changeset 75927:63a468de65be

New file.
author Kenichi Handa <handa@m17n.org>
date Fri, 16 Feb 2007 01:41:52 +0000
parents b32ceebb6e78
children 548553ee37a5
files etc/TUTORIAL.eo
diffstat 1 files changed, 1134 insertions(+), 0 deletions(-) [+]
line wrap: on
line diff
--- /dev/null	Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000
+++ b/etc/TUTORIAL.eo	Fri Feb 16 01:41:52 2007 +0000
@@ -0,0 +1,1134 @@
+Lernilo pri Emacs
+Mallonga lernilo pri Emakso (Emacs). -- La uzokondiĉojn vd ĉe la fino.
+Copyright (C) 1985, 2001, 2002 Free Software Foundation, Inc.
+
+Emaksaj ordonoj  ĝenerale uzas aŭ la STIR-klavon (ofte markitan "Ctrl"
+aŭ "CTL"), aŭ la META-klavon (ofte markitan "EDIT" aŭ "Alt").  Prefere
+ol plene skribi tion ĉiufoje, ni uzos la sekvajn mallongigojn:
+
+ C-<signo> signifas "premante la STIR-klavon tajpu la signon <signo>".
+           Do, C-f estus: premtenu la STIR-klavon kaj tajpu f.
+
+ M-<signo> signifas "premante la  META-klavon (aŭ EDIT- aŭ Alt-klavon)
+	   tajpu  <signo>n.   Se vi  havas  nek  META-  nek EDIT-  nek
+	   Alt-klavon, anstataŭe premu  kaj malpremu la Esc-klavon kaj
+	   poste tajpu <signo>n.  Ni skribas <ESC> por la Esc-klavo.
+
+GRAVA NOTO: por fini la  Emaksan seancon, tajpu C-x C-c.  (Du signoj.)
+En ĉi tiu lernilo, la  signoj ">>" ĉe la maldekstra marĝeno rekomendas
+al vi tuj provi uzi ordonon.  Ekzemple:
+<<Blank lines inserted here by startup of help-with-tutorial>>
+[Mezo de paĝo malplenas pro instruaj kialoj.  La teksto pluas sube.]
+>> Nun  tajpu C-v (Vidu  sekvantan ekranplenon)  por vidigi  la sekvan
+   ekranplenon.   (Procedu: tenante premita  la STIR-klavon  tajpu v).
+   De nun, ripetu ĉi tion ĉiun fojon kiam vi finlegos la ekranon.
+
+Notu  ke estas dulinia  komunaĵo inter  la tujsekvaj  ekranplenoj; tio
+donas kontinuecon por faciligi la legadon.
+
+Antaŭ ĉio  vi bezonas scii kiel moviĝi  de loko al loko  en la teksto.
+Vi  jam  povas moviĝi  je  unu ekrano  antaŭen  per  C-v.  Por  moviĝi
+malantaŭen je unu ekrano, tajpu M-v (premu la META-klavon kaj tajpu v,
+aŭ tajpu <ESC>c se vi ne havas META-, EDIT- aŭ Alt-klavon).
+
+>> Provu tajpi M-v kaj sekve C-v kelkfoje.
+
+
+* RESUMO
+--------
+
+La sekvaj ordonoj servas por foliumi ekranplenojn:
+
+	C-v	Moviĝu antaŭen je unu ekranpleno
+	M-v	Moviĝu malantaŭen je unu ekranpleno
+	C-l	Viŝu  la   ekranon  kaj  reeligu   la  tutan  tekston,
+		aranĝante ĝin  ĉirkaŭ la  kursoro lokita centre  de la
+		ekrano.  (Tiu estas C-L, la stira lo; ne C-1, la stira
+		unu.)
+
+>> Trovu la  kursoron, kaj notu ĝian kuntekston.   Tajpu C-l.  Retrovu
+   la kursoron kaj notu ke ĝi restas en la sama kunteksto.
+
+
+* BAZAJ RIMEDOJ POR REGI KURSORON
+---------------------------------
+
+Foliumi  per ekranplenoj  estas utila  afero, sed  kiel oni  moviĝu al
+preciza loko en la teksto sur la ekrano?
+
+Estas kelkaj metodoj por fari tion.  Oni povas uzi la sagoklavojn, sed
+pli produktive estas  teni la manojn en la normala  pozicio kaj uzi la
+ordonojn  C-p,  C-b, C-f,  kaj  C-n.  Ĉiu  de  tiuj  ordonoj movas  la
+kursoron je unu vertikalo aŭ horizontalo en la koncerna direkto sur la
+ekrano.  Ĉi tiu tabelo montras  tiujn kvar ordonojn kaj kien ili movas
+la kursoron:
+
+			   Al la antaŭa linio, C-p
+			   (angle: Previous line)
+				   :
+				   :
+      Antaŭen, C-b .... Nuna loko de la kursoro .... Sekven, C-f
+   (ang. Backward)		   :		     (ang. Forward)
+				   :
+			Al la sekva linio, C-n
+			  (angle: Next line)
+
+>> Movu la kursoron al la centra  linio de la diagramo per C-n aŭ C-p.
+   Tajpu C-l por  vidi la tutan diagramon vertikale  centrigita sur la
+   ekrano.
+
+La  literoj estas  elektitaj  laŭ  la koncernaj  anglaj  vortoj: P  el
+"previous", N  el "next",  B el "backward"  kaj F el  "forward".  Tiuj
+estas la bazaj ordonoj por movi la kursoron, kaj vi uzos ilin ĉiam, do
+utilas al vi lerni ilin  nune.
+
+>> Uzu C-n kelkfoje por mallevi la kursoron al ĉi tiu linio.
+
+>> Uzu C-f por avanci en la linion kaj sekve C-p por movi supren.
+   Atentu kion C-p faras kiam la kursoro estas meze de la linio.
+
+Ĉiu teksta linio finiĝas per  novlinia signo, kiu disigas ĝin disde la
+sekva linio.  La lasta linio en via dosiero devus havi novlinion ĉe la
+fino (sed Emacs ne postulas ĝin).
+
+>> Provu  uzi C-b  ĉe linikomenco.   Ĝi devas  movi al  la fino  de la
+   antaŭa  linio.  Tio  okazas ĉar  ĝi movas  reen trans  la novlinian
+   signon.
+
+C-f povas movi trans novlinion analogie kiel C-b
+
+>> Uzu C-b por vidi kie estas la kursoro.
+   Poste uzu C-f kelkfoje por reveni ĉe la linifinon.
+   Poste faru unu C-f pli por transiri en la sekvantan linion.
+
+Kiam vi  pasas trans la  supron aŭ malsupron  de la ekrano,  la teksto
+transranda ŝoviĝas sur la ekranon.  Tio  estas nomata  "rulumado".  Ĝi
+ebligas movi la kursoron al specifita  loko en la teksto sen perdi ĝin
+(la kursoron) de sur la ekrano.
+
+>> Provu uzi C-n por movi la kursoron de sur la malsupro de la ekrano,
+   kaj vidu kio okazas.
+
+Se  movado per  signoj estas  tro malrapida,  moviĝu per  vortoj.  M-f
+(Meta-f) movas je unu vorto posten kaj M-b movas je unu vorto reen.
+
+>> Tajpu kelkfoje M-f kaj M-b.
+
+Kiam vi estas meze  de vorto, M-f movas al la fino  de la vorto.  Kiam
+vi estas en intervorta spaco, M-f  movas al la fino de la sekva vorto.
+M-b faras analogie en la mala direkto.
+
+>> Tajpu M-f kaj M-b kelkfoje, intermiksante kun C-f kaj C-b, por vidi
+   la efikon de M-f kaj M-b el diversaj lokoj ene kaj inter vortoj.
+
+Rimarku  la analogion inter  C-f kaj  C-b unuflanke,  kaj M-f  kaj M-b
+aliflanke.  Tre ofte Meta-signoj  servas por funkcioj rilataj al unuoj
+difinitaj  lingve (vortoj,  frazoj, alineoj),  dum la  stiraj C-signoj
+funkcias sur elementaj unuoj  sendependaj de la enhavo (signopozicioj,
+linioj, ktp.).
+
+Tiu analogio validas ankaŭ por linioj kaj frazoj: C-a kaj C-e movas al
+la komenco aŭ  fino de linio, kaj  M-a kaj M-e movas al  la komenco aŭ
+fino de frazo.
+
+>> Provu kelkajn C-a, poste kelkajn C-e.
+   Provu kelkajn M-a, poste kelkajn M-e.
+
+Observu kiel ripetaj C-a faras  nenion pli ol unufoje, dum ripetaj M-a
+plu movas je unu frazo pluen.  Kvankam la analogio ne estas plena, ĉiu
+ordono kondutas nature.
+
+La  loko de  la  kursoro en  la  teksto estas  nomata "punkto"  (angle
+"point").   Alidire, la  kursoro montras  sur la  ekrano  kie "punkto"
+estas en la teksto.
+
+Jen resumo de simplaj ordono por movi la kursoron, inklude la ordonojn
+por moviĝi per vortoj kaj frazoj:
+
+	C-f	Moviĝu sekven je unu signopozicio
+	C-b	Moviĝu reen je unu signopozicio
+
+	M-f	Moviĝu sekven je unu vorto
+	M-b	Moviĝu antaŭen je unu vorto
+
+	C-n	Moviĝu en la malsuran linion
+	C-p	Moviĝu en la suran linion
+
+	C-a	Moviĝu al la linikomenco
+	C-e	Moviĝu al la linifino
+
+	M-a	Moviĝu al la komenco de la frazo
+	M-e	Moviĝu al la fino de la frazo
+
+>> Provu ĉiujn ĉi ordonojn, nun po kelkfoje por praktiki.  Ili estas
+   la plej ofte uzataj ordonoj.
+
+Du aliaj kursormovaj ordonoj estas  M-< (Meta Malpli-ol), kiu movas al
+la komenco de  la tuta teksto, kaj M-> (Meta Pli-ol),  kiu movas al la
+fino de la tuta teksto.
+
+Ĉe la plejmulto de terminaloj, la "<" estas super la komo, do vi devas
+uzi la majuskligan klavon por  tajpi ĝin.  Ĉe tiuj terminaloj vi ankaŭ
+devas uzi la majuskligan klavon por tajpi M-<; sen la majuskliga klavo
+rezultus "M-," (Meta-komo).
+
+>> Provu tajpi M-< nune, por moviĝi al la komenco de la lernilo.
+   Poste uzu C-v multfoje por reveni ĉi tien.
+
+>> Provu tajpi M-> nune, por moviĝi al la fino de la lernilo.
+   Poste uzu M-v multfoje por reveni ĉi tien.
+
+Vi ankaŭ  povas movi la kursoron  per la sagoklavoj,  se via terminalo
+havas ilin.  Ni tamen rekomendas ke vi lernu C-b, C-f, C-n kaj C-p pro
+tri  kialoj.  Unue,  ili  funkcias  ĉe ĉia  terminalo.   Due, kiam  vi
+kutimiĝos al  Emakso, vi trovos  ke tajpi tiujn stirsignojn  estas pli
+rapida ol tajpi  la sagoklavojn (ĉar vi ne  devas formovi viajn manojn
+de la  normala tajpada  pozicio).  Trie, kiam  vi kutimiĝos  uzi tiujn
+stirajn  ordonojn,  vi facile  lernos  uzi  ankaŭ aliajn  kursormovajn
+ordonojn.
+
+La plejparto  da Emaksaj ordonoj  akceptas nombran argumenton;  por la
+plejparto da ordonoj, ĝi funkcias kiel ripetilo.  Por indiki al ordono
+la nombron de ripetoj, tajpu C-u  kaj sekve la ciferojn antaŭ ol tajpi
+la ordonon.  Se vi havas  META-klavon (aŭ EDIT-, aŭ Alt-klavon), eblas
+ankaŭ  alia metodo  por  doni nombran  argumenton:  tajpu la  ciferojn
+premtenante la META-klavon.  Ni rekomendas lerni la metodon de C-u ĉar
+ĝi funkcias ĉe ĉia terminalo.   La nombra argumento ankaŭ estas nomata
+"prefiksa argumento",  ĉar la argumenton oni tajpas  antaŭ la koncerna
+ordono.
+
+Ekzemple, C-u 8 C-f movas vin al la oka signo sekvanta.
+
+>> Uzu C-n aŭ C-p  kun nombra argumento por movi la kursoron en apudan
+   linion per sola ordono.
+
+La plejparto da ordonoj uzas la nombran argumenton kiel ripetilon, sed
+iuj  ordonoj ĝin  uzas alicele.   Kelkaj  ordonoj (tamen  neniu el  la
+lernitaj) uzas ĝin kiel indikilon -- la ekzisto de prefiksa argumento,
+sendepende de ĝia valoro, igas la ordonon agi alimaniere.
+
+C-v kaj M-v estas alispeca  escepto.  Kiam vi donas al ili argumenton,
+ili rulumas la ekranon supren aŭ  suben je tiom da linioj, anstataŭ je
+ekranplenoj.  Ekzemple, C-u 8 C-v rulumas la ekranon je 8 linioj.
+
+>> Tajpu C-u 8 C-v nun.
+
+Ĉi tio  devis rulumi  la ekranon  je 8 linioj  supren.  Se  vi deziras
+retrorulumi ĝin suben, vi povas doni argumenton al M-v.
+
+Se  vi  uzas  Emakson   sub  grafika  fenestrosistemo,  ekz-e  X11  aŭ
+MS-Windows, ĝi devas havi altan ortograman regionon nomatan rulumskalo
+ĉe la (mal)dekstra  flanko de la Emaksa fenestro.   Vi povas rulumi la
+tekston klakante per la muso en la rulumskalo.
+
+>> Provu  premi la  mezan  butonon (de  la  muso) ĉe  la  supro de  la
+   emfazata  regiono interne de  la rulumskalo.   Tio devus  rulumi la
+   tekston ĝis  pozicio determinita per  tio, kiom alte aŭ  malalte vi
+   alklakis.
+
+>> Provu  movi la  muson supren  kaj suben,  tenante premita  la mezan
+   musbutonon.  Vi  vidos ke  la teksto rulumas  supren kaj  suben laŭ
+   tio, kiel vi movas la muson.
+
+
+* SE EMAKSO SVENIS
+------------------
+
+Se  Emakso ĉesis  respondi al  viaj ordonoj,  vi povas  sendanĝere ĝin
+malbloki  tajpante C-g.   Vi povas  uzi  C-g por  haltigi ordonon  kiu
+plenumiĝas tro longe.
+
+Vi ankaŭ povas uzi C-g por forigi nombran argumenton aŭ la komencon de
+ordono kiun vi ne deziras fini.
+
+>> Tajpu C-u 100 por fari nombran argumenton 100, sekve tajpu C-g.
+   Nun tajpu C-f.   Ĝi devas movi je nur unu signo,  ĉar vi forigis la
+   argumenton per C-g.
+
+Se vi erare tajpis <ESC> (la eskapklavon), vi povas vin malembarasi de
+ĝi per C-g.
+
+
+* MALŜALTITAJ ORDONOJ
+---------------------
+
+Iuj Emaksaj ordonoj  estas malŝaltitaj por ke komencantoj  ne uzu ilin
+akcidente.
+
+Se  vi tajpas  iun el  la malŝaltitaj  ordonoj, Emakso  eligas mesaĝon
+indikantan la tajpitan ordonon, kaj demandas ĉu vere vi volas uzi ĝin.
+
+Se vi intencas uzi la  ordonon, tajpu spaceton responde al la demando.
+Normale, se vi ne deziras plenumi la malŝaltitan ordonon, respondu per
+"n".
+
+>> Tajpu C-x C-l (kiu estas malŝaltita ordono), kaj tajpu "n" responde
+   al la demando.
+
+
+* FENESTROJ
+-----------
+
+En Emakso  vi povas havi  plurajn fenestrojn montrantajn  sian propran
+tekston.  Ni klarigos  poste kiel uzi plurajn fenestrojn.   Sed nun ni
+klarigu kiel  forigi nebezonatajn fenestrojn  kaj reveni al  la simpla
+unufenestra redaktado.  Tio estas facila:
+
+	C-x 1	Unu fenestro (t.e., forigu ĉiujn aliajn fenestrojn)
+
+Tio  estas STIR-x  kaj poste  la cifero  1.  "C-x  1"  pligrandigas la
+fenestron enhavantan la  kursoron, tiel ke ĝi okupu  la tutan ekranon.
+Ĝi malaperigas ĉiujn aliajn fenestrojn.
+
+>> Movu la kursoron en ĉi tiun linion kaj tajpu C-u 0 C-l.
+>> Tajpu C-h k C-f.
+   Vidu kiel ĉi tiu fenestro  malkreskas, dum nova fenestro aperas por
+   montri instrukcion pri la C-f ordono.
+
+>> Tajpu C-x 1 kaj vidu la instrukcian fenestron malaperi.
+
+Tiu ordono malsimilas la aliajn ordonojn kiujn vi lernis antaŭe ĉar ĝi
+konsistas el du signoj.  Ĝin  komencas la signo STIR-x.  Ekzistas tuta
+serio da ordonoj  kiuj komenciĝas per STIR-x; multaj  el ili koncernas
+fenestrojn,  dosierojn, bufrojn, kaj  rilatajn aferojn.   Tiuj ordonoj
+estas du, tri aŭ kvar signojn longaj.
+
+
+* ENŜOVO KAJ FORVIŜO
+--------------------
+
+Se  vi deziras  enŝovi tekston,  simple ĝin  tajpu.  Signojn kiujn oni
+povas vidi,  ekzemple A,  7, *, ktp,  Emakso traktas kiel  tekston kaj
+enmetas tuj.  Tajpu <Return> (la enigan klavon) por enigi linifinilon.
+
+Por  forviŝi la  ĵus tajpitan  signon tajpu  <Retroviŝu>.  <Retroviŝu>
+estas tiu  klavo de la klavaro,  kiun oni ankaŭ  ekster Emakso normale
+uzas por forigi la ĵus  tajpitan signon.  Kutime ĝi estas granda klavo
+unu  aŭ du  vicojn  super  Return-klavo, kaj  eble  estas markita  per
+"Delete", "Del" aŭ "Backspace".
+
+Se tiu klavo estas markita per "Backspace" (retropaŝo), tiam ĝuste ĝin
+oni uzu por <Retroviŝu>.  Se krome estas alia klavo, markita <Delete>,
+ĝi ne estas <Retroviŝu>.
+
+Ĝenerale, <Retroviŝu> estas tiu klavo kiu forviŝas la signon tuj antaŭ
+la nuna kursorloko.
+
+>> Faru  ĉi tion  nun --  tajpu  kelkajn signojn,  poste forviŝu  ilin
+   tajpante kelkajn <Retroviŝu>.  Ne timu difekti ĉi tiun dosieron; vi
+   ne ŝanĝos  la originalan  lernilon.  Ĉi tio  estas nur  ties labora
+   kopio por vi.
+
+Kiam linio  da teksto  iĝas pli  longa ol la  ekrana linio,  la teksta
+linio transiras sur la sekvan ekranan linion.  Retroklino ("\") -- aŭ,
+en  grafika fenestrosistemo,  kurba sageto  -- en  la  dekstra marĝeno
+indikas tian transiron.
+
+>> Enigu tekston ĝis  ĝi atingos la dekstran marĝenon,  kaj plu enigu.
+   Vi vidos transiron en la sekvan linion.
+
+>> Ripete <Retroviŝu> por remallongigi  la tekstan linion ĝis la longo
+   de unu ekrana linio denove.  La transiro malaperas.
+
+Vi  povas forviŝi  linifinan signon  tiel  same kiel  iun ajn  signon.
+Forviŝo de linifinilo inter du  linioj kunigas ilin en unu linion.  Se
+la  rezulta kunigita  linio estas  pli longa  ol la  ekrana  larĝo, ĝi
+aperos kun transiro.
+
+>> Movu la kursoron al la  komenco de linio kaj tajpu <Retroviŝu>.  La
+   linio kuniĝos kun la ĵusa linio.
+
+>> Tajpu <Return> por reenigi la linifinilon kiun vi ĵus forviŝis.
+
+Memoru ke vi povas doni ripetilon al plejparto da Emaksaj ordonoj; tio
+koncernas ankaŭ tekstajn signojn.  Ripetilo ĉe teksta signo enigas ĝin
+plurfoje.
+
+>> Provu tion nun -- tajpu "C-u 8 *" por enigi "********".
+
+Vi  lernis la plej  fundamentan metodon  por tajpi  en Emakso  kaj por
+korekti  erarojn.  Vi  povas forviŝi  per vortoj  aŭ per  linioj.  Jen
+resumo de forviŝaj ordonoj:
+
+	<Retroviŝu>     forviŝu la signon ĵus antaŭ la kursoro
+	C-d		forviŝu la signon tuj post la kursoro
+
+	M-<Retroviŝu>   forĵetu la vorton ĵus antaŭ la kursoro
+	M-d		forĵetu la vorton tuj post la kursoro
+
+	C-k		forĵetu de la kursorloko ĝis la linifino
+	M-k		forĵetu de la kursorloko ĝis la frazfino
+
+Rimarku ke <Retroviŝu> kaj C-d rilate al M-<Retroviŝu> kaj M-d etendas
+la analogion komencitan de C-f  kaj M-f (nu, <Retroviŝu> ne vere estas
+stirsigno, sed ni  ne estu tro pedantaj).  C-k kaj  M-k iom similas al
+C-e kaj M-e, sed rilate al linioj anstataŭ frazoj.
+
+Vi ankaŭ  povas forĵeti iun  ajn parton de  la bufro per  unu senvaria
+metodo.  Moviĝu  al unu ekstremaĵo de  tiu parto, kaj  tajpu "C-@" (aŭ
+"C-SPC", "SPC" simbolas spaceton).  Moviĝu  al la alia ekstremaĵo, kaj
+tajpu C-w.  Tio forĵetas la tutan tekston inter la du lokoj.
+
+>> Movu la kursoron al la V ĉe la komenco de la antaŭa alineo.
+>> Tajpu C-SPC.   Emakso devas montri mesaĝon:  "Mark set" ("Markite")
+   ĉe la fundo de la ekrano.
+>> Movu la  kursoron al la  o en "ekstremaĵo",  en la dua linio  de la
+   alineo.
+>> Tajpu  C-w.  Tio  forĵetos la  tekston komenciĝantan  ĉe la  V, kaj
+   finiĝantan ĵus antaŭ la o.
+
+La diferenco inter "forĴETI" kaj "forVIŜI" ion konsistas en tio, ke vi
+povas  re-enŝovi  "forĵetitajn"  aĵojn,  sed ne  "forviŝitajn"  aĵojn.
+Re-enŝovo  de  forĵetita teksto  nomiĝas  "enĵeto" (angle  "yanking").
+Ĝenerale, la  ordonoj por forigi  multe da teksto ĝin  "forĵetas" (do,
+ili ankaŭ ebligas ĝin "enĵeti");  male, la ordonoj por forviŝi nur unu
+signon,  aŭ  nur  blankajn  liniojn  kaj spacetojn,  ne  konservas  la
+forigitan tekston (kaj oni ne povas ĝin enĵeti).
+
+>> Movu la  kursoron al la  komenco de nemalplena linio.   Poste tajpu
+   C-k por forĵeti la tekston de tiu linio.
+>> Tajpu  C-k  duafoje.   Vi  vidos  ke  ĝi  forĵetas  la  linifinilon
+   sekvantan tiun linion.
+
+Rimarku ke  unuopa C-k forĵetas  la enhavon de  la linio, kaj  dua C-k
+forĵetas la linion mem kaj igas la postajn liniojn ŝoviĝi supren.  C-k
+traktas nombran  argumenton speciale: ĝi  forĵetas tiom da  linioj KAJ
+ilian enhavaĵon.  Ĉi tio ne estas simpla ripetado.  C-u 2 C-k forĵetas
+du liniojn kaj iliajn linifinojn; tajpi C-k dufoje ne farus tion.
+
+Reenigi  forĵetitan tekston  nomiĝas "enĵetado".   Vi povas  enĵeti la
+forĵetitan tekston aŭ en la saman  lokon de kie ĝi estis forĵetita, aŭ
+en alian  lokon de la redaktata  teksto, aŭ eĉ en  alian dosieron.  Vi
+povas enĵeti la tekston kelkfoje por fari plurajn kopiojn de ĝi.
+
+Por  repreni la laste  forĵetitan tekston  kaj enigi  ĝin tien  kie la
+kursoro nune estas, tajpu "C-y" (de la angla vorto "yank").
+
+>> Provu ĝin: tajpu C-y por enĵeti la tekston.
+
+Atentu  ke  se  vi  tujsekve  faras  plurajn  C-k,  ĉiuj  forĵetataĵoj
+konserviĝas kune, por ke oni povu enĵeti ĉiujn ĉi liniojn per unu C-y.
+
+>> Faru ĉi tion nun, tajpu C-k kelkfoje.
+
+Nun, por repreni tiun forĵetitan tekston:
+
+>> Tajpu C-y.  Poste movu la kursoron je kelkaj linioj suben kaj tajpu
+   C-y denove.  Nun vi scias kiel kopii iom da teksto.
+
+Kion fari se  vi, havante iom da teksto  enĵetota, forĵetas ion alian?
+C-y enĵetus  la pli ĵusan forĵetaĵon.   Sed la antaŭa  teksto ne estas
+perdita.  Vi  povas re-enĵeti ĝin per  la ordono M-y.   Farinte C-y por
+enĵeti  la  plej  ĵusan  forĵetaĵon,  tajpu  M-y  por  anstataŭigi  la
+enĵetitan tekston per pli frua forĵetaĵo.  Tajpadu M-y denove, kaj unu
+post  la alia enĵetiĝos  pli fruaj  forĵetaĵoj.  Trovinte  la serĉatan
+pecon, vi ne  bezonas fari ion por konservi  ĝin.  Simple daŭrigu vian
+redaktadon, kaj lasu la enĵetitan tekston tie kie ĝi estas.
+
+Se vi uzos M-y sufiĉe da fojoj, vi revenos al la komenca loko (la plej
+ĵusa forĵetaĵo).
+
+>> Forĵetu linion, moviĝu ien, forĵetu alian linion.
+   Poste uzu C-y por enĵeti reen la duan forĵetitan linion.
+   Poste uzu M-y kaj la unua forĵetita linio anstataŭigos ĝin.
+   Uzu M-y plue kaj rigardu kion vi akiras.  Daŭrigu ĝis la reapero de
+   la dua forĵetita linio, kaj poste de kelkaj pli.  Se vi deziras, vi
+   povas doni al M-y pozitivajn kaj negativajn argumentojn.
+
+
+* MALFARADO
+-----------
+
+Se vi  ŝanĝis la  tekston, kaj  sekve decidas ke  tio estis  eraro, vi
+povas malfari  la ŝanĝon per la  "malfaru"-ordono, C-x u  (de la angla
+"undo").
+
+Normale,  C-x u malfaras  la ŝanĝojn  faritajn per  unu ordono;  se vi
+tujsekve ripetas  la ordonon C-x  u kelkfoje, ĉiu ripeto  malfaras unu
+plian ordonon.
+
+Sed  estas du esceptoj:  ordonoj kiuj  ne ŝanĝas  la tekston  ne estas
+atentataj  (tiuj inkludas kursormovajn  kaj rulumadajn  ordonojn), kaj
+memenigaj signoj kutime ariĝas en  grupojn po ĝis 20.  (Tio malpliigas
+la tajpadojn de C-x u necesajn por malfari tekstenigon.)
+
+>> Forĵetu ĉi-linion per C-k, sekve tajpu C-x u kaj ĝi devas reaperi.
+
+C-_ estas alternativa malfara ordono; ĝi funkcias same kiel C-x u, sed
+ĝi estas pli facila por  plurfoja tajpado sinsekva.  La malavantaĝo de
+C-_ estas  ke iuj klavaroj  malhavas evidentan metodon por  tajpi ĝin.
+Tial ni  provizas ankaŭ  C-x u.   Ĉe iu klavaroj  vi povas  ricevi C-_
+tajpante / dum vi premtenas STIR-klavon.
+
+Nombra argumento ĉe C-_ aŭ C-x u agas kiel ripetilo.
+
+Vi povas  malfari forviŝon de teksto  egale bone kiel  vi povas malfari
+forĵeton de teksto.  La  diferenco inter forviŝo kaj forĵeto koncernas
+la eblon enĵeti per C-y; ĝi ne ekzistas por malfaro.
+
+
+*  DOSIEROJ
+-----------
+
+Por persistigi  la redaktatan tekston,  necesas meti ĝin  en dosieron.
+Alie,  ĝi pereos  kiam  via  Emaksa procezo  finiĝos.   Por meti  vian
+tekston en  dosieron, necesas  "trovi" la dosieron  antaŭ ol  enigi la
+tekston.  (Tio  ankaŭ estas nomata "viziti" la  dosieron; angle "find,
+visit a file".)
+
+Trovi dosieron signifas ke vi  igas la enhavon de la dosiero atingebla
+per Emakso.  Plurrilate, ĝi estas  kvazaŭ vi redaktus la dosieron mem.
+Tamen, la ŝanĝoj kiujn vi faras  per Emakso ne persistiĝas ĝis kiam vi
+"konservos" (angle "save") la dosieron.  Vi povas konservi la dosieron
+por ne  lasi duonŝanĝitan  dosieron ĉe la  sistemo kiam vi  ne deziras
+tion.  Eĉ kiam  vi konservas, Emakso lasas la  originalan dosieron sub
+ŝanĝita nomo por la eventualo ke vi poste decidos ke viaj ŝanĝoj estis
+eraraj.
+
+Se  vi rigardos  apud la  fundon  de la  ekrano vi  vidos linion  kiun
+komencas kaj finas strekoj;  komence "--:-- TUTORIAL.eo" aŭ io simila.
+Tiu  parto  de la  ekrano  normale montras  la  nomon  de la  vizitata
+dosiero.   Ĝuste nun,  vi vizitas  dosieron nomatan  "TUTORIAL.eo" kiu
+estas via propra kopio de  la Emaksa lernilo.  Kiam vi trovas dosieron
+per Emakso, la nomo de tiu dosiero aperas ĉe tiu sama loko.
+
+Unu apartaĵo de  la dosiertrova ordono estas, ke  vi devas indiki kiun
+dosiernomon vi deziras.  Ni diras ke la ordono "legas argumenton de la
+terminalo" (ĉi-okaze la argumento  estas la dosiernomo).  Post kiam vi
+tajpis la ordonon
+
+	C-x C-f   Trovu dosieron
+
+Emakso petas ke vi tajpu la dosiernomon.  La dosiernomo kiun vi tajpas
+aperas  sur la  plej malsupra  linio de  la ekrano.   Tiu  linio estas
+nomata "la bufreto"  (angle "minibuffer") kiam ĝi estas  uzata por tia
+speco de enigado.  Vi povas uzi ordinarajn Emaksajn redaktajn ordonojn
+por redakti la dosiernomon.
+
+Dum vi  enigas la dosiernomon (aŭ  iun ajn bufretan  enigon), vi povas
+aboli la ordonon per C-g.
+
+>> Tajpu C-x C-f, kaj sekve C-g.  Ĉi tio abolas la bufreton, kaj ankaŭ
+   abolas la ordonon "C-x C-f" kiu  uzis la bufreton.  Do vi ne trovis
+   dosieron.
+
+Fininte  enigi  la dosiernomon,  tajpu  <Return>.   Tiam eklaboros  la
+ordono C-x  C-f, kaj trovos la  dosieron kiun vi  elektis.  La bufreto
+malaperos kiam la C-x C-f ordono finiĝos.
+
+Post eta  tempo la enhavo de la  dosiero aperas sur la  ekrano, kaj vi
+povas redakti  la enhavon.  Kiam vi deziras  persistigi viajn ŝanĝojn,
+tajpu la ordonon
+
+	C-x C-s   konServu (angle "save") la dosieron
+
+Tio kopias la tekston el interne de Emakso en la dosieron.  Ĉe la unua
+konservado, Emakso renomas la originalan dosieron per nova nomo por ke
+ĝi ne perdiĝu.  La nova nomo estas farata per aldono de "~" al la fino
+de la originala dosiernomo.
+
+Fininte  la  konservadon,  Emakso  montras  la  nomon  de  la  dosiero
+skribita.  Konservu  sufiĉe ofte, por ne  perdi multe da  laboro se la
+sistemo paneos.
+
+>> Tajpu C-x C-s, por konservi vian kopion de la lernilo.
+   Emakso  devas  montri la  mesaĝon  "Wrote ...TUTORIAL.eo"  (Skribis
+   ...TUTORIAL.eo) ĉe la fundo de la ekrano.
+
+NOTO:  Sur iuj sistemoj,  C-x C-s senmovigas  la ekranon kaj  vi vidos
+nenian  pluan eligon de  Emakso.  Tio  indikas ke  operaciuma "trajto"
+nomata "fluregulado" (angle "flow control") interkaptis la ordonon C-s
+kaj ne  lasas ĝin trapasi al  Emakso.  Por revivigi  la ekranon, tajpu
+C-q.   Poste   rigardu  la  sekcion  nomatan   "Spontaneous  Entry  to
+Incremental Search" en la Emaksa manlibro por konsilo kion fari pri ĉi
+tiu "trajto".
+
+Vi povas  trovi ekzistantan dosieron,  por vidigi aŭ redakti  ĝin.  Vi
+ankaŭ povas trovi  dosieron kiu ankoraŭ ne ekzistas.   Ĉi tio estas la
+maniero  por krei  dosieron  per Emakso:  trovu  la dosieron,  komence
+malplenan, kaj sekve ekenigu la tekston por la dosiero.  Kiam vi petos
+"konservi" la  dosieron, Emakso vere  kreos la dosieron kun  la teksto
+kiun  vi  enigis.   De  tiam  vi  povos  opinii  ke  vi  redaktas  jam
+ekzistantan dosieron.
+
+
+* BUFROJ
+--------
+
+Se vi trovas duan dosieron per C-x C-f, la unua dosiero restas interne
+de Emakso.   Vi povas reiri al  ĝi retrovante ĝin denove  per C-x C-f.
+Tio ebligas al vi meti plurajn dosierojn en Emakson.
+
+>> Kreu dosieron nomatan "umo" tajpante "C-x C-f umo <Return>".
+   Poste  enigu  iom  da  teksto,  redaktu ĝin,  kaj  konservu  "umo"n
+   tajpante "C-x C-s".
+   Fine,  tajpu  "C-x  C-f  TUTORIAL.eo  <Return>" por  reveni  al  la
+   lernilo.
+
+Emakso  tenas la  tekston de  ĉiu dosiero  en objekto  nomata "bufro".
+Trovo  de dosiero  kreas novan  bufron  interne de  Emakso.  Por  vidi
+liston de la bufroj kiuj nune ekzistas en via Emakso-procezo, tajpu
+
+	C-x C-b   Listigu bufrojn
+
+>> Provu C-x C-b nun.
+
+Vi  vidas, ke  ĉiu  bufro havas  nomon,  kaj ke  ĝi  ankaŭ eble  havas
+dosiernomon por la dosiero kies  enhavon ĝi tenas.  ĈIU teksto kiun vi
+vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu bufro.
+
+>> Tajpu C-x 1 por forigi la liston de bufroj.
+
+Se vi havas  plurajn bufrojn, je ĉiu momento nur nur  unu el ili estas
+"la  kuranta": tiu,  kiun  vi  redaktas.  Se  vi  volas redakti  alian
+bufron, vi bezonas "transiri" en ĝin.  Se la celata bufro respondas al
+dosiero, vi  povas transiri per vizito  al ĝi: C-x C-f  ...  Sed estas
+pli facila metodo:  uzi la ordonon "C-x b", donante al  ĝi la nomon de
+la celata bufro.
+
+>> Tajpu  "C-x  b umo <Return>"  por  transiri  en  la  bufron  "umo",
+   entenantan la tekston de la dosiero "umo".
+   Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon.
+
+Plej ofte, la bufronomo estas egala  al la nomo de ĝia dosiero (sen la
+dosiera  parto).  Tamen, ne ĉiam tio estas vera.  La listo de bufroj
+farita per "C-x C-b" ĉiam vidigas al vi la nomojn de ĉiuj bufroj.
+
+ĈIU teksto  kiun vi vidas  en Emaksa fenestro  estas ĉiam parto  de iu
+bufro.  Tamen iuj bufroj ne respondas al dosieroj.  Ekzemple, la bufro
+nomata "*Buffer List*" (Listo de  Bufroj) ne havas dosieron.  Ĝi estas
+la bufro enhavanta la liston de bufroj faritaj per la  ordono C-x C-b.
+Ankaŭ la bufro "*Messages*" respondas  al neniu dosiero; ĝi entenas la
+mesaĝojn aperintajn en la funda linio dum la Emaksa seanco.
+
+>> Tajpu "C-x b *Messages* <Return>"  por vidigi la bufron de mesaĝoj.
+   Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon.
+
+Se  vi  ŝanĝas la  tekston  de unu  dosiero,  kaj  sekve trovas  alian
+dosieron, ĉi tio  ne konservas la unuan dosieron.   Ĝiaj ŝanĝoj restas
+interne de Emakso, en la bufro de tiu dosiero.  La kreado aŭ redaktado
+de la bufro de la dua dosiero  ne efikas la bufron de la unua dosiero.
+Ĉi tio  estas utilega, sed ĝi  ankaŭ signifas ke  vi bezonas oportunan
+metodon por  konservi la bufron de  la unua dosiero.   Estas ĝena devi
+revenadi en ĝin per C-x C-f nur por konservi ĝin per C-x C-s.  Tial ni
+havas
+
+	C-x s     Konservu iom da bufroj.
+
+C-x s  demandas vin pri  ĉiu ŝanĝita bufro  kiun vi ne  konservis.  Ĝi
+demandas vin, pri ĉiu tia bufro, ĉu konservi la bufron.
+
+>> Enigu linion da teksto, kaj sekve tajpu C-x s.
+   Emakso devas demandi vin ĉu ĝi konservu la bufron "TUTORIAL.eo".
+   Jesu tajpante "y" (de la angla "yes").
+
+
+* ETENDI LA ORDONARON
+---------------------
+
+Ekzistas multege pli  da Emaksaj ordonoj ol eblas meti  sur ĉiuj el la
+stiraj  kaj  meta-aj signoj.   Emakso  solvas  tiun  problemon per  la
+X-ordonoj (de la angla eXtend, "etendo").  Estas du specoj da ili:
+
+	C-x     Signa etendo.  Sekvata de unu signo.
+	M-x	Nomhava ordona etendo.  Sekvata de plena nomo.
+
+Ĉi tiuj  estas la ordonoj  ja utilaj, sed  malpli oftaj ol  la ordonoj
+kiujn vi  jam lernis.  Vi jam  vidis du el ili:  la dosierajn ordonojn
+C-x C-f por  "trovi" kaj C-x C-s por  "konservi".  Alia ekzemplo estas
+la ordono  por fini Emaksan  seancon -- la  ordono C-x C-c.   (Ne timu
+perdi  faritajn  ŝanĝojn;  C-x  C-c proponas  konservi  ĉiun  ŝanĝitan
+dosieron antaŭ ol ĉesigi Emakson.)
+
+C-z estas la  ordono por eliri Emakso *provizore* --  tiel ke vi povas
+reveni en la saman Emaksan seancon poste.
+
+Sur sistemoj kiuj permesas  ĝin, C-z "provizore ĉesigas" Emakson; t.e.
+ĝi revenas  en la ŝelon  sed ne detruas  Emakson.  Je la  plej komunaj
+ŝeloj, vi  povas reaktivigi  Emakson per la  ordono "fg" (de  la angla
+"foreground") aŭ per "%emacs".
+
+Sur sistemoj kiuj ne  permesas provizoran ĉesigon, C-z kreas sub-ŝelon
+sub Emakso por doni al vi  ŝancon lanĉi aliajn programojn kaj reiri al
+Emakso poste; ĝi ne vere "eliras" el Emakso.  Ĉi-okaze, la ŝela ordono
+"exit" (eliru) estas la kutima maniero reiri al Emakso de la sub-ŝelo.
+
+La ordonon  C-x C-c uzu por  adiaŭi.  Ĝi estas ankaŭ  la ordono uzenda
+por  eliri  Emakson lanĉitan  per  retpoŝta  programo  aŭ alia  simila
+utilaĵo,  ĉar tiuj  eble ne  scias kiel  trakti provizoran  ĉesigon de
+Emakso.  Tamen,  ordinare, se vi  ne estas tuj  adiaŭonta, preferindas
+provizore ĉesigi Emakson per C-z anstataŭ eliri Emakson.
+
+Ekzistas multe da ordonoj C-x.  Jen listo de tiuj kiujn vi jam konas:
+
+	C-x C-f		Trovu dosieron.
+	C-x C-s		Konservu dosieron.
+	C-x C-b		Listigu bufrojn.
+	C-x C-c		Ĉesigu Emakson.
+	C-x 1		Forigu ĉiujn fenestrojn krom unu.
+	C-x u		Malfaru.
+
+Nomhavajn etenditajn  ordonojn oni uzas  eĉ malpli ofte, aŭ  uzas ilin
+nur  en kelkaj  reĝimoj.   Ekzemplo estas  la ordono  "replace-string"
+(anstataŭigu-ĉenon),  kiu  anstataŭigas unu  ĉenon  je alia  tutbufre.
+Kiam vi tajpas M-x, Emakso demandas de  vi ĉe la fundo de la ekrano la
+nomon de  la ordono;  ĉi-okaze, "replace-string".  Simple  tajpu "repl
+s<TAB>"  kaj Emakso  kompletigos  la nomon.   Finu  la ordonnomon  per
+<Return>.
+
+La ordono replace-string postulas  du argumentojn -- la anstataŭigOTan
+kaj la anstataŭigONTan ĉenojn.  Ĉiun argumenton finu per <Return>.
+
+>> Movu la kursoron al la blanka linio du liniojn sub ĉi tiu.
+   Poste tajpu "M-x repl s<Return>linio<Return>peco<Return>".
+
+   Rimarku  kiel tiu  ĉi  linio ŝanĝiĝis:  vi  anstataŭigis la  vorton
+   l-i-n-i-o per "peco" kie ajn ĝi  aperis, de post la komenca loko de
+   la kursoro.
+
+
+* AŬTOMATA KONSERVADO
+---------------------
+
+Kiam vi faris  ŝanĝojn en dosiero, sed ankoraŭ  ne konservis ilin, ili
+povus  perdiĝi se  via komputilo  paneos.   Por protekti  vin de  tio,
+Emakso periode  "aŭtokonservas" ĉiujn dosierojn kiun  vi redaktas.  La
+nomo de aŭtokonservita  dosiero havas la signon "#"  komence kaj fine;
+ekzemple, se  via dosiero  estas nomata "hello.c",  ĝia aŭtokonservita
+dosiero   nomiĝos  "#hello.c#".    Kiam  vi   konservos   la  dosieron
+normalmaniere, Emakso malkreos ĝian aŭtokonservitan dosieron.
+
+Por   reakiri   vian    aŭtokonservitajn   redaktaĵojn   post   paneo,
+normalmaniere "trovu" la  dosieron (per la nomo de  la dosiero kiun vi
+redaktis, ne per la nomo de la aŭtokonservita dosiero) kaj poste tajpu
+"yes<Return>"  por konfirmi ke  vi volas  uzi la  aŭtomate konservitan
+datumon.
+
+
+* EĤA AREO
+----------
+
+Se vi tajpas plursignan ordonon malrapide, Emakso montras ĝin al vi ĉe
+la  fundo de la  ekrano en  areo nomata  la "eĥa  areo".  La  eĥa areo
+enhavas la plej malsupran linion de la ekrano.
+
+
+* REĜIMLINIO
+-------------
+
+La  linio tuj  super la  eĥa areo  estas nomata  la  "reĝimlinio".  La
+reĝimlinio montras ion similan al ĉi tio:
+
+--:**  TUTORIAL.eo    63% L749    (Fundamental)-----------------------
+
+Tiu linio  donas al vi utilan informon  pri la stato de  Emakso kaj la
+redaktata teksto.
+
+Vi jam scias  kion signifas la dosiernomo -- ĝi  estas la dosiero kiun
+vi trovis.  -NN%-- montras vian  nunan lokon en la teksto; ĝi signifas
+ke NN elcentoj de la teksto estas supren de la supro de la ekrano.  Se
+la  supro  de la  dosiero  estas sur  la  ekrano,  ĝi montras  --Top--
+anstataŭ -- 0%--.  Se la malsupro de la teksto estas sur la ekrano, ĝi
+montras --Bot--.  Se vi rigardas tekston tiom malgrandan ke ĉiom da ĝi
+aperas en la ekrano, la reĝimlinio montras --All--.
+
+La  L kun  ciferoj  indikas  la pozicion  alimaniere:  ili indikas  la
+kurantan lininumeron de "punkto".
+
+La steloj  ĉe la komenco signifas  ke vi ŝanĝis la  tekston.  Antaŭ la
+ŝanĝoj, kiam  vi ekvizitas aŭ konservis  dosieron, en tiu  parto de la
+reĝimlinio estas neniaj steloj, nur strekoj.
+
+La enkrampa  parto de  la reĝimlinio montras  al vi  kiujn redaktadajn
+reĝimojn vi uzas.  La defaŭlta reĝimo estas "Fundamental" (fundamenta)
+kiun vi uzas nun.  Ĝi estas ekzemplo pri "ĉefreĝimo".
+
+Emakso havas multajn diversajn reĝimojn.  Iuj el ili estas por redakti
+diversajn  lingvojn  kajaŭ specojn  de  teksto, ekzemple  Lisp-reĝimo,
+Teksta-reĝimo, ktp.  Ĉiam unu kaj  nur unu ĉefreĝimo estas aktiva, kaj
+ĝia nomo  ĉiam aperas en  la reĝimlinio ĝuste kie  "Fundamental" estas
+nun.
+
+Ĉiu ĉefreĝimo igas iujn ordonojn agi malsame.  Ekzemple, estas ordonoj
+por  krei  komentojn en  programo,  kaj  ĉar  ĉiu programlingvo  havas
+malsaman  ideon pri  tio, kiel  komento aspektu,  ĉiu  ĉefreĝimo devas
+enigi  komentojn  malsame.  Ĉiu  ĉefreĝimo  estas  la  nomo de  etenda
+ordono,  per  kiu  vi   povas  ŝalti  tiun  reĝimon.   Ekzemple,  "M-x
+fundamental-mode" estas ordono por ŝalti la Fundamentan reĝimon.
+
+Se  vi redaktos  tekston (esperantan,  anglan ktp),  ekzemple  ĉi tiun
+dosieron, al vi eble konvenos Teksta-reĝimo.
+
+>> Tajpu M-x text-mode<Return>.
+
+Ne  maltrankviliĝu, la Emaksaj  ordonoj kiujn  vi jam  lernis malmulte
+ŝanĝiĝas.  Sed vi povas observi ke M-f kaj M-b nun traktas apostrofojn
+kial  parton de  vortoj.  Antaŭe,  en Fundamenta  reĝimo, M-f  kaj M-b
+traktis apostrofojn kiel vortajn disigilojn.
+
+Ĉefreĝimoj  kutime  faras tiajn  subtilajn  ŝanĝojn:  la plejmulto  da
+ordonoj faras  "la saman taskon"  en ĉiu  ĉefreĝimo, sed  ili funkcias
+iomete malsame.
+
+Por vidi dokumentaron pri via nuna ĉefreĝimo, tajpu C-h m.
+
+>> Per kelkaj C-u C-v loku ĉi tiun linion ĉe la supro de la ekrano.
+>> Tajpu C-h  m, por  vidi kiel la  Teksta reĝimo diferencas  disde la
+   Fundamenta reĝimo.
+>> Tajpu C-x 1 por forigi la dokumentaron for de la ekrano.
+
+Ĉefreĝimojn  oni   nomas  ĉefaj  ĉar   ekzistas  ankaŭ  "kromreĝimoj".
+Kromreĝimoj ne estas alternativoj  kontraŭ la ĉefreĝimoj, nur negravaj
+modifoj  al  ili.   Ĉiun  kromreĝimon  oni povas  ŝalti  aŭ  malŝalti,
+sendepende de ĉiuj aliaj  kromreĝimoj, kaj sendepende de la ĉefreĝimo.
+Do vi povas uzi neniom da  kromreĝimoj, aŭ unu kromreĝimon, aŭ ian ajn
+kombinaĵon de kelkaj kromreĝimoj.
+
+Unu  utilega  kromreĝimo,   precipe  por  redakti  homlingvan  tekston
+(esperantan, anglan ktp), estas  la reĝimo de Aŭtomata Linifaldo (Auto
+Fill mode).  Kiam  ĝi estas ŝaltita, Emakso aŭtomate  rompas la linion
+inter vortoj ĉiufoje kiam la enigata tekstolinio iĝas tro larĝa.
+
+Por  ŝalti la  reĝimon  de  Aŭtomata Linifaldo  tajpu  "M-x auto  fill
+mode<Return>".  Kiam  la reĝimo estas  ŝaltita, vi povas  malŝalti ĝin
+denove  tajpante "M-x  auto fill  mode<Return>".  Se  la  reĝimo estas
+malŝaltita, tiu ordono ŝaltas ĝin, kaj se ĝi estas ŝaltita, tiu ordono
+malŝaltas ĝin.  Ni diras ke la ordono "transŝaltas la reĝimon".
+
+>> Tajpu "M-x auto file mode<Return>".  Poste enigi linion el "asdf ",
+   ripete, ĝis  vi vidos ĝin dividita  en du liniojn.   Vi devas enigi
+   spacetojn inter  "asdf", ĉar  la Aŭtomata Linifaldo  rompas liniojn
+   nur ĉe spacetoj.
+
+Normale la marĝeno estas post 70 signoj, sed vi povas ŝanĝi tion per
+la ordono C-x f.  Vi devus doni la marĝenon kiu vi deziras por nombra
+argumento.
+
+>> Tajpu C-x f kun la argumento 20.  (C-u 2 0 C-x f).
+   Tajpu  ia tekston  kaj rigardu  kiel  Emakso faldas  liniojn po  20
+   signoj.  Refiksu la marĝenon al 70 per C-x f.
+
+Se vi faras ŝanĝojn meze de alineo, la Aŭtomata Linifalda reĝimo ne
+refaldas ĝin por vi.
+Por rearanĝi la alineon, tajpu M-q (Meta-q) dum la kursoro estas interne
+de la alineo.
+
+>> Movu la kursoron en la antaŭan alineon kaj tajpu M-q.
+
+
+* SERĈADO
+---------
+
+Emakso povas serĉi aperojn de  ĉenoj (tiuj estas aroj da apudaj signoj
+aŭ  vortoj), aŭ  antaŭen tra  la teksto,  aŭ malantaŭen.   Serĉi ĉenon
+estas kursormova ordono; ĝi movas  la kursoron al la sekvanta loko kie
+la ĉeno aperas.
+
+La Emaksa serĉa ordono diferencas  de la serĉaj ordonoj de la plimulto
+da redaktiloj  per tio,  ke ĝi estas  "dumtajpa".  Tio signifas  ke la
+serĉo okazas dum vi tajpas la ĉenon por priserĉi.
+
+La ordono por komenci serĉon estas C-s por la serĉo antaŭen, kaj C-r por
+la serĉo malantaŭen.  SED ATENDU!  Ankoraŭ ne provu ilin nun.
+
+Kiam vi  tajpos C-s, vi vidos  la ĉenon "I-search" aperi  invite en la
+eĥa areo.  Ĉi tio informas vin,  ke Emakso estas en la dumtajpa serĉo,
+atendante ke vi tajpu la ĉenon kies aperon vi deziras trovi.  <Return>
+finas serĉon.
+
+>> Nun tajpu C-s por komenci serĉon.  MALRAPIDE, unuliterope, tajpu la
+   vorton  "kursoro", paŭzante post  ĉiu tajpita  signo por  vidi, kio
+   okazas al la kursoro.
+   Nun vi estas serĉinta por "kursoro", unufoje.
+>> Tajpu C-s denove, por serĉi la sekvan aperon de "kursoro".
+>> Nun tajpu  <Backspace> kvarfoje  kaj rigardu kiamaniere  la kursoro
+   moviĝas.
+>> Tajpu <Return> por fini la serĉon.
+
+Ĉu vi vidis,  kio okazis?  Emakso, en dumtajpa serĉo,  penas iri al la
+apero de la ĉeno kiun vi jam  tajpis.  Por iri al la sekvanta apero de
+"kursoro" nur tajpu  C-s denove.  Se nenia ajn  apero ekzistas, Emakso
+pepas kaj informas  vin ke la serĉo ĉi-foje  "malsukcesis".  Ankaŭ C-g
+finus la serĉon.
+
+RIMARKU: Ĉe  iuj sistemoj, C-s senmovigas  la ekranon kaj  vi vidos ne
+plu da eligo de Emakso.   Ĉi tio indikas ke operaciuma "trajto" nomata
+"fluregulado"  interkaptis la  C-s kaj  ne permesas  al ĝi  trapasi al
+Emakso.  Por  removebligi la ekranon, tajpu C-q.   Konsultu la sekcion
+"Spontaneous Entry  to Incremental Search"  en la Emaksa  manlibro por
+konsilo pri tio, kiel trakti ĉi tiun "trajton".
+
+Se, meze de  dumtajpa serĉo, vi tajpos <Retroviŝu>,  vi rimarkos ke la
+lasta signo en  la serĉata ĉeno forviŝiĝas, kaj  la serĉo retroiras al
+la ĵusa  loko de  la serĉo.   Ekzemple, supozu ke  vi tajpis  "k", por
+serĉi la unuan aperon de "k".  Nun se vi tajpus "u, la kursoro moviĝus
+al la unua  apero de "ku".  Nun tajpu <Retroviŝu>.   Ĉi tio forigos la
+"u" de  el la  serĉata ĉeno, kaj  la kursoro  moviĝos reen al  la unua
+apero de "k".
+
+Se,  meze   de  dumtajpa  serĉo,  vi  tajpos   STIRan  aŭ  META-signon
+(esceptante kelkajn signojn, specialajn  en la serĉo, ekzemple C-s kaj
+C-r), la serĉo iĝos finita.
+
+La C-s  komencas serĉon kiu  celas iun ajn  aperon de la  serĉata ĉeno
+POST la nuna kursorloko.  Se vi  deziras serĉi ion supre en la teksto,
+tajpu C-r anstataŭe.   Ĉio dirita pri C-s validas pri  C-r, krom ke la
+direkto de la serĉo estas inversa.
+
+
+* MULTAJ FENESTROJ
+------------------
+
+Unu el  la agrablaj trajtoj de  Emakso estas ke vi  povas havi plurajn
+fenestrojn sur la ekrano samtempe.
+
+>> Movu la kursoron  al tiu ĉi linio kaj tajpu  "C-u 0 C-l" (kun Stira
+   lo, ne Stira unu).
+
+>> Nun tajpu "C-x 2", kio fendos la ekranon en du fenestrojn.
+   Ambaŭ fenestroj vidigas ĉi tiun  lernilon.  La kursoro restas en la
+   supra fenestro.
+
+>> Tajpu C-M-v por rulumi la malsupran fenestron
+   (Se vi ne havas veran Meta-klavon, tajpu Esc C-v.)
+
+>> Tajpu "C-x o"  ("o" de  la angla vorto "other", "alia") por movi la
+   kursoron en la malsupran fenestron.
+>> Uzu C-v kaj M-v en la malsupra fenestro por rulumi ĝin.
+   Daŭrigu legi ĉi tiun instrukcion en la supra fenestro.
+
+>> Tajpu C-x o denove por movi la kursoron reen en la supran fenestron.
+   La kursoro en la supra fenestro estas ĝuste kie ĝi estis antaŭe.
+
+Vi povas plu uzi C-x o por moviĝi inter fenestroj.  Ĉiu fenestro havas
+sian propran kursorlokon, sed nur unu fenestro ja montras la kursoron.
+Ĉiuj el  la ordinaraj  redaktaj ordonoj apartenas  al la  fenestro kiu
+enhavas la kursoron.  Ni nomas tiun la "elektita fenestro".
+
+La ordono C-M-v estas utilega kiam vi redaktas tekston en unu fenestro
+kaj uzas la alian fenestron nur por konsulti.  Tiel vi ĉiam povas havi
+la kursoron en  la fenestro kie vi redaktas,  kaj laŭbezone rulumi tra
+la alia fenestro per C-M-v.
+
+C-M-v  estas   ekzemplo  de   STIR-META-signo.   Se  vi   havas  veran
+META-klavon, vi  povas tajpi C-M-v  premante ambaŭ STIR kaj  META, kaj
+tajpante v.   Ne gravas, ĉu STIR  aŭ META "venas unue,"  ĉar ili ambaŭ
+funkcias kiel modifiloj de la signo kiun vi tajpas.
+
+Se vi  ne havas veran META-klavon,  kaj uzas <ESC>  anstataŭe, la ordo
+gravas: vi devas tajpi <ESC> kaj poste C-v, ĉar "C-ESC v" ne funkcias.
+Tiel estas ĉar <ESC> estas ne modifilo, sed memstara signo.
+
+>> Tajpu  "C-x 1"  (en  la  supra fenestro)  por  forigi la  malsupran
+   fenestron.
+
+(Se vi  tajpus C-x 1 en  la malsupra fenestro, tio  forigus la supran.
+Pensu pri tiu  ordono kiel "restigu nur unu  fenestron -- la fenestron
+en kiu mi jam estas.")
+
+Ne estas nepraĵo havi la saman  bufron en ambaŭ fenestroj.  Se vi uzas
+"C-x C-f"  por trovi dosieron en  unu  fenestro, la  alia fenestro  ne
+ŝanĝiĝas.  Vi povas trovi dosieron sendepende en ĉiu fenestro.
+
+Jen alia maniero uzi du fenestrojn por montri du malsamajn aferojn:
+
+>> Tajpu "C-x 4 C-f",  kaj sekve  la nomon de  unu  el  viaj dosieroj.
+   Finu per  <Return>.  Rimarku  ke la elektita  dosiero aperas  en la
+   malsupra fenestro.  Ankaŭ la kursoro iras tien.
+
+>> Tajpu "C-x o" por retroiri en  la supran fenestron, kaj "C-x 1" por
+   forigi la malsupran fenestron.
+
+
+* REKURSIAJ REDAKTAJ NIVELOJ
+----------------------------
+
+Iam  vi  eniros ion  nomatan  "rekursia  redakta  nivelo".  Tio  estas
+indikata per ortaj krampoj en  la reĝimlinio, ĉirkaŭ la rondaj krampoj
+de la nomo  de la ĉefreĝimo.  Ekzemple, vi  eble vidos [(Fundamental)]
+anstataŭ (Fundamental).
+
+Por eliri el la rekursia redakta nivelo, tajpu Esc Esc Esc.  Tio estas
+universala "elira" ordono.  Vi ankaŭ  povas uzi ĝin por forigi kromajn
+fenestrojn, aŭ por eliri el la bufreto.
+
+>> Tajpu "M-x"  por eniri la bufreton;  kaj poste tajpu  "Esc Esc Esc"
+   por eliri.
+
+Oni ne povas uzi C-g por eliri el rekursia redakta nivelo.  Tiel estas
+ĉar C-g estas  uzata por aboli ordonojn kaj  argumentojn INTERNE DE la
+rekursia redakta nivelo.
+
+
+* KIEL AKIRI PLUAN HELPON
+-------------------------
+
+En ĉi tiu  lernilo ni penis provizi nur tiom  da informo, kiom necesas
+por ebligi al  vi ekuzi Emakson.  Emakso disponigas  tiom da ebloj, ke
+oni ne  povas prezenti  ĉiom da  ili ĉi tie.   Tamen, vi  eble dezirus
+lerni plu  pri Emakso, ĉar  ĝi havas multajn aliajn  utilajn trajtojn.
+Emakso provizas  ordonojn por  legi dokumentaĵon pri  Emaksaj ordonoj.
+Ĉiuj  el tiuj ĉi  "helpaj" ordonoj  komenciĝas per  la signo  C-h, kiu
+estas nomata "la Help-signo".
+
+Por uzi  la Helpajn  ordonojn, tajpu la  signon C-h, kaj  sekve signon
+indikantan kian  helpon vi deziras.   Se vi estas vere  perdita, tajpu
+C-h ?  kaj Emakso  montros al vi  la specojn  de helpo kiujn  ĝi povas
+provizi.  Se vi tajpis C-h kaj decidas ke vi ne deziras helpon, simple
+tajpu C-g por aboli ĝin.
+
+(En iuj lokoj oni ŝanĝas la  signifon de la signo C-h.  Oni prefere ne
+faru tion  por ĉiuj  uzantoj, do vi  rajtas plendi al  la sistemestro.
+Dume, se  C-h ne montras mesaĝon pri  helpo ĉe la fundo  de la ekrano,
+provu tajpi la F1-klavon aŭ "M-x help <Return>" anstataŭe.)
+
+La plej baza HELPA rimedo estas "C-h c".  Tajpu C-h, la  signon c, kaj
+ordonan signon  aŭ sekvencon; sekve  de tio Emakso  montras koncizegan
+priskribon pri la ordono.
+
+>> Tajpu C-h c C-p.
+   En la eĥa areo devas aperi proksimume tia mesaĝo:
+
+	C-p runs the command previous-line
+
+Ĉi tio  diras al vi la  "nomon de la funkcio".   Funkciaj nomoj servas
+ĉefe  por agordi  kaj etendi  Emakson.  Sed  ĉar funkciaj  nomoj estas
+elektitaj  por indiki  kion la  ordono  faras, ili  ankaŭ servas  kiel
+koncizega priskribo -- sufiĉa por  rememorigi vin pri ordonoj kiujn vi
+jam lernis.
+
+Ankaŭ la  plursignaj ordonoj, ekzemple  "C-x C-s" kaj  "<ESC>v", estas
+egale eblaj post C-h c.
+
+Por akiri pli da informo pri ordono, uzu C-h k anstataŭ C-h c.
+
+>> Tajpu C-h k C-p.
+
+Ĉi tio montras la plenan priskribon de la funkcio, aldone al ĝia nomo,
+en  Emaksa fenestro.   Fininte legi  la  eligaĵon, tajpu  "C-x 1"  por
+forigi la  helptekston.  Ne  nepras fari tion  tuj.  Vi  povas redakti
+konsultante la helptekston, kaj poste tajpi C-x 1.
+
+Jen iom da aliaj utilaj elektoj por C-h:
+
+   C-h f	Priskribu funkcion.  Vi tajpas la nomon de la funkcio.
+
+>> Provu tajpi C-h f previous-line<Return>.
+   Ĉi tio vidigas  ĉiom da la informo kiun Emakso havas pri la funkcio
+   efektiviganta la C-p ordonon.
+
+   C-h a        Rilate al Ordono ("à propos").  Tajpu ŝlosilvorton kaj
+		Emakso listigos ĉiujn el la ordonoj kies nomoj enhavas
+		tiun ŝlosilvorton.  Vi  povas alvoki tiajn ordonoj per
+		META-x.  Por  iom da  ordonoj, Rilate al  Ordono ankaŭ
+		listigos  unu-  aŭ  dusignan sekvencon  alvokantan  la
+		saman ordonon.
+
+>> Tajpu C-h a file<Return>.
+
+Sekve de ĉi tio vi vidos en aparta fenestro liston da ĉiuj M-x ordonoj
+enhavantaj "file"  en sia nomo.  Vi vidos  signajn ordonojn listigitaj
+apud la  respondaj ordonnomoj, ekzemple  "C-x C-f" kaj "C-x  C-w" apud
+"find-file" kaj "write-file".
+
+>> Tajpu C-M-v por rulumi la helpfenestron.  Faru ĉi tion kelkfoje.
+>> Tajpu C-x 1 por forigi la helpfenestron.
+
+   C-h i	Vidigu  dialogan  manlibron  (t.n.  "Info").   Ĉi  tiu
+		ordono  transportos vin  en specialan  bufron, nomatan
+		"*info*",  kie  vi  povos  legi  instrukciojn  pri  la
+		pakaĵoj  instalitaj en  via sistemo.   Ekzemple, tajpu
+		"m emacs  <Return>" por legi la  manlibron pri Emakso.
+		Se vi  neniam antaŭe uzis Info, tajpu  "?", kaj Emakso
+		gvidos vin tra  la prezento de la ebloj  de la informa
+		reĝimo.    Finleginte  ĉi   tiun   lernilon,  uzu   la
+		Info-manlibron kiel vian ĉefan dokumentaĵon.
+
+
+* KROMAJ FUNKCIOJ
+-----------------
+
+Pluajn informojn pri Emakso  vi povas trovi foliumante ties manlibron,
+ĉu paperan (libroforman) aŭ dialogan (en Info -- uzu la Help-menuon aŭ
+tajpu "F10 h r").  Du  funkcioj kiujn vi probable aparte aprezos estas
+la kompletigo, ŝparanta  tajpadon, kaj dired, faciliganta manipuladojn
+dosierajn.
+
+Kompletigo estas rimedo por  eviti redundan tajpadon.  Ekzemple, se vi
+volas transiri en la bufron  *Messages*, sufiĉas tajpi "C-x b *M<Tab>"
+kaj Emakso kompletigos la bufronomon per tiom da signoj, kiom ĝi povos
+determini surbaze  de tio,  kion vi jam  tajpis.  La  kompletigo estas
+priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Completion".
+
+Dired  ebligas   al  vi   listigi  dosierujon  (kaj   eventuale,  ties
+subdosierujojn),  kaj  moviĝi  en  tiu  listo  vizitante,  alinomante,
+forigante  kaj  alimaniere  manipulante  la  dosierojn.   Dired  estas
+priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Dired".
+
+La manlibro priskribas ankaŭ multajn aliajn apartaĵojn de Emakso.
+
+
+* FINO
+------
+
+Memoru, por definitive  eliri el Emakso uzu C-x C-c.   Por eliri en la
+ŝelon provizore, tiel ke vi povu reveni en Emakson poste, uzu C-z.
+
+Ĉi tiu  lernilo estas farita kun  la intenco esti  komprenebla por ĉiu
+nova uzanto, do se vi trovis ion ajn malklara, ne restu kulpigante vin
+mem  --  plendu!   La  adreso  por la Esperanta  Traduka  Teamo  estas
+<translation-team-eo@lists.sourceforge.net>.
+
+
+* KOPIADO
+---------
+
+Ĉi tiu lernilo devenas el longa vico da Emaksaj instruaj dosieroj ekde
+la dosiero verkita de Stuart Cracraft por la originala Emakso.
+
+Ĉi tiu  versio de la lernilo,  same kiel GNU Emakso,  estas metita sub
+kopirajton,  kaj  venas kun  permeso  por  disdoni  kopiojn se  certaj
+kondiĉoj estas observataj:
+
+Tradukita (C) 1999 de D. Dale Gulledge
+Reviziita kaj kompletigita (C) 2005 de Sergio Pokrovskij
+
+   Permeso estas donita  al iu ajn fari aŭ  disdoni laŭvortajn kopiojn
+   de  ĉi tiu  dokumento same  kiel  ricevite, en  ia ajn  komunikilo,
+   kondiĉe  ke   la  kopirajta  avizo  kaj  la   permesa  avizo  estas
+   konservitaj, kaj  la disdonanto donas al la  ricevanto permeson por
+   plua redistribuado same kiel estas permesate per ĉi tiu avizo.
+
+   Permeso estas  donita por distribui  modifitajn versiojn de  ĉi tiu
+   dokumento, aŭ de ties partoj, sub la supraj kondiĉoj, kondiĉe ankaŭ
+   ke ili portas elstarajn avizojn deklarantajn kiu plej laste modifis
+   ilin.
+
+La  kondiĉoj   por  kopii  Emakson  mem  estas   pli  malsimplaj,  sed
+samspiritaj.  Bonvole legu la  dosieron COPYING kaj sekve donu kopiojn
+de   GNU  Emakso   al   viaj  amikoj.    Helpu  ekstermi   programaran
+obstrukcismon  ("proprietigon") per  uzado, verkado  kaj  kunhavigo de
+libera programaro!
+
+--- end of TUTORIAL.eo ---
+
+;;; Local Variables:
+;;;   coding: latin-3
+;;; End:
+
+
+ LocalWords:  Dale Gulledge Ctrl CTL EDIT Alt Esc Blank lines inserted by
+ LocalWords:  here startup of help with tutorial lo ang
+ LocalWords:  previous next backward forward point sekven MS mal
+ LocalWords:  fenestrosistemo Return Retroviŝu Delete Del Backspace SPC Mark re
+ LocalWords:  remallongigi set forĴETI forVIŜI yanking enhavaĵon yank undo find
+ LocalWords:  forĵetataĵoj memenigaj tekstenigon visit persistiĝas dosiertrova
+ LocalWords:  minibuffer konServu Wrote fluregulado flow control interkaptis to
+ LocalWords:  Spontaneous Entry Incremental Search ekenigu bufronomo Buffer yes
+ LocalWords:  List Messages eXtend fg foreground emacs exit replace string repl
+ LocalWords:  TAB ordonnomon anstataŭigOTan anstataŭigONTan aŭtokonservas hello
+ LocalWords:  aŭtokonservita aŭtokonservitan aŭtokonservitajn Fundamental NN ku
+ LocalWords:  Top Bot All ekvizitas fundamental text auto fill asdf
+ LocalWords:  search unuliterope STIRan other runs the command helptekston Info
+ LocalWords:  propos ordonnomoj write helpfenestron info dired Tab bufronomon
+ LocalWords:  Completion Stuart Cracraft COPYING obstrukcismon