Kiam vi tajpos C-s, vi vidos la ĉenon "I-search" aperi invite en la -eĥa areo. Ĉi tio informas vin, ke Emakso estas en la dumtajpa serĉo, -atendante ke vi tajpu la ĉenon kies aperon vi deziras trovi. <Return> -finas serĉon. - ->> Nun tajpu C-s por komenci serĉon. MALRAPIDE, unuliterope, tajpu la - vorton "kursoro", paŭzante post ĉiu tajpita signo por vidi, kio - okazas al la kursoro. - Nun vi estas serĉinta por "kursoro", unufoje. ->> Tajpu C-s denove, por serĉi la sekvan aperon de "kursoro". ->> Nun tajpu <Backspace> kvarfoje kaj rigardu kiamaniere la kursoro - moviĝas. ->> Tajpu <Return> por fini la serĉon. - -Ĉu vi vidis, kio okazis? Emakso, en dumtajpa serĉo, penas iri al la -apero de la ĉeno kiun vi jam tajpis. Por iri al la sekvanta apero de -"kursoro" nur tajpu C-s denove. Se nenia ajn apero ekzistas, Emakso -pepas kaj informas vin ke la serĉo ĉi-foje "malsukcesis". Ankaŭ C-g -finus la serĉon. - -RIMARKU: Ĉe iuj sistemoj, C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos ne -plu da eligo de Emakso. Ĉi tio indikas ke operaciuma "trajto" nomata -"fluregulado" interkaptis la C-s kaj ne permesas al ĝi trapasi al -Emakso. Por removebligi la ekranon, tajpu C-q. Konsultu la sekcion -"Spontaneous Entry to Incremental Search" en la Emaksa manlibro por -konsilo pri tio, kiel trakti ĉi tiun "trajton". - -Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos <Retroviŝu>, vi rimarkos ke la -lasta signo en la serĉata ĉeno forviŝiĝas, kaj la serĉo retroiras al -la ĵusa loko de la serĉo. Ekzemple, supozu ke vi tajpis "k", por -serĉi la unuan aperon de "k". Nun se vi tajpus "u, la kursoro moviĝus -al la unua apero de "ku". Nun tajpu <Retroviŝu>. Ĉi tio forigos la -"u" de el la serĉata ĉeno, kaj la kursoro moviĝos reen al la unua -apero de "k". - -Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos STIRan aŭ META-signon -(esceptante kelkajn signojn, specialajn en la serĉo, ekzemple C-s kaj -C-r), la serĉo iĝos finita. - -La C-s komencas serĉon kiu celas iun ajn aperon de la serĉata ĉeno -POST la nuna kursorloko. Se vi deziras serĉi ion supre en la teksto, -tajpu C-r anstataŭe. Ĉio dirita pri C-s validas pri C-r, krom ke la -direkto de la serĉo estas inversa. - - -* MULTAJ FENESTROJ ------------------- - -Unu el la agrablaj trajtoj de Emakso estas ke vi povas havi plurajn -fenestrojn sur la ekrano samtempe. - ->> Movu la kursoron al tiu ĉi linio kaj tajpu "C-u 0 C-l" (kun Stira - lo, ne Stira unu). - ->> Nun tajpu "C-x 2", kio fendos la ekranon en du fenestrojn. - Ambaŭ fenestroj vidigas ĉi tiun lernilon. La kursoro restas en la - supra fenestro. - ->> Tajpu C-M-v por rulumi la malsupran fenestron - (Se vi ne havas veran Meta-klavon, tajpu Esc C-v.) - ->> Tajpu "C-x o" ("o" de la angla vorto "other", "alia") por movi la - kursoron en la malsupran fenestron. ->> Uzu C-v kaj M-v en la malsupra fenestro por rulumi ĝin. - Daŭrigu legi ĉi tiun instrukcion en la supra fenestro. - ->> Tajpu C-x o denove por movi la kursoron reen en la supran fenestron. - La kursoro en la supra fenestro estas ĝuste kie ĝi estis antaŭe. - -Vi povas plu uzi C-x o por moviĝi inter fenestroj. Ĉiu fenestro havas -sian propran kursorlokon, sed nur unu fenestro ja montras la kursoron. -Ĉiuj el la ordinaraj redaktaj ordonoj apartenas al la fenestro kiu -enhavas la kursoron. Ni nomas tiun la "elektita fenestro". - -La ordono C-M-v estas utilega kiam vi redaktas tekston en unu fenestro -kaj uzas la alian fenestron nur por konsulti. Tiel vi ĉiam povas havi -la kursoron en la fenestro kie vi redaktas, kaj laŭbezone rulumi tra -la alia fenestro per C-M-v. - -C-M-v estas ekzemplo de STIR-META-signo. Se vi havas veran -META-klavon, vi povas tajpi C-M-v premante ambaŭ STIR kaj META, kaj -tajpante v. Ne gravas, ĉu STIR aŭ META "venas unue," ĉar ili ambaŭ -funkcias kiel modifiloj de la signo kiun vi tajpas. - -Se vi ne havas veran META-klavon, kaj uzas <ESC> anstataŭe, la ordo -gravas: vi devas tajpi <ESC> kaj poste C-v, ĉar "C-ESC v" ne funkcias. -Tiel estas ĉar <ESC> estas ne modifilo, sed memstara signo. - ->> Tajpu "C-x 1" (en la supra fenestro) por forigi la malsupran - fenestron. - -(Se vi tajpus C-x 1 en la malsupra fenestro, tio forigus la supran. -Pensu pri tiu ordono kiel "restigu nur unu fenestron -- la fenestron -en kiu mi jam estas.") - -Ne estas nepraĵo havi la saman bufron en ambaŭ fenestroj. Se vi uzas -"C-x C-f" por trovi dosieron en unu fenestro, la alia fenestro ne -ŝanĝiĝas. Vi povas trovi dosieron sendepende en ĉiu fenestro. - -Jen alia maniero uzi du fenestrojn por montri du malsamajn aferojn: - ->> Tajpu "C-x 4 C-f", kaj sekve la nomon de unu el viaj dosieroj. - Finu per <Return>. Rimarku ke la elektita dosiero aperas en la - malsupra fenestro. Ankaŭ la kursoro iras tien. - ->> Tajpu "C-x o" por retroiri en la supran fenestron, kaj "C-x 1" por - forigi la malsupran fenestron. - - -* REKURSIAJ REDAKTAJ NIVELOJ ----------------------------- - -Iam vi eniros ion nomatan "rekursia redakta nivelo". Tio estas -indikata per ortaj krampoj en la reĝimlinio, ĉirkaŭ la rondaj krampoj -de la nomo de la ĉefreĝimo. Ekzemple, vi eble vidos [(Fundamental)] -anstataŭ (Fundamental). - -Por eliri el la rekursia redakta nivelo, tajpu Esc Esc Esc. Tio estas -universala "elira" ordono. Vi ankaŭ povas uzi ĝin por forigi kromajn -fenestrojn, aŭ por eliri el la bufreto. - ->> Tajpu "M-x" por eniri la bufreton; kaj poste tajpu "Esc Esc Esc" - por eliri. - -Oni ne povas uzi C-g por eliri el rekursia redakta nivelo. Tiel estas -ĉar C-g estas uzata por aboli ordonojn kaj argumentojn INTERNE DE la -rekursia redakta nivelo. - - -* KIEL AKIRI PLUAN HELPON -------------------------- - -En ĉi tiu lernilo ni penis provizi nur tiom da informo, kiom necesas -por ebligi al vi ekuzi Emakson. Emakso disponigas tiom da ebloj, ke -oni ne povas prezenti ĉiom da ili ĉi tie. Tamen, vi eble dezirus -lerni plu pri Emakso, ĉar ĝi havas multajn aliajn utilajn trajtojn. -Emakso provizas ordonojn por legi dokumentaĵon pri Emaksaj ordonoj. -Ĉiuj el tiuj ĉi "helpaj" ordonoj komenciĝas per la signo C-h, kiu -estas nomata "la Help-signo". - -Por uzi la Helpajn ordonojn, tajpu la signon C-h, kaj sekve signon -indikantan kian helpon vi deziras. Se vi estas vere perdita, tajpu -C-h ? kaj Emakso montros al vi la specojn de helpo kiujn ĝi povas -provizi. Se vi tajpis C-h kaj decidas ke vi ne deziras helpon, simple -tajpu C-g por aboli ĝin. - -(En iuj lokoj oni ŝanĝas la signifon de la signo C-h. Oni prefere ne -faru tion por ĉiuj uzantoj, do vi rajtas plendi al la sistemestro. -Dume, se C-h ne montras mesaĝon pri helpo ĉe la fundo de la ekrano, -provu tajpi la F1-klavon aŭ "M-x help <Return>" anstataŭe.) - -La plej baza HELPA rimedo estas "C-h c". Tajpu C-h, la signon c, kaj -ordonan signon aŭ sekvencon; sekve de tio Emakso montras koncizegan -priskribon pri la ordono. - ->> Tajpu C-h c C-p. - En la eĥa areo devas aperi proksimume tia mesaĝo: - - C-p runs the command previous-line - -Ĉi tio diras al vi la "nomon de la funkcio". Funkciaj nomoj servas -ĉefe por agordi kaj etendi Emakson. Sed ĉar funkciaj nomoj estas -elektitaj por indiki kion la ordono faras, ili ankaŭ servas kiel -koncizega priskribo -- sufiĉa por rememorigi vin pri ordonoj kiujn vi -jam lernis. - -Ankaŭ la plursignaj ordonoj, ekzemple "C-x C-s" kaj "<ESC>v", estas -egale eblaj post C-h c. - -Por akiri pli da informo pri ordono, uzu C-h k anstataŭ C-h c. - ->> Tajpu C-h k C-p. - -Ĉi tio montras la plenan priskribon de la funkcio, aldone al ĝia nomo, -en Emaksa fenestro. Fininte legi la eligaĵon, tajpu "C-x 1" por -forigi la helptekston. Ne nepras fari tion tuj. Vi povas redakti -konsultante la helptekston, kaj poste tajpi C-x 1. - -Jen iom da aliaj utilaj elektoj por C-h: - - C-h f Priskribu funkcion. Vi tajpas la nomon de la funkcio. - ->> Provu tajpi C-h f previous-line<Return>. - Ĉi tio vidigas ĉiom da la informo kiun Emakso havas pri la funkcio - efektiviganta la C-p ordonon. - - C-h a Rilate al Ordono ("à propos"). Tajpu ŝlosilvorton kaj - Emakso listigos ĉiujn el la ordonoj kies nomoj enhavas - tiun ŝlosilvorton. Vi povas alvoki tiajn ordonoj per - META-x. Por iom da ordonoj, Rilate al Ordono ankaŭ - listigos unu- aŭ dusignan sekvencon alvokantan la - saman ordonon. - ->> Tajpu C-h a file<Return>. - -Sekve de ĉi tio vi vidos en aparta fenestro liston da ĉiuj M-x ordonoj -enhavantaj "file" en sia nomo. Vi vidos signajn ordonojn listigitaj -apud la respondaj ordonnomoj, ekzemple "C-x C-f" kaj "C-x C-w" apud -"find-file" kaj "write-file". - ->> Tajpu C-M-v por rulumi la helpfenestron. Faru ĉi tion kelkfoje. ->> Tajpu C-x 1 por forigi la helpfenestron. - - C-h i Vidigu dialogan manlibron (t.n. "Info"). Ĉi tiu - ordono transportos vin en specialan bufron, nomatan - "*info*", kie vi povos legi instrukciojn pri la - pakaĵoj instalitaj en via sistemo. Ekzemple, tajpu - "m emacs <Return>" por legi la manlibron pri Emakso. - Se vi neniam antaŭe uzis Info, tajpu "?", kaj Emakso - gvidos vin tra la prezento de la ebloj de la informa - reĝimo. Finleginte ĉi tiun lernilon, uzu la - Info-manlibron kiel vian ĉefan dokumentaĵon. - - -* KROMAJ FUNKCIOJ ------------------ - -Pluajn informojn pri Emakso vi povas trovi foliumante ties manlibron, -ĉu paperan (libroforman) aŭ dialogan (en Info -- uzu la Help-menuon aŭ -tajpu "F10 h r"). Du funkcioj kiujn vi probable aparte aprezos estas -la kompletigo, ŝparanta tajpadon, kaj dired, faciliganta manipuladojn -dosierajn. - -Kompletigo estas rimedo por eviti redundan tajpadon. Ekzemple, se vi -volas transiri en la bufron *Messages*, sufiĉas tajpi "C-x b *M<Tab>" -kaj Emakso kompletigos la bufronomon per tiom da signoj, kiom ĝi povos -determini surbaze de tio, kion vi jam tajpis. La kompletigo estas -priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Completion". - -Dired ebligas al vi listigi dosierujon (kaj eventuale, ties -subdosierujojn), kaj moviĝi en tiu listo vizitante, alinomante, -forigante kaj alimaniere manipulante la dosierojn. Dired estas -priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Dired". - -La manlibro priskribas ankaŭ multajn aliajn apartaĵojn de Emakso. - - -* FINO ------- - -Memoru, por definitive eliri el Emakso uzu C-x C-c. Por eliri en la -ŝelon provizore, tiel ke vi povu reveni en Emakson poste, uzu C-z. - -Ĉi tiu lernilo estas farita kun la intenco esti komprenebla por ĉiu -nova uzanto, do se vi trovis ion ajn malklara, ne restu kulpigante vin -mem -- plendu! La adreso por la Esperanta Traduka Teamo estas -<translation-team-eo@lists.sourceforge.net>. - - -* KOPIADO ---------- - -Ĉi tiu lernilo devenas el longa vico da Emaksaj instruaj dosieroj ekde -la dosiero verkita de Stuart Cracraft por la originala Emakso. - -Ĉi tiu versio de la lernilo, same kiel GNU Emakso, estas metita sub -kopirajton, kaj venas kun permeso por disdoni kopiojn se certaj -kondiĉoj estas observataj: - - Copyright (C) 1985, 1999, 2001, 2002, 2005, - 2007 Free Software Foundation, Inc. - - Ĉi tiu dosiero estas parto de "GNU Emacs". - - "GNU Emacs" estas libera programverko; vi povas ĝin pludistribui - kaj/aŭ modifi je la kondiĉoj de la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo, - eldonita de "Free Software Foundation", laŭ la versio 3 de tiu - Permesilo aŭ, se vi preferas, ajna posta versio. - - Ni distribuas ĉi tiun programon esperante ke ĝi estos utila, tamen - SEN IA AJN GARANTIO, i.a. sen la implica garantio pri - SURMERKATIGEBLO aŭ TAŬGECO POR IU KONKRETA CELO. Pliajn detalojn - vidu en la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo. - - Ekzemplero de la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo devas esti - liverita al vi kun ĉi tiu programo; se vi ĝin ne ricevis, turnu vin - al: Free Software Foundation, Inc., 51 Franklin Street, Fifth - Floor, Boston, MA 02110-1301, USA. - -Bonvole legu la dosieron COPYING kaj sekve donu kopiojn de GNU Emakso -al viaj amikoj. Helpu ekstermi programaran obstrukcismon -("proprietigon") per uzado, verkado kaj kunhavigo de libera -programaro! - -Ĉi tiun lernilon esperantigis D. Dale Gulledge; la tradukon reviziis -kaj kompletigis Sergio B. Pokrovskij. - ---- end of TUTORIAL.eo --- - -;;; Local Variables: -;;; coding: latin-3 -;;; End: - -;; arch-tag: ee436ebb-58b6-4102-9402-1e92c33966e9