changeset 82705:b05f40094c1d

Move tutorials from etc/ to etc/tutorials/
author Glenn Morris <rgm@gnu.org>
date Wed, 22 Aug 2007 07:38:59 +0000
parents dba06cee55fd
children 7802bccd4370
files etc/tutorials/TUTORIAL.eo
diffstat 1 files changed, 1126 insertions(+), 0 deletions(-) [+]
line wrap: on
line diff
--- /dev/null	Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000
+++ b/etc/tutorials/TUTORIAL.eo	Wed Aug 22 07:38:59 2007 +0000
@@ -0,0 +1,1126 @@
+Lernilo pri Emacs.  Vidu finon por kondiĉoj pri kopii.
+Mallonga lernilo pri Emakso (Emacs). -- La uzokondiĉojn vd ĉe la fino.
+
+Emaksaj ordonoj ĝenerale uzas aŭ la STIR-klavon (ofte markitan "Ctrl"
+aŭ "CTL"), aŭ la META-klavon (ofte markitan "EDIT" aŭ "Alt").  Prefere
+ol plene skribi tion ĉiufoje, ni uzos la sekvajn mallongigojn:
+
+ C-<signo> signifas "premante la STIR-klavon tajpu la signon <signo>".
+           Do, C-f estus: premtenu la STIR-klavon kaj tajpu f.
+
+ M-<signo> signifas "premante la META-klavon (aŭ EDIT- aŭ Alt-klavon)
+	   tajpu <signo>n.  Se vi havas nek META- nek EDIT- nek
+	   Alt-klavon, anstataŭe premu kaj malpremu la Esc-klavon kaj
+	   poste tajpu <signo>n.  Ni skribas <ESC> por la Esc-klavo.
+
+GRAVA NOTO: por fini la Emaksan seancon, tajpu C-x C-c.  (Du signoj.)
+En ĉi tiu lernilo, la signoj ">>" ĉe la maldekstra marĝeno rekomendas
+al vi tuj provi uzi ordonon.  Ekzemple:
+<<Blank lines inserted here by startup of help-with-tutorial>>
+[Mezo de paĝo malplenas pro instruaj kialoj.  La teksto pluas sube.]
+>> Nun tajpu C-v (Vidu sekvantan ekranplenon) por vidigi la sekvan
+   ekranplenon.  (Procedu: tenante premita la STIR-klavon tajpu v).
+   De nun, ripetu ĉi tion ĉiun fojon kiam vi finlegos la ekranon.
+
+Notu ke estas dulinia komunaĵo inter la tujsekvaj ekranplenoj; tio
+donas kontinuecon por faciligi la legadon.
+
+Antaŭ ĉio vi bezonas scii kiel moviĝi de loko al loko en la teksto.
+Vi jam povas moviĝi je unu ekrano antaŭen per C-v.  Por moviĝi
+malantaŭen je unu ekrano, tajpu M-v (premu la META-klavon kaj tajpu v,
+aŭ tajpu <ESC>c se vi ne havas META-, EDIT- aŭ Alt-klavon).
+
+>> Provu tajpi M-v kaj sekve C-v kelkfoje.
+
+
+* RESUMO
+--------
+
+La sekvaj ordonoj servas por foliumi ekranplenojn:
+
+	C-v	Moviĝu antaŭen je unu ekranpleno
+	M-v	Moviĝu malantaŭen je unu ekranpleno
+	C-l     Viŝu la ekranon kaj reeligu la tutan tekston, aranĝante
+		ĝin ĉirkaŭ la kursoro lokita centre de la ekrano.
+		(Tiu estas C-L, la stira lo; ne C-1, la stira unu.)
+
+>> Trovu la kursoron, kaj notu ĝian kuntekston.  Tajpu C-l.  Retrovu
+   la kursoron kaj notu ke ĝi restas en la sama kunteksto.
+
+
+* BAZAJ RIMEDOJ POR REGI KURSORON
+---------------------------------
+
+Foliumi per ekranplenoj estas utila afero, sed kiel oni moviĝu al
+preciza loko en la teksto sur la ekrano?
+
+Estas kelkaj metodoj por fari tion.  Oni povas uzi la sagoklavojn, sed
+pli produktive estas teni la manojn en la normala pozicio kaj uzi la
+ordonojn C-p, C-b, C-f, kaj C-n.  Ĉiu de tiuj ordonoj movas la
+kursoron je unu vertikalo aŭ horizontalo en la koncerna direkto sur la
+ekrano.  Ĉi tiu tabelo montras tiujn kvar ordonojn kaj kien ili movas
+la kursoron:
+
+			   Al la antaŭa linio, C-p
+			   (angle: Previous line)
+				   :
+				   :
+      Antaŭen, C-b .... Nuna loko de la kursoro .... Sekven, C-f
+   (ang. Backward)		   :		     (ang. Forward)
+				   :
+			Al la sekva linio, C-n
+			  (angle: Next line)
+
+>> Movu la kursoron al la centra linio de la diagramo per C-n aŭ C-p.
+   Tajpu C-l por vidi la tutan diagramon vertikale centrigita sur la
+   ekrano.
+
+La literoj estas elektitaj laŭ la koncernaj anglaj vortoj: P el
+"previous", N el "next", B el "backward" kaj F el "forward".  Tiuj
+estas la bazaj ordonoj por movi la kursoron, kaj vi uzos ilin ĉiam, do
+utilas al vi lerni ilin nune.
+
+>> Uzu C-n kelkfoje por mallevi la kursoron al ĉi tiu linio.
+
+>> Uzu C-f por avanci en la linion kaj sekve C-p por movi supren.
+   Atentu kion C-p faras kiam la kursoro estas meze de la linio.
+
+Ĉiu teksta linio finiĝas per novlinia signo, kiu disigas ĝin disde la
+sekva linio.  La lasta linio en via dosiero devus havi novlinion ĉe la
+fino (sed Emacs ne postulas ĝin).
+
+>> Provu uzi C-b ĉe linikomenco.  Ĝi devas movi al la fino de la
+   antaŭa linio.  Tio okazas ĉar ĝi movas reen trans la novlinian
+   signon.
+
+C-f povas movi trans novlinion analogie kiel C-b
+
+>> Uzu C-b por vidi kie estas la kursoro.
+   Poste uzu C-f kelkfoje por reveni ĉe la linifinon.
+   Poste faru unu C-f pli por transiri en la sekvantan linion.
+
+Kiam vi pasas trans la supron aŭ malsupron de la ekrano, la teksto
+transranda ŝoviĝas sur la ekranon.  Tio estas nomata "rulumado".  Ĝi
+ebligas movi la kursoron al specifita loko en la teksto sen perdi ĝin
+(la kursoron) de sur la ekrano.
+
+>> Provu uzi C-n por movi la kursoron de sur la malsupro de la ekrano,
+   kaj vidu kio okazas.
+
+Se movado per signoj estas tro malrapida, moviĝu per vortoj.  M-f
+(Meta-f) movas je unu vorto posten kaj M-b movas je unu vorto reen.
+
+>> Tajpu kelkfoje M-f kaj M-b.
+
+Kiam vi estas meze de vorto, M-f movas al la fino de la vorto.  Kiam
+vi estas en intervorta spaco, M-f movas al la fino de la sekva vorto.
+M-b faras analogie en la mala direkto.
+
+>> Tajpu M-f kaj M-b kelkfoje, intermiksante kun C-f kaj C-b, por vidi
+   la efikon de M-f kaj M-b el diversaj lokoj ene kaj inter vortoj.
+
+Rimarku la analogion inter C-f kaj C-b unuflanke, kaj M-f kaj M-b
+aliflanke.  Tre ofte Meta-signoj servas por funkcioj rilataj al unuoj
+difinitaj lingve (vortoj, frazoj, alineoj), dum la stiraj C-signoj
+funkcias sur elementaj unuoj sendependaj de la enhavo (signopozicioj,
+linioj, ktp.).
+
+Tiu analogio validas ankaŭ por linioj kaj frazoj: C-a kaj C-e movas al
+la komenco aŭ fino de linio, kaj M-a kaj M-e movas al la komenco aŭ
+fino de frazo.
+
+>> Provu kelkajn C-a, poste kelkajn C-e.
+   Provu kelkajn M-a, poste kelkajn M-e.
+
+Observu kiel ripetaj C-a faras nenion pli ol unufoje, dum ripetaj M-a
+plu movas je unu frazo pluen.  Kvankam la analogio ne estas plena, ĉiu
+ordono kondutas nature.
+
+La loko de la kursoro en la teksto estas nomata "punkto" (angle
+"point").  Alidire, la kursoro montras sur la ekrano kie "punkto"
+estas en la teksto.
+
+Jen resumo de simplaj ordono por movi la kursoron, inklude la ordonojn
+por moviĝi per vortoj kaj frazoj:
+
+	C-f	Moviĝu sekven je unu signopozicio
+	C-b	Moviĝu reen je unu signopozicio
+
+	M-f	Moviĝu sekven je unu vorto
+	M-b	Moviĝu antaŭen je unu vorto
+
+	C-n	Moviĝu en la malsuran linion
+	C-p	Moviĝu en la suran linion
+
+	C-a	Moviĝu al la linikomenco
+	C-e	Moviĝu al la linifino
+
+	M-a	Moviĝu al la komenco de la frazo
+	M-e	Moviĝu al la fino de la frazo
+
+>> Provu ĉiujn ĉi ordonojn, nun po kelkfoje por praktiki.  Ili estas
+   la plej ofte uzataj ordonoj.
+
+Du aliaj kursormovaj ordonoj estas M-< (Meta Malpli-ol), kiu movas al
+la komenco de la tuta teksto, kaj M-> (Meta Pli-ol), kiu movas al la
+fino de la tuta teksto.
+
+Ĉe la plejmulto de terminaloj, la "<" estas super la komo, do vi devas
+uzi la majuskligan klavon por tajpi ĝin.  Ĉe tiuj terminaloj vi ankaŭ
+devas uzi la majuskligan klavon por tajpi M-<; sen la majuskliga klavo
+rezultus "M-," (Meta-komo).
+
+>> Provu tajpi M-< nune, por moviĝi al la komenco de la lernilo.
+   Poste uzu C-v multfoje por reveni ĉi tien.
+
+>> Provu tajpi M-> nune, por moviĝi al la fino de la lernilo.
+   Poste uzu M-v multfoje por reveni ĉi tien.
+
+Vi ankaŭ povas movi la kursoron per la sagoklavoj, se via terminalo
+havas ilin.  Ni tamen rekomendas ke vi lernu C-b, C-f, C-n kaj C-p pro
+tri kialoj.  Unue, ili funkcias ĉe ĉia terminalo.  Due, kiam vi
+kutimiĝos al Emakso, vi trovos ke tajpi tiujn stirsignojn estas pli
+rapida ol tajpi la sagoklavojn (ĉar vi ne devas formovi viajn manojn
+de la normala tajpada pozicio).  Trie, kiam vi kutimiĝos uzi tiujn
+stirajn ordonojn, vi facile lernos uzi ankaŭ aliajn kursormovajn
+ordonojn.
+
+La plejparto da Emaksaj ordonoj akceptas nombran argumenton; por la
+plejparto da ordonoj, ĝi funkcias kiel ripetilo.  Por indiki al ordono
+la nombron de ripetoj, tajpu C-u kaj sekve la ciferojn antaŭ ol tajpi
+la ordonon.  Se vi havas META-klavon (aŭ EDIT-, aŭ Alt-klavon), eblas
+ankaŭ alia metodo por doni nombran argumenton: tajpu la ciferojn
+premtenante la META-klavon.  Ni rekomendas lerni la metodon de C-u ĉar
+ĝi funkcias ĉe ĉia terminalo.  La nombra argumento ankaŭ estas nomata
+"prefiksa argumento", ĉar la argumenton oni tajpas antaŭ la koncerna
+ordono.
+
+Ekzemple, C-u 8 C-f movas vin al la oka signo sekvanta.
+
+>> Uzu C-n aŭ C-p kun nombra argumento por movi la kursoron en apudan
+   linion per sola ordono.
+
+La plejparto da ordonoj uzas la nombran argumenton kiel ripetilon, sed
+iuj ordonoj ĝin uzas alicele.  Kelkaj ordonoj (tamen neniu el la
+lernitaj) uzas ĝin kiel indikilon -- la ekzisto de prefiksa argumento,
+sendepende de ĝia valoro, igas la ordonon agi alimaniere.
+
+C-v kaj M-v estas alispeca escepto.  Kiam vi donas al ili argumenton,
+ili rulumas la ekranon supren aŭ suben je tiom da linioj, anstataŭ je
+ekranplenoj.  Ekzemple, C-u 8 C-v rulumas la ekranon je 8 linioj.
+
+>> Tajpu C-u 8 C-v nun.
+
+Ĉi tio devis rulumi la ekranon je 8 linioj supren.  Se vi deziras
+retrorulumi ĝin suben, vi povas doni argumenton al M-v.
+
+Se vi uzas Emakson sub grafika fenestrosistemo, ekz-e X11 aŭ
+MS-Windows, ĝi devas havi altan ortograman regionon nomatan rulumskalo
+ĉe la (mal)dekstra flanko de la Emaksa fenestro.  Vi povas rulumi la
+tekston klakante per la muso en la rulumskalo.
+
+>> Provu premi la mezan butonon (de la muso) ĉe la supro de la
+   emfazata regiono interne de la rulumskalo.  Tio devus rulumi la
+   tekston ĝis pozicio determinita per tio, kiom alte aŭ malalte vi
+   alklakis.
+
+>> Provu movi la muson supren kaj suben, tenante premita la mezan
+   musbutonon.  Vi vidos ke la teksto rulumas supren kaj suben laŭ
+   tio, kiel vi movas la muson.
+
+
+* SE EMAKSO SVENIS
+------------------
+
+Se Emakso ĉesis respondi al viaj ordonoj, vi povas sendanĝere ĝin
+malbloki tajpante C-g.  Vi povas uzi C-g por haltigi ordonon kiu
+plenumiĝas tro longe.
+
+Vi ankaŭ povas uzi C-g por forigi nombran argumenton aŭ la komencon de
+ordono kiun vi ne deziras fini.
+
+>> Tajpu C-u 100 por fari nombran argumenton 100, sekve tajpu C-g.
+   Nun tajpu C-f.  Ĝi devas movi je nur unu signo, ĉar vi forigis la
+   argumenton per C-g.
+
+Se vi erare tajpis <ESC> (la eskapklavon), vi povas vin malembarasi de
+ĝi per C-g.
+
+
+* MALŜALTITAJ ORDONOJ
+---------------------
+
+Iuj Emaksaj ordonoj estas malŝaltitaj por ke komencantoj ne uzu ilin
+akcidente.
+
+Se vi tajpas iun el la malŝaltitaj ordonoj, Emakso eligas mesaĝon
+indikantan la tajpitan ordonon, kaj demandas ĉu vere vi volas uzi ĝin.
+
+Se vi intencas uzi la ordonon, tajpu spaceton responde al la demando.
+Normale, se vi ne deziras plenumi la malŝaltitan ordonon, respondu per
+"n".
+
+>> Tajpu C-x C-l (kiu estas malŝaltita ordono), kaj tajpu "n" responde
+   al la demando.
+
+
+* FENESTROJ
+-----------
+
+En Emakso vi povas havi plurajn fenestrojn montrantajn sian propran
+tekston.  Ni klarigos poste kiel uzi plurajn fenestrojn.  Sed nun ni
+klarigu kiel forigi nebezonatajn fenestrojn kaj reveni al la simpla
+unufenestra redaktado.  Tio estas facila:
+
+	C-x 1	Unu fenestro (t.e., forigu ĉiujn aliajn fenestrojn)
+
+Tio estas STIR-x kaj poste la cifero 1.  "C-x 1" pligrandigas la
+fenestron enhavantan la kursoron, tiel ke ĝi okupu la tutan ekranon.
+Ĝi malaperigas ĉiujn aliajn fenestrojn.
+
+>> Movu la kursoron en ĉi tiun linion kaj tajpu C-u 0 C-l.
+>> Tajpu C-h k C-f.
+   Vidu kiel ĉi tiu fenestro malkreskas, dum nova fenestro aperas por
+   montri instrukcion pri la C-f ordono.
+
+>> Tajpu C-x 1 kaj vidu la instrukcian fenestron malaperi.
+
+Tiu ordono malsimilas la aliajn ordonojn kiujn vi lernis antaŭe ĉar ĝi
+konsistas el du signoj.  Ĝin komencas la signo STIR-x.  Ekzistas tuta
+serio da ordonoj kiuj komenciĝas per STIR-x; multaj el ili koncernas
+fenestrojn, dosierojn, bufrojn, kaj rilatajn aferojn.  Tiuj ordonoj
+estas du, tri aŭ kvar signojn longaj.
+
+
+* ENŜOVO KAJ FORVIŜO
+--------------------
+
+Se vi deziras enŝovi tekston, simple ĝin tajpu.  Signojn kiujn oni
+povas vidi, ekzemple A, 7, *, ktp, Emakso traktas kiel tekston kaj
+enmetas tuj.  Tajpu <Return> (la enigan klavon) por enigi linifinilon.
+
+Por forviŝi la ĵus tajpitan signon tajpu <Retroviŝu>.  <Retroviŝu>
+estas tiu klavo de la klavaro, kiun oni ankaŭ ekster Emakso normale
+uzas por forigi la ĵus tajpitan signon.  Kutime ĝi estas granda klavo
+unu aŭ du vicojn super Return-klavo, kaj eble estas markita per
+"Delete", "Del" aŭ "Backspace".
+
+Se tiu klavo estas markita per "Backspace" (retropaŝo), tiam ĝuste ĝin
+oni uzu por <Retroviŝu>.  Se krome estas alia klavo, markita <Delete>,
+ĝi ne estas <Retroviŝu>.
+
+Ĝenerale, <Retroviŝu> estas tiu klavo kiu forviŝas la signon tuj antaŭ
+la nuna kursorloko.
+
+>> Faru ĉi tion nun -- tajpu kelkajn signojn, poste forviŝu ilin
+   tajpante kelkajn <Retroviŝu>.  Ne timu difekti ĉi tiun dosieron; vi
+   ne ŝanĝos la originalan lernilon.  Ĉi tio estas nur ties labora
+   kopio por vi.
+
+Kiam linio da teksto iĝas pli longa ol la ekrana linio, la teksta
+linio transiras sur la sekvan ekranan linion.  Retroklino ("\") -- aŭ,
+en grafika fenestrosistemo, kurba sageto -- en la dekstra marĝeno
+indikas tian transiron.
+
+>> Enigu tekston ĝis ĝi atingos la dekstran marĝenon, kaj plu enigu.
+   Vi vidos transiron en la sekvan linion.
+
+>> Ripete <Retroviŝu> por remallongigi la tekstan linion ĝis la longo
+   de unu ekrana linio denove.  La transiro malaperas.
+
+Vi povas forviŝi linifinan signon tiel same kiel iun ajn signon.
+Forviŝo de linifinilo inter du linioj kunigas ilin en unu linion.  Se
+la rezulta kunigita linio estas pli longa ol la ekrana larĝo, ĝi
+aperos kun transiro.
+
+>> Movu la kursoron al la komenco de linio kaj tajpu <Retroviŝu>.  La
+   linio kuniĝos kun la ĵusa linio.
+
+>> Tajpu <Return> por reenigi la linifinilon kiun vi ĵus forviŝis.
+
+Memoru ke vi povas doni ripetilon al plejparto da Emaksaj ordonoj; tio
+koncernas ankaŭ tekstajn signojn.  Ripetilo ĉe teksta signo enigas ĝin
+plurfoje.
+
+>> Provu tion nun -- tajpu "C-u 8 *" por enigi "********".
+
+Vi lernis la plej fundamentan metodon por tajpi en Emakso kaj por
+korekti erarojn.  Vi povas forviŝi per vortoj aŭ per linioj.  Jen
+resumo de forviŝaj ordonoj:
+
+	<Retroviŝu>     forviŝu la signon ĵus antaŭ la kursoro
+	C-d		forviŝu la signon tuj post la kursoro
+
+	M-<Retroviŝu>   forĵetu la vorton ĵus antaŭ la kursoro
+	M-d		forĵetu la vorton tuj post la kursoro
+
+	C-k		forĵetu de la kursorloko ĝis la linifino
+	M-k		forĵetu de la kursorloko ĝis la frazfino
+
+Rimarku ke <Retroviŝu> kaj C-d rilate al M-<Retroviŝu> kaj M-d etendas
+la analogion komencitan de C-f kaj M-f (nu, <Retroviŝu> ne vere estas
+stirsigno, sed ni ne estu tro pedantaj).  C-k kaj M-k iom similas al
+C-e kaj M-e, sed rilate al linioj anstataŭ frazoj.
+
+Vi ankaŭ povas forĵeti iun ajn parton de la bufro per unu senvaria
+metodo.  Moviĝu al unu ekstremaĵo de tiu parto, kaj tajpu "C-@" (aŭ
+"C-SPC", "SPC" simbolas spaceton).  Moviĝu al la alia ekstremaĵo, kaj
+tajpu C-w.  Tio forĵetas la tutan tekston inter la du lokoj.
+
+>> Movu la kursoron al la V ĉe la komenco de la antaŭa alineo.
+>> Tajpu C-SPC.  Emakso devas montri mesaĝon: "Mark set" ("Markite")
+   ĉe la fundo de la ekrano.
+>> Movu la kursoron al la o en "ekstremaĵo", en la dua linio de la
+   alineo.
+>> Tajpu C-w.  Tio forĵetos la tekston komenciĝantan ĉe la V, kaj
+   finiĝantan ĵus antaŭ la o.
+
+La diferenco inter "forĴETI" kaj "forVIŜI" ion konsistas en tio, ke vi
+povas re-enŝovi "forĵetitajn" aĵojn, sed ne "forviŝitajn" aĵojn.
+Re-enŝovo de forĵetita teksto nomiĝas "enĵeto" (angle "yanking").
+Ĝenerale, la ordonoj por forigi multe da teksto ĝin "forĵetas" (do,
+ili ankaŭ ebligas ĝin "enĵeti"); male, la ordonoj por forviŝi nur unu
+signon, aŭ nur blankajn liniojn kaj spacetojn, ne konservas la
+forigitan tekston (kaj oni ne povas ĝin enĵeti).
+
+>> Movu la kursoron al la komenco de nemalplena linio.  Poste tajpu
+   C-k por forĵeti la tekston de tiu linio.
+>> Tajpu C-k duafoje.  Vi vidos ke ĝi forĵetas la linifinilon
+   sekvantan tiun linion.
+
+Rimarku ke unuopa C-k forĵetas la enhavon de la linio, kaj dua C-k
+forĵetas la linion mem kaj igas la postajn liniojn ŝoviĝi supren.  C-k
+traktas nombran argumenton speciale: ĝi forĵetas tiom da linioj KAJ
+ilian enhavaĵon.  Ĉi tio ne estas simpla ripetado.  C-u 2 C-k forĵetas
+du liniojn kaj iliajn linifinojn; tajpi C-k dufoje ne farus tion.
+
+Reenigi forĵetitan tekston nomiĝas "enĵetado".  Vi povas enĵeti la
+forĵetitan tekston aŭ en la saman lokon de kie ĝi estis forĵetita, aŭ
+en alian lokon de la redaktata teksto, aŭ eĉ en alian dosieron.  Vi
+povas enĵeti la tekston kelkfoje por fari plurajn kopiojn de ĝi.
+
+Por repreni la laste forĵetitan tekston kaj enigi ĝin tien kie la
+kursoro nune estas, tajpu "C-y" (de la angla vorto "yank").
+
+>> Provu ĝin: tajpu C-y por enĵeti la tekston.
+
+Atentu ke se vi tujsekve faras plurajn C-k, ĉiuj forĵetataĵoj
+konserviĝas kune, por ke oni povu enĵeti ĉiujn ĉi liniojn per unu C-y.
+
+>> Faru ĉi tion nun, tajpu C-k kelkfoje.
+
+Nun, por repreni tiun forĵetitan tekston:
+
+>> Tajpu C-y.  Poste movu la kursoron je kelkaj linioj suben kaj tajpu
+   C-y denove.  Nun vi scias kiel kopii iom da teksto.
+
+Kion fari se vi, havante iom da teksto enĵetota, forĵetas ion alian?
+C-y enĵetus la pli ĵusan forĵetaĵon.  Sed la antaŭa teksto ne estas
+perdita.  Vi povas re-enĵeti ĝin per la ordono M-y.  Farinte C-y por
+enĵeti la plej ĵusan forĵetaĵon, tajpu M-y por anstataŭigi la
+enĵetitan tekston per pli frua forĵetaĵo.  Tajpadu M-y denove, kaj unu
+post la alia enĵetiĝos pli fruaj forĵetaĵoj.  Trovinte la serĉatan
+pecon, vi ne bezonas fari ion por konservi ĝin.  Simple daŭrigu vian
+redaktadon, kaj lasu la enĵetitan tekston tie kie ĝi estas.
+
+Se vi uzos M-y sufiĉe da fojoj, vi revenos al la komenca loko (la plej
+ĵusa forĵetaĵo).
+
+>> Forĵetu linion, moviĝu ien, forĵetu alian linion.
+   Poste uzu C-y por enĵeti reen la duan forĵetitan linion.
+   Poste uzu M-y kaj la unua forĵetita linio anstataŭigos ĝin.
+   Uzu M-y plue kaj rigardu kion vi akiras.  Daŭrigu ĝis la reapero de
+   la dua forĵetita linio, kaj poste de kelkaj pli.  Se vi deziras, vi
+   povas doni al M-y pozitivajn kaj negativajn argumentojn.
+
+
+* MALFARADO
+-----------
+
+Se vi ŝanĝis la tekston, kaj sekve decidas ke tio estis eraro, vi
+povas malfari la ŝanĝon per la "malfaru"-ordono, C-x u (de la angla
+"undo").
+
+Normale, C-x u malfaras la ŝanĝojn faritajn per unu ordono; se vi
+tujsekve ripetas la ordonon C-x u kelkfoje, ĉiu ripeto malfaras unu
+plian ordonon.
+
+Sed estas du esceptoj: ordonoj kiuj ne ŝanĝas la tekston ne estas
+atentataj (tiuj inkludas kursormovajn kaj rulumadajn ordonojn), kaj
+memenigaj signoj kutime ariĝas en grupojn po ĝis 20.  (Tio malpliigas
+la tajpadojn de C-x u necesajn por malfari tekstenigon.)
+
+>> Forĵetu ĉi-linion per C-k, sekve tajpu C-x u kaj ĝi devas reaperi.
+
+C-_ estas alternativa malfara ordono; ĝi funkcias same kiel C-x u, sed
+ĝi estas pli facila por plurfoja tajpado sinsekva.  La malavantaĝo de
+C-_ estas ke iuj klavaroj malhavas evidentan metodon por tajpi ĝin.
+Tial ni provizas ankaŭ C-x u.  Ĉe iu klavaroj vi povas ricevi C-_
+tajpante / dum vi premtenas STIR-klavon.
+
+Nombra argumento ĉe C-_ aŭ C-x u agas kiel ripetilo.
+
+Vi povas malfari forviŝon de teksto egale bone kiel vi povas malfari
+forĵeton de teksto.  La diferenco inter forviŝo kaj forĵeto koncernas
+la eblon enĵeti per C-y; ĝi ne ekzistas por malfaro.
+
+
+*  DOSIEROJ
+-----------
+
+Por persistigi la redaktatan tekston, necesas meti ĝin en dosieron.
+Alie, ĝi pereos kiam via Emaksa procezo finiĝos.  Por meti vian
+tekston en dosieron, necesas "trovi" la dosieron antaŭ ol enigi la
+tekston.  (Tio ankaŭ estas nomata "viziti" la dosieron; angle "find,
+visit a file".)
+
+Trovi dosieron signifas ke vi igas la enhavon de la dosiero atingebla
+per Emakso.  Plurrilate, ĝi estas kvazaŭ vi redaktus la dosieron mem.
+Tamen, la ŝanĝoj kiujn vi faras per Emakso ne persistiĝas ĝis kiam vi
+"konservos" (angle "save") la dosieron.  Vi povas konservi la dosieron
+por ne lasi duonŝanĝitan dosieron ĉe la sistemo kiam vi ne deziras
+tion.  Eĉ kiam vi konservas, Emakso lasas la originalan dosieron sub
+ŝanĝita nomo por la eventualo ke vi poste decidos ke viaj ŝanĝoj estis
+eraraj.
+
+Se vi rigardos apud la fundon de la ekrano vi vidos linion kiun
+komencas kaj finas strekoj; komence "--:-- TUTORIAL.eo" aŭ io simila.
+Tiu parto de la ekrano normale montras la nomon de la vizitata
+dosiero.  Ĝuste nun, vi vizitas dosieron nomatan "TUTORIAL.eo" kiu
+estas via propra kopio de la Emaksa lernilo.  Kiam vi trovas dosieron
+per Emakso, la nomo de tiu dosiero aperas ĉe tiu sama loko.
+
+Unu apartaĵo de la dosiertrova ordono estas, ke vi devas indiki kiun
+dosiernomon vi deziras.  Ni diras ke la ordono "legas argumenton de la
+terminalo" (ĉi-okaze la argumento estas la dosiernomo).  Post kiam vi
+tajpis la ordonon
+
+	C-x C-f   Trovu dosieron
+
+Emakso petas ke vi tajpu la dosiernomon.  La dosiernomo kiun vi tajpas
+aperas sur la plej malsupra linio de la ekrano.  Tiu linio estas
+nomata "la bufreto" (angle "minibuffer") kiam ĝi estas uzata por tia
+speco de enigado.  Vi povas uzi ordinarajn Emaksajn redaktajn ordonojn
+por redakti la dosiernomon.
+
+Dum vi enigas la dosiernomon (aŭ iun ajn bufretan enigon), vi povas
+aboli la ordonon per C-g.
+
+>> Tajpu C-x C-f, kaj sekve C-g.  Ĉi tio abolas la bufreton, kaj ankaŭ
+   abolas la ordonon "C-x C-f" kiu uzis la bufreton.  Do vi ne trovis
+   dosieron.
+
+Fininte enigi la dosiernomon, tajpu <Return>.  Tiam eklaboros la
+ordono C-x C-f, kaj trovos la dosieron kiun vi elektis.  La bufreto
+malaperos kiam la C-x C-f ordono finiĝos.
+
+Post eta tempo la enhavo de la dosiero aperas sur la ekrano, kaj vi
+povas redakti la enhavon.  Kiam vi deziras persistigi viajn ŝanĝojn,
+tajpu la ordonon
+
+	C-x C-s   konServu (angle "save") la dosieron
+
+Tio kopias la tekston el interne de Emakso en la dosieron.  Ĉe la unua
+konservado, Emakso renomas la originalan dosieron per nova nomo por ke
+ĝi ne perdiĝu.  La nova nomo estas farata per aldono de "~" al la fino
+de la originala dosiernomo.
+
+Fininte la konservadon, Emakso montras la nomon de la dosiero
+skribita.  Konservu sufiĉe ofte, por ne perdi multe da laboro se la
+sistemo paneos.
+
+>> Tajpu C-x C-s, por konservi vian kopion de la lernilo.
+   Emakso devas montri la mesaĝon "Wrote ...TUTORIAL.eo" (Skribis
+   ...TUTORIAL.eo) ĉe la fundo de la ekrano.
+
+NOTO: Sur iuj sistemoj, C-x C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos
+nenian pluan eligon de Emakso.  Tio indikas ke operaciuma "trajto"
+nomata "fluregulado" (angle "flow control") interkaptis la ordonon C-s
+kaj ne lasas ĝin trapasi al Emakso.  Por revivigi la ekranon, tajpu
+C-q.  Poste rigardu la sekcion nomatan "Spontaneous Entry to
+Incremental Search" en la Emaksa manlibro por konsilo kion fari pri ĉi
+tiu "trajto".
+
+Vi povas trovi ekzistantan dosieron, por vidigi aŭ redakti ĝin.  Vi
+ankaŭ povas trovi dosieron kiu ankoraŭ ne ekzistas.  Ĉi tio estas la
+maniero por krei dosieron per Emakso: trovu la dosieron, komence
+malplenan, kaj sekve ekenigu la tekston por la dosiero.  Kiam vi petos
+"konservi" la dosieron, Emakso vere kreos la dosieron kun la teksto
+kiun vi enigis.  De tiam vi povos opinii ke vi redaktas jam
+ekzistantan dosieron.
+
+
+* BUFROJ
+--------
+
+Se vi trovas duan dosieron per C-x C-f, la unua dosiero restas interne
+de Emakso.  Vi povas reiri al ĝi retrovante ĝin denove per C-x C-f.
+Tio ebligas al vi meti plurajn dosierojn en Emakson.
+
+>> Kreu dosieron nomatan "umo" tajpante "C-x C-f umo <Return>".
+   Poste enigu iom da teksto, redaktu ĝin, kaj konservu "umo"n
+   tajpante "C-x C-s".
+   Fine, tajpu "C-x C-f TUTORIAL.eo <Return>" por reveni al la
+   lernilo.
+
+Emakso tenas la tekston de ĉiu dosiero en objekto nomata "bufro".
+Trovo de dosiero kreas novan bufron interne de Emakso.  Por vidi
+liston de la bufroj kiuj nune ekzistas en via Emakso-procezo, tajpu
+
+	C-x C-b   Listigu bufrojn
+
+>> Provu C-x C-b nun.
+
+Vi vidas, ke ĉiu bufro havas nomon, kaj ke ĝi ankaŭ eble havas
+dosiernomon por la dosiero kies enhavon ĝi tenas.  ĈIU teksto kiun vi
+vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu bufro.
+
+>> Tajpu C-x 1 por forigi la liston de bufroj.
+
+Se vi havas plurajn bufrojn, je ĉiu momento nur nur unu el ili estas
+"la kuranta": tiu, kiun vi redaktas.  Se vi volas redakti alian
+bufron, vi bezonas "transiri" en ĝin.  Se la celata bufro respondas al
+dosiero, vi povas transiri per vizito al ĝi: C-x C-f ...  Sed estas
+pli facila metodo: uzi la ordonon "C-x b", donante al ĝi la nomon de
+la celata bufro.
+
+>> Tajpu "C-x b umo <Return>" por transiri en la bufron "umo",
+   entenantan la tekston de la dosiero "umo".
+   Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon.
+
+Plej ofte, la bufronomo estas egala al la nomo de ĝia dosiero (sen la
+dosiera parto).  Tamen, ne ĉiam tio estas vera.  La listo de bufroj
+farita per "C-x C-b" ĉiam vidigas al vi la nomojn de ĉiuj bufroj.
+
+ĈIU teksto kiun vi vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu
+bufro.  Tamen iuj bufroj ne respondas al dosieroj.  Ekzemple, la bufro
+nomata "*Buffer List*" (Listo de Bufroj) ne havas dosieron.  Ĝi estas
+la bufro enhavanta la liston de bufroj faritaj per la ordono C-x C-b.
+Ankaŭ la bufro "*Messages*" respondas al neniu dosiero; ĝi entenas la
+mesaĝojn aperintajn en la funda linio dum la Emaksa seanco.
+
+>> Tajpu "C-x b *Messages* <Return>" por vidigi la bufron de mesaĝoj.
+   Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon.
+
+Se vi ŝanĝas la tekston de unu dosiero, kaj sekve trovas alian
+dosieron, ĉi tio ne konservas la unuan dosieron.  Ĝiaj ŝanĝoj restas
+interne de Emakso, en la bufro de tiu dosiero.  La kreado aŭ redaktado
+de la bufro de la dua dosiero ne efikas la bufron de la unua dosiero.
+Ĉi tio estas utilega, sed ĝi ankaŭ signifas ke vi bezonas oportunan
+metodon por konservi la bufron de la unua dosiero.  Estas ĝena devi
+revenadi en ĝin per C-x C-f nur por konservi ĝin per C-x C-s.  Tial ni
+havas
+
+	C-x s     Konservu iom da bufroj.
+
+C-x s demandas vin pri ĉiu ŝanĝita bufro kiun vi ne konservis.  Ĝi
+demandas vin, pri ĉiu tia bufro, ĉu konservi la bufron.
+
+>> Enigu linion da teksto, kaj sekve tajpu C-x s.
+   Emakso devas demandi vin ĉu ĝi konservu la bufron "TUTORIAL.eo".
+   Jesu tajpante "y" (de la angla "yes").
+
+
+* ETENDI LA ORDONARON
+---------------------
+
+Ekzistas multege pli da Emaksaj ordonoj ol eblas meti sur ĉiuj el la
+stiraj kaj meta-aj signoj.  Emakso solvas tiun problemon per la
+X-ordonoj (de la angla eXtend, "etendo").  Estas du specoj da ili:
+
+	C-x     Signa etendo.  Sekvata de unu signo.
+	M-x	Nomhava ordona etendo.  Sekvata de plena nomo.
+
+Ĉi tiuj estas la ordonoj ja utilaj, sed malpli oftaj ol la ordonoj
+kiujn vi jam lernis.  Vi jam vidis du el ili: la dosierajn ordonojn
+C-x C-f por "trovi" kaj C-x C-s por "konservi".  Alia ekzemplo estas
+la ordono por fini Emaksan seancon -- la ordono C-x C-c.  (Ne timu
+perdi faritajn ŝanĝojn; C-x C-c proponas konservi ĉiun ŝanĝitan
+dosieron antaŭ ol ĉesigi Emakson.)
+
+C-z estas la ordono por eliri Emakso *provizore* -- tiel ke vi povas
+reveni en la saman Emaksan seancon poste.
+
+Sur sistemoj kiuj permesas ĝin, C-z "provizore ĉesigas" Emakson; t.e.
+ĝi revenas en la ŝelon sed ne detruas Emakson.  Je la plej komunaj
+ŝeloj, vi povas reaktivigi Emakson per la ordono "fg" (de la angla
+"foreground") aŭ per "%emacs".
+
+Sur sistemoj kiuj ne permesas provizoran ĉesigon, C-z kreas sub-ŝelon
+sub Emakso por doni al vi ŝancon lanĉi aliajn programojn kaj reiri al
+Emakso poste; ĝi ne vere "eliras" el Emakso.  Ĉi-okaze, la ŝela ordono
+"exit" (eliru) estas la kutima maniero reiri al Emakso de la sub-ŝelo.
+
+La ordonon C-x C-c uzu por adiaŭi.  Ĝi estas ankaŭ la ordono uzenda
+por eliri Emakson lanĉitan per retpoŝta programo aŭ alia simila
+utilaĵo, ĉar tiuj eble ne scias kiel trakti provizoran ĉesigon de
+Emakso.  Tamen, ordinare, se vi ne estas tuj adiaŭonta, preferindas
+provizore ĉesigi Emakson per C-z anstataŭ eliri Emakson.
+
+Ekzistas multe da ordonoj C-x.  Jen listo de tiuj kiujn vi jam konas:
+
+	C-x C-f		Trovu dosieron.
+	C-x C-s		Konservu dosieron.
+	C-x C-b		Listigu bufrojn.
+	C-x C-c		Ĉesigu Emakson.
+	C-x 1		Forigu ĉiujn fenestrojn krom unu.
+	C-x u		Malfaru.
+
+Nomhavajn etenditajn ordonojn oni uzas eĉ malpli ofte, aŭ uzas ilin
+nur en kelkaj reĝimoj.  Ekzemplo estas la ordono "replace-string"
+(anstataŭigu-ĉenon), kiu anstataŭigas unu ĉenon je alia tutbufre.
+Kiam vi tajpas M-x, Emakso demandas de vi ĉe la fundo de la ekrano la
+nomon de la ordono; ĉi-okaze, "replace-string".  Simple tajpu
+"repl s<TAB>" kaj Emakso kompletigos la nomon.  Finu la ordonnomon
+per <Return>.
+
+La ordono replace-string postulas du argumentojn -- la anstataŭigOTan
+kaj la anstataŭigONTan ĉenojn.  Ĉiun argumenton finu per <Return>.
+
+>> Movu la kursoron al la blanka linio du liniojn sub ĉi tiu.
+   Poste tajpu "M-x repl s<Return>linio<Return>peco<Return>".
+
+   Rimarku kiel tiu ĉi linio ŝanĝiĝis: vi anstataŭigis la vorton
+   l-i-n-i-o per "peco" kie ajn ĝi aperis, de post la komenca loko de
+   la kursoro.
+
+
+* AŬTOMATA KONSERVADO
+---------------------
+
+Kiam vi faris ŝanĝojn en dosiero, sed ankoraŭ ne konservis ilin, ili
+povus perdiĝi se via komputilo paneos.  Por protekti vin de tio,
+Emakso periode "aŭtokonservas" ĉiujn dosierojn kiun vi redaktas.  La
+nomo de aŭtokonservita dosiero havas la signon "#" komence kaj fine;
+ekzemple, se via dosiero estas nomata "hello.c", ĝia aŭtokonservita
+dosiero nomiĝos "#hello.c#".  Kiam vi konservos la dosieron
+normalmaniere, Emakso malkreos ĝian aŭtokonservitan dosieron.
+
+Por reakiri vian aŭtokonservitajn redaktaĵojn post paneo,
+normalmaniere "trovu" la dosieron (per la nomo de la dosiero kiun vi
+redaktis, ne per la nomo de la aŭtokonservita dosiero) kaj poste tajpu
+"yes<Return>" por konfirmi ke vi volas uzi la aŭtomate konservitan
+datumon.
+
+
+* EĤA AREO
+----------
+
+Se vi tajpas plursignan ordonon malrapide, Emakso montras ĝin al vi ĉe
+la fundo de la ekrano en areo nomata la "eĥa areo".  La eĥa areo
+enhavas la plej malsupran linion de la ekrano.
+
+
+* REĜIMLINIO
+-------------
+
+La linio tuj super la eĥa areo estas nomata la "reĝimlinio".  La
+reĝimlinio montras ion similan al ĉi tio:
+
+--:**  TUTORIAL.eo    63% L749    (Fundamental)-----------------------
+
+Tiu linio donas al vi utilan informon pri la stato de Emakso kaj la
+redaktata teksto.
+
+Vi jam scias kion signifas la dosiernomo -- ĝi estas la dosiero kiun
+vi trovis.  -NN%-- montras vian nunan lokon en la teksto; ĝi signifas
+ke NN elcentoj de la teksto estas supren de la supro de la ekrano.  Se
+la supro de la dosiero estas sur la ekrano, ĝi montras --Top--
+anstataŭ -- 0%--.  Se la malsupro de la teksto estas sur la ekrano, ĝi
+montras --Bot--.  Se vi rigardas tekston tiom malgrandan ke ĉiom da ĝi
+aperas en la ekrano, la reĝimlinio montras --All--.
+
+La L kun ciferoj indikas la pozicion alimaniere: ili indikas la
+kurantan lininumeron de "punkto".
+
+La steloj ĉe la komenco signifas ke vi ŝanĝis la tekston.  Antaŭ la
+ŝanĝoj, kiam vi ekvizitas aŭ konservis dosieron, en tiu parto de la
+reĝimlinio estas neniaj steloj, nur strekoj.
+
+La enkrampa parto de la reĝimlinio montras al vi kiujn redaktadajn
+reĝimojn vi uzas.  La defaŭlta reĝimo estas "Fundamental" (fundamenta)
+kiun vi uzas nun.  Ĝi estas ekzemplo pri "ĉefreĝimo".
+
+Emakso havas multajn diversajn reĝimojn.  Iuj el ili estas por redakti
+diversajn lingvojn kajaŭ specojn de teksto, ekzemple Lisp-reĝimo,
+Teksta-reĝimo, ktp.  Ĉiam unu kaj nur unu ĉefreĝimo estas aktiva, kaj
+ĝia nomo ĉiam aperas en la reĝimlinio ĝuste kie "Fundamental" estas
+nun.
+
+Ĉiu ĉefreĝimo igas iujn ordonojn agi malsame.  Ekzemple, estas ordonoj
+por krei komentojn en programo, kaj ĉar ĉiu programlingvo havas
+malsaman ideon pri tio, kiel komento aspektu, ĉiu ĉefreĝimo devas
+enigi komentojn malsame.  Ĉiu ĉefreĝimo estas la nomo de etenda
+ordono, per kiu vi povas ŝalti tiun reĝimon.  Ekzemple,
+"M-x fundamental-mode" estas ordono por ŝalti la Fundamentan reĝimon.
+
+Se vi redaktos tekston (esperantan, anglan ktp), ekzemple ĉi tiun
+dosieron, al vi eble konvenos Teksta-reĝimo.
+
+>> Tajpu M-x text-mode<Return>.
+
+Ne maltrankviliĝu, la Emaksaj ordonoj kiujn vi jam lernis malmulte
+ŝanĝiĝas.  Sed vi povas observi ke M-f kaj M-b nun traktas apostrofojn
+kial parton de vortoj.  Antaŭe, en Fundamenta reĝimo, M-f kaj M-b
+traktis apostrofojn kiel vortajn disigilojn.
+
+Ĉefreĝimoj kutime faras tiajn subtilajn ŝanĝojn: la plejmulto da
+ordonoj faras "la saman taskon" en ĉiu ĉefreĝimo, sed ili funkcias
+iomete malsame.
+
+Por vidi dokumentaron pri via nuna ĉefreĝimo, tajpu C-h m.
+
+>> Per kelkaj C-u C-v loku ĉi tiun linion ĉe la supro de la ekrano.
+>> Tajpu C-h m, por vidi kiel la Teksta reĝimo diferencas disde la
+   Fundamenta reĝimo.
+>> Tajpu C-x 1 por forigi la dokumentaron for de la ekrano.
+
+Ĉefreĝimojn oni nomas ĉefaj ĉar ekzistas ankaŭ "kromreĝimoj".
+Kromreĝimoj ne estas alternativoj kontraŭ la ĉefreĝimoj, nur negravaj
+modifoj al ili.  Ĉiun kromreĝimon oni povas ŝalti aŭ malŝalti,
+sendepende de ĉiuj aliaj kromreĝimoj, kaj sendepende de la ĉefreĝimo.
+Do vi povas uzi neniom da kromreĝimoj, aŭ unu kromreĝimon, aŭ ian ajn
+kombinaĵon de kelkaj kromreĝimoj.
+
+Unu utilega kromreĝimo, precipe por redakti homlingvan tekston
+(esperantan, anglan ktp), estas la reĝimo de Aŭtomata Linifaldo (Auto
+Fill mode).  Kiam ĝi estas ŝaltita, Emakso aŭtomate rompas la linion
+inter vortoj ĉiufoje kiam la enigata tekstolinio iĝas tro larĝa.
+
+Por ŝalti la reĝimon de Aŭtomata Linifaldo tajpu
+"M-x auto fill mode<Return>".  Kiam la reĝimo estas ŝaltita, vi povas
+malŝalti ĝin denove tajpante "M-x auto fill mode<Return>".  Se la
+reĝimo estas malŝaltita, tiu ordono ŝaltas ĝin, kaj se ĝi estas
+ŝaltita, tiu ordono malŝaltas ĝin.  Ni diras ke la ordono "transŝaltas
+la reĝimon".
+
+>> Tajpu "M-x auto file mode<Return>".  Poste enigi linion el "asdf ",
+   ripete, ĝis vi vidos ĝin dividita en du liniojn.  Vi devas enigi
+   spacetojn inter "asdf", ĉar la Aŭtomata Linifaldo rompas liniojn
+   nur ĉe spacetoj.
+
+Normale la marĝeno estas post 70 signoj, sed vi povas ŝanĝi tion per
+la ordono C-x f.  Vi devus doni la marĝenon kiu vi deziras por nombra
+argumento.
+
+>> Tajpu C-x f kun la argumento 20.  (C-u 2 0 C-x f).
+   Tajpu ia tekston kaj rigardu kiel Emakso faldas liniojn po 20
+   signoj.  Refiksu la marĝenon al 70 per C-x f.
+
+Se vi faras ŝanĝojn meze de alineo, la Aŭtomata Linifalda reĝimo ne
+refaldas ĝin por vi.
+Por rearanĝi la alineon, tajpu M-q (Meta-q) dum la kursoro estas
+interne de la alineo.
+
+>> Movu la kursoron en la antaŭan alineon kaj tajpu M-q.
+
+
+* SERĈADO
+---------
+
+Emakso povas serĉi aperojn de ĉenoj (tiuj estas aroj da apudaj signoj
+aŭ vortoj), aŭ antaŭen tra la teksto, aŭ malantaŭen.  Serĉi ĉenon
+estas kursormova ordono; ĝi movas la kursoron al la sekvanta loko kie
+la ĉeno aperas.
+
+La Emaksa serĉa ordono diferencas de la serĉaj ordonoj de la plimulto
+da redaktiloj per tio, ke ĝi estas "dumtajpa".  Tio signifas ke la
+serĉo okazas dum vi tajpas la ĉenon por priserĉi.
+
+La ordono por komenci serĉon estas C-s por la serĉo antaŭen, kaj C-r
+por la serĉo malantaŭen.  SED ATENDU!  Ankoraŭ ne provu ilin nun.
+
+Kiam vi tajpos C-s, vi vidos la ĉenon "I-search" aperi invite en la
+eĥa areo.  Ĉi tio informas vin, ke Emakso estas en la dumtajpa serĉo,
+atendante ke vi tajpu la ĉenon kies aperon vi deziras trovi.  <Return>
+finas serĉon.
+
+>> Nun tajpu C-s por komenci serĉon.  MALRAPIDE, unuliterope, tajpu la
+   vorton "kursoro", paŭzante post ĉiu tajpita signo por vidi, kio
+   okazas al la kursoro.
+   Nun vi estas serĉinta por "kursoro", unufoje.
+>> Tajpu C-s denove, por serĉi la sekvan aperon de "kursoro".
+>> Nun tajpu <Backspace> kvarfoje kaj rigardu kiamaniere la kursoro
+   moviĝas.
+>> Tajpu <Return> por fini la serĉon.
+
+Ĉu vi vidis, kio okazis?  Emakso, en dumtajpa serĉo, penas iri al la
+apero de la ĉeno kiun vi jam tajpis.  Por iri al la sekvanta apero de
+"kursoro" nur tajpu C-s denove.  Se nenia ajn apero ekzistas, Emakso
+pepas kaj informas vin ke la serĉo ĉi-foje "malsukcesis".  Ankaŭ C-g
+finus la serĉon.
+
+RIMARKU: Ĉe iuj sistemoj, C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos ne
+plu da eligo de Emakso.  Ĉi tio indikas ke operaciuma "trajto" nomata
+"fluregulado" interkaptis la C-s kaj ne permesas al ĝi trapasi al
+Emakso.  Por removebligi la ekranon, tajpu C-q.  Konsultu la sekcion
+"Spontaneous Entry to Incremental Search" en la Emaksa manlibro por
+konsilo pri tio, kiel trakti ĉi tiun "trajton".
+
+Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos <Retroviŝu>, vi rimarkos ke la
+lasta signo en la serĉata ĉeno forviŝiĝas, kaj la serĉo retroiras al
+la ĵusa loko de la serĉo.  Ekzemple, supozu ke vi tajpis "k", por
+serĉi la unuan aperon de "k".  Nun se vi tajpus "u, la kursoro moviĝus
+al la unua apero de "ku".  Nun tajpu <Retroviŝu>.  Ĉi tio forigos la
+"u" de el la serĉata ĉeno, kaj la kursoro moviĝos reen al la unua
+apero de "k".
+
+Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos STIRan aŭ META-signon
+(esceptante kelkajn signojn, specialajn en la serĉo, ekzemple C-s kaj
+C-r), la serĉo iĝos finita.
+
+La C-s komencas serĉon kiu celas iun ajn aperon de la serĉata ĉeno
+POST la nuna kursorloko.  Se vi deziras serĉi ion supre en la teksto,
+tajpu C-r anstataŭe.  Ĉio dirita pri C-s validas pri C-r, krom ke la
+direkto de la serĉo estas inversa.
+
+
+* MULTAJ FENESTROJ
+------------------
+
+Unu el la agrablaj trajtoj de Emakso estas ke vi povas havi plurajn
+fenestrojn sur la ekrano samtempe.
+
+>> Movu la kursoron al tiu ĉi linio kaj tajpu "C-u 0 C-l" (kun Stira
+   lo, ne Stira unu).
+
+>> Nun tajpu "C-x 2", kio fendos la ekranon en du fenestrojn.
+   Ambaŭ fenestroj vidigas ĉi tiun lernilon.  La kursoro restas en la
+   supra fenestro.
+
+>> Tajpu C-M-v por rulumi la malsupran fenestron
+   (Se vi ne havas veran Meta-klavon, tajpu Esc C-v.)
+
+>> Tajpu "C-x o" ("o" de la angla vorto "other", "alia") por movi la
+   kursoron en la malsupran fenestron.
+>> Uzu C-v kaj M-v en la malsupra fenestro por rulumi ĝin.
+   Daŭrigu legi ĉi tiun instrukcion en la supra fenestro.
+
+>> Tajpu C-x o denove por movi la kursoron reen en la supran fenestron.
+   La kursoro en la supra fenestro estas ĝuste kie ĝi estis antaŭe.
+
+Vi povas plu uzi C-x o por moviĝi inter fenestroj.  Ĉiu fenestro havas
+sian propran kursorlokon, sed nur unu fenestro ja montras la kursoron.
+Ĉiuj el la ordinaraj redaktaj ordonoj apartenas al la fenestro kiu
+enhavas la kursoron.  Ni nomas tiun la "elektita fenestro".
+
+La ordono C-M-v estas utilega kiam vi redaktas tekston en unu fenestro
+kaj uzas la alian fenestron nur por konsulti.  Tiel vi ĉiam povas havi
+la kursoron en la fenestro kie vi redaktas, kaj laŭbezone rulumi tra
+la alia fenestro per C-M-v.
+
+C-M-v estas ekzemplo de STIR-META-signo.  Se vi havas veran
+META-klavon, vi povas tajpi C-M-v premante ambaŭ STIR kaj META, kaj
+tajpante v.  Ne gravas, ĉu STIR aŭ META "venas unue," ĉar ili ambaŭ
+funkcias kiel modifiloj de la signo kiun vi tajpas.
+
+Se vi ne havas veran META-klavon, kaj uzas <ESC> anstataŭe, la ordo
+gravas: vi devas tajpi <ESC> kaj poste C-v, ĉar "C-ESC v" ne funkcias.
+Tiel estas ĉar <ESC> estas ne modifilo, sed memstara signo.
+
+>> Tajpu "C-x 1" (en la supra fenestro) por forigi la malsupran
+   fenestron.
+
+(Se vi tajpus C-x 1 en la malsupra fenestro, tio forigus la supran.
+Pensu pri tiu ordono kiel "restigu nur unu fenestron -- la fenestron
+en kiu mi jam estas.")
+
+Ne estas nepraĵo havi la saman bufron en ambaŭ fenestroj.  Se vi uzas
+"C-x C-f" por trovi dosieron en unu fenestro, la alia fenestro ne
+ŝanĝiĝas.  Vi povas trovi dosieron sendepende en ĉiu fenestro.
+
+Jen alia maniero uzi du fenestrojn por montri du malsamajn aferojn:
+
+>> Tajpu "C-x 4 C-f", kaj sekve la nomon de unu el viaj dosieroj.
+   Finu per <Return>.  Rimarku ke la elektita dosiero aperas en la
+   malsupra fenestro.  Ankaŭ la kursoro iras tien.
+
+>> Tajpu "C-x o" por retroiri en la supran fenestron, kaj "C-x 1" por
+   forigi la malsupran fenestron.
+
+
+* REKURSIAJ REDAKTAJ NIVELOJ
+----------------------------
+
+Iam vi eniros ion nomatan "rekursia redakta nivelo".  Tio estas
+indikata per ortaj krampoj en la reĝimlinio, ĉirkaŭ la rondaj krampoj
+de la nomo de la ĉefreĝimo.  Ekzemple, vi eble vidos [(Fundamental)]
+anstataŭ (Fundamental).
+
+Por eliri el la rekursia redakta nivelo, tajpu Esc Esc Esc.  Tio estas
+universala "elira" ordono.  Vi ankaŭ povas uzi ĝin por forigi kromajn
+fenestrojn, aŭ por eliri el la bufreto.
+
+>> Tajpu "M-x" por eniri la bufreton; kaj poste tajpu "Esc Esc Esc"
+   por eliri.
+
+Oni ne povas uzi C-g por eliri el rekursia redakta nivelo.  Tiel estas
+ĉar C-g estas uzata por aboli ordonojn kaj argumentojn INTERNE DE la
+rekursia redakta nivelo.
+
+
+* KIEL AKIRI PLUAN HELPON
+-------------------------
+
+En ĉi tiu lernilo ni penis provizi nur tiom da informo, kiom necesas
+por ebligi al vi ekuzi Emakson.  Emakso disponigas tiom da ebloj, ke
+oni ne povas prezenti ĉiom da ili ĉi tie.  Tamen, vi eble dezirus
+lerni plu pri Emakso, ĉar ĝi havas multajn aliajn utilajn trajtojn.
+Emakso provizas ordonojn por legi dokumentaĵon pri Emaksaj ordonoj.
+Ĉiuj el tiuj ĉi "helpaj" ordonoj komenciĝas per la signo C-h, kiu
+estas nomata "la Help-signo".
+
+Por uzi la Helpajn ordonojn, tajpu la signon C-h, kaj sekve signon
+indikantan kian helpon vi deziras.  Se vi estas vere perdita, tajpu
+C-h ?  kaj Emakso montros al vi la specojn de helpo kiujn ĝi povas
+provizi.  Se vi tajpis C-h kaj decidas ke vi ne deziras helpon, simple
+tajpu C-g por aboli ĝin.
+
+(En iuj lokoj oni ŝanĝas la signifon de la signo C-h.  Oni prefere ne
+faru tion por ĉiuj uzantoj, do vi rajtas plendi al la sistemestro.
+Dume, se C-h ne montras mesaĝon pri helpo ĉe la fundo de la ekrano,
+provu tajpi la F1-klavon aŭ "M-x help <Return>" anstataŭe.)
+
+La plej baza HELPA rimedo estas "C-h c".  Tajpu C-h, la signon c, kaj
+ordonan signon aŭ sekvencon; sekve de tio Emakso montras koncizegan
+priskribon pri la ordono.
+
+>> Tajpu C-h c C-p.
+   En la eĥa areo devas aperi proksimume tia mesaĝo:
+
+	C-p runs the command previous-line
+
+Ĉi tio diras al vi la "nomon de la funkcio".  Funkciaj nomoj servas
+ĉefe por agordi kaj etendi Emakson.  Sed ĉar funkciaj nomoj estas
+elektitaj por indiki kion la ordono faras, ili ankaŭ servas kiel
+koncizega priskribo -- sufiĉa por rememorigi vin pri ordonoj kiujn vi
+jam lernis.
+
+Ankaŭ la plursignaj ordonoj, ekzemple "C-x C-s" kaj "<ESC>v", estas
+egale eblaj post C-h c.
+
+Por akiri pli da informo pri ordono, uzu C-h k anstataŭ C-h c.
+
+>> Tajpu C-h k C-p.
+
+Ĉi tio montras la plenan priskribon de la funkcio, aldone al ĝia nomo,
+en Emaksa fenestro.  Fininte legi la eligaĵon, tajpu "C-x 1" por
+forigi la helptekston.  Ne nepras fari tion tuj.  Vi povas redakti
+konsultante la helptekston, kaj poste tajpi C-x 1.
+
+Jen iom da aliaj utilaj elektoj por C-h:
+
+   C-h f	Priskribu funkcion.  Vi tajpas la nomon de la funkcio.
+
+>> Provu tajpi C-h f previous-line<Return>.
+   Ĉi tio vidigas ĉiom da la informo kiun Emakso havas pri la funkcio
+   efektiviganta la C-p ordonon.
+
+   C-h a        Rilate al Ordono ("à propos").  Tajpu ŝlosilvorton kaj
+		Emakso listigos ĉiujn el la ordonoj kies nomoj enhavas
+		tiun ŝlosilvorton.  Vi povas alvoki tiajn ordonoj per
+		META-x.  Por iom da ordonoj, Rilate al Ordono ankaŭ
+		listigos unu- aŭ dusignan sekvencon alvokantan la
+		saman ordonon.
+
+>> Tajpu C-h a file<Return>.
+
+Sekve de ĉi tio vi vidos en aparta fenestro liston da ĉiuj M-x ordonoj
+enhavantaj "file" en sia nomo.  Vi vidos signajn ordonojn listigitaj
+apud la respondaj ordonnomoj, ekzemple "C-x C-f" kaj "C-x C-w" apud
+"find-file" kaj "write-file".
+
+>> Tajpu C-M-v por rulumi la helpfenestron.  Faru ĉi tion kelkfoje.
+>> Tajpu C-x 1 por forigi la helpfenestron.
+
+   C-h i	Vidigu dialogan manlibron (t.n. "Info").  Ĉi tiu
+		ordono transportos vin en specialan bufron, nomatan
+		"*info*", kie vi povos legi instrukciojn pri la
+		pakaĵoj instalitaj en via sistemo.  Ekzemple, tajpu
+		"m emacs <Return>" por legi la manlibron pri Emakso.
+		Se vi neniam antaŭe uzis Info, tajpu "?", kaj Emakso
+		gvidos vin tra la prezento de la ebloj de la informa
+		reĝimo.  Finleginte ĉi tiun lernilon, uzu la
+		Info-manlibron kiel vian ĉefan dokumentaĵon.
+
+
+* KROMAJ FUNKCIOJ
+-----------------
+
+Pluajn informojn pri Emakso vi povas trovi foliumante ties manlibron,
+ĉu paperan (libroforman) aŭ dialogan (en Info -- uzu la Help-menuon aŭ
+tajpu "F10 h r").  Du funkcioj kiujn vi probable aparte aprezos estas
+la kompletigo, ŝparanta tajpadon, kaj dired, faciliganta manipuladojn
+dosierajn.
+
+Kompletigo estas rimedo por eviti redundan tajpadon.  Ekzemple, se vi
+volas transiri en la bufron *Messages*, sufiĉas tajpi "C-x b *M<Tab>"
+kaj Emakso kompletigos la bufronomon per tiom da signoj, kiom ĝi povos
+determini surbaze de tio, kion vi jam tajpis.  La kompletigo estas
+priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Completion".
+
+Dired ebligas al vi listigi dosierujon (kaj eventuale, ties
+subdosierujojn), kaj moviĝi en tiu listo vizitante, alinomante,
+forigante kaj alimaniere manipulante la dosierojn.  Dired estas
+priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Dired".
+
+La manlibro priskribas ankaŭ multajn aliajn apartaĵojn de Emakso.
+
+
+* FINO
+------
+
+Memoru, por definitive eliri el Emakso uzu C-x C-c.  Por eliri en la
+ŝelon provizore, tiel ke vi povu reveni en Emakson poste, uzu C-z.
+
+Ĉi tiu lernilo estas farita kun la intenco esti komprenebla por ĉiu
+nova uzanto, do se vi trovis ion ajn malklara, ne restu kulpigante vin
+mem -- plendu!  La adreso por la Esperanta Traduka Teamo estas
+<translation-team-eo@lists.sourceforge.net>.
+
+
+* KOPIADO
+---------
+
+Ĉi tiu lernilo devenas el longa vico da Emaksaj instruaj dosieroj ekde
+la dosiero verkita de Stuart Cracraft por la originala Emakso.
+
+Ĉi tiu versio de la lernilo, same kiel GNU Emakso, estas metita sub
+kopirajton, kaj venas kun permeso por disdoni kopiojn se certaj
+kondiĉoj estas observataj:
+
+   Copyright (C) 1985, 1999, 2001, 2002, 2005,
+   2007 Free Software Foundation, Inc.
+
+   Ĉi tiu dosiero estas parto de "GNU Emacs".
+ 
+   "GNU Emacs" estas libera programverko; vi povas ĝin pludistribui
+   kaj/aŭ modifi je la kondiĉoj de la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo,
+   eldonita de "Free Software Foundation", laŭ la versio 3 de tiu
+   Permesilo aŭ, se vi preferas, ajna posta versio.
+ 
+   Ni distribuas ĉi tiun programon esperante ke ĝi estos utila, tamen
+   SEN IA AJN GARANTIO, i.a. sen la implica garantio pri
+   SURMERKATIGEBLO aŭ TAŬGECO POR IU KONKRETA CELO.  Pliajn detalojn
+   vidu en la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo.
+ 
+   Ekzemplero de la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo devas esti
+   liverita al vi kun ĉi tiu programo; se vi ĝin ne ricevis, turnu vin
+   al: Free Software Foundation, Inc., 51 Franklin Street, Fifth
+   Floor, Boston, MA 02110-1301, USA.
+
+Bonvole legu la dosieron COPYING kaj sekve donu kopiojn de GNU Emakso
+al viaj amikoj.  Helpu ekstermi programaran obstrukcismon
+("proprietigon") per uzado, verkado kaj kunhavigo de libera
+programaro!
+  
+Ĉi tiun lernilon esperantigis D. Dale Gulledge; la tradukon reviziis
+kaj kompletigis Sergio B. Pokrovskij.
+
+--- end of TUTORIAL.eo ---
+
+;;; Local Variables:
+;;;   coding: latin-3
+;;; End:
+
+;; arch-tag: ee436ebb-58b6-4102-9402-1e92c33966e9