Mercurial > emacs
annotate etc/TUTORIAL.eo @ 81155:6a7b94200117
(mac_window): Replace WindowPtr with WindowRef.
author | YAMAMOTO Mitsuharu <mituharu@math.s.chiba-u.ac.jp> |
---|---|
date | Wed, 06 Jun 2007 08:32:15 +0000 |
parents | 69927ba4177c |
children | 970ef3d352e8 |
rev | line source |
---|---|
76006
3ae8a8a6d484
Add "See end ..." at the first line.
Kenichi Handa <handa@m17n.org>
parents:
76004
diff
changeset
|
1 Lernilo pri Emacs. Vidu finon por kondiĉoj pri kopii. |
75927 | 2 Mallonga lernilo pri Emakso (Emacs). -- La uzokondiĉojn vd ĉe la fino. |
3 | |
76033 | 4 Emaksaj ordonoj ĝenerale uzas aŭ la STIR-klavon (ofte markitan "Ctrl" |
75927 | 5 aŭ "CTL"), aŭ la META-klavon (ofte markitan "EDIT" aŭ "Alt"). Prefere |
6 ol plene skribi tion ĉiufoje, ni uzos la sekvajn mallongigojn: | |
7 | |
8 C-<signo> signifas "premante la STIR-klavon tajpu la signon <signo>". | |
9 Do, C-f estus: premtenu la STIR-klavon kaj tajpu f. | |
10 | |
76033 | 11 M-<signo> signifas "premante la META-klavon (aŭ EDIT- aŭ Alt-klavon) |
12 tajpu <signo>n. Se vi havas nek META- nek EDIT- nek | |
13 Alt-klavon, anstataŭe premu kaj malpremu la Esc-klavon kaj | |
75927 | 14 poste tajpu <signo>n. Ni skribas <ESC> por la Esc-klavo. |
15 | |
76033 | 16 GRAVA NOTO: por fini la Emaksan seancon, tajpu C-x C-c. (Du signoj.) |
17 En ĉi tiu lernilo, la signoj ">>" ĉe la maldekstra marĝeno rekomendas | |
75927 | 18 al vi tuj provi uzi ordonon. Ekzemple: |
19 <<Blank lines inserted here by startup of help-with-tutorial>> | |
20 [Mezo de paĝo malplenas pro instruaj kialoj. La teksto pluas sube.] | |
76033 | 21 >> Nun tajpu C-v (Vidu sekvantan ekranplenon) por vidigi la sekvan |
22 ekranplenon. (Procedu: tenante premita la STIR-klavon tajpu v). | |
75927 | 23 De nun, ripetu ĉi tion ĉiun fojon kiam vi finlegos la ekranon. |
24 | |
76033 | 25 Notu ke estas dulinia komunaĵo inter la tujsekvaj ekranplenoj; tio |
75927 | 26 donas kontinuecon por faciligi la legadon. |
27 | |
76033 | 28 Antaŭ ĉio vi bezonas scii kiel moviĝi de loko al loko en la teksto. |
29 Vi jam povas moviĝi je unu ekrano antaŭen per C-v. Por moviĝi | |
75927 | 30 malantaŭen je unu ekrano, tajpu M-v (premu la META-klavon kaj tajpu v, |
31 aŭ tajpu <ESC>c se vi ne havas META-, EDIT- aŭ Alt-klavon). | |
32 | |
33 >> Provu tajpi M-v kaj sekve C-v kelkfoje. | |
34 | |
35 | |
36 * RESUMO | |
37 -------- | |
38 | |
39 La sekvaj ordonoj servas por foliumi ekranplenojn: | |
40 | |
41 C-v Moviĝu antaŭen je unu ekranpleno | |
42 M-v Moviĝu malantaŭen je unu ekranpleno | |
76033 | 43 C-l Viŝu la ekranon kaj reeligu la tutan tekston, aranĝante |
44 ĝin ĉirkaŭ la kursoro lokita centre de la ekrano. | |
45 (Tiu estas C-L, la stira lo; ne C-1, la stira unu.) | |
75927 | 46 |
76033 | 47 >> Trovu la kursoron, kaj notu ĝian kuntekston. Tajpu C-l. Retrovu |
75927 | 48 la kursoron kaj notu ke ĝi restas en la sama kunteksto. |
49 | |
50 | |
51 * BAZAJ RIMEDOJ POR REGI KURSORON | |
52 --------------------------------- | |
53 | |
76033 | 54 Foliumi per ekranplenoj estas utila afero, sed kiel oni moviĝu al |
75927 | 55 preciza loko en la teksto sur la ekrano? |
56 | |
57 Estas kelkaj metodoj por fari tion. Oni povas uzi la sagoklavojn, sed | |
76033 | 58 pli produktive estas teni la manojn en la normala pozicio kaj uzi la |
59 ordonojn C-p, C-b, C-f, kaj C-n. Ĉiu de tiuj ordonoj movas la | |
75927 | 60 kursoron je unu vertikalo aŭ horizontalo en la koncerna direkto sur la |
76033 | 61 ekrano. Ĉi tiu tabelo montras tiujn kvar ordonojn kaj kien ili movas |
75927 | 62 la kursoron: |
63 | |
64 Al la antaŭa linio, C-p | |
65 (angle: Previous line) | |
66 : | |
67 : | |
68 Antaŭen, C-b .... Nuna loko de la kursoro .... Sekven, C-f | |
69 (ang. Backward) : (ang. Forward) | |
70 : | |
71 Al la sekva linio, C-n | |
72 (angle: Next line) | |
73 | |
76033 | 74 >> Movu la kursoron al la centra linio de la diagramo per C-n aŭ C-p. |
75 Tajpu C-l por vidi la tutan diagramon vertikale centrigita sur la | |
75927 | 76 ekrano. |
77 | |
76033 | 78 La literoj estas elektitaj laŭ la koncernaj anglaj vortoj: P el |
79 "previous", N el "next", B el "backward" kaj F el "forward". Tiuj | |
75927 | 80 estas la bazaj ordonoj por movi la kursoron, kaj vi uzos ilin ĉiam, do |
76033 | 81 utilas al vi lerni ilin nune. |
75927 | 82 |
83 >> Uzu C-n kelkfoje por mallevi la kursoron al ĉi tiu linio. | |
84 | |
85 >> Uzu C-f por avanci en la linion kaj sekve C-p por movi supren. | |
86 Atentu kion C-p faras kiam la kursoro estas meze de la linio. | |
87 | |
76033 | 88 Ĉiu teksta linio finiĝas per novlinia signo, kiu disigas ĝin disde la |
75927 | 89 sekva linio. La lasta linio en via dosiero devus havi novlinion ĉe la |
90 fino (sed Emacs ne postulas ĝin). | |
91 | |
76033 | 92 >> Provu uzi C-b ĉe linikomenco. Ĝi devas movi al la fino de la |
93 antaŭa linio. Tio okazas ĉar ĝi movas reen trans la novlinian | |
75927 | 94 signon. |
95 | |
96 C-f povas movi trans novlinion analogie kiel C-b | |
97 | |
98 >> Uzu C-b por vidi kie estas la kursoro. | |
99 Poste uzu C-f kelkfoje por reveni ĉe la linifinon. | |
100 Poste faru unu C-f pli por transiri en la sekvantan linion. | |
101 | |
76033 | 102 Kiam vi pasas trans la supron aŭ malsupron de la ekrano, la teksto |
103 transranda ŝoviĝas sur la ekranon. Tio estas nomata "rulumado". Ĝi | |
104 ebligas movi la kursoron al specifita loko en la teksto sen perdi ĝin | |
75927 | 105 (la kursoron) de sur la ekrano. |
106 | |
107 >> Provu uzi C-n por movi la kursoron de sur la malsupro de la ekrano, | |
108 kaj vidu kio okazas. | |
109 | |
76033 | 110 Se movado per signoj estas tro malrapida, moviĝu per vortoj. M-f |
75927 | 111 (Meta-f) movas je unu vorto posten kaj M-b movas je unu vorto reen. |
112 | |
113 >> Tajpu kelkfoje M-f kaj M-b. | |
114 | |
76033 | 115 Kiam vi estas meze de vorto, M-f movas al la fino de la vorto. Kiam |
116 vi estas en intervorta spaco, M-f movas al la fino de la sekva vorto. | |
75927 | 117 M-b faras analogie en la mala direkto. |
118 | |
119 >> Tajpu M-f kaj M-b kelkfoje, intermiksante kun C-f kaj C-b, por vidi | |
120 la efikon de M-f kaj M-b el diversaj lokoj ene kaj inter vortoj. | |
121 | |
76033 | 122 Rimarku la analogion inter C-f kaj C-b unuflanke, kaj M-f kaj M-b |
123 aliflanke. Tre ofte Meta-signoj servas por funkcioj rilataj al unuoj | |
124 difinitaj lingve (vortoj, frazoj, alineoj), dum la stiraj C-signoj | |
125 funkcias sur elementaj unuoj sendependaj de la enhavo (signopozicioj, | |
75927 | 126 linioj, ktp.). |
127 | |
128 Tiu analogio validas ankaŭ por linioj kaj frazoj: C-a kaj C-e movas al | |
76033 | 129 la komenco aŭ fino de linio, kaj M-a kaj M-e movas al la komenco aŭ |
75927 | 130 fino de frazo. |
131 | |
132 >> Provu kelkajn C-a, poste kelkajn C-e. | |
133 Provu kelkajn M-a, poste kelkajn M-e. | |
134 | |
76033 | 135 Observu kiel ripetaj C-a faras nenion pli ol unufoje, dum ripetaj M-a |
75927 | 136 plu movas je unu frazo pluen. Kvankam la analogio ne estas plena, ĉiu |
137 ordono kondutas nature. | |
138 | |
76033 | 139 La loko de la kursoro en la teksto estas nomata "punkto" (angle |
140 "point"). Alidire, la kursoro montras sur la ekrano kie "punkto" | |
75927 | 141 estas en la teksto. |
142 | |
143 Jen resumo de simplaj ordono por movi la kursoron, inklude la ordonojn | |
144 por moviĝi per vortoj kaj frazoj: | |
145 | |
146 C-f Moviĝu sekven je unu signopozicio | |
147 C-b Moviĝu reen je unu signopozicio | |
148 | |
149 M-f Moviĝu sekven je unu vorto | |
150 M-b Moviĝu antaŭen je unu vorto | |
151 | |
152 C-n Moviĝu en la malsuran linion | |
153 C-p Moviĝu en la suran linion | |
154 | |
155 C-a Moviĝu al la linikomenco | |
156 C-e Moviĝu al la linifino | |
157 | |
158 M-a Moviĝu al la komenco de la frazo | |
159 M-e Moviĝu al la fino de la frazo | |
160 | |
161 >> Provu ĉiujn ĉi ordonojn, nun po kelkfoje por praktiki. Ili estas | |
162 la plej ofte uzataj ordonoj. | |
163 | |
76033 | 164 Du aliaj kursormovaj ordonoj estas M-< (Meta Malpli-ol), kiu movas al |
165 la komenco de la tuta teksto, kaj M-> (Meta Pli-ol), kiu movas al la | |
75927 | 166 fino de la tuta teksto. |
167 | |
168 Ĉe la plejmulto de terminaloj, la "<" estas super la komo, do vi devas | |
76033 | 169 uzi la majuskligan klavon por tajpi ĝin. Ĉe tiuj terminaloj vi ankaŭ |
75927 | 170 devas uzi la majuskligan klavon por tajpi M-<; sen la majuskliga klavo |
171 rezultus "M-," (Meta-komo). | |
172 | |
173 >> Provu tajpi M-< nune, por moviĝi al la komenco de la lernilo. | |
174 Poste uzu C-v multfoje por reveni ĉi tien. | |
175 | |
176 >> Provu tajpi M-> nune, por moviĝi al la fino de la lernilo. | |
177 Poste uzu M-v multfoje por reveni ĉi tien. | |
178 | |
76033 | 179 Vi ankaŭ povas movi la kursoron per la sagoklavoj, se via terminalo |
75927 | 180 havas ilin. Ni tamen rekomendas ke vi lernu C-b, C-f, C-n kaj C-p pro |
76033 | 181 tri kialoj. Unue, ili funkcias ĉe ĉia terminalo. Due, kiam vi |
182 kutimiĝos al Emakso, vi trovos ke tajpi tiujn stirsignojn estas pli | |
183 rapida ol tajpi la sagoklavojn (ĉar vi ne devas formovi viajn manojn | |
184 de la normala tajpada pozicio). Trie, kiam vi kutimiĝos uzi tiujn | |
185 stirajn ordonojn, vi facile lernos uzi ankaŭ aliajn kursormovajn | |
75927 | 186 ordonojn. |
187 | |
76033 | 188 La plejparto da Emaksaj ordonoj akceptas nombran argumenton; por la |
75927 | 189 plejparto da ordonoj, ĝi funkcias kiel ripetilo. Por indiki al ordono |
76033 | 190 la nombron de ripetoj, tajpu C-u kaj sekve la ciferojn antaŭ ol tajpi |
191 la ordonon. Se vi havas META-klavon (aŭ EDIT-, aŭ Alt-klavon), eblas | |
192 ankaŭ alia metodo por doni nombran argumenton: tajpu la ciferojn | |
75927 | 193 premtenante la META-klavon. Ni rekomendas lerni la metodon de C-u ĉar |
76033 | 194 ĝi funkcias ĉe ĉia terminalo. La nombra argumento ankaŭ estas nomata |
195 "prefiksa argumento", ĉar la argumenton oni tajpas antaŭ la koncerna | |
75927 | 196 ordono. |
197 | |
198 Ekzemple, C-u 8 C-f movas vin al la oka signo sekvanta. | |
199 | |
76033 | 200 >> Uzu C-n aŭ C-p kun nombra argumento por movi la kursoron en apudan |
75927 | 201 linion per sola ordono. |
202 | |
203 La plejparto da ordonoj uzas la nombran argumenton kiel ripetilon, sed | |
76033 | 204 iuj ordonoj ĝin uzas alicele. Kelkaj ordonoj (tamen neniu el la |
75927 | 205 lernitaj) uzas ĝin kiel indikilon -- la ekzisto de prefiksa argumento, |
206 sendepende de ĝia valoro, igas la ordonon agi alimaniere. | |
207 | |
76033 | 208 C-v kaj M-v estas alispeca escepto. Kiam vi donas al ili argumenton, |
209 ili rulumas la ekranon supren aŭ suben je tiom da linioj, anstataŭ je | |
75927 | 210 ekranplenoj. Ekzemple, C-u 8 C-v rulumas la ekranon je 8 linioj. |
211 | |
212 >> Tajpu C-u 8 C-v nun. | |
213 | |
76033 | 214 Ĉi tio devis rulumi la ekranon je 8 linioj supren. Se vi deziras |
75927 | 215 retrorulumi ĝin suben, vi povas doni argumenton al M-v. |
216 | |
76033 | 217 Se vi uzas Emakson sub grafika fenestrosistemo, ekz-e X11 aŭ |
75927 | 218 MS-Windows, ĝi devas havi altan ortograman regionon nomatan rulumskalo |
76033 | 219 ĉe la (mal)dekstra flanko de la Emaksa fenestro. Vi povas rulumi la |
75927 | 220 tekston klakante per la muso en la rulumskalo. |
221 | |
76033 | 222 >> Provu premi la mezan butonon (de la muso) ĉe la supro de la |
223 emfazata regiono interne de la rulumskalo. Tio devus rulumi la | |
224 tekston ĝis pozicio determinita per tio, kiom alte aŭ malalte vi | |
75927 | 225 alklakis. |
226 | |
76033 | 227 >> Provu movi la muson supren kaj suben, tenante premita la mezan |
228 musbutonon. Vi vidos ke la teksto rulumas supren kaj suben laŭ | |
75927 | 229 tio, kiel vi movas la muson. |
230 | |
231 | |
232 * SE EMAKSO SVENIS | |
233 ------------------ | |
234 | |
76033 | 235 Se Emakso ĉesis respondi al viaj ordonoj, vi povas sendanĝere ĝin |
236 malbloki tajpante C-g. Vi povas uzi C-g por haltigi ordonon kiu | |
75927 | 237 plenumiĝas tro longe. |
238 | |
239 Vi ankaŭ povas uzi C-g por forigi nombran argumenton aŭ la komencon de | |
240 ordono kiun vi ne deziras fini. | |
241 | |
242 >> Tajpu C-u 100 por fari nombran argumenton 100, sekve tajpu C-g. | |
76033 | 243 Nun tajpu C-f. Ĝi devas movi je nur unu signo, ĉar vi forigis la |
75927 | 244 argumenton per C-g. |
245 | |
246 Se vi erare tajpis <ESC> (la eskapklavon), vi povas vin malembarasi de | |
247 ĝi per C-g. | |
248 | |
249 | |
250 * MALŜALTITAJ ORDONOJ | |
251 --------------------- | |
252 | |
76033 | 253 Iuj Emaksaj ordonoj estas malŝaltitaj por ke komencantoj ne uzu ilin |
75927 | 254 akcidente. |
255 | |
76033 | 256 Se vi tajpas iun el la malŝaltitaj ordonoj, Emakso eligas mesaĝon |
75927 | 257 indikantan la tajpitan ordonon, kaj demandas ĉu vere vi volas uzi ĝin. |
258 | |
76033 | 259 Se vi intencas uzi la ordonon, tajpu spaceton responde al la demando. |
75927 | 260 Normale, se vi ne deziras plenumi la malŝaltitan ordonon, respondu per |
261 "n". | |
262 | |
263 >> Tajpu C-x C-l (kiu estas malŝaltita ordono), kaj tajpu "n" responde | |
264 al la demando. | |
265 | |
266 | |
267 * FENESTROJ | |
268 ----------- | |
269 | |
76033 | 270 En Emakso vi povas havi plurajn fenestrojn montrantajn sian propran |
271 tekston. Ni klarigos poste kiel uzi plurajn fenestrojn. Sed nun ni | |
272 klarigu kiel forigi nebezonatajn fenestrojn kaj reveni al la simpla | |
75927 | 273 unufenestra redaktado. Tio estas facila: |
274 | |
275 C-x 1 Unu fenestro (t.e., forigu ĉiujn aliajn fenestrojn) | |
276 | |
76033 | 277 Tio estas STIR-x kaj poste la cifero 1. "C-x 1" pligrandigas la |
278 fenestron enhavantan la kursoron, tiel ke ĝi okupu la tutan ekranon. | |
75927 | 279 Ĝi malaperigas ĉiujn aliajn fenestrojn. |
280 | |
281 >> Movu la kursoron en ĉi tiun linion kaj tajpu C-u 0 C-l. | |
282 >> Tajpu C-h k C-f. | |
76033 | 283 Vidu kiel ĉi tiu fenestro malkreskas, dum nova fenestro aperas por |
75927 | 284 montri instrukcion pri la C-f ordono. |
285 | |
286 >> Tajpu C-x 1 kaj vidu la instrukcian fenestron malaperi. | |
287 | |
288 Tiu ordono malsimilas la aliajn ordonojn kiujn vi lernis antaŭe ĉar ĝi | |
76033 | 289 konsistas el du signoj. Ĝin komencas la signo STIR-x. Ekzistas tuta |
290 serio da ordonoj kiuj komenciĝas per STIR-x; multaj el ili koncernas | |
291 fenestrojn, dosierojn, bufrojn, kaj rilatajn aferojn. Tiuj ordonoj | |
75927 | 292 estas du, tri aŭ kvar signojn longaj. |
293 | |
294 | |
295 * ENŜOVO KAJ FORVIŜO | |
296 -------------------- | |
297 | |
76033 | 298 Se vi deziras enŝovi tekston, simple ĝin tajpu. Signojn kiujn oni |
299 povas vidi, ekzemple A, 7, *, ktp, Emakso traktas kiel tekston kaj | |
75927 | 300 enmetas tuj. Tajpu <Return> (la enigan klavon) por enigi linifinilon. |
301 | |
76033 | 302 Por forviŝi la ĵus tajpitan signon tajpu <Retroviŝu>. <Retroviŝu> |
303 estas tiu klavo de la klavaro, kiun oni ankaŭ ekster Emakso normale | |
304 uzas por forigi la ĵus tajpitan signon. Kutime ĝi estas granda klavo | |
305 unu aŭ du vicojn super Return-klavo, kaj eble estas markita per | |
75927 | 306 "Delete", "Del" aŭ "Backspace". |
307 | |
308 Se tiu klavo estas markita per "Backspace" (retropaŝo), tiam ĝuste ĝin | |
309 oni uzu por <Retroviŝu>. Se krome estas alia klavo, markita <Delete>, | |
310 ĝi ne estas <Retroviŝu>. | |
311 | |
312 Ĝenerale, <Retroviŝu> estas tiu klavo kiu forviŝas la signon tuj antaŭ | |
313 la nuna kursorloko. | |
314 | |
76033 | 315 >> Faru ĉi tion nun -- tajpu kelkajn signojn, poste forviŝu ilin |
75927 | 316 tajpante kelkajn <Retroviŝu>. Ne timu difekti ĉi tiun dosieron; vi |
76033 | 317 ne ŝanĝos la originalan lernilon. Ĉi tio estas nur ties labora |
75927 | 318 kopio por vi. |
319 | |
76033 | 320 Kiam linio da teksto iĝas pli longa ol la ekrana linio, la teksta |
75927 | 321 linio transiras sur la sekvan ekranan linion. Retroklino ("\") -- aŭ, |
76033 | 322 en grafika fenestrosistemo, kurba sageto -- en la dekstra marĝeno |
75927 | 323 indikas tian transiron. |
324 | |
76033 | 325 >> Enigu tekston ĝis ĝi atingos la dekstran marĝenon, kaj plu enigu. |
75927 | 326 Vi vidos transiron en la sekvan linion. |
327 | |
76033 | 328 >> Ripete <Retroviŝu> por remallongigi la tekstan linion ĝis la longo |
75927 | 329 de unu ekrana linio denove. La transiro malaperas. |
330 | |
76033 | 331 Vi povas forviŝi linifinan signon tiel same kiel iun ajn signon. |
332 Forviŝo de linifinilo inter du linioj kunigas ilin en unu linion. Se | |
333 la rezulta kunigita linio estas pli longa ol la ekrana larĝo, ĝi | |
75927 | 334 aperos kun transiro. |
335 | |
76033 | 336 >> Movu la kursoron al la komenco de linio kaj tajpu <Retroviŝu>. La |
75927 | 337 linio kuniĝos kun la ĵusa linio. |
338 | |
339 >> Tajpu <Return> por reenigi la linifinilon kiun vi ĵus forviŝis. | |
340 | |
341 Memoru ke vi povas doni ripetilon al plejparto da Emaksaj ordonoj; tio | |
342 koncernas ankaŭ tekstajn signojn. Ripetilo ĉe teksta signo enigas ĝin | |
343 plurfoje. | |
344 | |
345 >> Provu tion nun -- tajpu "C-u 8 *" por enigi "********". | |
346 | |
76033 | 347 Vi lernis la plej fundamentan metodon por tajpi en Emakso kaj por |
348 korekti erarojn. Vi povas forviŝi per vortoj aŭ per linioj. Jen | |
75927 | 349 resumo de forviŝaj ordonoj: |
350 | |
351 <Retroviŝu> forviŝu la signon ĵus antaŭ la kursoro | |
352 C-d forviŝu la signon tuj post la kursoro | |
353 | |
354 M-<Retroviŝu> forĵetu la vorton ĵus antaŭ la kursoro | |
355 M-d forĵetu la vorton tuj post la kursoro | |
356 | |
357 C-k forĵetu de la kursorloko ĝis la linifino | |
358 M-k forĵetu de la kursorloko ĝis la frazfino | |
359 | |
360 Rimarku ke <Retroviŝu> kaj C-d rilate al M-<Retroviŝu> kaj M-d etendas | |
76033 | 361 la analogion komencitan de C-f kaj M-f (nu, <Retroviŝu> ne vere estas |
362 stirsigno, sed ni ne estu tro pedantaj). C-k kaj M-k iom similas al | |
75927 | 363 C-e kaj M-e, sed rilate al linioj anstataŭ frazoj. |
364 | |
76033 | 365 Vi ankaŭ povas forĵeti iun ajn parton de la bufro per unu senvaria |
366 metodo. Moviĝu al unu ekstremaĵo de tiu parto, kaj tajpu "C-@" (aŭ | |
367 "C-SPC", "SPC" simbolas spaceton). Moviĝu al la alia ekstremaĵo, kaj | |
75927 | 368 tajpu C-w. Tio forĵetas la tutan tekston inter la du lokoj. |
369 | |
370 >> Movu la kursoron al la V ĉe la komenco de la antaŭa alineo. | |
76033 | 371 >> Tajpu C-SPC. Emakso devas montri mesaĝon: "Mark set" ("Markite") |
75927 | 372 ĉe la fundo de la ekrano. |
76033 | 373 >> Movu la kursoron al la o en "ekstremaĵo", en la dua linio de la |
75927 | 374 alineo. |
76033 | 375 >> Tajpu C-w. Tio forĵetos la tekston komenciĝantan ĉe la V, kaj |
75927 | 376 finiĝantan ĵus antaŭ la o. |
377 | |
378 La diferenco inter "forĴETI" kaj "forVIŜI" ion konsistas en tio, ke vi | |
76033 | 379 povas re-enŝovi "forĵetitajn" aĵojn, sed ne "forviŝitajn" aĵojn. |
380 Re-enŝovo de forĵetita teksto nomiĝas "enĵeto" (angle "yanking"). | |
381 Ĝenerale, la ordonoj por forigi multe da teksto ĝin "forĵetas" (do, | |
382 ili ankaŭ ebligas ĝin "enĵeti"); male, la ordonoj por forviŝi nur unu | |
383 signon, aŭ nur blankajn liniojn kaj spacetojn, ne konservas la | |
75927 | 384 forigitan tekston (kaj oni ne povas ĝin enĵeti). |
385 | |
76033 | 386 >> Movu la kursoron al la komenco de nemalplena linio. Poste tajpu |
75927 | 387 C-k por forĵeti la tekston de tiu linio. |
76033 | 388 >> Tajpu C-k duafoje. Vi vidos ke ĝi forĵetas la linifinilon |
75927 | 389 sekvantan tiun linion. |
390 | |
76033 | 391 Rimarku ke unuopa C-k forĵetas la enhavon de la linio, kaj dua C-k |
75927 | 392 forĵetas la linion mem kaj igas la postajn liniojn ŝoviĝi supren. C-k |
76033 | 393 traktas nombran argumenton speciale: ĝi forĵetas tiom da linioj KAJ |
75927 | 394 ilian enhavaĵon. Ĉi tio ne estas simpla ripetado. C-u 2 C-k forĵetas |
395 du liniojn kaj iliajn linifinojn; tajpi C-k dufoje ne farus tion. | |
396 | |
76033 | 397 Reenigi forĵetitan tekston nomiĝas "enĵetado". Vi povas enĵeti la |
398 forĵetitan tekston aŭ en la saman lokon de kie ĝi estis forĵetita, aŭ | |
399 en alian lokon de la redaktata teksto, aŭ eĉ en alian dosieron. Vi | |
75927 | 400 povas enĵeti la tekston kelkfoje por fari plurajn kopiojn de ĝi. |
401 | |
76033 | 402 Por repreni la laste forĵetitan tekston kaj enigi ĝin tien kie la |
75927 | 403 kursoro nune estas, tajpu "C-y" (de la angla vorto "yank"). |
404 | |
405 >> Provu ĝin: tajpu C-y por enĵeti la tekston. | |
406 | |
76033 | 407 Atentu ke se vi tujsekve faras plurajn C-k, ĉiuj forĵetataĵoj |
75927 | 408 konserviĝas kune, por ke oni povu enĵeti ĉiujn ĉi liniojn per unu C-y. |
409 | |
410 >> Faru ĉi tion nun, tajpu C-k kelkfoje. | |
411 | |
412 Nun, por repreni tiun forĵetitan tekston: | |
413 | |
414 >> Tajpu C-y. Poste movu la kursoron je kelkaj linioj suben kaj tajpu | |
415 C-y denove. Nun vi scias kiel kopii iom da teksto. | |
416 | |
76033 | 417 Kion fari se vi, havante iom da teksto enĵetota, forĵetas ion alian? |
418 C-y enĵetus la pli ĵusan forĵetaĵon. Sed la antaŭa teksto ne estas | |
419 perdita. Vi povas re-enĵeti ĝin per la ordono M-y. Farinte C-y por | |
420 enĵeti la plej ĵusan forĵetaĵon, tajpu M-y por anstataŭigi la | |
75927 | 421 enĵetitan tekston per pli frua forĵetaĵo. Tajpadu M-y denove, kaj unu |
76033 | 422 post la alia enĵetiĝos pli fruaj forĵetaĵoj. Trovinte la serĉatan |
423 pecon, vi ne bezonas fari ion por konservi ĝin. Simple daŭrigu vian | |
75927 | 424 redaktadon, kaj lasu la enĵetitan tekston tie kie ĝi estas. |
425 | |
426 Se vi uzos M-y sufiĉe da fojoj, vi revenos al la komenca loko (la plej | |
427 ĵusa forĵetaĵo). | |
428 | |
429 >> Forĵetu linion, moviĝu ien, forĵetu alian linion. | |
430 Poste uzu C-y por enĵeti reen la duan forĵetitan linion. | |
431 Poste uzu M-y kaj la unua forĵetita linio anstataŭigos ĝin. | |
432 Uzu M-y plue kaj rigardu kion vi akiras. Daŭrigu ĝis la reapero de | |
433 la dua forĵetita linio, kaj poste de kelkaj pli. Se vi deziras, vi | |
434 povas doni al M-y pozitivajn kaj negativajn argumentojn. | |
435 | |
436 | |
437 * MALFARADO | |
438 ----------- | |
439 | |
76033 | 440 Se vi ŝanĝis la tekston, kaj sekve decidas ke tio estis eraro, vi |
441 povas malfari la ŝanĝon per la "malfaru"-ordono, C-x u (de la angla | |
75927 | 442 "undo"). |
443 | |
76033 | 444 Normale, C-x u malfaras la ŝanĝojn faritajn per unu ordono; se vi |
445 tujsekve ripetas la ordonon C-x u kelkfoje, ĉiu ripeto malfaras unu | |
75927 | 446 plian ordonon. |
447 | |
76033 | 448 Sed estas du esceptoj: ordonoj kiuj ne ŝanĝas la tekston ne estas |
449 atentataj (tiuj inkludas kursormovajn kaj rulumadajn ordonojn), kaj | |
450 memenigaj signoj kutime ariĝas en grupojn po ĝis 20. (Tio malpliigas | |
75927 | 451 la tajpadojn de C-x u necesajn por malfari tekstenigon.) |
452 | |
453 >> Forĵetu ĉi-linion per C-k, sekve tajpu C-x u kaj ĝi devas reaperi. | |
454 | |
455 C-_ estas alternativa malfara ordono; ĝi funkcias same kiel C-x u, sed | |
76033 | 456 ĝi estas pli facila por plurfoja tajpado sinsekva. La malavantaĝo de |
457 C-_ estas ke iuj klavaroj malhavas evidentan metodon por tajpi ĝin. | |
458 Tial ni provizas ankaŭ C-x u. Ĉe iu klavaroj vi povas ricevi C-_ | |
75927 | 459 tajpante / dum vi premtenas STIR-klavon. |
460 | |
461 Nombra argumento ĉe C-_ aŭ C-x u agas kiel ripetilo. | |
462 | |
76033 | 463 Vi povas malfari forviŝon de teksto egale bone kiel vi povas malfari |
464 forĵeton de teksto. La diferenco inter forviŝo kaj forĵeto koncernas | |
75927 | 465 la eblon enĵeti per C-y; ĝi ne ekzistas por malfaro. |
466 | |
467 | |
468 * DOSIEROJ | |
469 ----------- | |
470 | |
76033 | 471 Por persistigi la redaktatan tekston, necesas meti ĝin en dosieron. |
472 Alie, ĝi pereos kiam via Emaksa procezo finiĝos. Por meti vian | |
473 tekston en dosieron, necesas "trovi" la dosieron antaŭ ol enigi la | |
474 tekston. (Tio ankaŭ estas nomata "viziti" la dosieron; angle "find, | |
75927 | 475 visit a file".) |
476 | |
76033 | 477 Trovi dosieron signifas ke vi igas la enhavon de la dosiero atingebla |
478 per Emakso. Plurrilate, ĝi estas kvazaŭ vi redaktus la dosieron mem. | |
479 Tamen, la ŝanĝoj kiujn vi faras per Emakso ne persistiĝas ĝis kiam vi | |
75927 | 480 "konservos" (angle "save") la dosieron. Vi povas konservi la dosieron |
76033 | 481 por ne lasi duonŝanĝitan dosieron ĉe la sistemo kiam vi ne deziras |
482 tion. Eĉ kiam vi konservas, Emakso lasas la originalan dosieron sub | |
75927 | 483 ŝanĝita nomo por la eventualo ke vi poste decidos ke viaj ŝanĝoj estis |
484 eraraj. | |
485 | |
76033 | 486 Se vi rigardos apud la fundon de la ekrano vi vidos linion kiun |
487 komencas kaj finas strekoj; komence "--:-- TUTORIAL.eo" aŭ io simila. | |
488 Tiu parto de la ekrano normale montras la nomon de la vizitata | |
489 dosiero. Ĝuste nun, vi vizitas dosieron nomatan "TUTORIAL.eo" kiu | |
490 estas via propra kopio de la Emaksa lernilo. Kiam vi trovas dosieron | |
75927 | 491 per Emakso, la nomo de tiu dosiero aperas ĉe tiu sama loko. |
492 | |
76033 | 493 Unu apartaĵo de la dosiertrova ordono estas, ke vi devas indiki kiun |
75927 | 494 dosiernomon vi deziras. Ni diras ke la ordono "legas argumenton de la |
76033 | 495 terminalo" (ĉi-okaze la argumento estas la dosiernomo). Post kiam vi |
75927 | 496 tajpis la ordonon |
497 | |
498 C-x C-f Trovu dosieron | |
499 | |
500 Emakso petas ke vi tajpu la dosiernomon. La dosiernomo kiun vi tajpas | |
76033 | 501 aperas sur la plej malsupra linio de la ekrano. Tiu linio estas |
502 nomata "la bufreto" (angle "minibuffer") kiam ĝi estas uzata por tia | |
75927 | 503 speco de enigado. Vi povas uzi ordinarajn Emaksajn redaktajn ordonojn |
504 por redakti la dosiernomon. | |
505 | |
76033 | 506 Dum vi enigas la dosiernomon (aŭ iun ajn bufretan enigon), vi povas |
75927 | 507 aboli la ordonon per C-g. |
508 | |
509 >> Tajpu C-x C-f, kaj sekve C-g. Ĉi tio abolas la bufreton, kaj ankaŭ | |
76033 | 510 abolas la ordonon "C-x C-f" kiu uzis la bufreton. Do vi ne trovis |
75927 | 511 dosieron. |
512 | |
76033 | 513 Fininte enigi la dosiernomon, tajpu <Return>. Tiam eklaboros la |
514 ordono C-x C-f, kaj trovos la dosieron kiun vi elektis. La bufreto | |
75927 | 515 malaperos kiam la C-x C-f ordono finiĝos. |
516 | |
76033 | 517 Post eta tempo la enhavo de la dosiero aperas sur la ekrano, kaj vi |
518 povas redakti la enhavon. Kiam vi deziras persistigi viajn ŝanĝojn, | |
75927 | 519 tajpu la ordonon |
520 | |
521 C-x C-s konServu (angle "save") la dosieron | |
522 | |
523 Tio kopias la tekston el interne de Emakso en la dosieron. Ĉe la unua | |
524 konservado, Emakso renomas la originalan dosieron per nova nomo por ke | |
525 ĝi ne perdiĝu. La nova nomo estas farata per aldono de "~" al la fino | |
526 de la originala dosiernomo. | |
527 | |
76033 | 528 Fininte la konservadon, Emakso montras la nomon de la dosiero |
529 skribita. Konservu sufiĉe ofte, por ne perdi multe da laboro se la | |
75927 | 530 sistemo paneos. |
531 | |
532 >> Tajpu C-x C-s, por konservi vian kopion de la lernilo. | |
76033 | 533 Emakso devas montri la mesaĝon "Wrote ...TUTORIAL.eo" (Skribis |
75927 | 534 ...TUTORIAL.eo) ĉe la fundo de la ekrano. |
535 | |
76033 | 536 NOTO: Sur iuj sistemoj, C-x C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos |
537 nenian pluan eligon de Emakso. Tio indikas ke operaciuma "trajto" | |
75927 | 538 nomata "fluregulado" (angle "flow control") interkaptis la ordonon C-s |
76033 | 539 kaj ne lasas ĝin trapasi al Emakso. Por revivigi la ekranon, tajpu |
540 C-q. Poste rigardu la sekcion nomatan "Spontaneous Entry to | |
75927 | 541 Incremental Search" en la Emaksa manlibro por konsilo kion fari pri ĉi |
542 tiu "trajto". | |
543 | |
76033 | 544 Vi povas trovi ekzistantan dosieron, por vidigi aŭ redakti ĝin. Vi |
545 ankaŭ povas trovi dosieron kiu ankoraŭ ne ekzistas. Ĉi tio estas la | |
546 maniero por krei dosieron per Emakso: trovu la dosieron, komence | |
75927 | 547 malplenan, kaj sekve ekenigu la tekston por la dosiero. Kiam vi petos |
76033 | 548 "konservi" la dosieron, Emakso vere kreos la dosieron kun la teksto |
549 kiun vi enigis. De tiam vi povos opinii ke vi redaktas jam | |
75927 | 550 ekzistantan dosieron. |
551 | |
552 | |
553 * BUFROJ | |
554 -------- | |
555 | |
556 Se vi trovas duan dosieron per C-x C-f, la unua dosiero restas interne | |
76033 | 557 de Emakso. Vi povas reiri al ĝi retrovante ĝin denove per C-x C-f. |
75927 | 558 Tio ebligas al vi meti plurajn dosierojn en Emakson. |
559 | |
560 >> Kreu dosieron nomatan "umo" tajpante "C-x C-f umo <Return>". | |
76033 | 561 Poste enigu iom da teksto, redaktu ĝin, kaj konservu "umo"n |
75927 | 562 tajpante "C-x C-s". |
76033 | 563 Fine, tajpu "C-x C-f TUTORIAL.eo <Return>" por reveni al la |
75927 | 564 lernilo. |
565 | |
76033 | 566 Emakso tenas la tekston de ĉiu dosiero en objekto nomata "bufro". |
567 Trovo de dosiero kreas novan bufron interne de Emakso. Por vidi | |
75927 | 568 liston de la bufroj kiuj nune ekzistas en via Emakso-procezo, tajpu |
569 | |
570 C-x C-b Listigu bufrojn | |
571 | |
572 >> Provu C-x C-b nun. | |
573 | |
76033 | 574 Vi vidas, ke ĉiu bufro havas nomon, kaj ke ĝi ankaŭ eble havas |
575 dosiernomon por la dosiero kies enhavon ĝi tenas. ĈIU teksto kiun vi | |
75927 | 576 vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu bufro. |
577 | |
578 >> Tajpu C-x 1 por forigi la liston de bufroj. | |
579 | |
76033 | 580 Se vi havas plurajn bufrojn, je ĉiu momento nur nur unu el ili estas |
581 "la kuranta": tiu, kiun vi redaktas. Se vi volas redakti alian | |
75927 | 582 bufron, vi bezonas "transiri" en ĝin. Se la celata bufro respondas al |
76033 | 583 dosiero, vi povas transiri per vizito al ĝi: C-x C-f ... Sed estas |
584 pli facila metodo: uzi la ordonon "C-x b", donante al ĝi la nomon de | |
75927 | 585 la celata bufro. |
586 | |
76033 | 587 >> Tajpu "C-x b umo <Return>" por transiri en la bufron "umo", |
75927 | 588 entenantan la tekston de la dosiero "umo". |
589 Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon. | |
590 | |
76033 | 591 Plej ofte, la bufronomo estas egala al la nomo de ĝia dosiero (sen la |
592 dosiera parto). Tamen, ne ĉiam tio estas vera. La listo de bufroj | |
75927 | 593 farita per "C-x C-b" ĉiam vidigas al vi la nomojn de ĉiuj bufroj. |
594 | |
76033 | 595 ĈIU teksto kiun vi vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu |
75927 | 596 bufro. Tamen iuj bufroj ne respondas al dosieroj. Ekzemple, la bufro |
76033 | 597 nomata "*Buffer List*" (Listo de Bufroj) ne havas dosieron. Ĝi estas |
598 la bufro enhavanta la liston de bufroj faritaj per la ordono C-x C-b. | |
599 Ankaŭ la bufro "*Messages*" respondas al neniu dosiero; ĝi entenas la | |
75927 | 600 mesaĝojn aperintajn en la funda linio dum la Emaksa seanco. |
601 | |
76033 | 602 >> Tajpu "C-x b *Messages* <Return>" por vidigi la bufron de mesaĝoj. |
75927 | 603 Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon. |
604 | |
76033 | 605 Se vi ŝanĝas la tekston de unu dosiero, kaj sekve trovas alian |
606 dosieron, ĉi tio ne konservas la unuan dosieron. Ĝiaj ŝanĝoj restas | |
75927 | 607 interne de Emakso, en la bufro de tiu dosiero. La kreado aŭ redaktado |
76033 | 608 de la bufro de la dua dosiero ne efikas la bufron de la unua dosiero. |
609 Ĉi tio estas utilega, sed ĝi ankaŭ signifas ke vi bezonas oportunan | |
610 metodon por konservi la bufron de la unua dosiero. Estas ĝena devi | |
75927 | 611 revenadi en ĝin per C-x C-f nur por konservi ĝin per C-x C-s. Tial ni |
612 havas | |
613 | |
614 C-x s Konservu iom da bufroj. | |
615 | |
76033 | 616 C-x s demandas vin pri ĉiu ŝanĝita bufro kiun vi ne konservis. Ĝi |
75927 | 617 demandas vin, pri ĉiu tia bufro, ĉu konservi la bufron. |
618 | |
619 >> Enigu linion da teksto, kaj sekve tajpu C-x s. | |
620 Emakso devas demandi vin ĉu ĝi konservu la bufron "TUTORIAL.eo". | |
621 Jesu tajpante "y" (de la angla "yes"). | |
622 | |
623 | |
624 * ETENDI LA ORDONARON | |
625 --------------------- | |
626 | |
76033 | 627 Ekzistas multege pli da Emaksaj ordonoj ol eblas meti sur ĉiuj el la |
628 stiraj kaj meta-aj signoj. Emakso solvas tiun problemon per la | |
75927 | 629 X-ordonoj (de la angla eXtend, "etendo"). Estas du specoj da ili: |
630 | |
631 C-x Signa etendo. Sekvata de unu signo. | |
632 M-x Nomhava ordona etendo. Sekvata de plena nomo. | |
633 | |
76033 | 634 Ĉi tiuj estas la ordonoj ja utilaj, sed malpli oftaj ol la ordonoj |
635 kiujn vi jam lernis. Vi jam vidis du el ili: la dosierajn ordonojn | |
636 C-x C-f por "trovi" kaj C-x C-s por "konservi". Alia ekzemplo estas | |
637 la ordono por fini Emaksan seancon -- la ordono C-x C-c. (Ne timu | |
638 perdi faritajn ŝanĝojn; C-x C-c proponas konservi ĉiun ŝanĝitan | |
75927 | 639 dosieron antaŭ ol ĉesigi Emakson.) |
640 | |
76033 | 641 C-z estas la ordono por eliri Emakso *provizore* -- tiel ke vi povas |
75927 | 642 reveni en la saman Emaksan seancon poste. |
643 | |
76033 | 644 Sur sistemoj kiuj permesas ĝin, C-z "provizore ĉesigas" Emakson; t.e. |
645 ĝi revenas en la ŝelon sed ne detruas Emakson. Je la plej komunaj | |
646 ŝeloj, vi povas reaktivigi Emakson per la ordono "fg" (de la angla | |
75927 | 647 "foreground") aŭ per "%emacs". |
648 | |
76033 | 649 Sur sistemoj kiuj ne permesas provizoran ĉesigon, C-z kreas sub-ŝelon |
650 sub Emakso por doni al vi ŝancon lanĉi aliajn programojn kaj reiri al | |
75927 | 651 Emakso poste; ĝi ne vere "eliras" el Emakso. Ĉi-okaze, la ŝela ordono |
652 "exit" (eliru) estas la kutima maniero reiri al Emakso de la sub-ŝelo. | |
653 | |
76033 | 654 La ordonon C-x C-c uzu por adiaŭi. Ĝi estas ankaŭ la ordono uzenda |
655 por eliri Emakson lanĉitan per retpoŝta programo aŭ alia simila | |
656 utilaĵo, ĉar tiuj eble ne scias kiel trakti provizoran ĉesigon de | |
657 Emakso. Tamen, ordinare, se vi ne estas tuj adiaŭonta, preferindas | |
75927 | 658 provizore ĉesigi Emakson per C-z anstataŭ eliri Emakson. |
659 | |
660 Ekzistas multe da ordonoj C-x. Jen listo de tiuj kiujn vi jam konas: | |
661 | |
662 C-x C-f Trovu dosieron. | |
663 C-x C-s Konservu dosieron. | |
664 C-x C-b Listigu bufrojn. | |
665 C-x C-c Ĉesigu Emakson. | |
666 C-x 1 Forigu ĉiujn fenestrojn krom unu. | |
667 C-x u Malfaru. | |
668 | |
76033 | 669 Nomhavajn etenditajn ordonojn oni uzas eĉ malpli ofte, aŭ uzas ilin |
670 nur en kelkaj reĝimoj. Ekzemplo estas la ordono "replace-string" | |
671 (anstataŭigu-ĉenon), kiu anstataŭigas unu ĉenon je alia tutbufre. | |
672 Kiam vi tajpas M-x, Emakso demandas de vi ĉe la fundo de la ekrano la | |
76036
69927ba4177c
Do not split commands over lines (fixes some of previous change).
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76033
diff
changeset
|
673 nomon de la ordono; ĉi-okaze, "replace-string". Simple tajpu |
69927ba4177c
Do not split commands over lines (fixes some of previous change).
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76033
diff
changeset
|
674 "repl s<TAB>" kaj Emakso kompletigos la nomon. Finu la ordonnomon |
69927ba4177c
Do not split commands over lines (fixes some of previous change).
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76033
diff
changeset
|
675 per <Return>. |
75927 | 676 |
76033 | 677 La ordono replace-string postulas du argumentojn -- la anstataŭigOTan |
75927 | 678 kaj la anstataŭigONTan ĉenojn. Ĉiun argumenton finu per <Return>. |
679 | |
680 >> Movu la kursoron al la blanka linio du liniojn sub ĉi tiu. | |
681 Poste tajpu "M-x repl s<Return>linio<Return>peco<Return>". | |
682 | |
76033 | 683 Rimarku kiel tiu ĉi linio ŝanĝiĝis: vi anstataŭigis la vorton |
684 l-i-n-i-o per "peco" kie ajn ĝi aperis, de post la komenca loko de | |
75927 | 685 la kursoro. |
686 | |
687 | |
688 * AŬTOMATA KONSERVADO | |
689 --------------------- | |
690 | |
76033 | 691 Kiam vi faris ŝanĝojn en dosiero, sed ankoraŭ ne konservis ilin, ili |
692 povus perdiĝi se via komputilo paneos. Por protekti vin de tio, | |
693 Emakso periode "aŭtokonservas" ĉiujn dosierojn kiun vi redaktas. La | |
694 nomo de aŭtokonservita dosiero havas la signon "#" komence kaj fine; | |
695 ekzemple, se via dosiero estas nomata "hello.c", ĝia aŭtokonservita | |
696 dosiero nomiĝos "#hello.c#". Kiam vi konservos la dosieron | |
75927 | 697 normalmaniere, Emakso malkreos ĝian aŭtokonservitan dosieron. |
698 | |
76033 | 699 Por reakiri vian aŭtokonservitajn redaktaĵojn post paneo, |
700 normalmaniere "trovu" la dosieron (per la nomo de la dosiero kiun vi | |
75927 | 701 redaktis, ne per la nomo de la aŭtokonservita dosiero) kaj poste tajpu |
76033 | 702 "yes<Return>" por konfirmi ke vi volas uzi la aŭtomate konservitan |
75927 | 703 datumon. |
704 | |
705 | |
706 * EĤA AREO | |
707 ---------- | |
708 | |
709 Se vi tajpas plursignan ordonon malrapide, Emakso montras ĝin al vi ĉe | |
76033 | 710 la fundo de la ekrano en areo nomata la "eĥa areo". La eĥa areo |
75927 | 711 enhavas la plej malsupran linion de la ekrano. |
712 | |
713 | |
714 * REĜIMLINIO | |
715 ------------- | |
716 | |
76033 | 717 La linio tuj super la eĥa areo estas nomata la "reĝimlinio". La |
75927 | 718 reĝimlinio montras ion similan al ĉi tio: |
719 | |
720 --:** TUTORIAL.eo 63% L749 (Fundamental)----------------------- | |
721 | |
76033 | 722 Tiu linio donas al vi utilan informon pri la stato de Emakso kaj la |
75927 | 723 redaktata teksto. |
724 | |
76033 | 725 Vi jam scias kion signifas la dosiernomo -- ĝi estas la dosiero kiun |
726 vi trovis. -NN%-- montras vian nunan lokon en la teksto; ĝi signifas | |
75927 | 727 ke NN elcentoj de la teksto estas supren de la supro de la ekrano. Se |
76033 | 728 la supro de la dosiero estas sur la ekrano, ĝi montras --Top-- |
75927 | 729 anstataŭ -- 0%--. Se la malsupro de la teksto estas sur la ekrano, ĝi |
730 montras --Bot--. Se vi rigardas tekston tiom malgrandan ke ĉiom da ĝi | |
731 aperas en la ekrano, la reĝimlinio montras --All--. | |
732 | |
76033 | 733 La L kun ciferoj indikas la pozicion alimaniere: ili indikas la |
75927 | 734 kurantan lininumeron de "punkto". |
735 | |
76033 | 736 La steloj ĉe la komenco signifas ke vi ŝanĝis la tekston. Antaŭ la |
737 ŝanĝoj, kiam vi ekvizitas aŭ konservis dosieron, en tiu parto de la | |
75927 | 738 reĝimlinio estas neniaj steloj, nur strekoj. |
739 | |
76033 | 740 La enkrampa parto de la reĝimlinio montras al vi kiujn redaktadajn |
75927 | 741 reĝimojn vi uzas. La defaŭlta reĝimo estas "Fundamental" (fundamenta) |
742 kiun vi uzas nun. Ĝi estas ekzemplo pri "ĉefreĝimo". | |
743 | |
744 Emakso havas multajn diversajn reĝimojn. Iuj el ili estas por redakti | |
76033 | 745 diversajn lingvojn kajaŭ specojn de teksto, ekzemple Lisp-reĝimo, |
746 Teksta-reĝimo, ktp. Ĉiam unu kaj nur unu ĉefreĝimo estas aktiva, kaj | |
747 ĝia nomo ĉiam aperas en la reĝimlinio ĝuste kie "Fundamental" estas | |
75927 | 748 nun. |
749 | |
750 Ĉiu ĉefreĝimo igas iujn ordonojn agi malsame. Ekzemple, estas ordonoj | |
76033 | 751 por krei komentojn en programo, kaj ĉar ĉiu programlingvo havas |
752 malsaman ideon pri tio, kiel komento aspektu, ĉiu ĉefreĝimo devas | |
753 enigi komentojn malsame. Ĉiu ĉefreĝimo estas la nomo de etenda | |
76036
69927ba4177c
Do not split commands over lines (fixes some of previous change).
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76033
diff
changeset
|
754 ordono, per kiu vi povas ŝalti tiun reĝimon. Ekzemple, |
69927ba4177c
Do not split commands over lines (fixes some of previous change).
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76033
diff
changeset
|
755 "M-x fundamental-mode" estas ordono por ŝalti la Fundamentan reĝimon. |
75927 | 756 |
76033 | 757 Se vi redaktos tekston (esperantan, anglan ktp), ekzemple ĉi tiun |
75927 | 758 dosieron, al vi eble konvenos Teksta-reĝimo. |
759 | |
760 >> Tajpu M-x text-mode<Return>. | |
761 | |
76033 | 762 Ne maltrankviliĝu, la Emaksaj ordonoj kiujn vi jam lernis malmulte |
75927 | 763 ŝanĝiĝas. Sed vi povas observi ke M-f kaj M-b nun traktas apostrofojn |
76033 | 764 kial parton de vortoj. Antaŭe, en Fundamenta reĝimo, M-f kaj M-b |
75927 | 765 traktis apostrofojn kiel vortajn disigilojn. |
766 | |
76033 | 767 Ĉefreĝimoj kutime faras tiajn subtilajn ŝanĝojn: la plejmulto da |
768 ordonoj faras "la saman taskon" en ĉiu ĉefreĝimo, sed ili funkcias | |
75927 | 769 iomete malsame. |
770 | |
771 Por vidi dokumentaron pri via nuna ĉefreĝimo, tajpu C-h m. | |
772 | |
773 >> Per kelkaj C-u C-v loku ĉi tiun linion ĉe la supro de la ekrano. | |
76033 | 774 >> Tajpu C-h m, por vidi kiel la Teksta reĝimo diferencas disde la |
75927 | 775 Fundamenta reĝimo. |
776 >> Tajpu C-x 1 por forigi la dokumentaron for de la ekrano. | |
777 | |
76033 | 778 Ĉefreĝimojn oni nomas ĉefaj ĉar ekzistas ankaŭ "kromreĝimoj". |
779 Kromreĝimoj ne estas alternativoj kontraŭ la ĉefreĝimoj, nur negravaj | |
780 modifoj al ili. Ĉiun kromreĝimon oni povas ŝalti aŭ malŝalti, | |
781 sendepende de ĉiuj aliaj kromreĝimoj, kaj sendepende de la ĉefreĝimo. | |
782 Do vi povas uzi neniom da kromreĝimoj, aŭ unu kromreĝimon, aŭ ian ajn | |
75927 | 783 kombinaĵon de kelkaj kromreĝimoj. |
784 | |
76033 | 785 Unu utilega kromreĝimo, precipe por redakti homlingvan tekston |
786 (esperantan, anglan ktp), estas la reĝimo de Aŭtomata Linifaldo (Auto | |
787 Fill mode). Kiam ĝi estas ŝaltita, Emakso aŭtomate rompas la linion | |
75927 | 788 inter vortoj ĉiufoje kiam la enigata tekstolinio iĝas tro larĝa. |
789 | |
76036
69927ba4177c
Do not split commands over lines (fixes some of previous change).
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76033
diff
changeset
|
790 Por ŝalti la reĝimon de Aŭtomata Linifaldo tajpu |
69927ba4177c
Do not split commands over lines (fixes some of previous change).
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76033
diff
changeset
|
791 "M-x auto fill mode<Return>". Kiam la reĝimo estas ŝaltita, vi povas |
69927ba4177c
Do not split commands over lines (fixes some of previous change).
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76033
diff
changeset
|
792 malŝalti ĝin denove tajpante "M-x auto fill mode<Return>". Se la |
69927ba4177c
Do not split commands over lines (fixes some of previous change).
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76033
diff
changeset
|
793 reĝimo estas malŝaltita, tiu ordono ŝaltas ĝin, kaj se ĝi estas |
69927ba4177c
Do not split commands over lines (fixes some of previous change).
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76033
diff
changeset
|
794 ŝaltita, tiu ordono malŝaltas ĝin. Ni diras ke la ordono "transŝaltas |
69927ba4177c
Do not split commands over lines (fixes some of previous change).
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76033
diff
changeset
|
795 la reĝimon". |
75927 | 796 |
797 >> Tajpu "M-x auto file mode<Return>". Poste enigi linion el "asdf ", | |
76033 | 798 ripete, ĝis vi vidos ĝin dividita en du liniojn. Vi devas enigi |
799 spacetojn inter "asdf", ĉar la Aŭtomata Linifaldo rompas liniojn | |
75927 | 800 nur ĉe spacetoj. |
801 | |
802 Normale la marĝeno estas post 70 signoj, sed vi povas ŝanĝi tion per | |
803 la ordono C-x f. Vi devus doni la marĝenon kiu vi deziras por nombra | |
804 argumento. | |
805 | |
806 >> Tajpu C-x f kun la argumento 20. (C-u 2 0 C-x f). | |
76033 | 807 Tajpu ia tekston kaj rigardu kiel Emakso faldas liniojn po 20 |
75927 | 808 signoj. Refiksu la marĝenon al 70 per C-x f. |
809 | |
810 Se vi faras ŝanĝojn meze de alineo, la Aŭtomata Linifalda reĝimo ne | |
811 refaldas ĝin por vi. | |
76033 | 812 Por rearanĝi la alineon, tajpu M-q (Meta-q) dum la kursoro estas |
813 interne de la alineo. | |
75927 | 814 |
815 >> Movu la kursoron en la antaŭan alineon kaj tajpu M-q. | |
816 | |
817 | |
818 * SERĈADO | |
819 --------- | |
820 | |
76033 | 821 Emakso povas serĉi aperojn de ĉenoj (tiuj estas aroj da apudaj signoj |
822 aŭ vortoj), aŭ antaŭen tra la teksto, aŭ malantaŭen. Serĉi ĉenon | |
823 estas kursormova ordono; ĝi movas la kursoron al la sekvanta loko kie | |
75927 | 824 la ĉeno aperas. |
825 | |
76033 | 826 La Emaksa serĉa ordono diferencas de la serĉaj ordonoj de la plimulto |
827 da redaktiloj per tio, ke ĝi estas "dumtajpa". Tio signifas ke la | |
75927 | 828 serĉo okazas dum vi tajpas la ĉenon por priserĉi. |
829 | |
76033 | 830 La ordono por komenci serĉon estas C-s por la serĉo antaŭen, kaj C-r |
831 por la serĉo malantaŭen. SED ATENDU! Ankoraŭ ne provu ilin nun. | |
75927 | 832 |
76033 | 833 Kiam vi tajpos C-s, vi vidos la ĉenon "I-search" aperi invite en la |
834 eĥa areo. Ĉi tio informas vin, ke Emakso estas en la dumtajpa serĉo, | |
75927 | 835 atendante ke vi tajpu la ĉenon kies aperon vi deziras trovi. <Return> |
836 finas serĉon. | |
837 | |
838 >> Nun tajpu C-s por komenci serĉon. MALRAPIDE, unuliterope, tajpu la | |
76033 | 839 vorton "kursoro", paŭzante post ĉiu tajpita signo por vidi, kio |
75927 | 840 okazas al la kursoro. |
841 Nun vi estas serĉinta por "kursoro", unufoje. | |
842 >> Tajpu C-s denove, por serĉi la sekvan aperon de "kursoro". | |
76033 | 843 >> Nun tajpu <Backspace> kvarfoje kaj rigardu kiamaniere la kursoro |
75927 | 844 moviĝas. |
845 >> Tajpu <Return> por fini la serĉon. | |
846 | |
76033 | 847 Ĉu vi vidis, kio okazis? Emakso, en dumtajpa serĉo, penas iri al la |
848 apero de la ĉeno kiun vi jam tajpis. Por iri al la sekvanta apero de | |
849 "kursoro" nur tajpu C-s denove. Se nenia ajn apero ekzistas, Emakso | |
850 pepas kaj informas vin ke la serĉo ĉi-foje "malsukcesis". Ankaŭ C-g | |
75927 | 851 finus la serĉon. |
852 | |
76033 | 853 RIMARKU: Ĉe iuj sistemoj, C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos ne |
854 plu da eligo de Emakso. Ĉi tio indikas ke operaciuma "trajto" nomata | |
855 "fluregulado" interkaptis la C-s kaj ne permesas al ĝi trapasi al | |
856 Emakso. Por removebligi la ekranon, tajpu C-q. Konsultu la sekcion | |
857 "Spontaneous Entry to Incremental Search" en la Emaksa manlibro por | |
75927 | 858 konsilo pri tio, kiel trakti ĉi tiun "trajton". |
859 | |
76033 | 860 Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos <Retroviŝu>, vi rimarkos ke la |
861 lasta signo en la serĉata ĉeno forviŝiĝas, kaj la serĉo retroiras al | |
862 la ĵusa loko de la serĉo. Ekzemple, supozu ke vi tajpis "k", por | |
75927 | 863 serĉi la unuan aperon de "k". Nun se vi tajpus "u, la kursoro moviĝus |
76033 | 864 al la unua apero de "ku". Nun tajpu <Retroviŝu>. Ĉi tio forigos la |
865 "u" de el la serĉata ĉeno, kaj la kursoro moviĝos reen al la unua | |
75927 | 866 apero de "k". |
867 | |
76033 | 868 Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos STIRan aŭ META-signon |
869 (esceptante kelkajn signojn, specialajn en la serĉo, ekzemple C-s kaj | |
75927 | 870 C-r), la serĉo iĝos finita. |
871 | |
76033 | 872 La C-s komencas serĉon kiu celas iun ajn aperon de la serĉata ĉeno |
873 POST la nuna kursorloko. Se vi deziras serĉi ion supre en la teksto, | |
874 tajpu C-r anstataŭe. Ĉio dirita pri C-s validas pri C-r, krom ke la | |
75927 | 875 direkto de la serĉo estas inversa. |
876 | |
877 | |
878 * MULTAJ FENESTROJ | |
879 ------------------ | |
880 | |
76033 | 881 Unu el la agrablaj trajtoj de Emakso estas ke vi povas havi plurajn |
75927 | 882 fenestrojn sur la ekrano samtempe. |
883 | |
76033 | 884 >> Movu la kursoron al tiu ĉi linio kaj tajpu "C-u 0 C-l" (kun Stira |
75927 | 885 lo, ne Stira unu). |
886 | |
887 >> Nun tajpu "C-x 2", kio fendos la ekranon en du fenestrojn. | |
76033 | 888 Ambaŭ fenestroj vidigas ĉi tiun lernilon. La kursoro restas en la |
75927 | 889 supra fenestro. |
890 | |
891 >> Tajpu C-M-v por rulumi la malsupran fenestron | |
892 (Se vi ne havas veran Meta-klavon, tajpu Esc C-v.) | |
893 | |
76033 | 894 >> Tajpu "C-x o" ("o" de la angla vorto "other", "alia") por movi la |
75927 | 895 kursoron en la malsupran fenestron. |
896 >> Uzu C-v kaj M-v en la malsupra fenestro por rulumi ĝin. | |
897 Daŭrigu legi ĉi tiun instrukcion en la supra fenestro. | |
898 | |
899 >> Tajpu C-x o denove por movi la kursoron reen en la supran fenestron. | |
900 La kursoro en la supra fenestro estas ĝuste kie ĝi estis antaŭe. | |
901 | |
902 Vi povas plu uzi C-x o por moviĝi inter fenestroj. Ĉiu fenestro havas | |
903 sian propran kursorlokon, sed nur unu fenestro ja montras la kursoron. | |
76033 | 904 Ĉiuj el la ordinaraj redaktaj ordonoj apartenas al la fenestro kiu |
75927 | 905 enhavas la kursoron. Ni nomas tiun la "elektita fenestro". |
906 | |
907 La ordono C-M-v estas utilega kiam vi redaktas tekston en unu fenestro | |
908 kaj uzas la alian fenestron nur por konsulti. Tiel vi ĉiam povas havi | |
76033 | 909 la kursoron en la fenestro kie vi redaktas, kaj laŭbezone rulumi tra |
75927 | 910 la alia fenestro per C-M-v. |
911 | |
76033 | 912 C-M-v estas ekzemplo de STIR-META-signo. Se vi havas veran |
913 META-klavon, vi povas tajpi C-M-v premante ambaŭ STIR kaj META, kaj | |
914 tajpante v. Ne gravas, ĉu STIR aŭ META "venas unue," ĉar ili ambaŭ | |
75927 | 915 funkcias kiel modifiloj de la signo kiun vi tajpas. |
916 | |
76033 | 917 Se vi ne havas veran META-klavon, kaj uzas <ESC> anstataŭe, la ordo |
75927 | 918 gravas: vi devas tajpi <ESC> kaj poste C-v, ĉar "C-ESC v" ne funkcias. |
919 Tiel estas ĉar <ESC> estas ne modifilo, sed memstara signo. | |
920 | |
76033 | 921 >> Tajpu "C-x 1" (en la supra fenestro) por forigi la malsupran |
75927 | 922 fenestron. |
923 | |
76033 | 924 (Se vi tajpus C-x 1 en la malsupra fenestro, tio forigus la supran. |
925 Pensu pri tiu ordono kiel "restigu nur unu fenestron -- la fenestron | |
75927 | 926 en kiu mi jam estas.") |
927 | |
76033 | 928 Ne estas nepraĵo havi la saman bufron en ambaŭ fenestroj. Se vi uzas |
929 "C-x C-f" por trovi dosieron en unu fenestro, la alia fenestro ne | |
75927 | 930 ŝanĝiĝas. Vi povas trovi dosieron sendepende en ĉiu fenestro. |
931 | |
932 Jen alia maniero uzi du fenestrojn por montri du malsamajn aferojn: | |
933 | |
76033 | 934 >> Tajpu "C-x 4 C-f", kaj sekve la nomon de unu el viaj dosieroj. |
935 Finu per <Return>. Rimarku ke la elektita dosiero aperas en la | |
75927 | 936 malsupra fenestro. Ankaŭ la kursoro iras tien. |
937 | |
76033 | 938 >> Tajpu "C-x o" por retroiri en la supran fenestron, kaj "C-x 1" por |
75927 | 939 forigi la malsupran fenestron. |
940 | |
941 | |
942 * REKURSIAJ REDAKTAJ NIVELOJ | |
943 ---------------------------- | |
944 | |
76033 | 945 Iam vi eniros ion nomatan "rekursia redakta nivelo". Tio estas |
946 indikata per ortaj krampoj en la reĝimlinio, ĉirkaŭ la rondaj krampoj | |
947 de la nomo de la ĉefreĝimo. Ekzemple, vi eble vidos [(Fundamental)] | |
75927 | 948 anstataŭ (Fundamental). |
949 | |
950 Por eliri el la rekursia redakta nivelo, tajpu Esc Esc Esc. Tio estas | |
76033 | 951 universala "elira" ordono. Vi ankaŭ povas uzi ĝin por forigi kromajn |
75927 | 952 fenestrojn, aŭ por eliri el la bufreto. |
953 | |
76033 | 954 >> Tajpu "M-x" por eniri la bufreton; kaj poste tajpu "Esc Esc Esc" |
75927 | 955 por eliri. |
956 | |
957 Oni ne povas uzi C-g por eliri el rekursia redakta nivelo. Tiel estas | |
76033 | 958 ĉar C-g estas uzata por aboli ordonojn kaj argumentojn INTERNE DE la |
75927 | 959 rekursia redakta nivelo. |
960 | |
961 | |
962 * KIEL AKIRI PLUAN HELPON | |
963 ------------------------- | |
964 | |
76033 | 965 En ĉi tiu lernilo ni penis provizi nur tiom da informo, kiom necesas |
966 por ebligi al vi ekuzi Emakson. Emakso disponigas tiom da ebloj, ke | |
967 oni ne povas prezenti ĉiom da ili ĉi tie. Tamen, vi eble dezirus | |
968 lerni plu pri Emakso, ĉar ĝi havas multajn aliajn utilajn trajtojn. | |
969 Emakso provizas ordonojn por legi dokumentaĵon pri Emaksaj ordonoj. | |
970 Ĉiuj el tiuj ĉi "helpaj" ordonoj komenciĝas per la signo C-h, kiu | |
75927 | 971 estas nomata "la Help-signo". |
972 | |
76033 | 973 Por uzi la Helpajn ordonojn, tajpu la signon C-h, kaj sekve signon |
974 indikantan kian helpon vi deziras. Se vi estas vere perdita, tajpu | |
975 C-h ? kaj Emakso montros al vi la specojn de helpo kiujn ĝi povas | |
75927 | 976 provizi. Se vi tajpis C-h kaj decidas ke vi ne deziras helpon, simple |
977 tajpu C-g por aboli ĝin. | |
978 | |
76033 | 979 (En iuj lokoj oni ŝanĝas la signifon de la signo C-h. Oni prefere ne |
980 faru tion por ĉiuj uzantoj, do vi rajtas plendi al la sistemestro. | |
981 Dume, se C-h ne montras mesaĝon pri helpo ĉe la fundo de la ekrano, | |
75927 | 982 provu tajpi la F1-klavon aŭ "M-x help <Return>" anstataŭe.) |
983 | |
76033 | 984 La plej baza HELPA rimedo estas "C-h c". Tajpu C-h, la signon c, kaj |
985 ordonan signon aŭ sekvencon; sekve de tio Emakso montras koncizegan | |
75927 | 986 priskribon pri la ordono. |
987 | |
988 >> Tajpu C-h c C-p. | |
989 En la eĥa areo devas aperi proksimume tia mesaĝo: | |
990 | |
991 C-p runs the command previous-line | |
992 | |
76033 | 993 Ĉi tio diras al vi la "nomon de la funkcio". Funkciaj nomoj servas |
994 ĉefe por agordi kaj etendi Emakson. Sed ĉar funkciaj nomoj estas | |
995 elektitaj por indiki kion la ordono faras, ili ankaŭ servas kiel | |
996 koncizega priskribo -- sufiĉa por rememorigi vin pri ordonoj kiujn vi | |
75927 | 997 jam lernis. |
998 | |
76033 | 999 Ankaŭ la plursignaj ordonoj, ekzemple "C-x C-s" kaj "<ESC>v", estas |
75927 | 1000 egale eblaj post C-h c. |
1001 | |
1002 Por akiri pli da informo pri ordono, uzu C-h k anstataŭ C-h c. | |
1003 | |
1004 >> Tajpu C-h k C-p. | |
1005 | |
1006 Ĉi tio montras la plenan priskribon de la funkcio, aldone al ĝia nomo, | |
76033 | 1007 en Emaksa fenestro. Fininte legi la eligaĵon, tajpu "C-x 1" por |
1008 forigi la helptekston. Ne nepras fari tion tuj. Vi povas redakti | |
75927 | 1009 konsultante la helptekston, kaj poste tajpi C-x 1. |
1010 | |
1011 Jen iom da aliaj utilaj elektoj por C-h: | |
1012 | |
1013 C-h f Priskribu funkcion. Vi tajpas la nomon de la funkcio. | |
1014 | |
1015 >> Provu tajpi C-h f previous-line<Return>. | |
76033 | 1016 Ĉi tio vidigas ĉiom da la informo kiun Emakso havas pri la funkcio |
75927 | 1017 efektiviganta la C-p ordonon. |
1018 | |
1019 C-h a Rilate al Ordono ("à propos"). Tajpu ŝlosilvorton kaj | |
1020 Emakso listigos ĉiujn el la ordonoj kies nomoj enhavas | |
76033 | 1021 tiun ŝlosilvorton. Vi povas alvoki tiajn ordonoj per |
1022 META-x. Por iom da ordonoj, Rilate al Ordono ankaŭ | |
1023 listigos unu- aŭ dusignan sekvencon alvokantan la | |
75927 | 1024 saman ordonon. |
1025 | |
1026 >> Tajpu C-h a file<Return>. | |
1027 | |
1028 Sekve de ĉi tio vi vidos en aparta fenestro liston da ĉiuj M-x ordonoj | |
76033 | 1029 enhavantaj "file" en sia nomo. Vi vidos signajn ordonojn listigitaj |
1030 apud la respondaj ordonnomoj, ekzemple "C-x C-f" kaj "C-x C-w" apud | |
75927 | 1031 "find-file" kaj "write-file". |
1032 | |
1033 >> Tajpu C-M-v por rulumi la helpfenestron. Faru ĉi tion kelkfoje. | |
1034 >> Tajpu C-x 1 por forigi la helpfenestron. | |
1035 | |
76033 | 1036 C-h i Vidigu dialogan manlibron (t.n. "Info"). Ĉi tiu |
1037 ordono transportos vin en specialan bufron, nomatan | |
1038 "*info*", kie vi povos legi instrukciojn pri la | |
76036
69927ba4177c
Do not split commands over lines (fixes some of previous change).
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76033
diff
changeset
|
1039 pakaĵoj instalitaj en via sistemo. Ekzemple, tajpu |
69927ba4177c
Do not split commands over lines (fixes some of previous change).
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76033
diff
changeset
|
1040 "m emacs <Return>" por legi la manlibron pri Emakso. |
69927ba4177c
Do not split commands over lines (fixes some of previous change).
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76033
diff
changeset
|
1041 Se vi neniam antaŭe uzis Info, tajpu "?", kaj Emakso |
76033 | 1042 gvidos vin tra la prezento de la ebloj de la informa |
1043 reĝimo. Finleginte ĉi tiun lernilon, uzu la | |
75927 | 1044 Info-manlibron kiel vian ĉefan dokumentaĵon. |
1045 | |
1046 | |
1047 * KROMAJ FUNKCIOJ | |
1048 ----------------- | |
1049 | |
76033 | 1050 Pluajn informojn pri Emakso vi povas trovi foliumante ties manlibron, |
75927 | 1051 ĉu paperan (libroforman) aŭ dialogan (en Info -- uzu la Help-menuon aŭ |
76033 | 1052 tajpu "F10 h r"). Du funkcioj kiujn vi probable aparte aprezos estas |
1053 la kompletigo, ŝparanta tajpadon, kaj dired, faciliganta manipuladojn | |
75927 | 1054 dosierajn. |
1055 | |
76033 | 1056 Kompletigo estas rimedo por eviti redundan tajpadon. Ekzemple, se vi |
1057 volas transiri en la bufron *Messages*, sufiĉas tajpi "C-x b *M<Tab>" | |
75927 | 1058 kaj Emakso kompletigos la bufronomon per tiom da signoj, kiom ĝi povos |
76033 | 1059 determini surbaze de tio, kion vi jam tajpis. La kompletigo estas |
75927 | 1060 priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Completion". |
1061 | |
76033 | 1062 Dired ebligas al vi listigi dosierujon (kaj eventuale, ties |
1063 subdosierujojn), kaj moviĝi en tiu listo vizitante, alinomante, | |
1064 forigante kaj alimaniere manipulante la dosierojn. Dired estas | |
75927 | 1065 priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Dired". |
1066 | |
1067 La manlibro priskribas ankaŭ multajn aliajn apartaĵojn de Emakso. | |
1068 | |
1069 | |
1070 * FINO | |
1071 ------ | |
1072 | |
76033 | 1073 Memoru, por definitive eliri el Emakso uzu C-x C-c. Por eliri en la |
75927 | 1074 ŝelon provizore, tiel ke vi povu reveni en Emakson poste, uzu C-z. |
1075 | |
76033 | 1076 Ĉi tiu lernilo estas farita kun la intenco esti komprenebla por ĉiu |
75927 | 1077 nova uzanto, do se vi trovis ion ajn malklara, ne restu kulpigante vin |
76033 | 1078 mem -- plendu! La adreso por la Esperanta Traduka Teamo estas |
75927 | 1079 <translation-team-eo@lists.sourceforge.net>. |
1080 | |
1081 | |
1082 * KOPIADO | |
1083 --------- | |
1084 | |
1085 Ĉi tiu lernilo devenas el longa vico da Emaksaj instruaj dosieroj ekde | |
1086 la dosiero verkita de Stuart Cracraft por la originala Emakso. | |
1087 | |
76033 | 1088 Ĉi tiu versio de la lernilo, same kiel GNU Emakso, estas metita sub |
1089 kopirajton, kaj venas kun permeso por disdoni kopiojn se certaj | |
75927 | 1090 kondiĉoj estas observataj: |
1091 | |
76032
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1092 Copyright (C) 1985, 1999, 2001, 2002, 2005, |
75971 | 1093 2007 Free Software Foundation, Inc. |
75927 | 1094 |
76032
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1095 Ĉi tiu dosiero estas parto de "GNU Emacs". |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1096 |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1097 "GNU Emacs" estas libera programverko; vi povas ĝin pludistribui |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1098 kaj/aŭ modifi je la kondiĉoj de la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo, |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1099 eldonita de "Free Software Foundation", laŭ la versio 2 de tiu |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1100 Permesilo aŭ, se vi preferas, ajna posta versio. |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1101 |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1102 Ni distribuas ĉi tiun programon esperante ke ĝi estos utila, tamen |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1103 SEN IA AJN GARANTIO, i.a. sen la implica garantio pri |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1104 SURMERKATIGEBLO aŭ TAŬGECO POR IU KONKRETA CELO. Pliajn detalojn |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1105 vidu en la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo. |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1106 |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1107 Ekzemplero de la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo devas esti |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1108 liverita al vi kun ĉi tiu programo; se vi ĝin ne ricevis, turnu vin |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1109 al: Free Software Foundation, Inc., 51 Franklin Street, Fifth |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1110 Floor, Boston, MA 02110-1301, USA. |
75927 | 1111 |
76032
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1112 Bonvole legu la dosieron COPYING kaj sekve donu kopiojn de GNU Emakso |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1113 al viaj amikoj. Helpu ekstermi programaran obstrukcismon |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1114 ("proprietigon") per uzado, verkado kaj kunhavigo de libera |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1115 programaro! |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1116 |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1117 Ĉi tiun lernilon esperantigis D. Dale Gulledge; la tradukon reviziis |
98dd7851762a
Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij at gmail.com>:
Glenn Morris <rgm@gnu.org>
parents:
76006
diff
changeset
|
1118 kaj kompletigis Sergio B. Pokrovskij. |
75927 | 1119 |
1120 --- end of TUTORIAL.eo --- | |
1121 | |
1122 ;;; Local Variables: | |
1123 ;;; coding: latin-3 | |
1124 ;;; End: | |
75997 | 1125 |
1126 ;; arch-tag: ee436ebb-58b6-4102-9402-1e92c33966e9 |