Mercurial > emacs
comparison etc/TUTORIAL.eo @ 75927:63a468de65be
New file.
author | Kenichi Handa <handa@m17n.org> |
---|---|
date | Fri, 16 Feb 2007 01:41:52 +0000 |
parents | |
children | fa1d01f01bde |
comparison
equal
deleted
inserted
replaced
75926:b32ceebb6e78 | 75927:63a468de65be |
---|---|
1 Lernilo pri Emacs | |
2 Mallonga lernilo pri Emakso (Emacs). -- La uzokondiĉojn vd ĉe la fino. | |
3 Copyright (C) 1985, 2001, 2002 Free Software Foundation, Inc. | |
4 | |
5 Emaksaj ordonoj ĝenerale uzas aŭ la STIR-klavon (ofte markitan "Ctrl" | |
6 aŭ "CTL"), aŭ la META-klavon (ofte markitan "EDIT" aŭ "Alt"). Prefere | |
7 ol plene skribi tion ĉiufoje, ni uzos la sekvajn mallongigojn: | |
8 | |
9 C-<signo> signifas "premante la STIR-klavon tajpu la signon <signo>". | |
10 Do, C-f estus: premtenu la STIR-klavon kaj tajpu f. | |
11 | |
12 M-<signo> signifas "premante la META-klavon (aŭ EDIT- aŭ Alt-klavon) | |
13 tajpu <signo>n. Se vi havas nek META- nek EDIT- nek | |
14 Alt-klavon, anstataŭe premu kaj malpremu la Esc-klavon kaj | |
15 poste tajpu <signo>n. Ni skribas <ESC> por la Esc-klavo. | |
16 | |
17 GRAVA NOTO: por fini la Emaksan seancon, tajpu C-x C-c. (Du signoj.) | |
18 En ĉi tiu lernilo, la signoj ">>" ĉe la maldekstra marĝeno rekomendas | |
19 al vi tuj provi uzi ordonon. Ekzemple: | |
20 <<Blank lines inserted here by startup of help-with-tutorial>> | |
21 [Mezo de paĝo malplenas pro instruaj kialoj. La teksto pluas sube.] | |
22 >> Nun tajpu C-v (Vidu sekvantan ekranplenon) por vidigi la sekvan | |
23 ekranplenon. (Procedu: tenante premita la STIR-klavon tajpu v). | |
24 De nun, ripetu ĉi tion ĉiun fojon kiam vi finlegos la ekranon. | |
25 | |
26 Notu ke estas dulinia komunaĵo inter la tujsekvaj ekranplenoj; tio | |
27 donas kontinuecon por faciligi la legadon. | |
28 | |
29 Antaŭ ĉio vi bezonas scii kiel moviĝi de loko al loko en la teksto. | |
30 Vi jam povas moviĝi je unu ekrano antaŭen per C-v. Por moviĝi | |
31 malantaŭen je unu ekrano, tajpu M-v (premu la META-klavon kaj tajpu v, | |
32 aŭ tajpu <ESC>c se vi ne havas META-, EDIT- aŭ Alt-klavon). | |
33 | |
34 >> Provu tajpi M-v kaj sekve C-v kelkfoje. | |
35 | |
36 | |
37 * RESUMO | |
38 -------- | |
39 | |
40 La sekvaj ordonoj servas por foliumi ekranplenojn: | |
41 | |
42 C-v Moviĝu antaŭen je unu ekranpleno | |
43 M-v Moviĝu malantaŭen je unu ekranpleno | |
44 C-l Viŝu la ekranon kaj reeligu la tutan tekston, | |
45 aranĝante ĝin ĉirkaŭ la kursoro lokita centre de la | |
46 ekrano. (Tiu estas C-L, la stira lo; ne C-1, la stira | |
47 unu.) | |
48 | |
49 >> Trovu la kursoron, kaj notu ĝian kuntekston. Tajpu C-l. Retrovu | |
50 la kursoron kaj notu ke ĝi restas en la sama kunteksto. | |
51 | |
52 | |
53 * BAZAJ RIMEDOJ POR REGI KURSORON | |
54 --------------------------------- | |
55 | |
56 Foliumi per ekranplenoj estas utila afero, sed kiel oni moviĝu al | |
57 preciza loko en la teksto sur la ekrano? | |
58 | |
59 Estas kelkaj metodoj por fari tion. Oni povas uzi la sagoklavojn, sed | |
60 pli produktive estas teni la manojn en la normala pozicio kaj uzi la | |
61 ordonojn C-p, C-b, C-f, kaj C-n. Ĉiu de tiuj ordonoj movas la | |
62 kursoron je unu vertikalo aŭ horizontalo en la koncerna direkto sur la | |
63 ekrano. Ĉi tiu tabelo montras tiujn kvar ordonojn kaj kien ili movas | |
64 la kursoron: | |
65 | |
66 Al la antaŭa linio, C-p | |
67 (angle: Previous line) | |
68 : | |
69 : | |
70 Antaŭen, C-b .... Nuna loko de la kursoro .... Sekven, C-f | |
71 (ang. Backward) : (ang. Forward) | |
72 : | |
73 Al la sekva linio, C-n | |
74 (angle: Next line) | |
75 | |
76 >> Movu la kursoron al la centra linio de la diagramo per C-n aŭ C-p. | |
77 Tajpu C-l por vidi la tutan diagramon vertikale centrigita sur la | |
78 ekrano. | |
79 | |
80 La literoj estas elektitaj laŭ la koncernaj anglaj vortoj: P el | |
81 "previous", N el "next", B el "backward" kaj F el "forward". Tiuj | |
82 estas la bazaj ordonoj por movi la kursoron, kaj vi uzos ilin ĉiam, do | |
83 utilas al vi lerni ilin nune. | |
84 | |
85 >> Uzu C-n kelkfoje por mallevi la kursoron al ĉi tiu linio. | |
86 | |
87 >> Uzu C-f por avanci en la linion kaj sekve C-p por movi supren. | |
88 Atentu kion C-p faras kiam la kursoro estas meze de la linio. | |
89 | |
90 Ĉiu teksta linio finiĝas per novlinia signo, kiu disigas ĝin disde la | |
91 sekva linio. La lasta linio en via dosiero devus havi novlinion ĉe la | |
92 fino (sed Emacs ne postulas ĝin). | |
93 | |
94 >> Provu uzi C-b ĉe linikomenco. Ĝi devas movi al la fino de la | |
95 antaŭa linio. Tio okazas ĉar ĝi movas reen trans la novlinian | |
96 signon. | |
97 | |
98 C-f povas movi trans novlinion analogie kiel C-b | |
99 | |
100 >> Uzu C-b por vidi kie estas la kursoro. | |
101 Poste uzu C-f kelkfoje por reveni ĉe la linifinon. | |
102 Poste faru unu C-f pli por transiri en la sekvantan linion. | |
103 | |
104 Kiam vi pasas trans la supron aŭ malsupron de la ekrano, la teksto | |
105 transranda ŝoviĝas sur la ekranon. Tio estas nomata "rulumado". Ĝi | |
106 ebligas movi la kursoron al specifita loko en la teksto sen perdi ĝin | |
107 (la kursoron) de sur la ekrano. | |
108 | |
109 >> Provu uzi C-n por movi la kursoron de sur la malsupro de la ekrano, | |
110 kaj vidu kio okazas. | |
111 | |
112 Se movado per signoj estas tro malrapida, moviĝu per vortoj. M-f | |
113 (Meta-f) movas je unu vorto posten kaj M-b movas je unu vorto reen. | |
114 | |
115 >> Tajpu kelkfoje M-f kaj M-b. | |
116 | |
117 Kiam vi estas meze de vorto, M-f movas al la fino de la vorto. Kiam | |
118 vi estas en intervorta spaco, M-f movas al la fino de la sekva vorto. | |
119 M-b faras analogie en la mala direkto. | |
120 | |
121 >> Tajpu M-f kaj M-b kelkfoje, intermiksante kun C-f kaj C-b, por vidi | |
122 la efikon de M-f kaj M-b el diversaj lokoj ene kaj inter vortoj. | |
123 | |
124 Rimarku la analogion inter C-f kaj C-b unuflanke, kaj M-f kaj M-b | |
125 aliflanke. Tre ofte Meta-signoj servas por funkcioj rilataj al unuoj | |
126 difinitaj lingve (vortoj, frazoj, alineoj), dum la stiraj C-signoj | |
127 funkcias sur elementaj unuoj sendependaj de la enhavo (signopozicioj, | |
128 linioj, ktp.). | |
129 | |
130 Tiu analogio validas ankaŭ por linioj kaj frazoj: C-a kaj C-e movas al | |
131 la komenco aŭ fino de linio, kaj M-a kaj M-e movas al la komenco aŭ | |
132 fino de frazo. | |
133 | |
134 >> Provu kelkajn C-a, poste kelkajn C-e. | |
135 Provu kelkajn M-a, poste kelkajn M-e. | |
136 | |
137 Observu kiel ripetaj C-a faras nenion pli ol unufoje, dum ripetaj M-a | |
138 plu movas je unu frazo pluen. Kvankam la analogio ne estas plena, ĉiu | |
139 ordono kondutas nature. | |
140 | |
141 La loko de la kursoro en la teksto estas nomata "punkto" (angle | |
142 "point"). Alidire, la kursoro montras sur la ekrano kie "punkto" | |
143 estas en la teksto. | |
144 | |
145 Jen resumo de simplaj ordono por movi la kursoron, inklude la ordonojn | |
146 por moviĝi per vortoj kaj frazoj: | |
147 | |
148 C-f Moviĝu sekven je unu signopozicio | |
149 C-b Moviĝu reen je unu signopozicio | |
150 | |
151 M-f Moviĝu sekven je unu vorto | |
152 M-b Moviĝu antaŭen je unu vorto | |
153 | |
154 C-n Moviĝu en la malsuran linion | |
155 C-p Moviĝu en la suran linion | |
156 | |
157 C-a Moviĝu al la linikomenco | |
158 C-e Moviĝu al la linifino | |
159 | |
160 M-a Moviĝu al la komenco de la frazo | |
161 M-e Moviĝu al la fino de la frazo | |
162 | |
163 >> Provu ĉiujn ĉi ordonojn, nun po kelkfoje por praktiki. Ili estas | |
164 la plej ofte uzataj ordonoj. | |
165 | |
166 Du aliaj kursormovaj ordonoj estas M-< (Meta Malpli-ol), kiu movas al | |
167 la komenco de la tuta teksto, kaj M-> (Meta Pli-ol), kiu movas al la | |
168 fino de la tuta teksto. | |
169 | |
170 Ĉe la plejmulto de terminaloj, la "<" estas super la komo, do vi devas | |
171 uzi la majuskligan klavon por tajpi ĝin. Ĉe tiuj terminaloj vi ankaŭ | |
172 devas uzi la majuskligan klavon por tajpi M-<; sen la majuskliga klavo | |
173 rezultus "M-," (Meta-komo). | |
174 | |
175 >> Provu tajpi M-< nune, por moviĝi al la komenco de la lernilo. | |
176 Poste uzu C-v multfoje por reveni ĉi tien. | |
177 | |
178 >> Provu tajpi M-> nune, por moviĝi al la fino de la lernilo. | |
179 Poste uzu M-v multfoje por reveni ĉi tien. | |
180 | |
181 Vi ankaŭ povas movi la kursoron per la sagoklavoj, se via terminalo | |
182 havas ilin. Ni tamen rekomendas ke vi lernu C-b, C-f, C-n kaj C-p pro | |
183 tri kialoj. Unue, ili funkcias ĉe ĉia terminalo. Due, kiam vi | |
184 kutimiĝos al Emakso, vi trovos ke tajpi tiujn stirsignojn estas pli | |
185 rapida ol tajpi la sagoklavojn (ĉar vi ne devas formovi viajn manojn | |
186 de la normala tajpada pozicio). Trie, kiam vi kutimiĝos uzi tiujn | |
187 stirajn ordonojn, vi facile lernos uzi ankaŭ aliajn kursormovajn | |
188 ordonojn. | |
189 | |
190 La plejparto da Emaksaj ordonoj akceptas nombran argumenton; por la | |
191 plejparto da ordonoj, ĝi funkcias kiel ripetilo. Por indiki al ordono | |
192 la nombron de ripetoj, tajpu C-u kaj sekve la ciferojn antaŭ ol tajpi | |
193 la ordonon. Se vi havas META-klavon (aŭ EDIT-, aŭ Alt-klavon), eblas | |
194 ankaŭ alia metodo por doni nombran argumenton: tajpu la ciferojn | |
195 premtenante la META-klavon. Ni rekomendas lerni la metodon de C-u ĉar | |
196 ĝi funkcias ĉe ĉia terminalo. La nombra argumento ankaŭ estas nomata | |
197 "prefiksa argumento", ĉar la argumenton oni tajpas antaŭ la koncerna | |
198 ordono. | |
199 | |
200 Ekzemple, C-u 8 C-f movas vin al la oka signo sekvanta. | |
201 | |
202 >> Uzu C-n aŭ C-p kun nombra argumento por movi la kursoron en apudan | |
203 linion per sola ordono. | |
204 | |
205 La plejparto da ordonoj uzas la nombran argumenton kiel ripetilon, sed | |
206 iuj ordonoj ĝin uzas alicele. Kelkaj ordonoj (tamen neniu el la | |
207 lernitaj) uzas ĝin kiel indikilon -- la ekzisto de prefiksa argumento, | |
208 sendepende de ĝia valoro, igas la ordonon agi alimaniere. | |
209 | |
210 C-v kaj M-v estas alispeca escepto. Kiam vi donas al ili argumenton, | |
211 ili rulumas la ekranon supren aŭ suben je tiom da linioj, anstataŭ je | |
212 ekranplenoj. Ekzemple, C-u 8 C-v rulumas la ekranon je 8 linioj. | |
213 | |
214 >> Tajpu C-u 8 C-v nun. | |
215 | |
216 Ĉi tio devis rulumi la ekranon je 8 linioj supren. Se vi deziras | |
217 retrorulumi ĝin suben, vi povas doni argumenton al M-v. | |
218 | |
219 Se vi uzas Emakson sub grafika fenestrosistemo, ekz-e X11 aŭ | |
220 MS-Windows, ĝi devas havi altan ortograman regionon nomatan rulumskalo | |
221 ĉe la (mal)dekstra flanko de la Emaksa fenestro. Vi povas rulumi la | |
222 tekston klakante per la muso en la rulumskalo. | |
223 | |
224 >> Provu premi la mezan butonon (de la muso) ĉe la supro de la | |
225 emfazata regiono interne de la rulumskalo. Tio devus rulumi la | |
226 tekston ĝis pozicio determinita per tio, kiom alte aŭ malalte vi | |
227 alklakis. | |
228 | |
229 >> Provu movi la muson supren kaj suben, tenante premita la mezan | |
230 musbutonon. Vi vidos ke la teksto rulumas supren kaj suben laŭ | |
231 tio, kiel vi movas la muson. | |
232 | |
233 | |
234 * SE EMAKSO SVENIS | |
235 ------------------ | |
236 | |
237 Se Emakso ĉesis respondi al viaj ordonoj, vi povas sendanĝere ĝin | |
238 malbloki tajpante C-g. Vi povas uzi C-g por haltigi ordonon kiu | |
239 plenumiĝas tro longe. | |
240 | |
241 Vi ankaŭ povas uzi C-g por forigi nombran argumenton aŭ la komencon de | |
242 ordono kiun vi ne deziras fini. | |
243 | |
244 >> Tajpu C-u 100 por fari nombran argumenton 100, sekve tajpu C-g. | |
245 Nun tajpu C-f. Ĝi devas movi je nur unu signo, ĉar vi forigis la | |
246 argumenton per C-g. | |
247 | |
248 Se vi erare tajpis <ESC> (la eskapklavon), vi povas vin malembarasi de | |
249 ĝi per C-g. | |
250 | |
251 | |
252 * MALŜALTITAJ ORDONOJ | |
253 --------------------- | |
254 | |
255 Iuj Emaksaj ordonoj estas malŝaltitaj por ke komencantoj ne uzu ilin | |
256 akcidente. | |
257 | |
258 Se vi tajpas iun el la malŝaltitaj ordonoj, Emakso eligas mesaĝon | |
259 indikantan la tajpitan ordonon, kaj demandas ĉu vere vi volas uzi ĝin. | |
260 | |
261 Se vi intencas uzi la ordonon, tajpu spaceton responde al la demando. | |
262 Normale, se vi ne deziras plenumi la malŝaltitan ordonon, respondu per | |
263 "n". | |
264 | |
265 >> Tajpu C-x C-l (kiu estas malŝaltita ordono), kaj tajpu "n" responde | |
266 al la demando. | |
267 | |
268 | |
269 * FENESTROJ | |
270 ----------- | |
271 | |
272 En Emakso vi povas havi plurajn fenestrojn montrantajn sian propran | |
273 tekston. Ni klarigos poste kiel uzi plurajn fenestrojn. Sed nun ni | |
274 klarigu kiel forigi nebezonatajn fenestrojn kaj reveni al la simpla | |
275 unufenestra redaktado. Tio estas facila: | |
276 | |
277 C-x 1 Unu fenestro (t.e., forigu ĉiujn aliajn fenestrojn) | |
278 | |
279 Tio estas STIR-x kaj poste la cifero 1. "C-x 1" pligrandigas la | |
280 fenestron enhavantan la kursoron, tiel ke ĝi okupu la tutan ekranon. | |
281 Ĝi malaperigas ĉiujn aliajn fenestrojn. | |
282 | |
283 >> Movu la kursoron en ĉi tiun linion kaj tajpu C-u 0 C-l. | |
284 >> Tajpu C-h k C-f. | |
285 Vidu kiel ĉi tiu fenestro malkreskas, dum nova fenestro aperas por | |
286 montri instrukcion pri la C-f ordono. | |
287 | |
288 >> Tajpu C-x 1 kaj vidu la instrukcian fenestron malaperi. | |
289 | |
290 Tiu ordono malsimilas la aliajn ordonojn kiujn vi lernis antaŭe ĉar ĝi | |
291 konsistas el du signoj. Ĝin komencas la signo STIR-x. Ekzistas tuta | |
292 serio da ordonoj kiuj komenciĝas per STIR-x; multaj el ili koncernas | |
293 fenestrojn, dosierojn, bufrojn, kaj rilatajn aferojn. Tiuj ordonoj | |
294 estas du, tri aŭ kvar signojn longaj. | |
295 | |
296 | |
297 * ENŜOVO KAJ FORVIŜO | |
298 -------------------- | |
299 | |
300 Se vi deziras enŝovi tekston, simple ĝin tajpu. Signojn kiujn oni | |
301 povas vidi, ekzemple A, 7, *, ktp, Emakso traktas kiel tekston kaj | |
302 enmetas tuj. Tajpu <Return> (la enigan klavon) por enigi linifinilon. | |
303 | |
304 Por forviŝi la ĵus tajpitan signon tajpu <Retroviŝu>. <Retroviŝu> | |
305 estas tiu klavo de la klavaro, kiun oni ankaŭ ekster Emakso normale | |
306 uzas por forigi la ĵus tajpitan signon. Kutime ĝi estas granda klavo | |
307 unu aŭ du vicojn super Return-klavo, kaj eble estas markita per | |
308 "Delete", "Del" aŭ "Backspace". | |
309 | |
310 Se tiu klavo estas markita per "Backspace" (retropaŝo), tiam ĝuste ĝin | |
311 oni uzu por <Retroviŝu>. Se krome estas alia klavo, markita <Delete>, | |
312 ĝi ne estas <Retroviŝu>. | |
313 | |
314 Ĝenerale, <Retroviŝu> estas tiu klavo kiu forviŝas la signon tuj antaŭ | |
315 la nuna kursorloko. | |
316 | |
317 >> Faru ĉi tion nun -- tajpu kelkajn signojn, poste forviŝu ilin | |
318 tajpante kelkajn <Retroviŝu>. Ne timu difekti ĉi tiun dosieron; vi | |
319 ne ŝanĝos la originalan lernilon. Ĉi tio estas nur ties labora | |
320 kopio por vi. | |
321 | |
322 Kiam linio da teksto iĝas pli longa ol la ekrana linio, la teksta | |
323 linio transiras sur la sekvan ekranan linion. Retroklino ("\") -- aŭ, | |
324 en grafika fenestrosistemo, kurba sageto -- en la dekstra marĝeno | |
325 indikas tian transiron. | |
326 | |
327 >> Enigu tekston ĝis ĝi atingos la dekstran marĝenon, kaj plu enigu. | |
328 Vi vidos transiron en la sekvan linion. | |
329 | |
330 >> Ripete <Retroviŝu> por remallongigi la tekstan linion ĝis la longo | |
331 de unu ekrana linio denove. La transiro malaperas. | |
332 | |
333 Vi povas forviŝi linifinan signon tiel same kiel iun ajn signon. | |
334 Forviŝo de linifinilo inter du linioj kunigas ilin en unu linion. Se | |
335 la rezulta kunigita linio estas pli longa ol la ekrana larĝo, ĝi | |
336 aperos kun transiro. | |
337 | |
338 >> Movu la kursoron al la komenco de linio kaj tajpu <Retroviŝu>. La | |
339 linio kuniĝos kun la ĵusa linio. | |
340 | |
341 >> Tajpu <Return> por reenigi la linifinilon kiun vi ĵus forviŝis. | |
342 | |
343 Memoru ke vi povas doni ripetilon al plejparto da Emaksaj ordonoj; tio | |
344 koncernas ankaŭ tekstajn signojn. Ripetilo ĉe teksta signo enigas ĝin | |
345 plurfoje. | |
346 | |
347 >> Provu tion nun -- tajpu "C-u 8 *" por enigi "********". | |
348 | |
349 Vi lernis la plej fundamentan metodon por tajpi en Emakso kaj por | |
350 korekti erarojn. Vi povas forviŝi per vortoj aŭ per linioj. Jen | |
351 resumo de forviŝaj ordonoj: | |
352 | |
353 <Retroviŝu> forviŝu la signon ĵus antaŭ la kursoro | |
354 C-d forviŝu la signon tuj post la kursoro | |
355 | |
356 M-<Retroviŝu> forĵetu la vorton ĵus antaŭ la kursoro | |
357 M-d forĵetu la vorton tuj post la kursoro | |
358 | |
359 C-k forĵetu de la kursorloko ĝis la linifino | |
360 M-k forĵetu de la kursorloko ĝis la frazfino | |
361 | |
362 Rimarku ke <Retroviŝu> kaj C-d rilate al M-<Retroviŝu> kaj M-d etendas | |
363 la analogion komencitan de C-f kaj M-f (nu, <Retroviŝu> ne vere estas | |
364 stirsigno, sed ni ne estu tro pedantaj). C-k kaj M-k iom similas al | |
365 C-e kaj M-e, sed rilate al linioj anstataŭ frazoj. | |
366 | |
367 Vi ankaŭ povas forĵeti iun ajn parton de la bufro per unu senvaria | |
368 metodo. Moviĝu al unu ekstremaĵo de tiu parto, kaj tajpu "C-@" (aŭ | |
369 "C-SPC", "SPC" simbolas spaceton). Moviĝu al la alia ekstremaĵo, kaj | |
370 tajpu C-w. Tio forĵetas la tutan tekston inter la du lokoj. | |
371 | |
372 >> Movu la kursoron al la V ĉe la komenco de la antaŭa alineo. | |
373 >> Tajpu C-SPC. Emakso devas montri mesaĝon: "Mark set" ("Markite") | |
374 ĉe la fundo de la ekrano. | |
375 >> Movu la kursoron al la o en "ekstremaĵo", en la dua linio de la | |
376 alineo. | |
377 >> Tajpu C-w. Tio forĵetos la tekston komenciĝantan ĉe la V, kaj | |
378 finiĝantan ĵus antaŭ la o. | |
379 | |
380 La diferenco inter "forĴETI" kaj "forVIŜI" ion konsistas en tio, ke vi | |
381 povas re-enŝovi "forĵetitajn" aĵojn, sed ne "forviŝitajn" aĵojn. | |
382 Re-enŝovo de forĵetita teksto nomiĝas "enĵeto" (angle "yanking"). | |
383 Ĝenerale, la ordonoj por forigi multe da teksto ĝin "forĵetas" (do, | |
384 ili ankaŭ ebligas ĝin "enĵeti"); male, la ordonoj por forviŝi nur unu | |
385 signon, aŭ nur blankajn liniojn kaj spacetojn, ne konservas la | |
386 forigitan tekston (kaj oni ne povas ĝin enĵeti). | |
387 | |
388 >> Movu la kursoron al la komenco de nemalplena linio. Poste tajpu | |
389 C-k por forĵeti la tekston de tiu linio. | |
390 >> Tajpu C-k duafoje. Vi vidos ke ĝi forĵetas la linifinilon | |
391 sekvantan tiun linion. | |
392 | |
393 Rimarku ke unuopa C-k forĵetas la enhavon de la linio, kaj dua C-k | |
394 forĵetas la linion mem kaj igas la postajn liniojn ŝoviĝi supren. C-k | |
395 traktas nombran argumenton speciale: ĝi forĵetas tiom da linioj KAJ | |
396 ilian enhavaĵon. Ĉi tio ne estas simpla ripetado. C-u 2 C-k forĵetas | |
397 du liniojn kaj iliajn linifinojn; tajpi C-k dufoje ne farus tion. | |
398 | |
399 Reenigi forĵetitan tekston nomiĝas "enĵetado". Vi povas enĵeti la | |
400 forĵetitan tekston aŭ en la saman lokon de kie ĝi estis forĵetita, aŭ | |
401 en alian lokon de la redaktata teksto, aŭ eĉ en alian dosieron. Vi | |
402 povas enĵeti la tekston kelkfoje por fari plurajn kopiojn de ĝi. | |
403 | |
404 Por repreni la laste forĵetitan tekston kaj enigi ĝin tien kie la | |
405 kursoro nune estas, tajpu "C-y" (de la angla vorto "yank"). | |
406 | |
407 >> Provu ĝin: tajpu C-y por enĵeti la tekston. | |
408 | |
409 Atentu ke se vi tujsekve faras plurajn C-k, ĉiuj forĵetataĵoj | |
410 konserviĝas kune, por ke oni povu enĵeti ĉiujn ĉi liniojn per unu C-y. | |
411 | |
412 >> Faru ĉi tion nun, tajpu C-k kelkfoje. | |
413 | |
414 Nun, por repreni tiun forĵetitan tekston: | |
415 | |
416 >> Tajpu C-y. Poste movu la kursoron je kelkaj linioj suben kaj tajpu | |
417 C-y denove. Nun vi scias kiel kopii iom da teksto. | |
418 | |
419 Kion fari se vi, havante iom da teksto enĵetota, forĵetas ion alian? | |
420 C-y enĵetus la pli ĵusan forĵetaĵon. Sed la antaŭa teksto ne estas | |
421 perdita. Vi povas re-enĵeti ĝin per la ordono M-y. Farinte C-y por | |
422 enĵeti la plej ĵusan forĵetaĵon, tajpu M-y por anstataŭigi la | |
423 enĵetitan tekston per pli frua forĵetaĵo. Tajpadu M-y denove, kaj unu | |
424 post la alia enĵetiĝos pli fruaj forĵetaĵoj. Trovinte la serĉatan | |
425 pecon, vi ne bezonas fari ion por konservi ĝin. Simple daŭrigu vian | |
426 redaktadon, kaj lasu la enĵetitan tekston tie kie ĝi estas. | |
427 | |
428 Se vi uzos M-y sufiĉe da fojoj, vi revenos al la komenca loko (la plej | |
429 ĵusa forĵetaĵo). | |
430 | |
431 >> Forĵetu linion, moviĝu ien, forĵetu alian linion. | |
432 Poste uzu C-y por enĵeti reen la duan forĵetitan linion. | |
433 Poste uzu M-y kaj la unua forĵetita linio anstataŭigos ĝin. | |
434 Uzu M-y plue kaj rigardu kion vi akiras. Daŭrigu ĝis la reapero de | |
435 la dua forĵetita linio, kaj poste de kelkaj pli. Se vi deziras, vi | |
436 povas doni al M-y pozitivajn kaj negativajn argumentojn. | |
437 | |
438 | |
439 * MALFARADO | |
440 ----------- | |
441 | |
442 Se vi ŝanĝis la tekston, kaj sekve decidas ke tio estis eraro, vi | |
443 povas malfari la ŝanĝon per la "malfaru"-ordono, C-x u (de la angla | |
444 "undo"). | |
445 | |
446 Normale, C-x u malfaras la ŝanĝojn faritajn per unu ordono; se vi | |
447 tujsekve ripetas la ordonon C-x u kelkfoje, ĉiu ripeto malfaras unu | |
448 plian ordonon. | |
449 | |
450 Sed estas du esceptoj: ordonoj kiuj ne ŝanĝas la tekston ne estas | |
451 atentataj (tiuj inkludas kursormovajn kaj rulumadajn ordonojn), kaj | |
452 memenigaj signoj kutime ariĝas en grupojn po ĝis 20. (Tio malpliigas | |
453 la tajpadojn de C-x u necesajn por malfari tekstenigon.) | |
454 | |
455 >> Forĵetu ĉi-linion per C-k, sekve tajpu C-x u kaj ĝi devas reaperi. | |
456 | |
457 C-_ estas alternativa malfara ordono; ĝi funkcias same kiel C-x u, sed | |
458 ĝi estas pli facila por plurfoja tajpado sinsekva. La malavantaĝo de | |
459 C-_ estas ke iuj klavaroj malhavas evidentan metodon por tajpi ĝin. | |
460 Tial ni provizas ankaŭ C-x u. Ĉe iu klavaroj vi povas ricevi C-_ | |
461 tajpante / dum vi premtenas STIR-klavon. | |
462 | |
463 Nombra argumento ĉe C-_ aŭ C-x u agas kiel ripetilo. | |
464 | |
465 Vi povas malfari forviŝon de teksto egale bone kiel vi povas malfari | |
466 forĵeton de teksto. La diferenco inter forviŝo kaj forĵeto koncernas | |
467 la eblon enĵeti per C-y; ĝi ne ekzistas por malfaro. | |
468 | |
469 | |
470 * DOSIEROJ | |
471 ----------- | |
472 | |
473 Por persistigi la redaktatan tekston, necesas meti ĝin en dosieron. | |
474 Alie, ĝi pereos kiam via Emaksa procezo finiĝos. Por meti vian | |
475 tekston en dosieron, necesas "trovi" la dosieron antaŭ ol enigi la | |
476 tekston. (Tio ankaŭ estas nomata "viziti" la dosieron; angle "find, | |
477 visit a file".) | |
478 | |
479 Trovi dosieron signifas ke vi igas la enhavon de la dosiero atingebla | |
480 per Emakso. Plurrilate, ĝi estas kvazaŭ vi redaktus la dosieron mem. | |
481 Tamen, la ŝanĝoj kiujn vi faras per Emakso ne persistiĝas ĝis kiam vi | |
482 "konservos" (angle "save") la dosieron. Vi povas konservi la dosieron | |
483 por ne lasi duonŝanĝitan dosieron ĉe la sistemo kiam vi ne deziras | |
484 tion. Eĉ kiam vi konservas, Emakso lasas la originalan dosieron sub | |
485 ŝanĝita nomo por la eventualo ke vi poste decidos ke viaj ŝanĝoj estis | |
486 eraraj. | |
487 | |
488 Se vi rigardos apud la fundon de la ekrano vi vidos linion kiun | |
489 komencas kaj finas strekoj; komence "--:-- TUTORIAL.eo" aŭ io simila. | |
490 Tiu parto de la ekrano normale montras la nomon de la vizitata | |
491 dosiero. Ĝuste nun, vi vizitas dosieron nomatan "TUTORIAL.eo" kiu | |
492 estas via propra kopio de la Emaksa lernilo. Kiam vi trovas dosieron | |
493 per Emakso, la nomo de tiu dosiero aperas ĉe tiu sama loko. | |
494 | |
495 Unu apartaĵo de la dosiertrova ordono estas, ke vi devas indiki kiun | |
496 dosiernomon vi deziras. Ni diras ke la ordono "legas argumenton de la | |
497 terminalo" (ĉi-okaze la argumento estas la dosiernomo). Post kiam vi | |
498 tajpis la ordonon | |
499 | |
500 C-x C-f Trovu dosieron | |
501 | |
502 Emakso petas ke vi tajpu la dosiernomon. La dosiernomo kiun vi tajpas | |
503 aperas sur la plej malsupra linio de la ekrano. Tiu linio estas | |
504 nomata "la bufreto" (angle "minibuffer") kiam ĝi estas uzata por tia | |
505 speco de enigado. Vi povas uzi ordinarajn Emaksajn redaktajn ordonojn | |
506 por redakti la dosiernomon. | |
507 | |
508 Dum vi enigas la dosiernomon (aŭ iun ajn bufretan enigon), vi povas | |
509 aboli la ordonon per C-g. | |
510 | |
511 >> Tajpu C-x C-f, kaj sekve C-g. Ĉi tio abolas la bufreton, kaj ankaŭ | |
512 abolas la ordonon "C-x C-f" kiu uzis la bufreton. Do vi ne trovis | |
513 dosieron. | |
514 | |
515 Fininte enigi la dosiernomon, tajpu <Return>. Tiam eklaboros la | |
516 ordono C-x C-f, kaj trovos la dosieron kiun vi elektis. La bufreto | |
517 malaperos kiam la C-x C-f ordono finiĝos. | |
518 | |
519 Post eta tempo la enhavo de la dosiero aperas sur la ekrano, kaj vi | |
520 povas redakti la enhavon. Kiam vi deziras persistigi viajn ŝanĝojn, | |
521 tajpu la ordonon | |
522 | |
523 C-x C-s konServu (angle "save") la dosieron | |
524 | |
525 Tio kopias la tekston el interne de Emakso en la dosieron. Ĉe la unua | |
526 konservado, Emakso renomas la originalan dosieron per nova nomo por ke | |
527 ĝi ne perdiĝu. La nova nomo estas farata per aldono de "~" al la fino | |
528 de la originala dosiernomo. | |
529 | |
530 Fininte la konservadon, Emakso montras la nomon de la dosiero | |
531 skribita. Konservu sufiĉe ofte, por ne perdi multe da laboro se la | |
532 sistemo paneos. | |
533 | |
534 >> Tajpu C-x C-s, por konservi vian kopion de la lernilo. | |
535 Emakso devas montri la mesaĝon "Wrote ...TUTORIAL.eo" (Skribis | |
536 ...TUTORIAL.eo) ĉe la fundo de la ekrano. | |
537 | |
538 NOTO: Sur iuj sistemoj, C-x C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos | |
539 nenian pluan eligon de Emakso. Tio indikas ke operaciuma "trajto" | |
540 nomata "fluregulado" (angle "flow control") interkaptis la ordonon C-s | |
541 kaj ne lasas ĝin trapasi al Emakso. Por revivigi la ekranon, tajpu | |
542 C-q. Poste rigardu la sekcion nomatan "Spontaneous Entry to | |
543 Incremental Search" en la Emaksa manlibro por konsilo kion fari pri ĉi | |
544 tiu "trajto". | |
545 | |
546 Vi povas trovi ekzistantan dosieron, por vidigi aŭ redakti ĝin. Vi | |
547 ankaŭ povas trovi dosieron kiu ankoraŭ ne ekzistas. Ĉi tio estas la | |
548 maniero por krei dosieron per Emakso: trovu la dosieron, komence | |
549 malplenan, kaj sekve ekenigu la tekston por la dosiero. Kiam vi petos | |
550 "konservi" la dosieron, Emakso vere kreos la dosieron kun la teksto | |
551 kiun vi enigis. De tiam vi povos opinii ke vi redaktas jam | |
552 ekzistantan dosieron. | |
553 | |
554 | |
555 * BUFROJ | |
556 -------- | |
557 | |
558 Se vi trovas duan dosieron per C-x C-f, la unua dosiero restas interne | |
559 de Emakso. Vi povas reiri al ĝi retrovante ĝin denove per C-x C-f. | |
560 Tio ebligas al vi meti plurajn dosierojn en Emakson. | |
561 | |
562 >> Kreu dosieron nomatan "umo" tajpante "C-x C-f umo <Return>". | |
563 Poste enigu iom da teksto, redaktu ĝin, kaj konservu "umo"n | |
564 tajpante "C-x C-s". | |
565 Fine, tajpu "C-x C-f TUTORIAL.eo <Return>" por reveni al la | |
566 lernilo. | |
567 | |
568 Emakso tenas la tekston de ĉiu dosiero en objekto nomata "bufro". | |
569 Trovo de dosiero kreas novan bufron interne de Emakso. Por vidi | |
570 liston de la bufroj kiuj nune ekzistas en via Emakso-procezo, tajpu | |
571 | |
572 C-x C-b Listigu bufrojn | |
573 | |
574 >> Provu C-x C-b nun. | |
575 | |
576 Vi vidas, ke ĉiu bufro havas nomon, kaj ke ĝi ankaŭ eble havas | |
577 dosiernomon por la dosiero kies enhavon ĝi tenas. ĈIU teksto kiun vi | |
578 vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu bufro. | |
579 | |
580 >> Tajpu C-x 1 por forigi la liston de bufroj. | |
581 | |
582 Se vi havas plurajn bufrojn, je ĉiu momento nur nur unu el ili estas | |
583 "la kuranta": tiu, kiun vi redaktas. Se vi volas redakti alian | |
584 bufron, vi bezonas "transiri" en ĝin. Se la celata bufro respondas al | |
585 dosiero, vi povas transiri per vizito al ĝi: C-x C-f ... Sed estas | |
586 pli facila metodo: uzi la ordonon "C-x b", donante al ĝi la nomon de | |
587 la celata bufro. | |
588 | |
589 >> Tajpu "C-x b umo <Return>" por transiri en la bufron "umo", | |
590 entenantan la tekston de la dosiero "umo". | |
591 Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon. | |
592 | |
593 Plej ofte, la bufronomo estas egala al la nomo de ĝia dosiero (sen la | |
594 dosiera parto). Tamen, ne ĉiam tio estas vera. La listo de bufroj | |
595 farita per "C-x C-b" ĉiam vidigas al vi la nomojn de ĉiuj bufroj. | |
596 | |
597 ĈIU teksto kiun vi vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu | |
598 bufro. Tamen iuj bufroj ne respondas al dosieroj. Ekzemple, la bufro | |
599 nomata "*Buffer List*" (Listo de Bufroj) ne havas dosieron. Ĝi estas | |
600 la bufro enhavanta la liston de bufroj faritaj per la ordono C-x C-b. | |
601 Ankaŭ la bufro "*Messages*" respondas al neniu dosiero; ĝi entenas la | |
602 mesaĝojn aperintajn en la funda linio dum la Emaksa seanco. | |
603 | |
604 >> Tajpu "C-x b *Messages* <Return>" por vidigi la bufron de mesaĝoj. | |
605 Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon. | |
606 | |
607 Se vi ŝanĝas la tekston de unu dosiero, kaj sekve trovas alian | |
608 dosieron, ĉi tio ne konservas la unuan dosieron. Ĝiaj ŝanĝoj restas | |
609 interne de Emakso, en la bufro de tiu dosiero. La kreado aŭ redaktado | |
610 de la bufro de la dua dosiero ne efikas la bufron de la unua dosiero. | |
611 Ĉi tio estas utilega, sed ĝi ankaŭ signifas ke vi bezonas oportunan | |
612 metodon por konservi la bufron de la unua dosiero. Estas ĝena devi | |
613 revenadi en ĝin per C-x C-f nur por konservi ĝin per C-x C-s. Tial ni | |
614 havas | |
615 | |
616 C-x s Konservu iom da bufroj. | |
617 | |
618 C-x s demandas vin pri ĉiu ŝanĝita bufro kiun vi ne konservis. Ĝi | |
619 demandas vin, pri ĉiu tia bufro, ĉu konservi la bufron. | |
620 | |
621 >> Enigu linion da teksto, kaj sekve tajpu C-x s. | |
622 Emakso devas demandi vin ĉu ĝi konservu la bufron "TUTORIAL.eo". | |
623 Jesu tajpante "y" (de la angla "yes"). | |
624 | |
625 | |
626 * ETENDI LA ORDONARON | |
627 --------------------- | |
628 | |
629 Ekzistas multege pli da Emaksaj ordonoj ol eblas meti sur ĉiuj el la | |
630 stiraj kaj meta-aj signoj. Emakso solvas tiun problemon per la | |
631 X-ordonoj (de la angla eXtend, "etendo"). Estas du specoj da ili: | |
632 | |
633 C-x Signa etendo. Sekvata de unu signo. | |
634 M-x Nomhava ordona etendo. Sekvata de plena nomo. | |
635 | |
636 Ĉi tiuj estas la ordonoj ja utilaj, sed malpli oftaj ol la ordonoj | |
637 kiujn vi jam lernis. Vi jam vidis du el ili: la dosierajn ordonojn | |
638 C-x C-f por "trovi" kaj C-x C-s por "konservi". Alia ekzemplo estas | |
639 la ordono por fini Emaksan seancon -- la ordono C-x C-c. (Ne timu | |
640 perdi faritajn ŝanĝojn; C-x C-c proponas konservi ĉiun ŝanĝitan | |
641 dosieron antaŭ ol ĉesigi Emakson.) | |
642 | |
643 C-z estas la ordono por eliri Emakso *provizore* -- tiel ke vi povas | |
644 reveni en la saman Emaksan seancon poste. | |
645 | |
646 Sur sistemoj kiuj permesas ĝin, C-z "provizore ĉesigas" Emakson; t.e. | |
647 ĝi revenas en la ŝelon sed ne detruas Emakson. Je la plej komunaj | |
648 ŝeloj, vi povas reaktivigi Emakson per la ordono "fg" (de la angla | |
649 "foreground") aŭ per "%emacs". | |
650 | |
651 Sur sistemoj kiuj ne permesas provizoran ĉesigon, C-z kreas sub-ŝelon | |
652 sub Emakso por doni al vi ŝancon lanĉi aliajn programojn kaj reiri al | |
653 Emakso poste; ĝi ne vere "eliras" el Emakso. Ĉi-okaze, la ŝela ordono | |
654 "exit" (eliru) estas la kutima maniero reiri al Emakso de la sub-ŝelo. | |
655 | |
656 La ordonon C-x C-c uzu por adiaŭi. Ĝi estas ankaŭ la ordono uzenda | |
657 por eliri Emakson lanĉitan per retpoŝta programo aŭ alia simila | |
658 utilaĵo, ĉar tiuj eble ne scias kiel trakti provizoran ĉesigon de | |
659 Emakso. Tamen, ordinare, se vi ne estas tuj adiaŭonta, preferindas | |
660 provizore ĉesigi Emakson per C-z anstataŭ eliri Emakson. | |
661 | |
662 Ekzistas multe da ordonoj C-x. Jen listo de tiuj kiujn vi jam konas: | |
663 | |
664 C-x C-f Trovu dosieron. | |
665 C-x C-s Konservu dosieron. | |
666 C-x C-b Listigu bufrojn. | |
667 C-x C-c Ĉesigu Emakson. | |
668 C-x 1 Forigu ĉiujn fenestrojn krom unu. | |
669 C-x u Malfaru. | |
670 | |
671 Nomhavajn etenditajn ordonojn oni uzas eĉ malpli ofte, aŭ uzas ilin | |
672 nur en kelkaj reĝimoj. Ekzemplo estas la ordono "replace-string" | |
673 (anstataŭigu-ĉenon), kiu anstataŭigas unu ĉenon je alia tutbufre. | |
674 Kiam vi tajpas M-x, Emakso demandas de vi ĉe la fundo de la ekrano la | |
675 nomon de la ordono; ĉi-okaze, "replace-string". Simple tajpu "repl | |
676 s<TAB>" kaj Emakso kompletigos la nomon. Finu la ordonnomon per | |
677 <Return>. | |
678 | |
679 La ordono replace-string postulas du argumentojn -- la anstataŭigOTan | |
680 kaj la anstataŭigONTan ĉenojn. Ĉiun argumenton finu per <Return>. | |
681 | |
682 >> Movu la kursoron al la blanka linio du liniojn sub ĉi tiu. | |
683 Poste tajpu "M-x repl s<Return>linio<Return>peco<Return>". | |
684 | |
685 Rimarku kiel tiu ĉi linio ŝanĝiĝis: vi anstataŭigis la vorton | |
686 l-i-n-i-o per "peco" kie ajn ĝi aperis, de post la komenca loko de | |
687 la kursoro. | |
688 | |
689 | |
690 * AŬTOMATA KONSERVADO | |
691 --------------------- | |
692 | |
693 Kiam vi faris ŝanĝojn en dosiero, sed ankoraŭ ne konservis ilin, ili | |
694 povus perdiĝi se via komputilo paneos. Por protekti vin de tio, | |
695 Emakso periode "aŭtokonservas" ĉiujn dosierojn kiun vi redaktas. La | |
696 nomo de aŭtokonservita dosiero havas la signon "#" komence kaj fine; | |
697 ekzemple, se via dosiero estas nomata "hello.c", ĝia aŭtokonservita | |
698 dosiero nomiĝos "#hello.c#". Kiam vi konservos la dosieron | |
699 normalmaniere, Emakso malkreos ĝian aŭtokonservitan dosieron. | |
700 | |
701 Por reakiri vian aŭtokonservitajn redaktaĵojn post paneo, | |
702 normalmaniere "trovu" la dosieron (per la nomo de la dosiero kiun vi | |
703 redaktis, ne per la nomo de la aŭtokonservita dosiero) kaj poste tajpu | |
704 "yes<Return>" por konfirmi ke vi volas uzi la aŭtomate konservitan | |
705 datumon. | |
706 | |
707 | |
708 * EĤA AREO | |
709 ---------- | |
710 | |
711 Se vi tajpas plursignan ordonon malrapide, Emakso montras ĝin al vi ĉe | |
712 la fundo de la ekrano en areo nomata la "eĥa areo". La eĥa areo | |
713 enhavas la plej malsupran linion de la ekrano. | |
714 | |
715 | |
716 * REĜIMLINIO | |
717 ------------- | |
718 | |
719 La linio tuj super la eĥa areo estas nomata la "reĝimlinio". La | |
720 reĝimlinio montras ion similan al ĉi tio: | |
721 | |
722 --:** TUTORIAL.eo 63% L749 (Fundamental)----------------------- | |
723 | |
724 Tiu linio donas al vi utilan informon pri la stato de Emakso kaj la | |
725 redaktata teksto. | |
726 | |
727 Vi jam scias kion signifas la dosiernomo -- ĝi estas la dosiero kiun | |
728 vi trovis. -NN%-- montras vian nunan lokon en la teksto; ĝi signifas | |
729 ke NN elcentoj de la teksto estas supren de la supro de la ekrano. Se | |
730 la supro de la dosiero estas sur la ekrano, ĝi montras --Top-- | |
731 anstataŭ -- 0%--. Se la malsupro de la teksto estas sur la ekrano, ĝi | |
732 montras --Bot--. Se vi rigardas tekston tiom malgrandan ke ĉiom da ĝi | |
733 aperas en la ekrano, la reĝimlinio montras --All--. | |
734 | |
735 La L kun ciferoj indikas la pozicion alimaniere: ili indikas la | |
736 kurantan lininumeron de "punkto". | |
737 | |
738 La steloj ĉe la komenco signifas ke vi ŝanĝis la tekston. Antaŭ la | |
739 ŝanĝoj, kiam vi ekvizitas aŭ konservis dosieron, en tiu parto de la | |
740 reĝimlinio estas neniaj steloj, nur strekoj. | |
741 | |
742 La enkrampa parto de la reĝimlinio montras al vi kiujn redaktadajn | |
743 reĝimojn vi uzas. La defaŭlta reĝimo estas "Fundamental" (fundamenta) | |
744 kiun vi uzas nun. Ĝi estas ekzemplo pri "ĉefreĝimo". | |
745 | |
746 Emakso havas multajn diversajn reĝimojn. Iuj el ili estas por redakti | |
747 diversajn lingvojn kajaŭ specojn de teksto, ekzemple Lisp-reĝimo, | |
748 Teksta-reĝimo, ktp. Ĉiam unu kaj nur unu ĉefreĝimo estas aktiva, kaj | |
749 ĝia nomo ĉiam aperas en la reĝimlinio ĝuste kie "Fundamental" estas | |
750 nun. | |
751 | |
752 Ĉiu ĉefreĝimo igas iujn ordonojn agi malsame. Ekzemple, estas ordonoj | |
753 por krei komentojn en programo, kaj ĉar ĉiu programlingvo havas | |
754 malsaman ideon pri tio, kiel komento aspektu, ĉiu ĉefreĝimo devas | |
755 enigi komentojn malsame. Ĉiu ĉefreĝimo estas la nomo de etenda | |
756 ordono, per kiu vi povas ŝalti tiun reĝimon. Ekzemple, "M-x | |
757 fundamental-mode" estas ordono por ŝalti la Fundamentan reĝimon. | |
758 | |
759 Se vi redaktos tekston (esperantan, anglan ktp), ekzemple ĉi tiun | |
760 dosieron, al vi eble konvenos Teksta-reĝimo. | |
761 | |
762 >> Tajpu M-x text-mode<Return>. | |
763 | |
764 Ne maltrankviliĝu, la Emaksaj ordonoj kiujn vi jam lernis malmulte | |
765 ŝanĝiĝas. Sed vi povas observi ke M-f kaj M-b nun traktas apostrofojn | |
766 kial parton de vortoj. Antaŭe, en Fundamenta reĝimo, M-f kaj M-b | |
767 traktis apostrofojn kiel vortajn disigilojn. | |
768 | |
769 Ĉefreĝimoj kutime faras tiajn subtilajn ŝanĝojn: la plejmulto da | |
770 ordonoj faras "la saman taskon" en ĉiu ĉefreĝimo, sed ili funkcias | |
771 iomete malsame. | |
772 | |
773 Por vidi dokumentaron pri via nuna ĉefreĝimo, tajpu C-h m. | |
774 | |
775 >> Per kelkaj C-u C-v loku ĉi tiun linion ĉe la supro de la ekrano. | |
776 >> Tajpu C-h m, por vidi kiel la Teksta reĝimo diferencas disde la | |
777 Fundamenta reĝimo. | |
778 >> Tajpu C-x 1 por forigi la dokumentaron for de la ekrano. | |
779 | |
780 Ĉefreĝimojn oni nomas ĉefaj ĉar ekzistas ankaŭ "kromreĝimoj". | |
781 Kromreĝimoj ne estas alternativoj kontraŭ la ĉefreĝimoj, nur negravaj | |
782 modifoj al ili. Ĉiun kromreĝimon oni povas ŝalti aŭ malŝalti, | |
783 sendepende de ĉiuj aliaj kromreĝimoj, kaj sendepende de la ĉefreĝimo. | |
784 Do vi povas uzi neniom da kromreĝimoj, aŭ unu kromreĝimon, aŭ ian ajn | |
785 kombinaĵon de kelkaj kromreĝimoj. | |
786 | |
787 Unu utilega kromreĝimo, precipe por redakti homlingvan tekston | |
788 (esperantan, anglan ktp), estas la reĝimo de Aŭtomata Linifaldo (Auto | |
789 Fill mode). Kiam ĝi estas ŝaltita, Emakso aŭtomate rompas la linion | |
790 inter vortoj ĉiufoje kiam la enigata tekstolinio iĝas tro larĝa. | |
791 | |
792 Por ŝalti la reĝimon de Aŭtomata Linifaldo tajpu "M-x auto fill | |
793 mode<Return>". Kiam la reĝimo estas ŝaltita, vi povas malŝalti ĝin | |
794 denove tajpante "M-x auto fill mode<Return>". Se la reĝimo estas | |
795 malŝaltita, tiu ordono ŝaltas ĝin, kaj se ĝi estas ŝaltita, tiu ordono | |
796 malŝaltas ĝin. Ni diras ke la ordono "transŝaltas la reĝimon". | |
797 | |
798 >> Tajpu "M-x auto file mode<Return>". Poste enigi linion el "asdf ", | |
799 ripete, ĝis vi vidos ĝin dividita en du liniojn. Vi devas enigi | |
800 spacetojn inter "asdf", ĉar la Aŭtomata Linifaldo rompas liniojn | |
801 nur ĉe spacetoj. | |
802 | |
803 Normale la marĝeno estas post 70 signoj, sed vi povas ŝanĝi tion per | |
804 la ordono C-x f. Vi devus doni la marĝenon kiu vi deziras por nombra | |
805 argumento. | |
806 | |
807 >> Tajpu C-x f kun la argumento 20. (C-u 2 0 C-x f). | |
808 Tajpu ia tekston kaj rigardu kiel Emakso faldas liniojn po 20 | |
809 signoj. Refiksu la marĝenon al 70 per C-x f. | |
810 | |
811 Se vi faras ŝanĝojn meze de alineo, la Aŭtomata Linifalda reĝimo ne | |
812 refaldas ĝin por vi. | |
813 Por rearanĝi la alineon, tajpu M-q (Meta-q) dum la kursoro estas interne | |
814 de la alineo. | |
815 | |
816 >> Movu la kursoron en la antaŭan alineon kaj tajpu M-q. | |
817 | |
818 | |
819 * SERĈADO | |
820 --------- | |
821 | |
822 Emakso povas serĉi aperojn de ĉenoj (tiuj estas aroj da apudaj signoj | |
823 aŭ vortoj), aŭ antaŭen tra la teksto, aŭ malantaŭen. Serĉi ĉenon | |
824 estas kursormova ordono; ĝi movas la kursoron al la sekvanta loko kie | |
825 la ĉeno aperas. | |
826 | |
827 La Emaksa serĉa ordono diferencas de la serĉaj ordonoj de la plimulto | |
828 da redaktiloj per tio, ke ĝi estas "dumtajpa". Tio signifas ke la | |
829 serĉo okazas dum vi tajpas la ĉenon por priserĉi. | |
830 | |
831 La ordono por komenci serĉon estas C-s por la serĉo antaŭen, kaj C-r por | |
832 la serĉo malantaŭen. SED ATENDU! Ankoraŭ ne provu ilin nun. | |
833 | |
834 Kiam vi tajpos C-s, vi vidos la ĉenon "I-search" aperi invite en la | |
835 eĥa areo. Ĉi tio informas vin, ke Emakso estas en la dumtajpa serĉo, | |
836 atendante ke vi tajpu la ĉenon kies aperon vi deziras trovi. <Return> | |
837 finas serĉon. | |
838 | |
839 >> Nun tajpu C-s por komenci serĉon. MALRAPIDE, unuliterope, tajpu la | |
840 vorton "kursoro", paŭzante post ĉiu tajpita signo por vidi, kio | |
841 okazas al la kursoro. | |
842 Nun vi estas serĉinta por "kursoro", unufoje. | |
843 >> Tajpu C-s denove, por serĉi la sekvan aperon de "kursoro". | |
844 >> Nun tajpu <Backspace> kvarfoje kaj rigardu kiamaniere la kursoro | |
845 moviĝas. | |
846 >> Tajpu <Return> por fini la serĉon. | |
847 | |
848 Ĉu vi vidis, kio okazis? Emakso, en dumtajpa serĉo, penas iri al la | |
849 apero de la ĉeno kiun vi jam tajpis. Por iri al la sekvanta apero de | |
850 "kursoro" nur tajpu C-s denove. Se nenia ajn apero ekzistas, Emakso | |
851 pepas kaj informas vin ke la serĉo ĉi-foje "malsukcesis". Ankaŭ C-g | |
852 finus la serĉon. | |
853 | |
854 RIMARKU: Ĉe iuj sistemoj, C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos ne | |
855 plu da eligo de Emakso. Ĉi tio indikas ke operaciuma "trajto" nomata | |
856 "fluregulado" interkaptis la C-s kaj ne permesas al ĝi trapasi al | |
857 Emakso. Por removebligi la ekranon, tajpu C-q. Konsultu la sekcion | |
858 "Spontaneous Entry to Incremental Search" en la Emaksa manlibro por | |
859 konsilo pri tio, kiel trakti ĉi tiun "trajton". | |
860 | |
861 Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos <Retroviŝu>, vi rimarkos ke la | |
862 lasta signo en la serĉata ĉeno forviŝiĝas, kaj la serĉo retroiras al | |
863 la ĵusa loko de la serĉo. Ekzemple, supozu ke vi tajpis "k", por | |
864 serĉi la unuan aperon de "k". Nun se vi tajpus "u, la kursoro moviĝus | |
865 al la unua apero de "ku". Nun tajpu <Retroviŝu>. Ĉi tio forigos la | |
866 "u" de el la serĉata ĉeno, kaj la kursoro moviĝos reen al la unua | |
867 apero de "k". | |
868 | |
869 Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos STIRan aŭ META-signon | |
870 (esceptante kelkajn signojn, specialajn en la serĉo, ekzemple C-s kaj | |
871 C-r), la serĉo iĝos finita. | |
872 | |
873 La C-s komencas serĉon kiu celas iun ajn aperon de la serĉata ĉeno | |
874 POST la nuna kursorloko. Se vi deziras serĉi ion supre en la teksto, | |
875 tajpu C-r anstataŭe. Ĉio dirita pri C-s validas pri C-r, krom ke la | |
876 direkto de la serĉo estas inversa. | |
877 | |
878 | |
879 * MULTAJ FENESTROJ | |
880 ------------------ | |
881 | |
882 Unu el la agrablaj trajtoj de Emakso estas ke vi povas havi plurajn | |
883 fenestrojn sur la ekrano samtempe. | |
884 | |
885 >> Movu la kursoron al tiu ĉi linio kaj tajpu "C-u 0 C-l" (kun Stira | |
886 lo, ne Stira unu). | |
887 | |
888 >> Nun tajpu "C-x 2", kio fendos la ekranon en du fenestrojn. | |
889 Ambaŭ fenestroj vidigas ĉi tiun lernilon. La kursoro restas en la | |
890 supra fenestro. | |
891 | |
892 >> Tajpu C-M-v por rulumi la malsupran fenestron | |
893 (Se vi ne havas veran Meta-klavon, tajpu Esc C-v.) | |
894 | |
895 >> Tajpu "C-x o" ("o" de la angla vorto "other", "alia") por movi la | |
896 kursoron en la malsupran fenestron. | |
897 >> Uzu C-v kaj M-v en la malsupra fenestro por rulumi ĝin. | |
898 Daŭrigu legi ĉi tiun instrukcion en la supra fenestro. | |
899 | |
900 >> Tajpu C-x o denove por movi la kursoron reen en la supran fenestron. | |
901 La kursoro en la supra fenestro estas ĝuste kie ĝi estis antaŭe. | |
902 | |
903 Vi povas plu uzi C-x o por moviĝi inter fenestroj. Ĉiu fenestro havas | |
904 sian propran kursorlokon, sed nur unu fenestro ja montras la kursoron. | |
905 Ĉiuj el la ordinaraj redaktaj ordonoj apartenas al la fenestro kiu | |
906 enhavas la kursoron. Ni nomas tiun la "elektita fenestro". | |
907 | |
908 La ordono C-M-v estas utilega kiam vi redaktas tekston en unu fenestro | |
909 kaj uzas la alian fenestron nur por konsulti. Tiel vi ĉiam povas havi | |
910 la kursoron en la fenestro kie vi redaktas, kaj laŭbezone rulumi tra | |
911 la alia fenestro per C-M-v. | |
912 | |
913 C-M-v estas ekzemplo de STIR-META-signo. Se vi havas veran | |
914 META-klavon, vi povas tajpi C-M-v premante ambaŭ STIR kaj META, kaj | |
915 tajpante v. Ne gravas, ĉu STIR aŭ META "venas unue," ĉar ili ambaŭ | |
916 funkcias kiel modifiloj de la signo kiun vi tajpas. | |
917 | |
918 Se vi ne havas veran META-klavon, kaj uzas <ESC> anstataŭe, la ordo | |
919 gravas: vi devas tajpi <ESC> kaj poste C-v, ĉar "C-ESC v" ne funkcias. | |
920 Tiel estas ĉar <ESC> estas ne modifilo, sed memstara signo. | |
921 | |
922 >> Tajpu "C-x 1" (en la supra fenestro) por forigi la malsupran | |
923 fenestron. | |
924 | |
925 (Se vi tajpus C-x 1 en la malsupra fenestro, tio forigus la supran. | |
926 Pensu pri tiu ordono kiel "restigu nur unu fenestron -- la fenestron | |
927 en kiu mi jam estas.") | |
928 | |
929 Ne estas nepraĵo havi la saman bufron en ambaŭ fenestroj. Se vi uzas | |
930 "C-x C-f" por trovi dosieron en unu fenestro, la alia fenestro ne | |
931 ŝanĝiĝas. Vi povas trovi dosieron sendepende en ĉiu fenestro. | |
932 | |
933 Jen alia maniero uzi du fenestrojn por montri du malsamajn aferojn: | |
934 | |
935 >> Tajpu "C-x 4 C-f", kaj sekve la nomon de unu el viaj dosieroj. | |
936 Finu per <Return>. Rimarku ke la elektita dosiero aperas en la | |
937 malsupra fenestro. Ankaŭ la kursoro iras tien. | |
938 | |
939 >> Tajpu "C-x o" por retroiri en la supran fenestron, kaj "C-x 1" por | |
940 forigi la malsupran fenestron. | |
941 | |
942 | |
943 * REKURSIAJ REDAKTAJ NIVELOJ | |
944 ---------------------------- | |
945 | |
946 Iam vi eniros ion nomatan "rekursia redakta nivelo". Tio estas | |
947 indikata per ortaj krampoj en la reĝimlinio, ĉirkaŭ la rondaj krampoj | |
948 de la nomo de la ĉefreĝimo. Ekzemple, vi eble vidos [(Fundamental)] | |
949 anstataŭ (Fundamental). | |
950 | |
951 Por eliri el la rekursia redakta nivelo, tajpu Esc Esc Esc. Tio estas | |
952 universala "elira" ordono. Vi ankaŭ povas uzi ĝin por forigi kromajn | |
953 fenestrojn, aŭ por eliri el la bufreto. | |
954 | |
955 >> Tajpu "M-x" por eniri la bufreton; kaj poste tajpu "Esc Esc Esc" | |
956 por eliri. | |
957 | |
958 Oni ne povas uzi C-g por eliri el rekursia redakta nivelo. Tiel estas | |
959 ĉar C-g estas uzata por aboli ordonojn kaj argumentojn INTERNE DE la | |
960 rekursia redakta nivelo. | |
961 | |
962 | |
963 * KIEL AKIRI PLUAN HELPON | |
964 ------------------------- | |
965 | |
966 En ĉi tiu lernilo ni penis provizi nur tiom da informo, kiom necesas | |
967 por ebligi al vi ekuzi Emakson. Emakso disponigas tiom da ebloj, ke | |
968 oni ne povas prezenti ĉiom da ili ĉi tie. Tamen, vi eble dezirus | |
969 lerni plu pri Emakso, ĉar ĝi havas multajn aliajn utilajn trajtojn. | |
970 Emakso provizas ordonojn por legi dokumentaĵon pri Emaksaj ordonoj. | |
971 Ĉiuj el tiuj ĉi "helpaj" ordonoj komenciĝas per la signo C-h, kiu | |
972 estas nomata "la Help-signo". | |
973 | |
974 Por uzi la Helpajn ordonojn, tajpu la signon C-h, kaj sekve signon | |
975 indikantan kian helpon vi deziras. Se vi estas vere perdita, tajpu | |
976 C-h ? kaj Emakso montros al vi la specojn de helpo kiujn ĝi povas | |
977 provizi. Se vi tajpis C-h kaj decidas ke vi ne deziras helpon, simple | |
978 tajpu C-g por aboli ĝin. | |
979 | |
980 (En iuj lokoj oni ŝanĝas la signifon de la signo C-h. Oni prefere ne | |
981 faru tion por ĉiuj uzantoj, do vi rajtas plendi al la sistemestro. | |
982 Dume, se C-h ne montras mesaĝon pri helpo ĉe la fundo de la ekrano, | |
983 provu tajpi la F1-klavon aŭ "M-x help <Return>" anstataŭe.) | |
984 | |
985 La plej baza HELPA rimedo estas "C-h c". Tajpu C-h, la signon c, kaj | |
986 ordonan signon aŭ sekvencon; sekve de tio Emakso montras koncizegan | |
987 priskribon pri la ordono. | |
988 | |
989 >> Tajpu C-h c C-p. | |
990 En la eĥa areo devas aperi proksimume tia mesaĝo: | |
991 | |
992 C-p runs the command previous-line | |
993 | |
994 Ĉi tio diras al vi la "nomon de la funkcio". Funkciaj nomoj servas | |
995 ĉefe por agordi kaj etendi Emakson. Sed ĉar funkciaj nomoj estas | |
996 elektitaj por indiki kion la ordono faras, ili ankaŭ servas kiel | |
997 koncizega priskribo -- sufiĉa por rememorigi vin pri ordonoj kiujn vi | |
998 jam lernis. | |
999 | |
1000 Ankaŭ la plursignaj ordonoj, ekzemple "C-x C-s" kaj "<ESC>v", estas | |
1001 egale eblaj post C-h c. | |
1002 | |
1003 Por akiri pli da informo pri ordono, uzu C-h k anstataŭ C-h c. | |
1004 | |
1005 >> Tajpu C-h k C-p. | |
1006 | |
1007 Ĉi tio montras la plenan priskribon de la funkcio, aldone al ĝia nomo, | |
1008 en Emaksa fenestro. Fininte legi la eligaĵon, tajpu "C-x 1" por | |
1009 forigi la helptekston. Ne nepras fari tion tuj. Vi povas redakti | |
1010 konsultante la helptekston, kaj poste tajpi C-x 1. | |
1011 | |
1012 Jen iom da aliaj utilaj elektoj por C-h: | |
1013 | |
1014 C-h f Priskribu funkcion. Vi tajpas la nomon de la funkcio. | |
1015 | |
1016 >> Provu tajpi C-h f previous-line<Return>. | |
1017 Ĉi tio vidigas ĉiom da la informo kiun Emakso havas pri la funkcio | |
1018 efektiviganta la C-p ordonon. | |
1019 | |
1020 C-h a Rilate al Ordono ("à propos"). Tajpu ŝlosilvorton kaj | |
1021 Emakso listigos ĉiujn el la ordonoj kies nomoj enhavas | |
1022 tiun ŝlosilvorton. Vi povas alvoki tiajn ordonoj per | |
1023 META-x. Por iom da ordonoj, Rilate al Ordono ankaŭ | |
1024 listigos unu- aŭ dusignan sekvencon alvokantan la | |
1025 saman ordonon. | |
1026 | |
1027 >> Tajpu C-h a file<Return>. | |
1028 | |
1029 Sekve de ĉi tio vi vidos en aparta fenestro liston da ĉiuj M-x ordonoj | |
1030 enhavantaj "file" en sia nomo. Vi vidos signajn ordonojn listigitaj | |
1031 apud la respondaj ordonnomoj, ekzemple "C-x C-f" kaj "C-x C-w" apud | |
1032 "find-file" kaj "write-file". | |
1033 | |
1034 >> Tajpu C-M-v por rulumi la helpfenestron. Faru ĉi tion kelkfoje. | |
1035 >> Tajpu C-x 1 por forigi la helpfenestron. | |
1036 | |
1037 C-h i Vidigu dialogan manlibron (t.n. "Info"). Ĉi tiu | |
1038 ordono transportos vin en specialan bufron, nomatan | |
1039 "*info*", kie vi povos legi instrukciojn pri la | |
1040 pakaĵoj instalitaj en via sistemo. Ekzemple, tajpu | |
1041 "m emacs <Return>" por legi la manlibron pri Emakso. | |
1042 Se vi neniam antaŭe uzis Info, tajpu "?", kaj Emakso | |
1043 gvidos vin tra la prezento de la ebloj de la informa | |
1044 reĝimo. Finleginte ĉi tiun lernilon, uzu la | |
1045 Info-manlibron kiel vian ĉefan dokumentaĵon. | |
1046 | |
1047 | |
1048 * KROMAJ FUNKCIOJ | |
1049 ----------------- | |
1050 | |
1051 Pluajn informojn pri Emakso vi povas trovi foliumante ties manlibron, | |
1052 ĉu paperan (libroforman) aŭ dialogan (en Info -- uzu la Help-menuon aŭ | |
1053 tajpu "F10 h r"). Du funkcioj kiujn vi probable aparte aprezos estas | |
1054 la kompletigo, ŝparanta tajpadon, kaj dired, faciliganta manipuladojn | |
1055 dosierajn. | |
1056 | |
1057 Kompletigo estas rimedo por eviti redundan tajpadon. Ekzemple, se vi | |
1058 volas transiri en la bufron *Messages*, sufiĉas tajpi "C-x b *M<Tab>" | |
1059 kaj Emakso kompletigos la bufronomon per tiom da signoj, kiom ĝi povos | |
1060 determini surbaze de tio, kion vi jam tajpis. La kompletigo estas | |
1061 priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Completion". | |
1062 | |
1063 Dired ebligas al vi listigi dosierujon (kaj eventuale, ties | |
1064 subdosierujojn), kaj moviĝi en tiu listo vizitante, alinomante, | |
1065 forigante kaj alimaniere manipulante la dosierojn. Dired estas | |
1066 priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Dired". | |
1067 | |
1068 La manlibro priskribas ankaŭ multajn aliajn apartaĵojn de Emakso. | |
1069 | |
1070 | |
1071 * FINO | |
1072 ------ | |
1073 | |
1074 Memoru, por definitive eliri el Emakso uzu C-x C-c. Por eliri en la | |
1075 ŝelon provizore, tiel ke vi povu reveni en Emakson poste, uzu C-z. | |
1076 | |
1077 Ĉi tiu lernilo estas farita kun la intenco esti komprenebla por ĉiu | |
1078 nova uzanto, do se vi trovis ion ajn malklara, ne restu kulpigante vin | |
1079 mem -- plendu! La adreso por la Esperanta Traduka Teamo estas | |
1080 <translation-team-eo@lists.sourceforge.net>. | |
1081 | |
1082 | |
1083 * KOPIADO | |
1084 --------- | |
1085 | |
1086 Ĉi tiu lernilo devenas el longa vico da Emaksaj instruaj dosieroj ekde | |
1087 la dosiero verkita de Stuart Cracraft por la originala Emakso. | |
1088 | |
1089 Ĉi tiu versio de la lernilo, same kiel GNU Emakso, estas metita sub | |
1090 kopirajton, kaj venas kun permeso por disdoni kopiojn se certaj | |
1091 kondiĉoj estas observataj: | |
1092 | |
1093 Tradukita (C) 1999 de D. Dale Gulledge | |
1094 Reviziita kaj kompletigita (C) 2005 de Sergio Pokrovskij | |
1095 | |
1096 Permeso estas donita al iu ajn fari aŭ disdoni laŭvortajn kopiojn | |
1097 de ĉi tiu dokumento same kiel ricevite, en ia ajn komunikilo, | |
1098 kondiĉe ke la kopirajta avizo kaj la permesa avizo estas | |
1099 konservitaj, kaj la disdonanto donas al la ricevanto permeson por | |
1100 plua redistribuado same kiel estas permesate per ĉi tiu avizo. | |
1101 | |
1102 Permeso estas donita por distribui modifitajn versiojn de ĉi tiu | |
1103 dokumento, aŭ de ties partoj, sub la supraj kondiĉoj, kondiĉe ankaŭ | |
1104 ke ili portas elstarajn avizojn deklarantajn kiu plej laste modifis | |
1105 ilin. | |
1106 | |
1107 La kondiĉoj por kopii Emakson mem estas pli malsimplaj, sed | |
1108 samspiritaj. Bonvole legu la dosieron COPYING kaj sekve donu kopiojn | |
1109 de GNU Emakso al viaj amikoj. Helpu ekstermi programaran | |
1110 obstrukcismon ("proprietigon") per uzado, verkado kaj kunhavigo de | |
1111 libera programaro! | |
1112 | |
1113 --- end of TUTORIAL.eo --- | |
1114 | |
1115 ;;; Local Variables: | |
1116 ;;; coding: latin-3 | |
1117 ;;; End: | |
1118 | |
1119 | |
1120 LocalWords: Dale Gulledge Ctrl CTL EDIT Alt Esc Blank lines inserted by | |
1121 LocalWords: here startup of help with tutorial lo ang | |
1122 LocalWords: previous next backward forward point sekven MS mal | |
1123 LocalWords: fenestrosistemo Return Retroviŝu Delete Del Backspace SPC Mark re | |
1124 LocalWords: remallongigi set forĴETI forVIŜI yanking enhavaĵon yank undo find | |
1125 LocalWords: forĵetataĵoj memenigaj tekstenigon visit persistiĝas dosiertrova | |
1126 LocalWords: minibuffer konServu Wrote fluregulado flow control interkaptis to | |
1127 LocalWords: Spontaneous Entry Incremental Search ekenigu bufronomo Buffer yes | |
1128 LocalWords: List Messages eXtend fg foreground emacs exit replace string repl | |
1129 LocalWords: TAB ordonnomon anstataŭigOTan anstataŭigONTan aŭtokonservas hello | |
1130 LocalWords: aŭtokonservita aŭtokonservitan aŭtokonservitajn Fundamental NN ku | |
1131 LocalWords: Top Bot All ekvizitas fundamental text auto fill asdf | |
1132 LocalWords: search unuliterope STIRan other runs the command helptekston Info | |
1133 LocalWords: propos ordonnomoj write helpfenestron info dired Tab bufronomon | |
1134 LocalWords: Completion Stuart Cracraft COPYING obstrukcismon |