comparison etc/TUTORIAL.eo @ 75927:63a468de65be

New file.
author Kenichi Handa <handa@m17n.org>
date Fri, 16 Feb 2007 01:41:52 +0000
parents
children fa1d01f01bde
comparison
equal deleted inserted replaced
75926:b32ceebb6e78 75927:63a468de65be
1 Lernilo pri Emacs
2 Mallonga lernilo pri Emakso (Emacs). -- La uzokondiĉojn vd ĉe la fino.
3 Copyright (C) 1985, 2001, 2002 Free Software Foundation, Inc.
4
5 Emaksaj ordonoj ĝenerale uzas aŭ la STIR-klavon (ofte markitan "Ctrl"
6 aŭ "CTL"), aŭ la META-klavon (ofte markitan "EDIT" aŭ "Alt"). Prefere
7 ol plene skribi tion ĉiufoje, ni uzos la sekvajn mallongigojn:
8
9 C-<signo> signifas "premante la STIR-klavon tajpu la signon <signo>".
10 Do, C-f estus: premtenu la STIR-klavon kaj tajpu f.
11
12 M-<signo> signifas "premante la META-klavon (aŭ EDIT- aŭ Alt-klavon)
13 tajpu <signo>n. Se vi havas nek META- nek EDIT- nek
14 Alt-klavon, anstataŭe premu kaj malpremu la Esc-klavon kaj
15 poste tajpu <signo>n. Ni skribas <ESC> por la Esc-klavo.
16
17 GRAVA NOTO: por fini la Emaksan seancon, tajpu C-x C-c. (Du signoj.)
18 En ĉi tiu lernilo, la signoj ">>" ĉe la maldekstra marĝeno rekomendas
19 al vi tuj provi uzi ordonon. Ekzemple:
20 <<Blank lines inserted here by startup of help-with-tutorial>>
21 [Mezo de paĝo malplenas pro instruaj kialoj. La teksto pluas sube.]
22 >> Nun tajpu C-v (Vidu sekvantan ekranplenon) por vidigi la sekvan
23 ekranplenon. (Procedu: tenante premita la STIR-klavon tajpu v).
24 De nun, ripetu ĉi tion ĉiun fojon kiam vi finlegos la ekranon.
25
26 Notu ke estas dulinia komunaĵo inter la tujsekvaj ekranplenoj; tio
27 donas kontinuecon por faciligi la legadon.
28
29 Antaŭ ĉio vi bezonas scii kiel moviĝi de loko al loko en la teksto.
30 Vi jam povas moviĝi je unu ekrano antaŭen per C-v. Por moviĝi
31 malantaŭen je unu ekrano, tajpu M-v (premu la META-klavon kaj tajpu v,
32 aŭ tajpu <ESC>c se vi ne havas META-, EDIT- aŭ Alt-klavon).
33
34 >> Provu tajpi M-v kaj sekve C-v kelkfoje.
35
36
37 * RESUMO
38 --------
39
40 La sekvaj ordonoj servas por foliumi ekranplenojn:
41
42 C-v Moviĝu antaŭen je unu ekranpleno
43 M-v Moviĝu malantaŭen je unu ekranpleno
44 C-l Viŝu la ekranon kaj reeligu la tutan tekston,
45 aranĝante ĝin ĉirkaŭ la kursoro lokita centre de la
46 ekrano. (Tiu estas C-L, la stira lo; ne C-1, la stira
47 unu.)
48
49 >> Trovu la kursoron, kaj notu ĝian kuntekston. Tajpu C-l. Retrovu
50 la kursoron kaj notu ke ĝi restas en la sama kunteksto.
51
52
53 * BAZAJ RIMEDOJ POR REGI KURSORON
54 ---------------------------------
55
56 Foliumi per ekranplenoj estas utila afero, sed kiel oni moviĝu al
57 preciza loko en la teksto sur la ekrano?
58
59 Estas kelkaj metodoj por fari tion. Oni povas uzi la sagoklavojn, sed
60 pli produktive estas teni la manojn en la normala pozicio kaj uzi la
61 ordonojn C-p, C-b, C-f, kaj C-n. Ĉiu de tiuj ordonoj movas la
62 kursoron je unu vertikalo aŭ horizontalo en la koncerna direkto sur la
63 ekrano. Ĉi tiu tabelo montras tiujn kvar ordonojn kaj kien ili movas
64 la kursoron:
65
66 Al la antaŭa linio, C-p
67 (angle: Previous line)
68 :
69 :
70 Antaŭen, C-b .... Nuna loko de la kursoro .... Sekven, C-f
71 (ang. Backward) : (ang. Forward)
72 :
73 Al la sekva linio, C-n
74 (angle: Next line)
75
76 >> Movu la kursoron al la centra linio de la diagramo per C-n aŭ C-p.
77 Tajpu C-l por vidi la tutan diagramon vertikale centrigita sur la
78 ekrano.
79
80 La literoj estas elektitaj laŭ la koncernaj anglaj vortoj: P el
81 "previous", N el "next", B el "backward" kaj F el "forward". Tiuj
82 estas la bazaj ordonoj por movi la kursoron, kaj vi uzos ilin ĉiam, do
83 utilas al vi lerni ilin nune.
84
85 >> Uzu C-n kelkfoje por mallevi la kursoron al ĉi tiu linio.
86
87 >> Uzu C-f por avanci en la linion kaj sekve C-p por movi supren.
88 Atentu kion C-p faras kiam la kursoro estas meze de la linio.
89
90 Ĉiu teksta linio finiĝas per novlinia signo, kiu disigas ĝin disde la
91 sekva linio. La lasta linio en via dosiero devus havi novlinion ĉe la
92 fino (sed Emacs ne postulas ĝin).
93
94 >> Provu uzi C-b ĉe linikomenco. Ĝi devas movi al la fino de la
95 antaŭa linio. Tio okazas ĉar ĝi movas reen trans la novlinian
96 signon.
97
98 C-f povas movi trans novlinion analogie kiel C-b
99
100 >> Uzu C-b por vidi kie estas la kursoro.
101 Poste uzu C-f kelkfoje por reveni ĉe la linifinon.
102 Poste faru unu C-f pli por transiri en la sekvantan linion.
103
104 Kiam vi pasas trans la supron aŭ malsupron de la ekrano, la teksto
105 transranda ŝoviĝas sur la ekranon. Tio estas nomata "rulumado". Ĝi
106 ebligas movi la kursoron al specifita loko en la teksto sen perdi ĝin
107 (la kursoron) de sur la ekrano.
108
109 >> Provu uzi C-n por movi la kursoron de sur la malsupro de la ekrano,
110 kaj vidu kio okazas.
111
112 Se movado per signoj estas tro malrapida, moviĝu per vortoj. M-f
113 (Meta-f) movas je unu vorto posten kaj M-b movas je unu vorto reen.
114
115 >> Tajpu kelkfoje M-f kaj M-b.
116
117 Kiam vi estas meze de vorto, M-f movas al la fino de la vorto. Kiam
118 vi estas en intervorta spaco, M-f movas al la fino de la sekva vorto.
119 M-b faras analogie en la mala direkto.
120
121 >> Tajpu M-f kaj M-b kelkfoje, intermiksante kun C-f kaj C-b, por vidi
122 la efikon de M-f kaj M-b el diversaj lokoj ene kaj inter vortoj.
123
124 Rimarku la analogion inter C-f kaj C-b unuflanke, kaj M-f kaj M-b
125 aliflanke. Tre ofte Meta-signoj servas por funkcioj rilataj al unuoj
126 difinitaj lingve (vortoj, frazoj, alineoj), dum la stiraj C-signoj
127 funkcias sur elementaj unuoj sendependaj de la enhavo (signopozicioj,
128 linioj, ktp.).
129
130 Tiu analogio validas ankaŭ por linioj kaj frazoj: C-a kaj C-e movas al
131 la komenco aŭ fino de linio, kaj M-a kaj M-e movas al la komenco aŭ
132 fino de frazo.
133
134 >> Provu kelkajn C-a, poste kelkajn C-e.
135 Provu kelkajn M-a, poste kelkajn M-e.
136
137 Observu kiel ripetaj C-a faras nenion pli ol unufoje, dum ripetaj M-a
138 plu movas je unu frazo pluen. Kvankam la analogio ne estas plena, ĉiu
139 ordono kondutas nature.
140
141 La loko de la kursoro en la teksto estas nomata "punkto" (angle
142 "point"). Alidire, la kursoro montras sur la ekrano kie "punkto"
143 estas en la teksto.
144
145 Jen resumo de simplaj ordono por movi la kursoron, inklude la ordonojn
146 por moviĝi per vortoj kaj frazoj:
147
148 C-f Moviĝu sekven je unu signopozicio
149 C-b Moviĝu reen je unu signopozicio
150
151 M-f Moviĝu sekven je unu vorto
152 M-b Moviĝu antaŭen je unu vorto
153
154 C-n Moviĝu en la malsuran linion
155 C-p Moviĝu en la suran linion
156
157 C-a Moviĝu al la linikomenco
158 C-e Moviĝu al la linifino
159
160 M-a Moviĝu al la komenco de la frazo
161 M-e Moviĝu al la fino de la frazo
162
163 >> Provu ĉiujn ĉi ordonojn, nun po kelkfoje por praktiki. Ili estas
164 la plej ofte uzataj ordonoj.
165
166 Du aliaj kursormovaj ordonoj estas M-< (Meta Malpli-ol), kiu movas al
167 la komenco de la tuta teksto, kaj M-> (Meta Pli-ol), kiu movas al la
168 fino de la tuta teksto.
169
170 Ĉe la plejmulto de terminaloj, la "<" estas super la komo, do vi devas
171 uzi la majuskligan klavon por tajpi ĝin. Ĉe tiuj terminaloj vi ankaŭ
172 devas uzi la majuskligan klavon por tajpi M-<; sen la majuskliga klavo
173 rezultus "M-," (Meta-komo).
174
175 >> Provu tajpi M-< nune, por moviĝi al la komenco de la lernilo.
176 Poste uzu C-v multfoje por reveni ĉi tien.
177
178 >> Provu tajpi M-> nune, por moviĝi al la fino de la lernilo.
179 Poste uzu M-v multfoje por reveni ĉi tien.
180
181 Vi ankaŭ povas movi la kursoron per la sagoklavoj, se via terminalo
182 havas ilin. Ni tamen rekomendas ke vi lernu C-b, C-f, C-n kaj C-p pro
183 tri kialoj. Unue, ili funkcias ĉe ĉia terminalo. Due, kiam vi
184 kutimiĝos al Emakso, vi trovos ke tajpi tiujn stirsignojn estas pli
185 rapida ol tajpi la sagoklavojn (ĉar vi ne devas formovi viajn manojn
186 de la normala tajpada pozicio). Trie, kiam vi kutimiĝos uzi tiujn
187 stirajn ordonojn, vi facile lernos uzi ankaŭ aliajn kursormovajn
188 ordonojn.
189
190 La plejparto da Emaksaj ordonoj akceptas nombran argumenton; por la
191 plejparto da ordonoj, ĝi funkcias kiel ripetilo. Por indiki al ordono
192 la nombron de ripetoj, tajpu C-u kaj sekve la ciferojn antaŭ ol tajpi
193 la ordonon. Se vi havas META-klavon (aŭ EDIT-, aŭ Alt-klavon), eblas
194 ankaŭ alia metodo por doni nombran argumenton: tajpu la ciferojn
195 premtenante la META-klavon. Ni rekomendas lerni la metodon de C-u ĉar
196 ĝi funkcias ĉe ĉia terminalo. La nombra argumento ankaŭ estas nomata
197 "prefiksa argumento", ĉar la argumenton oni tajpas antaŭ la koncerna
198 ordono.
199
200 Ekzemple, C-u 8 C-f movas vin al la oka signo sekvanta.
201
202 >> Uzu C-n aŭ C-p kun nombra argumento por movi la kursoron en apudan
203 linion per sola ordono.
204
205 La plejparto da ordonoj uzas la nombran argumenton kiel ripetilon, sed
206 iuj ordonoj ĝin uzas alicele. Kelkaj ordonoj (tamen neniu el la
207 lernitaj) uzas ĝin kiel indikilon -- la ekzisto de prefiksa argumento,
208 sendepende de ĝia valoro, igas la ordonon agi alimaniere.
209
210 C-v kaj M-v estas alispeca escepto. Kiam vi donas al ili argumenton,
211 ili rulumas la ekranon supren aŭ suben je tiom da linioj, anstataŭ je
212 ekranplenoj. Ekzemple, C-u 8 C-v rulumas la ekranon je 8 linioj.
213
214 >> Tajpu C-u 8 C-v nun.
215
216 Ĉi tio devis rulumi la ekranon je 8 linioj supren. Se vi deziras
217 retrorulumi ĝin suben, vi povas doni argumenton al M-v.
218
219 Se vi uzas Emakson sub grafika fenestrosistemo, ekz-e X11 aŭ
220 MS-Windows, ĝi devas havi altan ortograman regionon nomatan rulumskalo
221 ĉe la (mal)dekstra flanko de la Emaksa fenestro. Vi povas rulumi la
222 tekston klakante per la muso en la rulumskalo.
223
224 >> Provu premi la mezan butonon (de la muso) ĉe la supro de la
225 emfazata regiono interne de la rulumskalo. Tio devus rulumi la
226 tekston ĝis pozicio determinita per tio, kiom alte aŭ malalte vi
227 alklakis.
228
229 >> Provu movi la muson supren kaj suben, tenante premita la mezan
230 musbutonon. Vi vidos ke la teksto rulumas supren kaj suben laŭ
231 tio, kiel vi movas la muson.
232
233
234 * SE EMAKSO SVENIS
235 ------------------
236
237 Se Emakso ĉesis respondi al viaj ordonoj, vi povas sendanĝere ĝin
238 malbloki tajpante C-g. Vi povas uzi C-g por haltigi ordonon kiu
239 plenumiĝas tro longe.
240
241 Vi ankaŭ povas uzi C-g por forigi nombran argumenton aŭ la komencon de
242 ordono kiun vi ne deziras fini.
243
244 >> Tajpu C-u 100 por fari nombran argumenton 100, sekve tajpu C-g.
245 Nun tajpu C-f. Ĝi devas movi je nur unu signo, ĉar vi forigis la
246 argumenton per C-g.
247
248 Se vi erare tajpis <ESC> (la eskapklavon), vi povas vin malembarasi de
249 ĝi per C-g.
250
251
252 * MALŜALTITAJ ORDONOJ
253 ---------------------
254
255 Iuj Emaksaj ordonoj estas malŝaltitaj por ke komencantoj ne uzu ilin
256 akcidente.
257
258 Se vi tajpas iun el la malŝaltitaj ordonoj, Emakso eligas mesaĝon
259 indikantan la tajpitan ordonon, kaj demandas ĉu vere vi volas uzi ĝin.
260
261 Se vi intencas uzi la ordonon, tajpu spaceton responde al la demando.
262 Normale, se vi ne deziras plenumi la malŝaltitan ordonon, respondu per
263 "n".
264
265 >> Tajpu C-x C-l (kiu estas malŝaltita ordono), kaj tajpu "n" responde
266 al la demando.
267
268
269 * FENESTROJ
270 -----------
271
272 En Emakso vi povas havi plurajn fenestrojn montrantajn sian propran
273 tekston. Ni klarigos poste kiel uzi plurajn fenestrojn. Sed nun ni
274 klarigu kiel forigi nebezonatajn fenestrojn kaj reveni al la simpla
275 unufenestra redaktado. Tio estas facila:
276
277 C-x 1 Unu fenestro (t.e., forigu ĉiujn aliajn fenestrojn)
278
279 Tio estas STIR-x kaj poste la cifero 1. "C-x 1" pligrandigas la
280 fenestron enhavantan la kursoron, tiel ke ĝi okupu la tutan ekranon.
281 Ĝi malaperigas ĉiujn aliajn fenestrojn.
282
283 >> Movu la kursoron en ĉi tiun linion kaj tajpu C-u 0 C-l.
284 >> Tajpu C-h k C-f.
285 Vidu kiel ĉi tiu fenestro malkreskas, dum nova fenestro aperas por
286 montri instrukcion pri la C-f ordono.
287
288 >> Tajpu C-x 1 kaj vidu la instrukcian fenestron malaperi.
289
290 Tiu ordono malsimilas la aliajn ordonojn kiujn vi lernis antaŭe ĉar ĝi
291 konsistas el du signoj. Ĝin komencas la signo STIR-x. Ekzistas tuta
292 serio da ordonoj kiuj komenciĝas per STIR-x; multaj el ili koncernas
293 fenestrojn, dosierojn, bufrojn, kaj rilatajn aferojn. Tiuj ordonoj
294 estas du, tri aŭ kvar signojn longaj.
295
296
297 * ENŜOVO KAJ FORVIŜO
298 --------------------
299
300 Se vi deziras enŝovi tekston, simple ĝin tajpu. Signojn kiujn oni
301 povas vidi, ekzemple A, 7, *, ktp, Emakso traktas kiel tekston kaj
302 enmetas tuj. Tajpu <Return> (la enigan klavon) por enigi linifinilon.
303
304 Por forviŝi la ĵus tajpitan signon tajpu <Retroviŝu>. <Retroviŝu>
305 estas tiu klavo de la klavaro, kiun oni ankaŭ ekster Emakso normale
306 uzas por forigi la ĵus tajpitan signon. Kutime ĝi estas granda klavo
307 unu aŭ du vicojn super Return-klavo, kaj eble estas markita per
308 "Delete", "Del" aŭ "Backspace".
309
310 Se tiu klavo estas markita per "Backspace" (retropaŝo), tiam ĝuste ĝin
311 oni uzu por <Retroviŝu>. Se krome estas alia klavo, markita <Delete>,
312 ĝi ne estas <Retroviŝu>.
313
314 Ĝenerale, <Retroviŝu> estas tiu klavo kiu forviŝas la signon tuj antaŭ
315 la nuna kursorloko.
316
317 >> Faru ĉi tion nun -- tajpu kelkajn signojn, poste forviŝu ilin
318 tajpante kelkajn <Retroviŝu>. Ne timu difekti ĉi tiun dosieron; vi
319 ne ŝanĝos la originalan lernilon. Ĉi tio estas nur ties labora
320 kopio por vi.
321
322 Kiam linio da teksto iĝas pli longa ol la ekrana linio, la teksta
323 linio transiras sur la sekvan ekranan linion. Retroklino ("\") -- aŭ,
324 en grafika fenestrosistemo, kurba sageto -- en la dekstra marĝeno
325 indikas tian transiron.
326
327 >> Enigu tekston ĝis ĝi atingos la dekstran marĝenon, kaj plu enigu.
328 Vi vidos transiron en la sekvan linion.
329
330 >> Ripete <Retroviŝu> por remallongigi la tekstan linion ĝis la longo
331 de unu ekrana linio denove. La transiro malaperas.
332
333 Vi povas forviŝi linifinan signon tiel same kiel iun ajn signon.
334 Forviŝo de linifinilo inter du linioj kunigas ilin en unu linion. Se
335 la rezulta kunigita linio estas pli longa ol la ekrana larĝo, ĝi
336 aperos kun transiro.
337
338 >> Movu la kursoron al la komenco de linio kaj tajpu <Retroviŝu>. La
339 linio kuniĝos kun la ĵusa linio.
340
341 >> Tajpu <Return> por reenigi la linifinilon kiun vi ĵus forviŝis.
342
343 Memoru ke vi povas doni ripetilon al plejparto da Emaksaj ordonoj; tio
344 koncernas ankaŭ tekstajn signojn. Ripetilo ĉe teksta signo enigas ĝin
345 plurfoje.
346
347 >> Provu tion nun -- tajpu "C-u 8 *" por enigi "********".
348
349 Vi lernis la plej fundamentan metodon por tajpi en Emakso kaj por
350 korekti erarojn. Vi povas forviŝi per vortoj aŭ per linioj. Jen
351 resumo de forviŝaj ordonoj:
352
353 <Retroviŝu> forviŝu la signon ĵus antaŭ la kursoro
354 C-d forviŝu la signon tuj post la kursoro
355
356 M-<Retroviŝu> forĵetu la vorton ĵus antaŭ la kursoro
357 M-d forĵetu la vorton tuj post la kursoro
358
359 C-k forĵetu de la kursorloko ĝis la linifino
360 M-k forĵetu de la kursorloko ĝis la frazfino
361
362 Rimarku ke <Retroviŝu> kaj C-d rilate al M-<Retroviŝu> kaj M-d etendas
363 la analogion komencitan de C-f kaj M-f (nu, <Retroviŝu> ne vere estas
364 stirsigno, sed ni ne estu tro pedantaj). C-k kaj M-k iom similas al
365 C-e kaj M-e, sed rilate al linioj anstataŭ frazoj.
366
367 Vi ankaŭ povas forĵeti iun ajn parton de la bufro per unu senvaria
368 metodo. Moviĝu al unu ekstremaĵo de tiu parto, kaj tajpu "C-@" (aŭ
369 "C-SPC", "SPC" simbolas spaceton). Moviĝu al la alia ekstremaĵo, kaj
370 tajpu C-w. Tio forĵetas la tutan tekston inter la du lokoj.
371
372 >> Movu la kursoron al la V ĉe la komenco de la antaŭa alineo.
373 >> Tajpu C-SPC. Emakso devas montri mesaĝon: "Mark set" ("Markite")
374 ĉe la fundo de la ekrano.
375 >> Movu la kursoron al la o en "ekstremaĵo", en la dua linio de la
376 alineo.
377 >> Tajpu C-w. Tio forĵetos la tekston komenciĝantan ĉe la V, kaj
378 finiĝantan ĵus antaŭ la o.
379
380 La diferenco inter "forĴETI" kaj "forVIŜI" ion konsistas en tio, ke vi
381 povas re-enŝovi "forĵetitajn" aĵojn, sed ne "forviŝitajn" aĵojn.
382 Re-enŝovo de forĵetita teksto nomiĝas "enĵeto" (angle "yanking").
383 Ĝenerale, la ordonoj por forigi multe da teksto ĝin "forĵetas" (do,
384 ili ankaŭ ebligas ĝin "enĵeti"); male, la ordonoj por forviŝi nur unu
385 signon, aŭ nur blankajn liniojn kaj spacetojn, ne konservas la
386 forigitan tekston (kaj oni ne povas ĝin enĵeti).
387
388 >> Movu la kursoron al la komenco de nemalplena linio. Poste tajpu
389 C-k por forĵeti la tekston de tiu linio.
390 >> Tajpu C-k duafoje. Vi vidos ke ĝi forĵetas la linifinilon
391 sekvantan tiun linion.
392
393 Rimarku ke unuopa C-k forĵetas la enhavon de la linio, kaj dua C-k
394 forĵetas la linion mem kaj igas la postajn liniojn ŝoviĝi supren. C-k
395 traktas nombran argumenton speciale: ĝi forĵetas tiom da linioj KAJ
396 ilian enhavaĵon. Ĉi tio ne estas simpla ripetado. C-u 2 C-k forĵetas
397 du liniojn kaj iliajn linifinojn; tajpi C-k dufoje ne farus tion.
398
399 Reenigi forĵetitan tekston nomiĝas "enĵetado". Vi povas enĵeti la
400 forĵetitan tekston aŭ en la saman lokon de kie ĝi estis forĵetita, aŭ
401 en alian lokon de la redaktata teksto, aŭ eĉ en alian dosieron. Vi
402 povas enĵeti la tekston kelkfoje por fari plurajn kopiojn de ĝi.
403
404 Por repreni la laste forĵetitan tekston kaj enigi ĝin tien kie la
405 kursoro nune estas, tajpu "C-y" (de la angla vorto "yank").
406
407 >> Provu ĝin: tajpu C-y por enĵeti la tekston.
408
409 Atentu ke se vi tujsekve faras plurajn C-k, ĉiuj forĵetataĵoj
410 konserviĝas kune, por ke oni povu enĵeti ĉiujn ĉi liniojn per unu C-y.
411
412 >> Faru ĉi tion nun, tajpu C-k kelkfoje.
413
414 Nun, por repreni tiun forĵetitan tekston:
415
416 >> Tajpu C-y. Poste movu la kursoron je kelkaj linioj suben kaj tajpu
417 C-y denove. Nun vi scias kiel kopii iom da teksto.
418
419 Kion fari se vi, havante iom da teksto enĵetota, forĵetas ion alian?
420 C-y enĵetus la pli ĵusan forĵetaĵon. Sed la antaŭa teksto ne estas
421 perdita. Vi povas re-enĵeti ĝin per la ordono M-y. Farinte C-y por
422 enĵeti la plej ĵusan forĵetaĵon, tajpu M-y por anstataŭigi la
423 enĵetitan tekston per pli frua forĵetaĵo. Tajpadu M-y denove, kaj unu
424 post la alia enĵetiĝos pli fruaj forĵetaĵoj. Trovinte la serĉatan
425 pecon, vi ne bezonas fari ion por konservi ĝin. Simple daŭrigu vian
426 redaktadon, kaj lasu la enĵetitan tekston tie kie ĝi estas.
427
428 Se vi uzos M-y sufiĉe da fojoj, vi revenos al la komenca loko (la plej
429 ĵusa forĵetaĵo).
430
431 >> Forĵetu linion, moviĝu ien, forĵetu alian linion.
432 Poste uzu C-y por enĵeti reen la duan forĵetitan linion.
433 Poste uzu M-y kaj la unua forĵetita linio anstataŭigos ĝin.
434 Uzu M-y plue kaj rigardu kion vi akiras. Daŭrigu ĝis la reapero de
435 la dua forĵetita linio, kaj poste de kelkaj pli. Se vi deziras, vi
436 povas doni al M-y pozitivajn kaj negativajn argumentojn.
437
438
439 * MALFARADO
440 -----------
441
442 Se vi ŝanĝis la tekston, kaj sekve decidas ke tio estis eraro, vi
443 povas malfari la ŝanĝon per la "malfaru"-ordono, C-x u (de la angla
444 "undo").
445
446 Normale, C-x u malfaras la ŝanĝojn faritajn per unu ordono; se vi
447 tujsekve ripetas la ordonon C-x u kelkfoje, ĉiu ripeto malfaras unu
448 plian ordonon.
449
450 Sed estas du esceptoj: ordonoj kiuj ne ŝanĝas la tekston ne estas
451 atentataj (tiuj inkludas kursormovajn kaj rulumadajn ordonojn), kaj
452 memenigaj signoj kutime ariĝas en grupojn po ĝis 20. (Tio malpliigas
453 la tajpadojn de C-x u necesajn por malfari tekstenigon.)
454
455 >> Forĵetu ĉi-linion per C-k, sekve tajpu C-x u kaj ĝi devas reaperi.
456
457 C-_ estas alternativa malfara ordono; ĝi funkcias same kiel C-x u, sed
458 ĝi estas pli facila por plurfoja tajpado sinsekva. La malavantaĝo de
459 C-_ estas ke iuj klavaroj malhavas evidentan metodon por tajpi ĝin.
460 Tial ni provizas ankaŭ C-x u. Ĉe iu klavaroj vi povas ricevi C-_
461 tajpante / dum vi premtenas STIR-klavon.
462
463 Nombra argumento ĉe C-_ aŭ C-x u agas kiel ripetilo.
464
465 Vi povas malfari forviŝon de teksto egale bone kiel vi povas malfari
466 forĵeton de teksto. La diferenco inter forviŝo kaj forĵeto koncernas
467 la eblon enĵeti per C-y; ĝi ne ekzistas por malfaro.
468
469
470 * DOSIEROJ
471 -----------
472
473 Por persistigi la redaktatan tekston, necesas meti ĝin en dosieron.
474 Alie, ĝi pereos kiam via Emaksa procezo finiĝos. Por meti vian
475 tekston en dosieron, necesas "trovi" la dosieron antaŭ ol enigi la
476 tekston. (Tio ankaŭ estas nomata "viziti" la dosieron; angle "find,
477 visit a file".)
478
479 Trovi dosieron signifas ke vi igas la enhavon de la dosiero atingebla
480 per Emakso. Plurrilate, ĝi estas kvazaŭ vi redaktus la dosieron mem.
481 Tamen, la ŝanĝoj kiujn vi faras per Emakso ne persistiĝas ĝis kiam vi
482 "konservos" (angle "save") la dosieron. Vi povas konservi la dosieron
483 por ne lasi duonŝanĝitan dosieron ĉe la sistemo kiam vi ne deziras
484 tion. Eĉ kiam vi konservas, Emakso lasas la originalan dosieron sub
485 ŝanĝita nomo por la eventualo ke vi poste decidos ke viaj ŝanĝoj estis
486 eraraj.
487
488 Se vi rigardos apud la fundon de la ekrano vi vidos linion kiun
489 komencas kaj finas strekoj; komence "--:-- TUTORIAL.eo" aŭ io simila.
490 Tiu parto de la ekrano normale montras la nomon de la vizitata
491 dosiero. Ĝuste nun, vi vizitas dosieron nomatan "TUTORIAL.eo" kiu
492 estas via propra kopio de la Emaksa lernilo. Kiam vi trovas dosieron
493 per Emakso, la nomo de tiu dosiero aperas ĉe tiu sama loko.
494
495 Unu apartaĵo de la dosiertrova ordono estas, ke vi devas indiki kiun
496 dosiernomon vi deziras. Ni diras ke la ordono "legas argumenton de la
497 terminalo" (ĉi-okaze la argumento estas la dosiernomo). Post kiam vi
498 tajpis la ordonon
499
500 C-x C-f Trovu dosieron
501
502 Emakso petas ke vi tajpu la dosiernomon. La dosiernomo kiun vi tajpas
503 aperas sur la plej malsupra linio de la ekrano. Tiu linio estas
504 nomata "la bufreto" (angle "minibuffer") kiam ĝi estas uzata por tia
505 speco de enigado. Vi povas uzi ordinarajn Emaksajn redaktajn ordonojn
506 por redakti la dosiernomon.
507
508 Dum vi enigas la dosiernomon (aŭ iun ajn bufretan enigon), vi povas
509 aboli la ordonon per C-g.
510
511 >> Tajpu C-x C-f, kaj sekve C-g. Ĉi tio abolas la bufreton, kaj ankaŭ
512 abolas la ordonon "C-x C-f" kiu uzis la bufreton. Do vi ne trovis
513 dosieron.
514
515 Fininte enigi la dosiernomon, tajpu <Return>. Tiam eklaboros la
516 ordono C-x C-f, kaj trovos la dosieron kiun vi elektis. La bufreto
517 malaperos kiam la C-x C-f ordono finiĝos.
518
519 Post eta tempo la enhavo de la dosiero aperas sur la ekrano, kaj vi
520 povas redakti la enhavon. Kiam vi deziras persistigi viajn ŝanĝojn,
521 tajpu la ordonon
522
523 C-x C-s konServu (angle "save") la dosieron
524
525 Tio kopias la tekston el interne de Emakso en la dosieron. Ĉe la unua
526 konservado, Emakso renomas la originalan dosieron per nova nomo por ke
527 ĝi ne perdiĝu. La nova nomo estas farata per aldono de "~" al la fino
528 de la originala dosiernomo.
529
530 Fininte la konservadon, Emakso montras la nomon de la dosiero
531 skribita. Konservu sufiĉe ofte, por ne perdi multe da laboro se la
532 sistemo paneos.
533
534 >> Tajpu C-x C-s, por konservi vian kopion de la lernilo.
535 Emakso devas montri la mesaĝon "Wrote ...TUTORIAL.eo" (Skribis
536 ...TUTORIAL.eo) ĉe la fundo de la ekrano.
537
538 NOTO: Sur iuj sistemoj, C-x C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos
539 nenian pluan eligon de Emakso. Tio indikas ke operaciuma "trajto"
540 nomata "fluregulado" (angle "flow control") interkaptis la ordonon C-s
541 kaj ne lasas ĝin trapasi al Emakso. Por revivigi la ekranon, tajpu
542 C-q. Poste rigardu la sekcion nomatan "Spontaneous Entry to
543 Incremental Search" en la Emaksa manlibro por konsilo kion fari pri ĉi
544 tiu "trajto".
545
546 Vi povas trovi ekzistantan dosieron, por vidigi aŭ redakti ĝin. Vi
547 ankaŭ povas trovi dosieron kiu ankoraŭ ne ekzistas. Ĉi tio estas la
548 maniero por krei dosieron per Emakso: trovu la dosieron, komence
549 malplenan, kaj sekve ekenigu la tekston por la dosiero. Kiam vi petos
550 "konservi" la dosieron, Emakso vere kreos la dosieron kun la teksto
551 kiun vi enigis. De tiam vi povos opinii ke vi redaktas jam
552 ekzistantan dosieron.
553
554
555 * BUFROJ
556 --------
557
558 Se vi trovas duan dosieron per C-x C-f, la unua dosiero restas interne
559 de Emakso. Vi povas reiri al ĝi retrovante ĝin denove per C-x C-f.
560 Tio ebligas al vi meti plurajn dosierojn en Emakson.
561
562 >> Kreu dosieron nomatan "umo" tajpante "C-x C-f umo <Return>".
563 Poste enigu iom da teksto, redaktu ĝin, kaj konservu "umo"n
564 tajpante "C-x C-s".
565 Fine, tajpu "C-x C-f TUTORIAL.eo <Return>" por reveni al la
566 lernilo.
567
568 Emakso tenas la tekston de ĉiu dosiero en objekto nomata "bufro".
569 Trovo de dosiero kreas novan bufron interne de Emakso. Por vidi
570 liston de la bufroj kiuj nune ekzistas en via Emakso-procezo, tajpu
571
572 C-x C-b Listigu bufrojn
573
574 >> Provu C-x C-b nun.
575
576 Vi vidas, ke ĉiu bufro havas nomon, kaj ke ĝi ankaŭ eble havas
577 dosiernomon por la dosiero kies enhavon ĝi tenas. ĈIU teksto kiun vi
578 vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu bufro.
579
580 >> Tajpu C-x 1 por forigi la liston de bufroj.
581
582 Se vi havas plurajn bufrojn, je ĉiu momento nur nur unu el ili estas
583 "la kuranta": tiu, kiun vi redaktas. Se vi volas redakti alian
584 bufron, vi bezonas "transiri" en ĝin. Se la celata bufro respondas al
585 dosiero, vi povas transiri per vizito al ĝi: C-x C-f ... Sed estas
586 pli facila metodo: uzi la ordonon "C-x b", donante al ĝi la nomon de
587 la celata bufro.
588
589 >> Tajpu "C-x b umo <Return>" por transiri en la bufron "umo",
590 entenantan la tekston de la dosiero "umo".
591 Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon.
592
593 Plej ofte, la bufronomo estas egala al la nomo de ĝia dosiero (sen la
594 dosiera parto). Tamen, ne ĉiam tio estas vera. La listo de bufroj
595 farita per "C-x C-b" ĉiam vidigas al vi la nomojn de ĉiuj bufroj.
596
597 ĈIU teksto kiun vi vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu
598 bufro. Tamen iuj bufroj ne respondas al dosieroj. Ekzemple, la bufro
599 nomata "*Buffer List*" (Listo de Bufroj) ne havas dosieron. Ĝi estas
600 la bufro enhavanta la liston de bufroj faritaj per la ordono C-x C-b.
601 Ankaŭ la bufro "*Messages*" respondas al neniu dosiero; ĝi entenas la
602 mesaĝojn aperintajn en la funda linio dum la Emaksa seanco.
603
604 >> Tajpu "C-x b *Messages* <Return>" por vidigi la bufron de mesaĝoj.
605 Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon.
606
607 Se vi ŝanĝas la tekston de unu dosiero, kaj sekve trovas alian
608 dosieron, ĉi tio ne konservas la unuan dosieron. Ĝiaj ŝanĝoj restas
609 interne de Emakso, en la bufro de tiu dosiero. La kreado aŭ redaktado
610 de la bufro de la dua dosiero ne efikas la bufron de la unua dosiero.
611 Ĉi tio estas utilega, sed ĝi ankaŭ signifas ke vi bezonas oportunan
612 metodon por konservi la bufron de la unua dosiero. Estas ĝena devi
613 revenadi en ĝin per C-x C-f nur por konservi ĝin per C-x C-s. Tial ni
614 havas
615
616 C-x s Konservu iom da bufroj.
617
618 C-x s demandas vin pri ĉiu ŝanĝita bufro kiun vi ne konservis. Ĝi
619 demandas vin, pri ĉiu tia bufro, ĉu konservi la bufron.
620
621 >> Enigu linion da teksto, kaj sekve tajpu C-x s.
622 Emakso devas demandi vin ĉu ĝi konservu la bufron "TUTORIAL.eo".
623 Jesu tajpante "y" (de la angla "yes").
624
625
626 * ETENDI LA ORDONARON
627 ---------------------
628
629 Ekzistas multege pli da Emaksaj ordonoj ol eblas meti sur ĉiuj el la
630 stiraj kaj meta-aj signoj. Emakso solvas tiun problemon per la
631 X-ordonoj (de la angla eXtend, "etendo"). Estas du specoj da ili:
632
633 C-x Signa etendo. Sekvata de unu signo.
634 M-x Nomhava ordona etendo. Sekvata de plena nomo.
635
636 Ĉi tiuj estas la ordonoj ja utilaj, sed malpli oftaj ol la ordonoj
637 kiujn vi jam lernis. Vi jam vidis du el ili: la dosierajn ordonojn
638 C-x C-f por "trovi" kaj C-x C-s por "konservi". Alia ekzemplo estas
639 la ordono por fini Emaksan seancon -- la ordono C-x C-c. (Ne timu
640 perdi faritajn ŝanĝojn; C-x C-c proponas konservi ĉiun ŝanĝitan
641 dosieron antaŭ ol ĉesigi Emakson.)
642
643 C-z estas la ordono por eliri Emakso *provizore* -- tiel ke vi povas
644 reveni en la saman Emaksan seancon poste.
645
646 Sur sistemoj kiuj permesas ĝin, C-z "provizore ĉesigas" Emakson; t.e.
647 ĝi revenas en la ŝelon sed ne detruas Emakson. Je la plej komunaj
648 ŝeloj, vi povas reaktivigi Emakson per la ordono "fg" (de la angla
649 "foreground") aŭ per "%emacs".
650
651 Sur sistemoj kiuj ne permesas provizoran ĉesigon, C-z kreas sub-ŝelon
652 sub Emakso por doni al vi ŝancon lanĉi aliajn programojn kaj reiri al
653 Emakso poste; ĝi ne vere "eliras" el Emakso. Ĉi-okaze, la ŝela ordono
654 "exit" (eliru) estas la kutima maniero reiri al Emakso de la sub-ŝelo.
655
656 La ordonon C-x C-c uzu por adiaŭi. Ĝi estas ankaŭ la ordono uzenda
657 por eliri Emakson lanĉitan per retpoŝta programo aŭ alia simila
658 utilaĵo, ĉar tiuj eble ne scias kiel trakti provizoran ĉesigon de
659 Emakso. Tamen, ordinare, se vi ne estas tuj adiaŭonta, preferindas
660 provizore ĉesigi Emakson per C-z anstataŭ eliri Emakson.
661
662 Ekzistas multe da ordonoj C-x. Jen listo de tiuj kiujn vi jam konas:
663
664 C-x C-f Trovu dosieron.
665 C-x C-s Konservu dosieron.
666 C-x C-b Listigu bufrojn.
667 C-x C-c Ĉesigu Emakson.
668 C-x 1 Forigu ĉiujn fenestrojn krom unu.
669 C-x u Malfaru.
670
671 Nomhavajn etenditajn ordonojn oni uzas eĉ malpli ofte, aŭ uzas ilin
672 nur en kelkaj reĝimoj. Ekzemplo estas la ordono "replace-string"
673 (anstataŭigu-ĉenon), kiu anstataŭigas unu ĉenon je alia tutbufre.
674 Kiam vi tajpas M-x, Emakso demandas de vi ĉe la fundo de la ekrano la
675 nomon de la ordono; ĉi-okaze, "replace-string". Simple tajpu "repl
676 s<TAB>" kaj Emakso kompletigos la nomon. Finu la ordonnomon per
677 <Return>.
678
679 La ordono replace-string postulas du argumentojn -- la anstataŭigOTan
680 kaj la anstataŭigONTan ĉenojn. Ĉiun argumenton finu per <Return>.
681
682 >> Movu la kursoron al la blanka linio du liniojn sub ĉi tiu.
683 Poste tajpu "M-x repl s<Return>linio<Return>peco<Return>".
684
685 Rimarku kiel tiu ĉi linio ŝanĝiĝis: vi anstataŭigis la vorton
686 l-i-n-i-o per "peco" kie ajn ĝi aperis, de post la komenca loko de
687 la kursoro.
688
689
690 * AŬTOMATA KONSERVADO
691 ---------------------
692
693 Kiam vi faris ŝanĝojn en dosiero, sed ankoraŭ ne konservis ilin, ili
694 povus perdiĝi se via komputilo paneos. Por protekti vin de tio,
695 Emakso periode "aŭtokonservas" ĉiujn dosierojn kiun vi redaktas. La
696 nomo de aŭtokonservita dosiero havas la signon "#" komence kaj fine;
697 ekzemple, se via dosiero estas nomata "hello.c", ĝia aŭtokonservita
698 dosiero nomiĝos "#hello.c#". Kiam vi konservos la dosieron
699 normalmaniere, Emakso malkreos ĝian aŭtokonservitan dosieron.
700
701 Por reakiri vian aŭtokonservitajn redaktaĵojn post paneo,
702 normalmaniere "trovu" la dosieron (per la nomo de la dosiero kiun vi
703 redaktis, ne per la nomo de la aŭtokonservita dosiero) kaj poste tajpu
704 "yes<Return>" por konfirmi ke vi volas uzi la aŭtomate konservitan
705 datumon.
706
707
708 * EĤA AREO
709 ----------
710
711 Se vi tajpas plursignan ordonon malrapide, Emakso montras ĝin al vi ĉe
712 la fundo de la ekrano en areo nomata la "eĥa areo". La eĥa areo
713 enhavas la plej malsupran linion de la ekrano.
714
715
716 * REĜIMLINIO
717 -------------
718
719 La linio tuj super la eĥa areo estas nomata la "reĝimlinio". La
720 reĝimlinio montras ion similan al ĉi tio:
721
722 --:** TUTORIAL.eo 63% L749 (Fundamental)-----------------------
723
724 Tiu linio donas al vi utilan informon pri la stato de Emakso kaj la
725 redaktata teksto.
726
727 Vi jam scias kion signifas la dosiernomo -- ĝi estas la dosiero kiun
728 vi trovis. -NN%-- montras vian nunan lokon en la teksto; ĝi signifas
729 ke NN elcentoj de la teksto estas supren de la supro de la ekrano. Se
730 la supro de la dosiero estas sur la ekrano, ĝi montras --Top--
731 anstataŭ -- 0%--. Se la malsupro de la teksto estas sur la ekrano, ĝi
732 montras --Bot--. Se vi rigardas tekston tiom malgrandan ke ĉiom da ĝi
733 aperas en la ekrano, la reĝimlinio montras --All--.
734
735 La L kun ciferoj indikas la pozicion alimaniere: ili indikas la
736 kurantan lininumeron de "punkto".
737
738 La steloj ĉe la komenco signifas ke vi ŝanĝis la tekston. Antaŭ la
739 ŝanĝoj, kiam vi ekvizitas aŭ konservis dosieron, en tiu parto de la
740 reĝimlinio estas neniaj steloj, nur strekoj.
741
742 La enkrampa parto de la reĝimlinio montras al vi kiujn redaktadajn
743 reĝimojn vi uzas. La defaŭlta reĝimo estas "Fundamental" (fundamenta)
744 kiun vi uzas nun. Ĝi estas ekzemplo pri "ĉefreĝimo".
745
746 Emakso havas multajn diversajn reĝimojn. Iuj el ili estas por redakti
747 diversajn lingvojn kajaŭ specojn de teksto, ekzemple Lisp-reĝimo,
748 Teksta-reĝimo, ktp. Ĉiam unu kaj nur unu ĉefreĝimo estas aktiva, kaj
749 ĝia nomo ĉiam aperas en la reĝimlinio ĝuste kie "Fundamental" estas
750 nun.
751
752 Ĉiu ĉefreĝimo igas iujn ordonojn agi malsame. Ekzemple, estas ordonoj
753 por krei komentojn en programo, kaj ĉar ĉiu programlingvo havas
754 malsaman ideon pri tio, kiel komento aspektu, ĉiu ĉefreĝimo devas
755 enigi komentojn malsame. Ĉiu ĉefreĝimo estas la nomo de etenda
756 ordono, per kiu vi povas ŝalti tiun reĝimon. Ekzemple, "M-x
757 fundamental-mode" estas ordono por ŝalti la Fundamentan reĝimon.
758
759 Se vi redaktos tekston (esperantan, anglan ktp), ekzemple ĉi tiun
760 dosieron, al vi eble konvenos Teksta-reĝimo.
761
762 >> Tajpu M-x text-mode<Return>.
763
764 Ne maltrankviliĝu, la Emaksaj ordonoj kiujn vi jam lernis malmulte
765 ŝanĝiĝas. Sed vi povas observi ke M-f kaj M-b nun traktas apostrofojn
766 kial parton de vortoj. Antaŭe, en Fundamenta reĝimo, M-f kaj M-b
767 traktis apostrofojn kiel vortajn disigilojn.
768
769 Ĉefreĝimoj kutime faras tiajn subtilajn ŝanĝojn: la plejmulto da
770 ordonoj faras "la saman taskon" en ĉiu ĉefreĝimo, sed ili funkcias
771 iomete malsame.
772
773 Por vidi dokumentaron pri via nuna ĉefreĝimo, tajpu C-h m.
774
775 >> Per kelkaj C-u C-v loku ĉi tiun linion ĉe la supro de la ekrano.
776 >> Tajpu C-h m, por vidi kiel la Teksta reĝimo diferencas disde la
777 Fundamenta reĝimo.
778 >> Tajpu C-x 1 por forigi la dokumentaron for de la ekrano.
779
780 Ĉefreĝimojn oni nomas ĉefaj ĉar ekzistas ankaŭ "kromreĝimoj".
781 Kromreĝimoj ne estas alternativoj kontraŭ la ĉefreĝimoj, nur negravaj
782 modifoj al ili. Ĉiun kromreĝimon oni povas ŝalti aŭ malŝalti,
783 sendepende de ĉiuj aliaj kromreĝimoj, kaj sendepende de la ĉefreĝimo.
784 Do vi povas uzi neniom da kromreĝimoj, aŭ unu kromreĝimon, aŭ ian ajn
785 kombinaĵon de kelkaj kromreĝimoj.
786
787 Unu utilega kromreĝimo, precipe por redakti homlingvan tekston
788 (esperantan, anglan ktp), estas la reĝimo de Aŭtomata Linifaldo (Auto
789 Fill mode). Kiam ĝi estas ŝaltita, Emakso aŭtomate rompas la linion
790 inter vortoj ĉiufoje kiam la enigata tekstolinio iĝas tro larĝa.
791
792 Por ŝalti la reĝimon de Aŭtomata Linifaldo tajpu "M-x auto fill
793 mode<Return>". Kiam la reĝimo estas ŝaltita, vi povas malŝalti ĝin
794 denove tajpante "M-x auto fill mode<Return>". Se la reĝimo estas
795 malŝaltita, tiu ordono ŝaltas ĝin, kaj se ĝi estas ŝaltita, tiu ordono
796 malŝaltas ĝin. Ni diras ke la ordono "transŝaltas la reĝimon".
797
798 >> Tajpu "M-x auto file mode<Return>". Poste enigi linion el "asdf ",
799 ripete, ĝis vi vidos ĝin dividita en du liniojn. Vi devas enigi
800 spacetojn inter "asdf", ĉar la Aŭtomata Linifaldo rompas liniojn
801 nur ĉe spacetoj.
802
803 Normale la marĝeno estas post 70 signoj, sed vi povas ŝanĝi tion per
804 la ordono C-x f. Vi devus doni la marĝenon kiu vi deziras por nombra
805 argumento.
806
807 >> Tajpu C-x f kun la argumento 20. (C-u 2 0 C-x f).
808 Tajpu ia tekston kaj rigardu kiel Emakso faldas liniojn po 20
809 signoj. Refiksu la marĝenon al 70 per C-x f.
810
811 Se vi faras ŝanĝojn meze de alineo, la Aŭtomata Linifalda reĝimo ne
812 refaldas ĝin por vi.
813 Por rearanĝi la alineon, tajpu M-q (Meta-q) dum la kursoro estas interne
814 de la alineo.
815
816 >> Movu la kursoron en la antaŭan alineon kaj tajpu M-q.
817
818
819 * SERĈADO
820 ---------
821
822 Emakso povas serĉi aperojn de ĉenoj (tiuj estas aroj da apudaj signoj
823 aŭ vortoj), aŭ antaŭen tra la teksto, aŭ malantaŭen. Serĉi ĉenon
824 estas kursormova ordono; ĝi movas la kursoron al la sekvanta loko kie
825 la ĉeno aperas.
826
827 La Emaksa serĉa ordono diferencas de la serĉaj ordonoj de la plimulto
828 da redaktiloj per tio, ke ĝi estas "dumtajpa". Tio signifas ke la
829 serĉo okazas dum vi tajpas la ĉenon por priserĉi.
830
831 La ordono por komenci serĉon estas C-s por la serĉo antaŭen, kaj C-r por
832 la serĉo malantaŭen. SED ATENDU! Ankoraŭ ne provu ilin nun.
833
834 Kiam vi tajpos C-s, vi vidos la ĉenon "I-search" aperi invite en la
835 eĥa areo. Ĉi tio informas vin, ke Emakso estas en la dumtajpa serĉo,
836 atendante ke vi tajpu la ĉenon kies aperon vi deziras trovi. <Return>
837 finas serĉon.
838
839 >> Nun tajpu C-s por komenci serĉon. MALRAPIDE, unuliterope, tajpu la
840 vorton "kursoro", paŭzante post ĉiu tajpita signo por vidi, kio
841 okazas al la kursoro.
842 Nun vi estas serĉinta por "kursoro", unufoje.
843 >> Tajpu C-s denove, por serĉi la sekvan aperon de "kursoro".
844 >> Nun tajpu <Backspace> kvarfoje kaj rigardu kiamaniere la kursoro
845 moviĝas.
846 >> Tajpu <Return> por fini la serĉon.
847
848 Ĉu vi vidis, kio okazis? Emakso, en dumtajpa serĉo, penas iri al la
849 apero de la ĉeno kiun vi jam tajpis. Por iri al la sekvanta apero de
850 "kursoro" nur tajpu C-s denove. Se nenia ajn apero ekzistas, Emakso
851 pepas kaj informas vin ke la serĉo ĉi-foje "malsukcesis". Ankaŭ C-g
852 finus la serĉon.
853
854 RIMARKU: Ĉe iuj sistemoj, C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos ne
855 plu da eligo de Emakso. Ĉi tio indikas ke operaciuma "trajto" nomata
856 "fluregulado" interkaptis la C-s kaj ne permesas al ĝi trapasi al
857 Emakso. Por removebligi la ekranon, tajpu C-q. Konsultu la sekcion
858 "Spontaneous Entry to Incremental Search" en la Emaksa manlibro por
859 konsilo pri tio, kiel trakti ĉi tiun "trajton".
860
861 Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos <Retroviŝu>, vi rimarkos ke la
862 lasta signo en la serĉata ĉeno forviŝiĝas, kaj la serĉo retroiras al
863 la ĵusa loko de la serĉo. Ekzemple, supozu ke vi tajpis "k", por
864 serĉi la unuan aperon de "k". Nun se vi tajpus "u, la kursoro moviĝus
865 al la unua apero de "ku". Nun tajpu <Retroviŝu>. Ĉi tio forigos la
866 "u" de el la serĉata ĉeno, kaj la kursoro moviĝos reen al la unua
867 apero de "k".
868
869 Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos STIRan aŭ META-signon
870 (esceptante kelkajn signojn, specialajn en la serĉo, ekzemple C-s kaj
871 C-r), la serĉo iĝos finita.
872
873 La C-s komencas serĉon kiu celas iun ajn aperon de la serĉata ĉeno
874 POST la nuna kursorloko. Se vi deziras serĉi ion supre en la teksto,
875 tajpu C-r anstataŭe. Ĉio dirita pri C-s validas pri C-r, krom ke la
876 direkto de la serĉo estas inversa.
877
878
879 * MULTAJ FENESTROJ
880 ------------------
881
882 Unu el la agrablaj trajtoj de Emakso estas ke vi povas havi plurajn
883 fenestrojn sur la ekrano samtempe.
884
885 >> Movu la kursoron al tiu ĉi linio kaj tajpu "C-u 0 C-l" (kun Stira
886 lo, ne Stira unu).
887
888 >> Nun tajpu "C-x 2", kio fendos la ekranon en du fenestrojn.
889 Ambaŭ fenestroj vidigas ĉi tiun lernilon. La kursoro restas en la
890 supra fenestro.
891
892 >> Tajpu C-M-v por rulumi la malsupran fenestron
893 (Se vi ne havas veran Meta-klavon, tajpu Esc C-v.)
894
895 >> Tajpu "C-x o" ("o" de la angla vorto "other", "alia") por movi la
896 kursoron en la malsupran fenestron.
897 >> Uzu C-v kaj M-v en la malsupra fenestro por rulumi ĝin.
898 Daŭrigu legi ĉi tiun instrukcion en la supra fenestro.
899
900 >> Tajpu C-x o denove por movi la kursoron reen en la supran fenestron.
901 La kursoro en la supra fenestro estas ĝuste kie ĝi estis antaŭe.
902
903 Vi povas plu uzi C-x o por moviĝi inter fenestroj. Ĉiu fenestro havas
904 sian propran kursorlokon, sed nur unu fenestro ja montras la kursoron.
905 Ĉiuj el la ordinaraj redaktaj ordonoj apartenas al la fenestro kiu
906 enhavas la kursoron. Ni nomas tiun la "elektita fenestro".
907
908 La ordono C-M-v estas utilega kiam vi redaktas tekston en unu fenestro
909 kaj uzas la alian fenestron nur por konsulti. Tiel vi ĉiam povas havi
910 la kursoron en la fenestro kie vi redaktas, kaj laŭbezone rulumi tra
911 la alia fenestro per C-M-v.
912
913 C-M-v estas ekzemplo de STIR-META-signo. Se vi havas veran
914 META-klavon, vi povas tajpi C-M-v premante ambaŭ STIR kaj META, kaj
915 tajpante v. Ne gravas, ĉu STIR aŭ META "venas unue," ĉar ili ambaŭ
916 funkcias kiel modifiloj de la signo kiun vi tajpas.
917
918 Se vi ne havas veran META-klavon, kaj uzas <ESC> anstataŭe, la ordo
919 gravas: vi devas tajpi <ESC> kaj poste C-v, ĉar "C-ESC v" ne funkcias.
920 Tiel estas ĉar <ESC> estas ne modifilo, sed memstara signo.
921
922 >> Tajpu "C-x 1" (en la supra fenestro) por forigi la malsupran
923 fenestron.
924
925 (Se vi tajpus C-x 1 en la malsupra fenestro, tio forigus la supran.
926 Pensu pri tiu ordono kiel "restigu nur unu fenestron -- la fenestron
927 en kiu mi jam estas.")
928
929 Ne estas nepraĵo havi la saman bufron en ambaŭ fenestroj. Se vi uzas
930 "C-x C-f" por trovi dosieron en unu fenestro, la alia fenestro ne
931 ŝanĝiĝas. Vi povas trovi dosieron sendepende en ĉiu fenestro.
932
933 Jen alia maniero uzi du fenestrojn por montri du malsamajn aferojn:
934
935 >> Tajpu "C-x 4 C-f", kaj sekve la nomon de unu el viaj dosieroj.
936 Finu per <Return>. Rimarku ke la elektita dosiero aperas en la
937 malsupra fenestro. Ankaŭ la kursoro iras tien.
938
939 >> Tajpu "C-x o" por retroiri en la supran fenestron, kaj "C-x 1" por
940 forigi la malsupran fenestron.
941
942
943 * REKURSIAJ REDAKTAJ NIVELOJ
944 ----------------------------
945
946 Iam vi eniros ion nomatan "rekursia redakta nivelo". Tio estas
947 indikata per ortaj krampoj en la reĝimlinio, ĉirkaŭ la rondaj krampoj
948 de la nomo de la ĉefreĝimo. Ekzemple, vi eble vidos [(Fundamental)]
949 anstataŭ (Fundamental).
950
951 Por eliri el la rekursia redakta nivelo, tajpu Esc Esc Esc. Tio estas
952 universala "elira" ordono. Vi ankaŭ povas uzi ĝin por forigi kromajn
953 fenestrojn, aŭ por eliri el la bufreto.
954
955 >> Tajpu "M-x" por eniri la bufreton; kaj poste tajpu "Esc Esc Esc"
956 por eliri.
957
958 Oni ne povas uzi C-g por eliri el rekursia redakta nivelo. Tiel estas
959 ĉar C-g estas uzata por aboli ordonojn kaj argumentojn INTERNE DE la
960 rekursia redakta nivelo.
961
962
963 * KIEL AKIRI PLUAN HELPON
964 -------------------------
965
966 En ĉi tiu lernilo ni penis provizi nur tiom da informo, kiom necesas
967 por ebligi al vi ekuzi Emakson. Emakso disponigas tiom da ebloj, ke
968 oni ne povas prezenti ĉiom da ili ĉi tie. Tamen, vi eble dezirus
969 lerni plu pri Emakso, ĉar ĝi havas multajn aliajn utilajn trajtojn.
970 Emakso provizas ordonojn por legi dokumentaĵon pri Emaksaj ordonoj.
971 Ĉiuj el tiuj ĉi "helpaj" ordonoj komenciĝas per la signo C-h, kiu
972 estas nomata "la Help-signo".
973
974 Por uzi la Helpajn ordonojn, tajpu la signon C-h, kaj sekve signon
975 indikantan kian helpon vi deziras. Se vi estas vere perdita, tajpu
976 C-h ? kaj Emakso montros al vi la specojn de helpo kiujn ĝi povas
977 provizi. Se vi tajpis C-h kaj decidas ke vi ne deziras helpon, simple
978 tajpu C-g por aboli ĝin.
979
980 (En iuj lokoj oni ŝanĝas la signifon de la signo C-h. Oni prefere ne
981 faru tion por ĉiuj uzantoj, do vi rajtas plendi al la sistemestro.
982 Dume, se C-h ne montras mesaĝon pri helpo ĉe la fundo de la ekrano,
983 provu tajpi la F1-klavon aŭ "M-x help <Return>" anstataŭe.)
984
985 La plej baza HELPA rimedo estas "C-h c". Tajpu C-h, la signon c, kaj
986 ordonan signon aŭ sekvencon; sekve de tio Emakso montras koncizegan
987 priskribon pri la ordono.
988
989 >> Tajpu C-h c C-p.
990 En la eĥa areo devas aperi proksimume tia mesaĝo:
991
992 C-p runs the command previous-line
993
994 Ĉi tio diras al vi la "nomon de la funkcio". Funkciaj nomoj servas
995 ĉefe por agordi kaj etendi Emakson. Sed ĉar funkciaj nomoj estas
996 elektitaj por indiki kion la ordono faras, ili ankaŭ servas kiel
997 koncizega priskribo -- sufiĉa por rememorigi vin pri ordonoj kiujn vi
998 jam lernis.
999
1000 Ankaŭ la plursignaj ordonoj, ekzemple "C-x C-s" kaj "<ESC>v", estas
1001 egale eblaj post C-h c.
1002
1003 Por akiri pli da informo pri ordono, uzu C-h k anstataŭ C-h c.
1004
1005 >> Tajpu C-h k C-p.
1006
1007 Ĉi tio montras la plenan priskribon de la funkcio, aldone al ĝia nomo,
1008 en Emaksa fenestro. Fininte legi la eligaĵon, tajpu "C-x 1" por
1009 forigi la helptekston. Ne nepras fari tion tuj. Vi povas redakti
1010 konsultante la helptekston, kaj poste tajpi C-x 1.
1011
1012 Jen iom da aliaj utilaj elektoj por C-h:
1013
1014 C-h f Priskribu funkcion. Vi tajpas la nomon de la funkcio.
1015
1016 >> Provu tajpi C-h f previous-line<Return>.
1017 Ĉi tio vidigas ĉiom da la informo kiun Emakso havas pri la funkcio
1018 efektiviganta la C-p ordonon.
1019
1020 C-h a Rilate al Ordono ("à propos"). Tajpu ŝlosilvorton kaj
1021 Emakso listigos ĉiujn el la ordonoj kies nomoj enhavas
1022 tiun ŝlosilvorton. Vi povas alvoki tiajn ordonoj per
1023 META-x. Por iom da ordonoj, Rilate al Ordono ankaŭ
1024 listigos unu- aŭ dusignan sekvencon alvokantan la
1025 saman ordonon.
1026
1027 >> Tajpu C-h a file<Return>.
1028
1029 Sekve de ĉi tio vi vidos en aparta fenestro liston da ĉiuj M-x ordonoj
1030 enhavantaj "file" en sia nomo. Vi vidos signajn ordonojn listigitaj
1031 apud la respondaj ordonnomoj, ekzemple "C-x C-f" kaj "C-x C-w" apud
1032 "find-file" kaj "write-file".
1033
1034 >> Tajpu C-M-v por rulumi la helpfenestron. Faru ĉi tion kelkfoje.
1035 >> Tajpu C-x 1 por forigi la helpfenestron.
1036
1037 C-h i Vidigu dialogan manlibron (t.n. "Info"). Ĉi tiu
1038 ordono transportos vin en specialan bufron, nomatan
1039 "*info*", kie vi povos legi instrukciojn pri la
1040 pakaĵoj instalitaj en via sistemo. Ekzemple, tajpu
1041 "m emacs <Return>" por legi la manlibron pri Emakso.
1042 Se vi neniam antaŭe uzis Info, tajpu "?", kaj Emakso
1043 gvidos vin tra la prezento de la ebloj de la informa
1044 reĝimo. Finleginte ĉi tiun lernilon, uzu la
1045 Info-manlibron kiel vian ĉefan dokumentaĵon.
1046
1047
1048 * KROMAJ FUNKCIOJ
1049 -----------------
1050
1051 Pluajn informojn pri Emakso vi povas trovi foliumante ties manlibron,
1052 ĉu paperan (libroforman) aŭ dialogan (en Info -- uzu la Help-menuon aŭ
1053 tajpu "F10 h r"). Du funkcioj kiujn vi probable aparte aprezos estas
1054 la kompletigo, ŝparanta tajpadon, kaj dired, faciliganta manipuladojn
1055 dosierajn.
1056
1057 Kompletigo estas rimedo por eviti redundan tajpadon. Ekzemple, se vi
1058 volas transiri en la bufron *Messages*, sufiĉas tajpi "C-x b *M<Tab>"
1059 kaj Emakso kompletigos la bufronomon per tiom da signoj, kiom ĝi povos
1060 determini surbaze de tio, kion vi jam tajpis. La kompletigo estas
1061 priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Completion".
1062
1063 Dired ebligas al vi listigi dosierujon (kaj eventuale, ties
1064 subdosierujojn), kaj moviĝi en tiu listo vizitante, alinomante,
1065 forigante kaj alimaniere manipulante la dosierojn. Dired estas
1066 priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Dired".
1067
1068 La manlibro priskribas ankaŭ multajn aliajn apartaĵojn de Emakso.
1069
1070
1071 * FINO
1072 ------
1073
1074 Memoru, por definitive eliri el Emakso uzu C-x C-c. Por eliri en la
1075 ŝelon provizore, tiel ke vi povu reveni en Emakson poste, uzu C-z.
1076
1077 Ĉi tiu lernilo estas farita kun la intenco esti komprenebla por ĉiu
1078 nova uzanto, do se vi trovis ion ajn malklara, ne restu kulpigante vin
1079 mem -- plendu! La adreso por la Esperanta Traduka Teamo estas
1080 <translation-team-eo@lists.sourceforge.net>.
1081
1082
1083 * KOPIADO
1084 ---------
1085
1086 Ĉi tiu lernilo devenas el longa vico da Emaksaj instruaj dosieroj ekde
1087 la dosiero verkita de Stuart Cracraft por la originala Emakso.
1088
1089 Ĉi tiu versio de la lernilo, same kiel GNU Emakso, estas metita sub
1090 kopirajton, kaj venas kun permeso por disdoni kopiojn se certaj
1091 kondiĉoj estas observataj:
1092
1093 Tradukita (C) 1999 de D. Dale Gulledge
1094 Reviziita kaj kompletigita (C) 2005 de Sergio Pokrovskij
1095
1096 Permeso estas donita al iu ajn fari aŭ disdoni laŭvortajn kopiojn
1097 de ĉi tiu dokumento same kiel ricevite, en ia ajn komunikilo,
1098 kondiĉe ke la kopirajta avizo kaj la permesa avizo estas
1099 konservitaj, kaj la disdonanto donas al la ricevanto permeson por
1100 plua redistribuado same kiel estas permesate per ĉi tiu avizo.
1101
1102 Permeso estas donita por distribui modifitajn versiojn de ĉi tiu
1103 dokumento, aŭ de ties partoj, sub la supraj kondiĉoj, kondiĉe ankaŭ
1104 ke ili portas elstarajn avizojn deklarantajn kiu plej laste modifis
1105 ilin.
1106
1107 La kondiĉoj por kopii Emakson mem estas pli malsimplaj, sed
1108 samspiritaj. Bonvole legu la dosieron COPYING kaj sekve donu kopiojn
1109 de GNU Emakso al viaj amikoj. Helpu ekstermi programaran
1110 obstrukcismon ("proprietigon") per uzado, verkado kaj kunhavigo de
1111 libera programaro!
1112
1113 --- end of TUTORIAL.eo ---
1114
1115 ;;; Local Variables:
1116 ;;; coding: latin-3
1117 ;;; End:
1118
1119
1120 LocalWords: Dale Gulledge Ctrl CTL EDIT Alt Esc Blank lines inserted by
1121 LocalWords: here startup of help with tutorial lo ang
1122 LocalWords: previous next backward forward point sekven MS mal
1123 LocalWords: fenestrosistemo Return Retroviŝu Delete Del Backspace SPC Mark re
1124 LocalWords: remallongigi set forĴETI forVIŜI yanking enhavaĵon yank undo find
1125 LocalWords: forĵetataĵoj memenigaj tekstenigon visit persistiĝas dosiertrova
1126 LocalWords: minibuffer konServu Wrote fluregulado flow control interkaptis to
1127 LocalWords: Spontaneous Entry Incremental Search ekenigu bufronomo Buffer yes
1128 LocalWords: List Messages eXtend fg foreground emacs exit replace string repl
1129 LocalWords: TAB ordonnomon anstataŭigOTan anstataŭigONTan aŭtokonservas hello
1130 LocalWords: aŭtokonservita aŭtokonservitan aŭtokonservitajn Fundamental NN ku
1131 LocalWords: Top Bot All ekvizitas fundamental text auto fill asdf
1132 LocalWords: search unuliterope STIRan other runs the command helptekston Info
1133 LocalWords: propos ordonnomoj write helpfenestron info dired Tab bufronomon
1134 LocalWords: Completion Stuart Cracraft COPYING obstrukcismon